La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jan Neruda

(1834-1891)

Unu el la plej grandaj poetoj ĉeĥaj. Redaktoro de liberala ĵurnalo ”Národní listy”. Fraŭlo ĝis sia morto. Multon li verkadis, precipe felietonojn por sia ĵurnalo, mallongajn rakontojn kaj felietonojn pri siaj tiam grandaj vojaĝoj. Sed lia ĉefa signifo estas en poezio. ”Lia forto estis, ke li sciis kunigi en si la hejman tradicion de la popolkantoj kun la kulturo de la eŭropa okcidento. En la pli junaj versoj estas sufiĉe da kruda naturalismo, sed maljuniĝante li mirinde puriĝas kaj sublimiĝas: en la aĝo, kiam la oeteraj mallaŭtiĝas, trovas Neruda sin mem kiel poeto. Ĉe la fino de lia viraĝo naskiĝas lia poeziplena, kerna liriko de unika valoro. En liaj ”Simplaj motivoj” parolas pri si maljunulo sobre kaj honteme, serĉante kaj trovante por la subjektiva sento esprimon ĝeneralan kaj necesan. Li vidas kaj trovas sin laŭ la vidmaniero de la homaro, t. e. kiel tipo. Bazaj kaj tipaj eatas la sentoj kaj sintenoj, kiujn li donas el si mem kaj ofte ankaŭ tipe esprirnas ilin, iam pere de neforgeseblaj analogioj el la naturo.” (F. X. Šalda). Ankaŭ patriotajn sentojn li sukcesis esprimi iam per versoj, kiuj longe konservos sian vivan efikon.

AL LA PATRINETO

Ĉiun senton nur silente
portas mi en mia koro,
eĉ la panjon mi sciigas
nek pri ĝoj’ nek pri doloro.

Kio kaŭzas, mia panjo,
ke vi tamen ĉion vidas –
kiam ĝojas mia koro,
ke okuloj viaj ridas?

Kio kaŭzas, mia panjo,
ke vi ĉion klare vidas –
kiam ploras mia koro,
ke vi en angul’ eksidas?

1868 (M. Lukáš)

NIA HORLOĜO

Kiam al mi Joĉjo venis
kaj min arde ĉirkaŭprenis,
alestanto estis nur
la horloĝo sur la mur’:
ĉiam gaje ĝi tiktakis,
kaj post ĉiu kiso nia
ŝmace ankaŭ ĝi ekklakis…

Tempo venis nun milita
kaj mi estas forlasita!

La horloĝo sur la mur’
nun tiktakas sen plezur’:
ĝi rapidas tre malmulte,
kaj post ĉiu ĝemo mia
klakas ankaŭ ĝi singulte.

1873 (M. Lukáš)

MONTARA BALADO

”Diru al mi, avineto, kion faru oni,
por al homo tre vundita novan sanon doni?”

”Jen efike povas helpi unu sola ago:
ŝmiri vundon per printempa suko de plantago…”

”Kiel oni, avineto, malsanulojn flegas,
kiam febra bruldoloro ilin turmentegas?”

”Suferanto kuraciĝas, infaneto kara,
sole per folioj freŝaj de fraguj’ arbara.”

El la hejmo for al kampo kuras la infano:
”Donu sukon, ho, plantago, urĝan por la sano!”

Kaj de tie al arbaro celas kuro ĝia:
”Donu foliaron junan, vi fragujo dia!”

Kion diris, ĝi akiris – reen ĝi rapidas;
Kriston oni krucumitan en preĝejo vidas.

”Ŝmiras mi la sanktan bruston, viajn vundojn lavas
ne plu sentos vi doloron, kiun nun vi havas!

Sur la kapon la foliojn meti al vi lasu,
por ke la terura febro de la korpo pasu!”

Sonoriloj de l’ preĝejo vokas la popolon,
homoj mute genufleksas, Dian miras volon:

kion la infano revis,
jen plenumon ĝi rioevis! –

Ĝis nun havas la vilaĝo bildon de l’ Sinjoro,
sur vizaĝo Lia manlias signoj de doloro,
blanka Lia korp’ similas al lilia floro.

1883. (M. Lukáš)

PREĜO

Ho Dio, donu gloron al Johano,
Karolon benu per konstanta sano,
al Aleksandro donu bonhumoron,
ĝojigu via ĉiopova mano
per mono Teodoron kaj Viktoron,
kaj Ferdinandon per edzino bela,
modela kaj neniam malfidela,
haj al Jozefo donu grandan saĝon
kaj al Antono la plej longan aĝon,
kaj, ĉar mi preĝis tiel bon-intence,
al mi la sumon donu rekompence.

