La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Liberigo

La ordonoj estis klaraj. Taĉmento el kvin milite trejnitaj soldatoj devis liberigi la tri forkondukitajn junulojn. Spionoj el Holar jam eltrovis la lokojn, kie ili estis enkarcerigitaj. Sed la malliberejo troviĝis meze de la ĉefa militbazo de la reptiloidoj. Tie koncentriĝis la plimulto de la malamikaj militaj fortoj. Do, ne eblis simple alveni kun potenca kanono. Post longa konsultado generalo Ivanov klarigis la planon. Tri soldatoj de la taĉmento uzu reptiloidan maskadon. Ili ne nur devu aspekti kiel reptiloidoj, ili ankaŭ devu moviĝi kaj paroli kiel la malamikoj. La du aliaj soldatoj restu en la flugaparato, ĉiam pretaj malaperi, se necesus. Krome oni unue planis akiri veturilon de la reptiloidoj por fortransporti la kaptitojn. La generalo decidis, ke Dimitri Fjodorov gvidu la operacion. Li bone parolas la reptiloidan lingvon. Dum la lasta jaro li eĉ deĵoris kiel spiono sur Lakano. Neniu rimarkis tion. Zane kaj Helina restos en la flugaparato, do sperta piloto kaj rutina sanitaristino. Morgaŭ, post nur unutaga trejnado, estos la ekflugo.

Dimitri ricevis dokumentojn, kiuj plene similas al originaloj el Lakano. Tie oni povis legi en la reptiloida lingvo, ke la tri kaptitoj estu fortransportataj al la ĉefa hospitalo de la reptiloidoj. Krome oni povis legi, ke verŝajne tre danĝera malsano infektis ilin. Tial la kamuflitaj kamaradoj portis kirurgiajn maskojn kaj ruĝajn gantojn el gumo. Do, perfekta maskerado, ĉiaspeca fiasko estis certe eliminata. Nuka denove atentigis la respondeculojn pri la grava signifo de la temperaturo. Tido povis trankviligi la teamon: „Jes, Paŭlo la 2-a promesis subtenon. Li zorgos pri vintra vetero en la cirkaŭaĵo de la militbazo“.

Zane stiris la etan spacveturilon tre proksime al la ĉefa militbazo de la reptiloidoj. La tri maskitaj soldatoj, estis Dimitri, Andrej kaj Jamal, saltis el la flugmaŝino. Feliĉe, ke apud la strato jam staris multaj ĵipoj, ĉiuj forlasitaj pro la malvarma vetero. Dimitri elektis la plej grandan kaj fiksis la ĝustan emblemon por montri, ke tiu veturilo apartenas al la sanitarista servo. La tri soldatoj nun veturis tra tomba silento, kiu regis sur la strato de la malamikoj. Ĉiuj reptiloidoj forrampis en siajn varmajn kavernojn. Neniu estis atendanta la operacion de la homoj. Dimitri ordonis, ke ekde nun ĉiuj nur parolu en la reptiloida lingvo, eĉ se temus pri homaj aferoj.

„Kre kal trata“ (Mi vidas ilin), flustris Andrej kaj montris al la metala kaĝo, kiu staris antaŭ la granda tendo. Nur unu reptiloido gardis la kaptitojn, kiuj tute nude malgraŭ la malbona vetero kaŭriĝis en unu angulo de la kaĝo. Evidentiĝis, ke ili vere suferis pro la frosto. „Tze krop ztoru. Kotraz!“ (Jen urĝa dokumento. Legu!), bruske proklamis Dimitri al la gardisto, kiu verŝajne eĉ pli frostis ol la nudaj kaptitoj. Li prenis la paperon kaj malaperis en la tendon. Nun Dimitri montris, ke li plene alkutimiĝis al la reptiloida vivmaniero. Li ŝajne tute sen intereso reiris al la ĵipo kaj ordonis, ke la du kamaradoj ankaŭ montru nur sian neaktivecon. Ĉiu streĉe atendis la finon de la situacio, ĉiam kun pretaj kaŝitaj armiloj. Subite nun du reptiloidoj eliris el la tendo. Ili haste malfermis la kaĝon kaj laŭte vokis „Vaa grotzi, kama kotcolo!“ (Tuj foriru, kunprenu la rubon!) kaj tuj denove fuĝis en la tendon. Dimitri nur povis rideti. Li gvidis la kaptitojn al la ĵipo, donis al ili dikajn lanokovrilojn, kaj senprokraste stiris la ĵipon al la eta kosmopramo.

Neniu estis atendinta tian facilan liberigon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.