La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ladislav Jége Nadašy

(1866-)

Aŭtoro de pluraj slovakaj romanoj kaj noveloj el la alovaka historio kaj de noveloj kaj romanoj el la samtempo. Ofte kun efika humuro kaj bonkora satiro li pentras situaciojn en la nove estiĝanta societo *ĉeĥoslovaka en Slovakujo, urba kaj vilaĝa.

ĈIUJ LA SAMAJ

Sro Igor Stach estas malalta, dika, li kuradas sur rondformaj kurbaj kruroj, kiel tre moviĝema skarabo en ĉirkaŭbarita rondo. La vangoj kaj la plata nazo estas karminkoloraj kaj brilas kiel polurita ŝranko. Li parolas kun nerefutebla decidemo, kiun neniu timas. Li pensas, ke ne ekzistas alia saĝo en la mondo krom la lia. Li pritrompas la homojn ne nur per Röntgen-radiado, pri kiu li estas sama fakulo kiel dratumisto pri testuda supo, sed ankaŭ per sia nomo, ĉar lia edzino nomas lin Izidor.

Hieraŭ antaŭtagmeze li eniris la atendejon kaj trovis tie sep pacientojn. Li rigardis ilin, eĉ la ĉapelon ne demetinte de la kapo, ekmovis la dikan pendantan lipon kaj ekmurmuris: –

Kanajlo! El tiuj sep li taksis kvin personojn asekuritoj de sociala asekurejo, unu estis ĉifonvestita almozulo kaj nur unu ŝajnis esti bonstata, aĝa kamparano, do verŝajne paganta paciento. Stach pripensis, ke tiu pagos anstataŭ ĉiu.

Kiel la unuan li forekspedis la almozulon, konatan per la nomo Kozák.

– Kozák, kial vi disperdas ĉi tie pedikojn, malaperu! La almozulo staris fiere en la aŭreolo de la eltrinkita denaturigita alkoholo, odoranta – kiel pesto; tiel ke la aliaj staris de li malproksime je pafdistanco de revolvero. La asekuritoj aprobe aŭskultis la parolon de l’ kuracisto kaj kapjesis esperante ke per tio ili akiros lian bonvolemon.

Kozák murmuris memkonscie per sia sendenta buŝo:

– Mi havas vundon sur la piedo!

– Kun la vundo sur la piedo vi min jam ĝenas ĝuste dek jarojn. Jen vi havas kvindek helerojn, iru inferen! – kriegis la kuracisto, malfermante al li la pordon.

– Dankon, sinjoro doktoro, post kelkaj tagoj mi venos por montri min…

– Mi vin elĵetos! Nu venu, vi aliaj! – diris la kuracisto, malestime rigardante la asekuritojn.

Li enkondukis ĉiujn samtempe en la konsultejon kaj starigis ilin en vico.

– Kio mankas al vi? – li demandis la unuan.

– Ĉi tie sur la kruro pinĉis min muŝo: ĝi ŝvelis, mi ne povas iri.

Kiam tio okazis?

– Antaŭ tri tagoj. Mi ne laboris de tiam kaj eĉ nun mi ne povas labori.

– Montru!

La unua suprentiras pantalonon.

– La dua, kio mankas al vi?

– Hieraŭ ĉevalo min piedbatis en la postaĵon.

– Suben la pantalonon! La tria, kio mankas al vi? La tria, vico kiel Goliato, suprenfaldas manikon.

– Jen, ĉi tie, fariĝis ulcero sur la brako. Mi ne povas labori. Stach rigardis de la tablo la ulceron. Ĝi estis kiel pizeto kun blanka pinto. Li prenis pecon da vato, enmergis ĝin en jodan tinkturon kaj purigis la vundeton. Poste li gluis sur ĝin plastron kun gazo.

– Kiam mi denove venu? – demandis Goliato.

– Ĝi resaniĝos en unu – du tagoj. Vi ne plu devas veni ĉi tien.

– Ĝi ne resaniĝos en du tagoj. Mi ne povas kun ĝi labori.

Oni devas doni al mi monsubtenon.

– Se ĝi en du tagoj ne resaniĝos, mi vin anoncos, ke vi intence difektas la vundon. Monsubtenon vi ne ricevos, ĉar pro tia neniaĵo vi povas labori. Malaperu!

– Nu, tion mi vidos! Mi kun ĝi ne laboros. La tuta mano min doloras. Tiel pezega ĝi estas. Vi ne travivis tion, do vi tion ne komprenas.