(M. Lukáš)

KONSOLO

Se vana estas via pen’,
vin ne fordonu al ĉagren’!
Ne sekvas volon tuj plenum’.
Biblio jam atestas,
ke Dio diris: ”Estu lum’”.
kaj lum’ – ĝis nun ne estas!

1875 (M. Lukáš)

KONSENTO

Sub pino plendis viro al alia viro,
ke la virin oj estas malfidelaj.
Du korvoj sur la pin’ konstatis
kun ekmiro, ke la kornikoj estas tre malhelaj.

1870. (M. Lukáš.)

LI ESTlS FRIPONO!

Horáček jam mortis. Lian morton neniu bedaŭras, ĉar oni konis lin tra la tuta Praha-kvartalo Malá Strana. En Malá

Strana ĝenerale unu najbaro tre bone konas la alian, eble tial, ĉar entute li ne konas pluajn homojn; kaj kiam Horáček mortis, oni rakontis inter si, ke bone okazis tiel, ĉar tiamaniere faciliĝos la sorto de lia bona patrino kaj plue, ke ”li estis fripono.”

En la dudekkvina jaro de sia aĝo li mortis subite, kiel anoncis la listo de la mortintoj; en listo ne estis notita lia karaktero, ĉar, kiel sprite diris la proviziestro en la apoteko, fripono tute ne havas karakteron. Ho jes, estus alia afero, se la sinjoro provizestro estus mortinta! Kontraŭ li kaj pri li neniu sciis ion riproĉindan! La kadavro de Horáček estis transportata kune kun aliaj kadavroj el la komunuma kapelo – ”kia viro, tia fino” – diris sinjoro provizestro en la apoteko – kaj malantaŭ la veturilo marŝis malgranda homamaso, konsistanta plejparte el almozuloj iom festotage vestitaj kaj sekve de tio des pli facile distingeblaj. Nur du homoj el la amaseto apartenis al la akompanantaro de Horáček: grandaĝa patrino kaj tre elegante vestita juna sinjoro, kiu kondukis ŝin. Li estis tute paliĝinta, lia paŝado iel ŝancela kaj neoerta, ja ŝajnis eĉ, kvazaŭ li ĉiumomente febre ektremus. La geburĝoj de Malá Strana preskaŭ tute ne atentis la plorantan patrinon, faciliĝis ja ŝia sorto; kaj se ŝi ploris, do ŝi faris tion laŭ maniero de ĉiuj patrinoj kaj povas esti, ke eĉ pro ĝojo; sed la juna sinjoro verŝajne devenis el iu alia kvartalo, ĉar neniu lin konis.

”Kompatindulo, li mem bezonus subtenon. Li certe kuniras nur por fari komplezon al sinjorino Horáček! – Kiel? Ĉu lia amiko? – Cetere, kiu montrus pri si, ke li konis tiun publike malhonoritan! kaj krom tio Horáček ne havis amikojn de post sia infanaĝo, ĉiam li estis fripono! – Kompatinda patrino. –

Kaj la patrino dumvoje ploregis, sur la vangoj de la juna sinjoro fIuis abundaj larmoj malgraŭ tio, ke Horáček estis fripono jam de sia infanaĝo.

La gepatroj de Horáček posedis malgrandan negocejon. Ili fartis sufiĉe bone, kiel ĝenerale fartas ĉiuj komercistoj posedantaj propran butikon, ĉirkaŭ kiu loĝas multaj rnalriĉuloj.

Memkompreneble, po krejceroj kaj groŝoj por ligno, butero kaj graso la mono malrapide kolektiĝas, precipe se oni devas ĉiam aldonadi iom da salo kaj kumino; sed rekompence alfluas kontantaj groŝoj kaj dugroŝajn ŝuldojn oni laŭorde partopagas.

Sinjorino Horáček havis ja favorantinojn ankaŭ inter oficist-edzinoj kaj ili laŭdis ŝian bongustan buteron. Ili aĉetadis da ĝi multe, ĉar ili pagadis nur je la unua tago de ĉiu monato.

