La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Reĝina palaco

El la reĝina salono aŭdiĝis laŭtaj voĉoj. Princino Alara riproĉe admonis sian patrinon pro la terura decido, rifuzi la konversacion kun kapitano Fjodorov. „Ni ne plu vivas en la mezepoko. Fjodorov estas ĉi tie la reprezentanto de la tuta planedo Tero. Mi postulas, ke vi tuj petu pardonon pro via eraro“. Reĝino Tale Baleva neniam antaŭe estis vidanta sian filinon tiel furioze kaj provis trankviligi ŝin: „Mia filino, mi ja nur klopodis protekti niajn morojn. Mi faris tion ankaŭ por vi. Ankaŭ mi ne sentis min bone, sed mi ne sciis kiamaniere nuligi mian ordonon“. Do, Princino Alara venkis, kaj ŝia patrino, la reĝino de Umlaba, akceptis la du virojn el la fora planedo Tero per la vortoj: „Estimata kapitano, mi pardonpetas pro mia eraro. Dankon al mia filino Alara. Ŝi malfermis miajn okulojn. Estu bonvenaj. Mi esperas, ke tiu epizodo ne difektos la rilatojn inter niaj popoloj. Por montri al vi mian konfidon, vi tuj rericevas viajn armilojn. Sed certe vi ĉi tie ne bezonos ilin“. Roman kaj Don riverencis, kaj la reĝino forlasis sian tronon kaj etendis sian dekstran manon. Ankaŭ la princino venis. Ŝi longe premis la manon de Roman kaj tre kontentige ridetis.

„Kara patrino“, demandis Alara, „ĉu vi nun permesas, ke mi montru al niaj gastoj nian palacon? Kapitano Fjodorov ja ankaŭ gvidis min tra sia kosmoŝipo“. La reĝino akceptis ankaŭ tion kaj invitis la gastojn poste partopreni vespermanĝon en la oranĝerio. „Ho ve, ni forgesis nian koleginon Birte. Mi petas, ke ŝi ankaŭ partoprenu la vespermanĝon“, diris Roman, kaj la princino tuj venigis servistinon iri al la universitata kantino por kontakti ŝin.

Intertempe Alara komencis gvidi la gastojn tra la palaco. Alija kaj Don denove sekvis en adekvata, nun pli granda distanco. Evidentiĝis, ke Alara ĝuis la ĉeeston de la kapitano. Ŝi prenis lian brakon, kaj ambaŭ iris antaŭe tra la vasta konstruĵo. Roman fiere paŝis apud ŝi, li jam sentis sin kiel princon. De tempo al tempo li turnis sian kapon al ŝi por havi pli bonan rigardon al ŝia vizaĵo. Alara rimarkis tion kaj reagis per ĉarma ridetado. Dum tiu promenado ambaŭ ne vere interesiĝis pri la vidindaĵoj de la palaco. Ili nur pensis pri bona ŝanco kunesti sen aliaj homoj. Je la fino de longa koridoro malfermita pordo gvidis la promenantojn al la reĝina ĝardeno. Tie troviĝis multaj buntaj florbedoj, kaj ankaŭ altaj heĝoj apud ordemaj padoj. Ne daŭris longe. Alara kaj Roman sole sidiĝis sur komfortan benkon, ŝirmatan de granda arbo kaj du altaj heĝoj.

„Ĉu vi ŝatus fari malgrandan vojaĝon al la maro?“, demandis Alara. Roman senhezite kaptis la ŝancon, alproksimiĝis al ŝi kaj respondis: „Sed nur kun vi, sen akompano de iuj servistinoj“. Princino Alara ne rifuzis lin. Ŝi eĉ ŝovis sian korpon pli proksimen kaj tuŝis lian vangon kun sia dekstra mano. „Ne estas eliro“, pensis Roman, brakumis ŝin kaj premis siajn lipojn sur ŝian buŝon. Neniu nun ĝenu la ĝermantan amon. Bedaŭrinde tio ne eblis en reĝina ĝardeno. Aŭdiĝis la voĉoj de Alija kaj Don, kiuj longe promenis tra la tuta ĝardeno por eviti renkontiĝon kun la princino kaj la kapitano. Sed nun ili devis reiri al la palaco por la vespermanĝo kaj vole-nevole uzis la padon, kiu ĵus gvidis al la benko kun la amanta paro. „Rapidegu, estas tempo por la vespermanĝo en la oranĝerio“, vokis Alija jam defore.

La eleganta ronda tablo en la oranĝerio portis la plej multekostajn telerojn kaj manĝilarojn. Servistinoj gvidis la gastojn al iliaj seĝoj, kaj ĉiuj atenteme direktis la okulojn al la reĝino. Ŝi kaptis glason kun ŝaŭmvino kaj tostis al la amikeco inter Umlaba kaj la Tero. Ĉiu aplaŭdis kaj poste ĝuis la bongustajn manĝaĵojn. Princino Alara, sidante apud kapitano Fjodorov, gaje konversaciis kun li, sed intertempe ofte rigardis ŝian patrinon atendante la ĝustan momenton por la plej grava demando. Ĉu la reĝino konsentus, se ŝi sole kun la kapitano vojaĝus al la maro?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.