La aliaj asekuritoj formis aprobantan ĥoron, murmurante kaj farante rimarkojn.

La kuracisto rigardis kun kolera malestimo la tutan societon. Poste li observis la piedon de la unua, sur kiu estis ŝvelin-ta ruĝa loko kiel manplato.

– Ridinde! ĉu vi ne hontas pro tia aĵo veni ĉi tien kaj perdi la tempon. Malaperu!

– Huj! – ekĝemis la unua, kvazaŭ oni estus lin pikinta per tranĉilo, kaj li saltadis sur unu piedo. – Eĉ stari mi ja ne povas. Dio mia, Dio, tiamaniere oni traktas malriĉan homon! Mi kuŝos eĉ monaton kaŭze de tio, ĉar oni diris al mi, ke tio estas sanginfekto. Do eĉ monsubtenon oni al mi ne donos?

– Se vi havas sanginfekton, vi mortos kaj ne bezonos subtenon. Malaperu!

– Mi vin akuzos!

– Pro mi, iru akuzi eĉ en la bruligitan fromaĝejon. Tie vi povas lamenti, kiom ajn vi volas.

– Nu, terura afero. Mi pagas asekuron kaj se mi malsaniĝas oni min elĵetas kiel hundon. Mi akuzos vin. Huj, vi ja eĉ ne estas homo!

Kaj li foriris, frapferminte la pordon.

La dua staris dumtempe kliniĝinta kun la nudigita koncerna parto de la korpo.

– Kie vin piedbatis la ĉevalo?

La vundito palpadis per fingroj, serĉante kie lin doloras.

– ĉi tie, sed ne, jen tie ĉi. Ĝi ja devas esti videbla.

Hieraŭ, kiel diris al mi la edzino, mi havis tie la markon de la tuta hufofero.

La kuracisto kaj la viroj rigardis la fiktivan lezon. Ili nenion vidis.

– Georgo, nenio ja estas tie videbla.

– Ne estas videbla? – eklamentis Georgo malĝoje kaj palpadis denove la dolorantan parton, serĉante jen sur la unu  jen sur la alia duono.

– ĉi tie, – li montris maldekstre, – sed ne, tie ĉi – li jam palpis dekstre. – Jes, ĉi tie ĝi doloras.

La ceteraj viroj ekhontis. Goliato, por ke li pruvu, ke li estas la unusola justulo, diris:

– Nu, fakte ne, Georgo, nenio estas videbla, ne mensogu.

Tiu ĉevalo nur karesis vin.

– Nu, ĉu fakte nenio estas videbla? La edzino min trompis.

Nu, mi ŝin instruos. Tiel ridindigi homon. – Li vestis sin kaj foriris kontente.

La kvara havis febron, li aspektis, kvazaŭ li havus tifon. La kuracisto lin sidigis sur seĝo kaj enmetis al li termometron sub la brakon.

La kvina estis sin batinta per martelo sur ungon de l’ montrofingro. La ungo estis nigriĝinta.

– ĉu vi ne povas pro tio labori? – demandis lin la kuracisto.

– Huj, ĉu kun tia nigriĝinta fingro? Gangrenon mi ja baros.

Se vi scius, kiel tio doloras, se oni sin batas sur ungon! ĉiujn stelojn mi vidis! Provu ja, vi vidos.

– Do, ĉu vi ne volas labori ĝis la ungo defalos?

– Kaj kiel mi laboru sen ungo?

– Nu bone. Eĉ tri monatojn daŭros, ĝis la ungo defalos kaj kreskos la nova. Ĝis tiam vi nenion faros kaj ricevos subtenon!

La aliaj viroj enviis. La viro kun la ungo, imaginte, ke la kuracisto diris tion serioze, rigardis respekplene al sia fingro.

– He, ĉe kia laboro al vi tio okazis? – demandis lin Goliato.

– Mi bat-akrigis falĉilon.

– Diable! Do, pro tia kontuzita montrofingro vi ne povas falĉi? Kiu tion kredu al vi? Sinjoro doktoro estas prava!

Stach estis ekscitita kiel vespo. Per la fingro li pikis Goliaton en la bruston.

– ĉi tie vane vi rezonas. Iru ĉiuj eksteren! Neniu el vi estas labormalkapabla kaj vane do vi postulas subtenon.

La viroj foriris blasfemante kaj minacante, ke ili procesos.