Ilia fileto Francisko estis jam preskaŭ trijara kaj portadis ankoraŭ knabinan robon. La najbarinoj diradis, ke li estas abomena infano. La infanoj de la najbaroj estis senescepte pli aĝaj kaj Francisko malofte kuraĝis ludi kun ili. Foje ili postkriis judon, Francisko troviĝis inter ili kaj ne kriis kune, la judo postkuris la infanojn, kaptis Franciskon, kiu fuĝi eĉ ne intencis, kaj insultante gvidis lin al liaj gepatroj. La najbarinoj miregis, kia fripono estas jam la eta malbela Francisko.

La patrino ektimis kaj konsiliĝis kun la edzo.

”Mi ne batos lin, sed hejme inter la infanoj li sovaĝiĝus, ĉar ni ne povas gardi lin, do ni donos lin en infanvartejon.”

Francisko ricevis pantalonon kaj plorante iris en la infanvartejon.

Ĉi tie li side pasigis du jarojn. La unuan jaron ĉe la tutjara ekzameno li ricevis bulkon kiel rekompencon por sia silentemo, la duan jaron li estus ricevinta bildeton, se ia okazajo tie estus renversinta tion. En la tago antaŭ la ekzameno tagmeze li iris hejmen. Li devis preteriri la domon de riĉa bienposedanto. Antaŭ la domo en sufiĉe senbrua strato kuradis la kortbirdaro kaj Francisko ofte kore amuziĝis kun ĝi.

Hodiaŭ promenis tie kelke da meleagrinoj, kiujn dum sia tuta vivo Francisko ankoraŭ ne vidis. Li haltis kaj rigardis ilin en ekstazo. Ne daŭris longe kaj jam li kaŭre sidis inter ili kaj konversaciis kun ili pri gravaj aferoj. Li forgesis la tagmanĝon kaj la infanvartejon kaj kiam posttagmeze la infanoj denuncis, ke Francisko anstataŭ iri en la infanvartejon ludas kun meleagrinoj, la sinjoro instruisto sendis la lernejan servistinon, ke ŝi alkonduku lin. Ĉe la ekzameno Francisko nenion ricevis kaj la sinjoro instruisto diris al lia patrino, ke necesas eduki lin pli severe, ĉar jam nun li estas perfekta fripono.

Kaj Francisko efektive estis konsiderinda fripono! En la paroĥa lernejo li sidis apud la filo de la sinjoro inspektoro, kun kiu li revenadis hejmen mano en mano. Ili ludadis en la loĝejo de la inspektoro. Francisko rajtis luli la plej junan infanon kaj rekompence ricevadis posttagmezan kafon en blanka poteto. La fileto de la sinjoro inspektoro havis ĉiam plaĉan veston kaj blankan, forte amelitan ĉirkaŭkolon; Francisko portadis puran, sed sufiĉe flikitan veston; cetere li eĉ ne ekpensis pri tio, ka li estas alie vestita ol la inspektorido. Foje dum la instruado la sinjoro instruisto haltis apud la du knaboj, mankaresis la vangojn de la inspektora knabo kaj diris:

”Vidu, Konrado, kiel bela knabo vi estas, ke vi scias gardi vian kolumon antaŭ malpurajo! Komuniku belan saluton al la sinjoro patro.”

”Jes,” respondis Francisko.

”Kun vi mi ne parolas, flikulo!”

Francisko ne konceptis tuj, kial pro la flikaĵoj la sinjoro instruisto ne povas sendi saluton al lia patro; tamen li supozis ian diferenoon inter si kaj la filo de la inspektoro kaj pro tio li batis lin. Li estis elpelita, ĉar nerebonigebla fripono.

La gepatroj donis lin en germanan lernejon. Francisko komprenis preskaŭ eĉ ne unu germanan vorton kaj sekve de tio tre malbonege progresis en la lernotemoj. La instruistoj konsideris lin maldiligenta, kvankam li sufiĉe klopodis, kaj nemorala, ĉar li defendis sin ĉiam, kiam la knaboj incitis lin kaj li ne scipovis germane klarigi la kaŭzon de liaj interbatiĝoj. Kaj la knaboj havis sufiĉe da okazoj por lin inciti. Ofte li diris ion ridindan per sia balbuta germana lingvo kaj ankaŭ alimaniere li prezentis okazon por mokoj. Sed ilia ĉefa amuzo estis, kiam foje li venis en la lernejon kaj havis fingrodikan horizontale elstarantan vizieron sur sia kukforma verda ĉapo.

