La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Konatiĝo

„Sol ŝri! (Bonan matenon!)“, vokis juna virina reptiloido kaj bruske prezentis sin. „Mi estas Zkalana, via gvidantino dum via rondvojaĝo“. Ŝia malhelverda uniformo emfazis la belformitan korpon. Aparte de ŝia vizaĝo la aspekto estis vere humaneca. Nuka miris pro tio kaj turniĝis al Tido, kiu mallaŭte klarigis: „Reptiloidoj ankoraŭ havas homajn trajtojn, ĉar ili posedas gravan kvoton de homa genmaterialo. En la pasitenco iu eminenta sciencisto ja kreis tiun rason kun helpo de la gentekniko“. Zkalana gvidis la delegacion al la hotelo. Tiu estis granda konstruaĵo kun 10 etaĝoj sen apartaj ĉambroj. La delegacio ricevis unu grandan salonon, pli bone dirite formetejon. En unu angulo troviĝis niĉo kun necesejo, akvokrano kaj duŝo, ĉiuj instalaĵoj tute malfermitaj. La meblaro estis tre primitiva, almenaŭ sufiĉe neta. „Estas granda feliĉo, ke nia skoltado daŭros nur tri tagojn. Ni certe supervivos“, trankviligis generalo Ivanov la delegacion.

„Ho ve“, plendis Helina. Du grandaj pladoj kun nedifinebla griza kaĉo troviĝis sur la longa tablo. Krome estis ofertita giganta staplo kun freŝaj verdaj folioj kaj kelkaj kruĉoj. Zkalana invitis la delegacion sidiĝi por vespermanĝo. Tido kuraĝigis la grupon kaj klarigis, ke tiu manĝo estas tre salubra oferto. Demonstrative li verŝis la ruĝan trinkaĵon en sian glason kaj prenis tri kulerojn da kaĉo. „Ne forgesu la salaton“, mokis lin Helina kaj donis al li du foliojn. Ŝi nur pensis, ke la venontaj tri tagoj estos bona ŝanco por fastado. Sed generalo Ivanov rimarkis la hezitadon kaj admonis la delegacion: „Ni ĉiu devus nun manĝi minimume unu plenan kuleron. Alikaze estus ofendo kontraŭ niaj gastigantoj. Krome mi povas certigi al vi, ke tiu vespermanĝo bone satigos“. La sekvantan matenon Zkalana gvidis la delegacion al la universitato. En la aŭditorio prof. Tkrok prezentis filmon pri Lakano. Krome li donis bonan superrigardon pri la tipaj trajtoj de la reptiloidoj. Nuka nun pli bone komprenis la animstaton de la reptiloidoj, kiu pro la genetika heredaĵo estas tre ŝanĝiĝema. Tio verŝajne ankaŭ influis la neatenditan atakon de kelkaj agresemaj militistoj. Prof. Tkrok denove petis pardonon pro tiu afero. Poste li traktis la seksan konduton de la reptilianoj. Li argumentis, ke tiu temo tre gravas por ĉiu vizitanto de Holar. Nur tiam oni havus la ŝancon eviti miskomprenojn.

Prof. Tkrok klarigis: „Reptilianoj estas seksemaj nur dum kelkaj tagoj de la monato. En tiu tempo ili havas grandajn problemojn bremsi sian voluptecon. Se ili tiam hazarde renkontiĝas kun sola aliseksa vidalvidulo, ili provas seksan alproksimiĝon. En tiaj situacioj ĉia kontraŭstaro estas interpretata kiel aprobo. Do, se vi ne ŝatas tian alproksimiĝon, vi nepre devas esti tute pasiva kaj silenta. Nur ne risku laŭtan malaprobon aŭ defendon! Voluptemaj reptilianoj normale estas korpe pli fortaj estaĵoj ol vi homoj. Tial mi rekomendas, ke vi restu trankvilaj“.

En la delegacio ekestis murmurado. „Se vi havas demandon, mi pretas por respondi“, reagis Prof. Tkrok „Jes, mi ŝatus scii, ĉu sola promenado en via lando estas danĝera por ni“, demandis Nuka. „Tute ne, se vi priatentas miajn konsilojn. Krome estas tre helpeme, se vi nur promenas en grupoj“, respondis la profesoro. Alia demando estis: „Ĉu seksumado inter homoj kaj reptilianoj povas kaŭzi gravedecon“. Prof. Tkrok ridetis: „Jes, kelkfoje jam naskiĝis idoj el tiaj kontaktoj. La infanoj estas tute sanaj kaj kompreneble montras atributojn de ambaŭ gepatroj“. Generalo Ivanov dankis por la sinceraj klarigoj kaj ruzete proponis: „Bona elvido! Se en la estonteco kreskus nia komuna idaro, la rilatoj inter niaj popoloj certe baldaŭ pliboniĝus“. Vere, tre humurplena indiko, kiu amuzis kaj la kunvenon kaj la profesoron.

La sekvantaj tagoj estis plenpakitaj per busveturado, vizitoj de lernejoj, agrikulturaj entreprenoj, uzinoj kaj diversaj institutoj. Neniam estis tempo por pensi pri seksaj aventuroj. Unu grava rezulto de la rondvojaĝo estis la ekkono, ke tiaj aranĝoj vere plibonigas la interrilatojn. Ankaŭ la komerco inter la du kontinentoj ricevis novajn impulsojn. La suda kontinento disponis pri riĉa vegetaĵaro, do, kial ne eksporti agrikulturajn produktojn? Rekompence la norda kontinento povis oferti multajn krudmaterialojn por la industrio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.