– Ekzistas ja pli grandaj sinjoroj ol tia kuracisto. Mi iros al la distriktestro. Ni ne lasos nin subpremi. Mi pagas jam de kelkaj jaroj la asekuron kaj eĉ unu heleron mi neniam ricevis.

Tio estis por li ĉiutagaj scenoj kaj kvankam li estis jam kutimiĝinta al ili, ĉiufoje li koleris. Li rigardis tra fenestro sur la straton kaj vidis la elirintajn virojn ridi sur la vojo. Ili primo-kis unu la alian. Fine li rigardis la viron febran.

– Kio vin doloras?

– La gorĝo, eĉ la salivon mi ne kapablas gluti.

– Montru la gorĝon, – kaj li rigardis ĝin per la helpo de ligna tabuleto. La viro havis gorĝinflamon. Li donis al li pulvorojn kaj, por gargari, medikamenton.

La tuta konsultado de la kvin homoj ne daŭris pli longe ol kvaronhoron.

– Nu, venu nun ankaŭ vi! – li vokis la kamparanon el la atendejo per strange afabla voĉo.

Eniris ordeme kaj pure vestita kamparano. Li estis viro proksimume kvardek jarojn aĝa, kurbstatura, larĝŝultra kaj havis tiajn malgrandajn okulojn, ke tiuj preskaŭ eĉ ne estis videblaj, li faris impreso de malsanulo.

– Laŭdata estu Jesuo Kristo!

– Eterne, amen, – respondis la kuracisto senĝene, kvankam Sinjoro Jesuo vere neniel lin koncernis.

Sed tio nenion kostis al li, do ĝoju la viro:

– Do, kio al vi mankas?

– Sinjoro doktoro, la sakro min doloras, en la brusto min pikas, mia kapo estas kiel kribrito, tuso min sufokas, manĝi mi ne povas, ŝajnas al mi, ke eĉ muŝo min faligus teren.

Stach ekridis. En la spirito li kalkulis, kion ĉion oni povas fari. Li povas lin esplori eĉ dum horo kaj elpremos de li minimume cent kronojn. Li palpis lian pulson; ŝajnis, ke li havas febron. Verŝajne malforta gripo. Se la paciento estus asekurito, li ŝovus al li en la manon kelkajn aspirinojn kaj forsendus lin post kvin minutoj. Sed paganta paciento?

Li donis al li termometron en akselon kaj babilis kun li tre amike pri lia familio; pri grenfalĉado, pri rikolto. Temperaturon li ne havis pli altan. Egale; tamen li serioze balancis la kapon.

– Kiom da febro mi havas? – demandis la kamparano ŝajnigante timon.

– Nu, vi havas, vi havas proksimume tridekok gradojn kaj kelkajn dekonojn.

– ĉu malbona afero por mi?

– Efektive ne plej bona. Bone, ke vi venis tiel frue al mi. Mi ankoraŭ helpos vin. Malvestu vin.

Matŭ Krkvoň malrapide sin malvestis. dum tio li ĝemis tiel, ke eĉ la ŝtonon li estus ploriginta.

– Kial vi tiel ĝemas? – demandis la kuracisto iom surprizite.

– ĉu miro, ke mi ĝemas, se mi estas tiel terure malsana kaj mi pensis, ke tio estas nenio. Tridekok gradoj kaj tiom da dekonoj, tiom ja havas nur mortmalsanulo.

– Nu, ne timu, mi vin helpos.

Poste li tamburis sur la brusto kaj dorso de la paciento kaj aŭskultis per aparato kun gumaj tubetoj, dume li murmuris kaj faris ege seriozan mienon, balancante ofte la kapon.

– Kaj ĉi tio vin ne doloras? – li pikadis lin per fingro sur la brusto kaj dorso: – ĉi tie, kaj tie, kaj ĉi tie?

Krkvoň, timigita, nun mem ne sciis, ĉu io doloras lin aŭ ne.

Jen li jesis, jen li neis. Fakto estis, ke li havis lumbagon, doloris lin la sakro; alimaniere li estis sana kiel nukso. Sed kiam lin la kuracisto tiel timigis, li efektive ektimis.

– Estus bone, se vi lasus vin esplori ankaŭ per elektro. Ĉu vi konsentas? Tio kostas nur okdek kronojn.

– Laŭ la volo de Dio! Nur nenio okazu al mi ĉe tio…Mi havas ankoraŭ malgrandajn infanojn.