Lia patro pro tio speciale iris en la kvartalon de Malnova Urbo, por elekti al li ion apartan. ”Ĝi ne rompiĝos al vi kaj la suno ne brunigos vin,” li diris alkudrinte la vizieron kaj Francisko efektive opiniis, ke li posedas ion apeciale ornaman kaj marŝis fiere en la lernejon. Senfina rido bonvenigis lin, la knaboj ĉirkaŭsaltis lin kaj ĉar lia viziero inter vizieroj estis kiel tabulego inter tabuloj, ili nomis lin ”tabulegulo.” Francisko disbatis al unu el ili la nazon per sia tabulego, pro kio li ricevis la unuon el la moroj kaj li devis klopodi, por esti akceptita en gimnazion.

La gepatroj ĉiamaniere zorgis, ke el ilia fileto io fariĝu, por ke li iam ne devu tiel malfacile perlabori la panon kiel ili. La instruistoj kaj najbaroj persvadadis ilin forlasi tiun intencon dirante, ke mankas al li la talento kaj krome ankoraŭ, ke li estas fripono. Eĉ inter la najbaroj li havis tiun ĉi reputacion.

Koncerne ilin li havis specialan malfeliĉon, kvankam li ne misfaradis pli ol iliaj infanoj, eble ankoraŭ malpli. Kiam ajn en la strato li ludis per pilko, lia pilko tute certe flugis en iun malfermitan fremdan fenestron, kaj kiam li ludis kun siaj kamaradoj en koridoro per ŝtipeto, li tute certe frakasis lampeton sub la kruco, kvankam li procedis kiel eble plej atente.

Francisko, kiun oni jam nomis Horáček, tamen studis la gimnazion. Oni ne povas diri, ke li ligiĝis kun troa diligenteco al la lernejaferoj, ili ja sufiĉe abomeniĝis al li jam en la germana lernejo, kaj liaj ĝeneralaj progresoj estis ĝuste tiaj, ke jaron post jaro li sinsekve finis la unopajn klasojn sen pli grandaj malfacilaĵoj: sed Horáček des pli fervore lernis la aferojn, kiuj ne apartenis rekte en la lernejon. Li legis plej diligente ĉion, kio venis en liajn manojn, kaj li konatiĝis tre frue sufiĉe funde kun fremdlingvaj literaturoj. Lia germanlingva stilo estis baldaŭ polurita – unusola klasifiko eminenta, ne forlasanta lin dum la tutaj gimmaziaj studoj – en siaj stillecionoj li havis ideojn kaj belajn parolturnojn. Lia instruisto foje asertis, ke li havas stilon tiel florriĉan, ke ĝi preskaŭ similas la stilon de Herder. Oni konsideris tion kaj se li en ceteraj fakoj ne sciis multon, ili diradis, ke li havas grandajn talentojn, sed ke li estas fripono. Tamen ili ne kuraĝis pereigi la talentulon kaj Horáček traglitis ankaŭ ĉe la lasta decida ekzameno.

Li fariĝis juristo laŭ la modo kaj ankaŭ pro tio, ke la patro deziris, ke li estu oficisto. Nun Horáček havis ankoraŭ pli multe da tempo por legi kaj ĉar en la sama tempo li feliĉe enamiĝis, li mem komencis eĉ verki. Liajn unuajn provaĵojn presis la gazetoj kaj la tuta Malá Strana treege indigniĝis, ke li fariĝis literaturisto kaj ke li verkas por ĵurnaloj, ja eĉ por la ĉeĥaj. Ili profetis, ke nun li rapide malmoraliĝos kaj kiam post nelonga tempo mortis lia patro, ili sciis kun certeco, ke li mortis pro la fripona filo.

La patrino ĉesigis la negocadon. Ili fartis post nelonga tempo mizere kaj Horáček devis zorgi, ke li ion enspezu. Doni instruhorojn li ne kapablis kaj ankaŭ neniu lin volis kiel hejminstruiston.

Volonte li ĉirkaŭrigardus pri ia posteneto, sed li ne povis tuj decidiĝi. La emo al pluaj studoj ja ne malhelpis lin, la juroscienco estis ja sufiĉe nebongusta nutraĵo kaj li vizitis la kolegion nur, se li enuis. En la komenco de la jurosciencaj studoj li decidiĝis verki unu epigramon en ĉiu preleghoro, kiun li ĉeestos. Li komencis verki en antikva distiko, sed kiam li estis leginta sian unuan epigramon, li vidis, ke lia heksametro havas sep piedojn; li tre ĝojis pro sia nova verso kaj decidiĝis verki ekskluzive en heptametroj. Kiam poste li meditis pri sia eksiĝo el la kolegio, li kalkulis ankaŭ la heptametrojn kaj iIi estis ok.

