La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈEĤOSLOVAKAJ PENTRISTOJ KAJ SKULPTISTOJ

Dr. T. Pumpr

Tiu ĉi mallonga artikolo volas nek prezenti kompletan revuon de ĉeĥoslovaka arto, nek esti sistema traktato pri ĝia historio. Ni provos sur la mallonga spaco disponebla montri al la legantoj de la Antologio certan epokon kun konciza komentaro pri la aŭtoroj kaj iliaj skoloj. Kelkaj reproduktoj donos eblon rigardi la ĉeĥoslovakan kulturon ankaŭ el alia flanko.

La tempa kadro estas paralela al tiu de la beletristika parto: Escepte unusolan ekzemplon el la mezepoko (Petr Parléř) ni komencas en pasinta jarcento, preterpasante do la historiajn epokojn. Ankaŭ ni ne mencias la aliajn fakojn de la arto krom la skulpta kaj pentra.

Petr Parléř (1330?-1399), konstruinto de katedralo Sta Vito en Praha, eminenta gotika artisto. Lia statuo de la ĉeĥa princo Venceslao la Sankta devenas el jaro 1373.

El la skolo de ĉeĥa klasikismo estas tie ĉi reprezentata Josef Navrátil (1798-1865). Aŭtoro de multaj negrandaj bildoj de alpaj regionoj. Lia ĉefa esprimilo estas koloro, kolora makulo, nelimigita per linio. Majstraj portretoj, ĉarmaj bildoj de morta naturo.

Grandan influon sur la ĉeĥan pentroarton havis Josef Mánes (1820-1871), kies gravecon oni ne povas sufiĉe kaj laŭmerite pritaksi en kelkaj linioj. Li estis artisto, kiu per sia genio venkis la malfekundan pasintecon, eltirinte el ĝi ĉion, kio kapablis pluevolui. Radikante en romantismo, li lasis sin inspiri de ĉeĥa historio. Vojaĝante, li detale ekkonis la plej belajn fizikajn kaj psikajn kvalitojn de la ĉeĥoslovaka popolo, la sanan ĉarmecon de la kampisto, la abundan formon kaj koloran pompon de popola kostumo. En li kuniĝis avantaĝoj de perfekta desegnisto kun majstreco de koloroj. Li ilustris bildojn, popolajn kantojn, kreis seriojn da bildoj el prahistoriaj tempoj de la nacio kaj vilaĝa vivo; portretojn. Plej popularaj estas ciklo Jarsezonoj sur la turhorloĝo de la Urbdomo en Praha.

Karel Purkyné (1834-1868). Pentris plej materian realecon kontraste al siaj samtempanoj, kiuj preferis romantikan idealigon. Verve aplikata farbo akcentas formon kaj plastikon.

Portretoj. Morta naturo.

Antonín Chittussi (1847-1891). Ŝatata temo de liaj verkoj estas pejzaĝo. Pentristo-poeto de ĉeĥa regiono, kiun li enbildigas laŭ momenta impreso, hazarda humoro, ĉiam iomete lirika kaj melankolia.

Jaroslav Čermák (1830–1878), eminenta pentrista fenomeno. Popularaj estas liaj bildoj pri Montenegro kaj historiaj scenoj. Virtuozo de la paletro, riĉaj, varme brilaj koloroj.

Julius Mařák (1832-1899). Ĉefa pejzaĝopentristo de la dua duono de 19-a jarcento kaj grafikisto. Liaj verkoj krom lirike poeziaj bildoj havas jam evidentajn trajtojn realismajn.

Beneš Knĝpfer (1844-1910). Komence okupiĝas pri historia genro, poste fariĝas eksluziva temo de liaj bildoj maro kaj romantika pejzaĝo, privivataj de tritonoj, feinoj, kentaŭroj…

Josef Václav Myslbek (1848-1922) altentiris la ĉeĥan skulptarton sur nivelon de arto tutmonda. Sub influo de Josef Mánes ekhavas liaj verkoj lirikan karakteron kaj graciecon. Severe stila formo, nobla patoso. Plej konataj verkoj: Sankta Venceslao en samnoma placo de Praha, Krucifikso; historiaj personoj, portretoj. Edukis kvanton da disĉiploj.

Mikoláš Aleš (1852-1913) apartenas al t. n. generacio de Nacia Teatro: artistoj, kiuj partoprenis ĉe ornamado de la Operdomo en Praha. Majstra desegnisto, ilustras popolajn kantojn, kreas simplajn, ŝajne primitivajn, tamen vivoplenajn kaj talente faritajn plumdesegnaĵojn pri soldatoj, ciganoj. Pentras historiajn scenojn, ciklojn: Mia patrujo, Vivo de antikvaj slavoj… Lia verko konscie servas al la nacio.

Vojtech Hynais (1854-1925). La genio de tiu ĉi artisto konkeras same formojn monumentalajn kiel formaton de idiliaj malgrandaĵoj. Li sciis prataksi kaj valorigi elegantajn liniojn kaj patosajn kolorojn. Ĉefverko: Kurteno de Nacia Teatro en Praha.

Hanuš Schwaiger (1854-1912) pentris figurojn el fabeloj kaj fabloj; realismajn tipojn popolajn.