– Neniom timu.

Kaj li starigis lin antaŭ malarandan transporteblan röntgenaparaton kaj prilaboris lin, kiel ŝajnis al la viro, tiel konscience, ke ŝvito eliris al li sur frunton pro timo.

– Nu, via pulmo estas difektita, sed mi vin sanigos. Vi devas min viziti ĉiun duan tagon, mi vin inokulados. Ĉu vi venos?

– Mi venos, kial ne?

– Nu bone. Hodiaŭ mi vin inokulos la unuan fojon.

– Savu min nur. Mi ja rekompencon tion al vi.

La kuracisto donis al li ian injekton kun kuracilo, kian li havis ĝuste ĉe la mano. Kio ajn ĝi estas, unu tia injekto ne povas al li malutili.

Post kiam Krkvoň sin vestis, li skribis al li recepton kaj klarigis, kiamaniere li uzu la medikamenton kaj ŝmiru sin per ŝmiraĵo. Kaj ĉar frapo venas je la fino, li finis sian parolon jene:

– Kaj nun vi pagos al mi por mia laboro centkvindek kronojn.

Krkvoň estis sin vestinta. Li ekgrumblis kaj, elpoŝigante malpuregan notlibreton, diris:

– Vere vi meritas tiun monon, sed – kaj li montris al la kuracisto plenskribitan formularon – mi estas en asekurejo, kaj tial mi pagos nek kuraciaton, nek apotekon.

Al Stach elŝvelis la vejnoj sur la frunto kaj la 1ipo falis, eĉ pli malsupreniĝis. Preskaŭ lin trafis apopleksio. Plej volonte li estus vangofrapinta la viron. Kaj li ekkriegis:

– Vi trompulo, kial vi tuj ne diris, ke vi estas asekurito? Vi volas trompe akiri subtenon kaj ŝajnigas esti tia kriplulo! Nenio mankas al vi. Eĉ heleron vi ne ricevos, por ke vi sciu!

– Oni al mi konsilis, ke mi ne malkaŝu tuj, ke mi estas asekurita, ke oni min pli bone esploros.

Kaj kiu tion al vi konsilis?

– Nu, ĉe ni, nia sinjoro kuracisto, kiam mi venis al li, por konsulto. Li diris al mi, ke li ne kuracas je la konto de la asekurejo, ke mi iru al vi, sed ke mi ne diru antaŭe, ke mi estas asekurito. Kaj se vi diras, ke al mi nenio mankas, kial vi min tiel reviziis?

– Kaj vi pensas, ke pro tiu banala lumbago vi ricevos kelkajn monatojn da subteno?

– Nu, se mi estas tiel malsana, ke vi tiom da mono postulas nur por konsulto, mi ja devus ricevi.

– Eĉ unu heleron mi ne donos al vi. Nenio al vi mankas. Mi vin akuzos pro trompo.

Krkvoň rigardis lin kliniĝinte kun malfermita buŝo. Fine lia cerbo ekfunkciis.

– Nu, ĉu vi eĉ nenion preskribos al mi? Estu kiel ajn, la sakro min tamen doloras. Mi ne povas labori.

– Iru al la diablo! Ke mi vin ne vidu, ĉar mi ne garantias pri mi! – kriegis dr. Stach.

Krkvoň denove rigardis lin sufiĉe longe.

– Se tiel, nu, do bone. Mi iros al la sinjoro distriktestro.

Fartu hone…

Stach primeditis, ke la homoj havas klaĉemajn buŝojn, oni lin, superflue, primokus. Kiam li aŭdis la ekknaron de la atendeja pordo, li postkuris la viron kaj voki lin:

– Revenu. Mi donos al vi recepton je pulvoroj kaj ŝmiraĵo.

Ĉe tagmanĝo li estis malbonhumora kaj la edzino demandis lin, kial li estas tiel ekscitita. Ŝi estis sinjorino same dika, kun pinta nazo kaj lango. Kaj li plendis al ŝi; malsaĝulo.

Certe ŝi diris al li sian opinion.

– Kial vi estas tiel stulta, ke vi ne demandas pacienton, kiu li estas, kio li estas, se vi lin ne konas?

– Vi facile parolas. Se vi demandus honestan kamparanon, ĉu li estas ano de asekurejo, vi lin ofendus.

La edzino, certe, ne akceptis la argumenton; ŝi senkondiĉe ekscius, kun kiu ŝi traktas. Sed la viroj estas tiel mallertaj!