La ĉefa ĝeno estis lia amo. Knabino bela kaj vere aminda ekflamis per pura amo al li kaj ŝiaj gepatroj ne trudis al ŝi iun alian, kvankam sufiĉe multaj fianĉoj sin anoncis. La knabino volis atendi, ĝis Horáček estos fininta la studojn kaj akiros konvenan postenon. La posteneto, kiun oni al Horáček proponis, garantiis tujan salajron, sed neniajn esperojn por la estonteco. Horáček tre bone komprenis, ke lia knabino ne ĝisvivus kun li ian bonfarton eĉ ne en estonteco; al mizero li ne volis ŝin oferi. Li pensis, ke li estas enamiĝinta al ŝi multe malpli, ol efektive li estis, kaj tial li decidiĝis rezigni je ŝi. Sed li ne havis la kuraĝon repreni rekte la promeson al ŝi donitan, li volis esti forpuŝita, pied-forŝovita: tio estis nekonscia sopiro ĝui nemerititan doloron. Baldaŭ li trovis la rimedon. Li skribis anoniman leteron, aliigis la skribformon, rakontis pri si mem plej hontindajn aferojn kaj sendis ĝin al la gepatroj de sia knabino. Ilia filineto ne kredis la denuncanton, sed la patro estis pli antaŭzorgema, li informiĝis ĉe la najbaroj de Horáček kaj tiam li aŭdis, ke jam de sia infanaĝo li estas fripono.

Kiam post kelke da tagoj Horáček venis viziti ilin, la ploranta knabino forkuris en apudan ĉambron kaj li mem estis ĝentile elpelita el la domo. La knabineto post nelonga tempo edziniĝis kaj tra la tuta Malá Strana flugis la famo, ke Horáček pro friponeco estis elpelita el la domo.

Nur nun estis krevanta la koro de Horáček; li ja perdis la unusolan personon, ĉe kiu li trovis la amon, kaj li ne povis nei la propran kulpon. Li perdis sian kuraĝon, lia nova okupo ekmalplaĉis al li kaj li rirnarkeble kadukiĝis kaj konsumiĝis.

Liaj najbaroj tute ne miris, ĉar laŭdire tio estas la sekvo de facilanima vivmaniero.

Lia nuntempa okupo ligis lin al privata kontoro. Malgraŭ sia antipatio li laboris diligente kaj lia ĉefo baldaŭ tute fidis al li; li konfidis al li eĉ monon, se estis necese disporti ian.

Prezentis sian ankaŭ okazo, ke li igu dankema al si filon de la ĉefo. Foje tiu ĉi atendis lin, kiam li estis eliranta.

”Sinjoro Horáček, se vi ne helpos min, mi devos min dronigi kaj fari malhonoron al la patro por eviti propran malhonoron.

Mi havas ŝuldon, kiun mi nepre devas repagi hodiaŭ.

Mian monon mi ricevos nur postmorgaŭ kaj nun mi estas senkonsila. Vi portas moonon al mia onklo – konfidu ĝin provizore al mi, postmorgaŭ oni jam ordigos tion. La onklo ne demandos ĉe la patro pri la mono.”

La onklo tamen demandis kaj la sekvantan tagon anoncis la ĵurnaloj: ”Mi avertas ĉiujn miajn komerc-amikojn, ke ili ne konfidu monon al F. Horáček. Mi elpelis lin pro malhonesteco!”

Eĉ la sciigo, ke brulas ie en iu alia kvartalo, ne estis interesinta la kvartalon Malá Strana tiom, kiom ĉi tiu.

Horáček ne perfidis la filon de la ĉefo: li revenis hejmen kaj kuŝiĝis pretekstante kapdoloron.

La distrikta doktoro de malriĉuloj venis la sekvantan tagon je la kutima horo en la apotekon iel enpense.

”Do la fripono estas jam mortinta?” demandis la provizestro ridete.

”Ĉu Horáček? – nu jes.”

”Kaj de kio li mortis?”

”Nu ni povas skribi, ke li mortis pro apopleksio.”

”Jes! – Bone ankoraŭ, ke li ne faris ŝuldojn por medikamentoj, tiu fripono.”

1864 Nomo de tradukinto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.