La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Adiaŭo

Unu semajno sen virinoj! Nuka la tutan tempon vere diligente laboris en la instituto por biokemio. Ĉi tie oni senpacience okupiĝis pri la produktado de la nova medikamento por reptilianoj. La regento mem ja donis la recepton. Oni bezonus verŝajne tri aŭ kvar monatojn por la proceso. Tiam Nuka jam estus en sia spacveturilo survoje al la Tero. Do, dum la venonta semajno Zkalana ne ricevus la ŝancon elprovi la novan medicinaĵon. Li vere bedaŭris tion. Sed Tido trankviligis lin. Li proponis, ke ŝi antaŭe, kune kun Helina kaj Neela, vizitu la polpon. Estus bona okazo por li unufoje kontakti ankaŭ la reptiloidinon. Certe li povas influi ŝin telepatie.

Tiu genia propono bele servis la celon de Nuka. En la lasta semajno li ja planis grandan adiaŭan feston. Tiam minimume Helina, Neela kaj Zkalana devus partopreni. Krome li kompreneble invitus ankaŭ ĉiujn gekolegojn. Helina jam mokis lin: „Vi ne restos longe sur la Tero ĉar vi bezonas ja la virinojn de la Polpmarso. Verŝajne jam post dek du monatoj vi denove estos ĉi tie.“ „Kial dek du monatoj?“, demandis Nuka. Helina nun ŝajne tre senŝerce kaj mallaŭte respondis: „Mi ja ne volis maltrankviligi vin. Sed eventuale vere estus oportune, ne, mi pensas, ke tio estas nepre necesa.“ Nuka plendis scivole: „Kial vi turmentas min? Pri kio temas?“ Helina nun finfine denove ridete replikis: „Ĉu vi ne scias, ke la reptiloida gravedeco daŭras dek du monatojn? Kaj ĉu vi forgesis vian ardan aventuron kun Zkalana?“ Nuka ne povis ridi. Li honteme konfesis, ke li ne antaŭe zorgis pri tiu ebleco. Senhelpe li alrigardis Helinan, kiu provis gajigi lin: „Ah, la probableco estas tre malalta. Kaj mi promesas ankaŭ ofte viziti Zkalanan kaj vian certe tre belan bebon.“ Nuka dankis pro la malefika konsolo kaj provis pensi pri aliaj aferoj.

Hodiaŭ Nuka post la laboro iris al la loĝejo de Tido. „Eniru, Nuka. Nun ni atendas nur ankoraŭ al Helina. Ŝi certe baldaŭ alvenos“, diris Neela kaj direktis Nukan al la loĝoĉambro. Tido jam preparis la manĝotablon. „Dum la vespermanĝo ni bone povas diskuti la planojn por via adiaŭa festo“, li proponis. Nuka dankis por la hodiaŭa invito kaj aldonis: „Tio estas bona ideo, mi ja ne havas loĝejon ĉi tie. Do, kie estus bona loko por la aranĝo?“ En tiu momento Helina alvenis. Ŝi kaptis la lastan parolon de Nuka kaj tuj reagis: „Tio ne estas problemo. Vi ĉiuj povas iri al mia domo. Verŝajne la ĉambroj estas iomete mallarĝaj, sed tio ja ne gravas. Tiam ni post la manĝo ja povus tre bone alproksimiĝi.“ Ĉiu konsentis kaj Nuka vere ĝojis pri tiu solvo. Li ankaŭ pensis kompreneble pri ŝia nova gastĉambro kaj bone rememoris la lastan kunvenon ĉi tie. Alia bona novaĵo ĝojigis Nukan. Helina raportis pri la lasta vizito ĉe Paŭlo la 2-a: „Ni ja kunprenis vian fortan amorantinon el Lakano. Estis granda travivaĵo por ŝi. Ankaŭ Paŭlo la 2-a ĝuis la kuneston. Li longe komunikis kun ŝi kaj poste ŝi perdis ĉiun agresemon. Sed tiu efiko restos nur por unu monato.“

Idealaj kondiĉoj por la lasta konveno. Preskaŭ la tuta teamo de la centrejo kolektiĝis en la loĝejo de Helina. Bone, ke Nuka prizorgis sufiĉan provianton. Sed pli grava estis la dua parto de la festo. Dek homoj kaj unu reptilianino nude kuŝiĝis en la malluma gastĉambro de Helina. Helina unue klarigis la regulojn por la komuna amludo: „Bonvolu ne paroli. Nur singardeme tuŝu viajn partnerojn. Se iu ne ŝatas alproksimiĝon, montru tion per malforta frapeto de via mandorso. Dum la venontaj kvin minutoj nur karesado kaj kisado surbuŝe eblas. Priatentu miajn signalojn. Se vi aŭdas la unan tintadon de mia sonorilo, ni komencu, post la dua signalo vi rajtas fari buŝan interlekadon aŭ suĉadon de la seksorganoj. Nur post la tria tintado ankaŭ fikado estas permesata.“

