La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Sonĝoj

Malgraŭ la kontentiga amludo tiu nokto Tom komence ne bone dormis. Angoro regis lian sonĝon, en kiu li kaj Lucie rapidege forkuris. Ili fuĝis antaŭ strangan mediciniston, kiu minace montris teruran tranĉilon. Li puŝis brankardon sur kiu troviĝis nigra skatolo kun silikona materialo por mamenplantaĵoj. Feliĉe, ke la fuĝantoj unue atingis la finon de la koridoro kun la ŝtuparo. Ek al la suba etaĝo! Sed tie jam atingis ilin la minace rigardanta malamiko. Li estis ja uzanta la lifton. En la lasta minuto Tom kaj Lucie forsavis sin per salto tra la malfermita fenestro al la ekstera ĝardeno. Finfine ili povis kuri hejmen, kie nun sekvis agrabla parto de la sonĝo. En la loĝĉambro tri junaj nudaj virinoj bonvenigis ilin. Unu aspektis kiel Lea, la kolegino de Lucie. Senpere ili senvestigis la alvenintojn. Unu post la alia karesis kaj flutis Tom. Eĉ Lucie partoprenis la gajan suĉadon, kaj ĉiuj ok manoj masaĝis lian tutan korpon. Ankaŭ Tom povas doni rekompenson. Li tuŝis iujn ajn membrojn kaj provis trovi malsekajn truojn por enigi sian fingron. Kompreneble tiuj sonĝaj movoj efikis, ke Tom ne plu trankvile kuŝis flanken. Liaj brakoj etendiĝis kaj atingis la apude dormantan edzinon, kiu nun subite vekiĝis.

„Kio okazis?“, ŝi demandis, kaj per tio ankaŭ Tom forlasis sian sonĝon. Li rakontis ĉion, kion li ĵus travivis. Lucie trankviligis lin: „Ne zorgu. Mi ja ĝis nun ankoraŭ ne decidis pri la operacio. Ĉiukaze ĝi okazos ne antaŭ aŭtuno. Nun en printempo kaj poste dum somero ne estus bona tempo por fari tion. Do, estas ankoraŭ multe da tempo, sed la dua parto de via sonĝo vere timigas min. Ĉu vi vere planas seksumi kun aliaj virinoj? Vi ja scias, ke mi estas tre ĵaluza“. „Ne, ne!“, respondis Tom kaj aldonis: „Mi ne volas kokri vin. Tamen mi estas viro, kaj kelkfoje ja aperas la deziroj, kion fari?“. Lucie komprenante donis al li la jenan klarigon: „Ja, ja, tio estas nur sonĝo. En reala vivo la tri virinoj mem estas edziniĝintaj. Se ili havus seksajn rilatojn kun vi, estas klare, ke ankaŭ iliaj edzoj ne povus resti trankvilaj. Verŝajne minimume unu el ili tiam ankaŭ volus seksumi kun mi. Ĉu tio plaĉus al vi?“. Tom dormeme replikis: „Jes, vi pravas, sed vi ja nur timas, ke mi elektus unu el la tri aliaj virinoj kaj amus ŝin pli ol vin, mia ĵaluza birdeto“. Per tiaj vortoj li turniĝis kaj denove profunde ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.