Václav Brožík (1851-1901). Ano de historiisma stilo. Liaj preferataj motivoj estis historiaj scenoj, precipe el la pasinteco de ĉeĥa nacio, kiun li brile prezentis per senerara tekniko.

Alfons Mucha (t860-). Pentristo kun atentinda dekora talento. Eminentis en ilustrado de libroj kaj en afiŝoj. Serio da monumentalaj bildoj, scenoj el slava historio.

Jŭža prka (1861-). Temperamenta pentristo de impresionismaj kaj realismaj bildoj, kies preskaŭ ekskluziva motivo estas folkloro de moraviaj slovakoj. Li ekkonis la unikan belecon de slovazkaj kostumoj, kiujn li scias reprodukti en freŝaj gajaj koloroj.

Stanislav Sucharda (1866-1916), skulptisto. Multenombraj plaketoj, monumento de Palacký en Praha.

Oldřich Blažíček (1867-), eminenta disĉiplo de Schweiger. Antonín Slavíček (1870-1910). Impresionisma pejzaĝopentristo. Jen malproksimaj horizontoj kaj spacoj, jen koloabundaj detalaĵoj estas konkerataj per lertega peniko de la majstro, kia ne nur vidas eksteraĵon, sed komprenas ankaŭ la spiriton de la pejzaĝo.

Jan Preisler (1872-1918). Pentristo majstranta pastelon kaj oleon. Spirita simbolismo, liriko kaj dekoremo. Ripetiĝanta motivo: Naturo kun nudaj homaj korpoj.

František Bílek (1872-), pentristo kaj skulptisto. Verkoj plenaj de mistiko kaj ekstazo kun ĉefa ideo: oferado laŭ ekzemplo de Kristo. Motivoj el ĉeĥa historio religia.

Maxmilián Švabinský (1873-). Eminenta fenomeno de ĉeĥa pentrado grave plivastiginta ĝiajn horizontojn. Majstro de plumdesegnaĵoj kaj akvoforto, virtuozo de grafika tekniko. Tiuj ĉi verkoj kaj brilaj oleopentraĵoj kun abundo da harmoniaj kontrastoj de koloroj montras absolutan certecon de vere artista mano. Portretoj; erotikaj motivoj pri utopia paradizo de primitivaj homoj meze de tropika pejzaĝo. Influas grave la novan generacion.

Tomáš F. Šimon (1877-), pentristo kaj grafikisto. Temo de liaj verkoj estas naturo, popolo, travojaĝataj urboj. La kosmopolita enhavo de liaj verkoj kaj majstra tekniko havigis al li merititan sukceson.

Josef Mařatka (1874-). Fekunda skulptisto, disĉiplo de Myslbek. Devenas de li multaj monumentoj.

Hugo Boettinger Pseudonimo: Dr. Desiderius (1880-1934) pentris portretojn kaj dekorajn alegoriojn plej majstre. Populara ilustristo por ĵurnaloj kaj karikaturisto.

Jakun Obrovský (1882-). Pentristo kaj skulptisto. Miksas al impresionisma fundamento de sia arto teknikan klasikismon kun lerta aplikado de linio kaj trafa prezentado de plastikeco. Liaj skulptaĵoj havas jen interesan etoson kaj graciecon, jen monumentalan efekton.

Ladislav Beneš (1883-). Bona skulptisto, disĉiplo de St. Sucharda.

Centro de moderna pentrista esprimo slovaka estas Martin Benka (1888 – ). Li unua komprenis la veran sencon, kiun prezentas al la pentristo Slovakio. Elirinte el impresionismo li ne kontentiĝis per la mondo de supraĵaj impresoj kaj duoble travivis la bildatan motivon prilaborante ĝin en ateliero.

Jan Zrzavý (1890-), inspirite de mistikismo kaj simbolisma plisimpligado de formoj, trovas sian propran vojon kaj artan esprimon: Misteraj vizaĝoj de bibliaj kaj mitologiaj personoj, primitivisma pejzaĝo, morta naturo.

Jan Štursa (1808-1925). Altgrada majstro de ĉeĥa skulptarto. Li baldaŭ superis la samtempan impresemon kaj stilizantan simbolismon, sciis admirinde reprodukti plastikecon de nuda homa korpo. Multnombraj verkoj, jen intime lirikaj, jen solene monumentalaj atestas pri tute escepta genio de la aŭtoro, kiu forte influis siajn disĉiplojn. La pentristo kaj grafikisto František Podešva (1893-), aŭtoro de eminentaj portretoj, de ampleksaj freskoj kaj sgrafitoj, pentras plejparte figurojn. Post diversaj fazoj de sia evuluo li transiras al la plej interna: al la hejmo de siaj patroj, kie la tero kaj kruda laboro en la montaro lin inspiras al lia plej propra esprimo pentrista.

Petr Dillinger (1899-), grafikisto, disĉiplo de Švabinský.

Lignogravuraĵoj, akvafortoj, ilustraĵoj de libroj.

Ludo Fulla (35 jara), avangardisto de slovaka pentrista moderno, finkonstruanta la Slovakion de Benka per kolora entuziasmo. Ekspresionisto de dinamika esprimo, tuŝanta futurismon. Plej juna aŭtoro tie ĉi aperanta estas Koloman Sokol, la apenaŭ 28-jara reprezentanto de moderna slovaka grafiko, artisto de intensa rigardo en la dolorajn, sensunajn profundojn de l’ vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.