Neniu povis vidi iun ajn. Nur palpado eblis. Nuka sentis la tuŝojn de multaj manoj. Dum la arda interpuŝiĝo en mallumo la kontaktitaj korpopartoj ŝajne estis pli grandaj ol normale. Li koliziis kun gigantaj mamoj kaj longegaj ridigaj penisoj. Subite iu kaptis sian kacon kaj komencis agrablan masaĝon. Li unue ne sciis, ĉu virino aŭ viro faris tion. Per palpserĉo li trovis alian stalagmiton. Nuka ne volis esti malĝentila, tial li ankaŭ redonis masaĝon, sed verdire li preferus kontakton kun virino. Post kelkaj movoj li signis per mandorso sian rifuzon kaj daŭrigis la serĉadon. Li estis bonŝanca. Du molaj mamoj premiĝis al lia ventro, kaj aliaj du al lia dorso. Li estis nun kaptita samtempe per du amorantinoj. Nur karesi kaj kisi, li pensis kaj trovis malfermitan buŝon. La malsekajn lipojn akceptis eĉ langokison, dume la alia virino tenere gratis lian dorson. Ŝiaj manoj baldaŭ atingis lian penison kaj milde tuŝetis ĝin retirante la prepucion.

La signalo de Helina aŭdiĝis kaj la malantaŭe aganta virino tiris la korpon de Nuka al la tapiŝo. Ŝi nun trovis bonan pozicion por fluti lin. Ankaŭ la unua virino utiligis la ŝanĝitan pozicion. Nuka ja nun kuŝis surdorse, tial ŝi bone direktis sian vulvon al lia vizaĝo. Ŝiaj voluptemaj vulvaj lipoj frotis lian buŝon. Tiamaniere ŝi postulis lekadon de li. Ne estis facila afero por Nuka. Li ja volonte lekis piĉojn, sed samtempe li ja ankaŭ sentis la traktadon de sia viraĵo. Krome li volis ŝpari iom da energio por la aktivecoj post la tria signalo. Tial li vole nevole devis fari decidon. Per mandorsa signo li malakceptis la bonan flutadon kaj nur koncentriĝis je la lekenda piĉo.

Zkalana neniam antaŭe partoprenis tian grandiozan seksan ludon. Post ŝia vizito ĉe la polpo ŝi ja perdis la kutiman agresemon. Ŝi nun plene ĝuis tenerajn tuŝojn kaj ĉi tie trovis multajn okazojn por elprovi tion. Ofte ŝi rimarkis, ke la partneroj evidente ne ŝatis la konsiston de ŝia haŭto. Reptilianoj havas ja multajn homajn trajtojn, sed la haŭto estas grandskale tre malglata, ĉar la tuta korpo estas kovrita per etaj skvamoj. Tamen ŝi jam povis ĝui intensan lekadon de ŝia groto. Krome estis granda plezuro por ŝi, masaĝi kaj fluti tiom multe da rigidaj kacoj. Sed ankaŭ ŝi ofte donis la signon por rifuzi la partneron. En la mallumo ŝi daŭre provis trovi Nukan.

Verŝajne vere ekzistis komuniko per pensoj. Nuka malgluiĝis de la volupta piĉo kaj palpserĉante krablis inter la nudaj korpoj. Li ja konas la kvaliton de la haŭto de Zkalana. Sekvis multaj eraraj provoj. Lia vizaĝo eĉ koliziis kun rigida peniso. Por unu mallonga momento tiu bubo sukcese trovis la buŝon de Nuka, kiu ne povis malakcepti enigon. Estis stranga  sperto. Nuka miris, ke li ne sentis antipation kontraŭ tiu atako. Li eĉ ŝatis la novan guston. La enirinta stango evidente kunportis ankoraŭ kelkajn restojn da ĉuro. Sed nun li ja serĉis Zkalanan. Tial li malakceptis la interesan partneron kaj finfine palpis al mamoj kovritaj per raŭka haŭto.

Tie ŝi estis. Renkonto kun forta brakumado, kisado kaj, tio apartenis al la nova sinteno de Zkalana, tenera karesado. Helina ĝustatempe donis la trian signalon kaj Nuka tuj ŝovis sian faluson en ŝian kanalon. Unu el la reguloj estis ja la evito de parolado. Sed nun ĉie aŭdiĝis ĝemado. Ankaŭ Zkalana ne povis reteni malbruon. Estis la kutimo de la reptilianoj strange krakadi dum sekskuniĝo. Tion kompreneble ankaŭ aŭdis Helina. Ŝi forlasis sian aktualan partneron kaj direktiĝis al la fonto de la stranga bruo. Per mandorsa signo ŝi komprenigis Zkalanan, ke ŝi nun ankaŭ bezonis adekvatan adiaŭon de Nuka. Zkalana hezitis. Sed kiam ŝi finfine liberigis Nukan, tuj poste nova bastono trovis ŝian truon kaj bone plenumis ŝiajn dezirojn. Helina nun feliĉe brakumis Nukan. Kiel kutime ambaŭ ĝuis ardajn langokisojn. Poste la amorilo de Nuka malaperis en ŝia pasia kanalo. Denove aŭdiĝis la brueto de la geamorantoj. Neniu donis sonorilan signalon por la finalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.