Stach eĉ bone ne satiĝis, iris en dormĉambron kaj kuŝiĝis sur kanapo, por ke posttagmeze li iom dormetu. Apenaŭ venis dormo sur liajn okulojn, vekis lin la edzino, ke li leviĝu, ke venis ”honesta” viro al li.

– Ĉu asekurito? – li demandis, kvankam en duondormo, sed tamen nekredeme.

– Certe li ne estas asekurito. Bienmastro, honesta bienmastro.

– Nu, ĉu tute certe bienmastro?

– Nu jes, mi ja diras al vi. Mi ne estas tiel freneza kiel vi.

Stach ĉagrenite frotis al si la okulojn kaj eniris la atendejon. Ŝokis lin: estis tie Krkvoň.

Li volis lin insultataki, sed ekvidis, ke la edzino rigardas tra la pordo, do li regis sin kaj demandis lin delikate, afable, kiel patrino karan infanon:

– Kion vi ankoraŭ volas, Maĉjo?

Krkvoň, kortuŝita pro la neatendite afabla voĉo, decidis, ke ankaŭ li estos ĝentila.

– Mi vin humile petegas, sinjoro doktoro, ne bonvolu koleri.

La kuracisto volis denove kuŝiĝi kiel eble baldaŭ; kolerigis lin, ke pro stultaĵoj oni lin senkaŭze maltrankviligas, lia malbonhumoro pliiĝis en koleron pro la vanaj paroloj de la viro, kiun volonte li estus broginta per varmega akvo. Kaj li respondis koncize:

– Mi ne koleras, kial mi koleru. Nur diru rapide, kion vi volas.

– Nu, ĉu vi fakte ne bonvolas koleri?

– Ne, nu! – li ekparolis jam multe pli laŭte.

– ĉar ege dolorus al mi, se mi estus vin koleriginta. Vi ja tiom penis pri mi senkaŭze – tute senkaŭze. Nu, ĉu vi fakte ne koleras?

– Se vi ankoraŭ longe min incitos per tiu ”ĉu vi ne koleras”, vere tre facile mim trafos apopleksio. Diru jam, kion vi volas.

– Vi mem vidas, ke vi koleras. Sinjoro doktoro, ne koleru, humile mi petas. Nur tion mi volis demandi, en kiun apotekon mi iru por tiu medikamento. Sed ne bonvolu koleri, humile mi vin petas ankoraŭ foje.

La petegado kaj stulta demando de Krkvoň kaŭzis, ke Stach nun tute perdis la paciencon. Krome, ankaŭ lia edzino saltis al li:

– Izidor, Izidor, estu saĝa! Regu vin!

Stach kriegis kiel li kapablis:

– He, maljuna azeno, kiom da apotekoj estas ĉi tie? ĉu dek? Vi scias, ke nur unu. Malaperu, lasu min trankvila! Mi vin ĉiujn ekstermos!

Krkvoň balancis malgaje la kapon.

– Nu, sciu, vi diras, ke vi ne koleras, kaj jen mi vidas, ke preskaŭ apopleksio vin trafas. Pro Dio, mi vin petas, trankviliĝu. Mi ja ne volis vin ofendi.

– Iru en la ardan inferon! La piedojn mi rompos a1 vi, se vi ne malaperos!

– Fi, hontu! Tia inteligenta homo! – trankviligis lin per sia maniero la edzino, tiel ke li volonte estus ŝin mordinta.

Alkuris eĉ la servistinoj el la kuirejo, por rigardi, kio okazas. Krkvoň, anstataŭ foriri, komencis denove peti, ke li ne koleru.

– Neniam mi vidis tian homon. Mi vin ja tiel petegas, ke vi ne koleru, kaj tamen des pli vi ekscitiĝas.

– Eh, kial mi vin aŭskultu? For, etsteren! – ekkriis Stach kaj, malferminte la pordon, elĵetis Krkvoň-on sur la ŝtuparon kondukantan al la korto.

La kamparano ne estis gimnastikanto, interplektiĝis al li la kruroj kaj li falis sur la akran eĝon de ŝtupo. Li eklamentis ploreme kaj malfacile li leviĝis, tenante per ambaŭ manoj la parton de la korpo, kiun mi jam ne volas tiom ofte mencii.

– Aj, aj, aj, kiel mi min vundis, kiel mi min vundis! Ve, tiel min trakti, tiel min tra-a-a-kti!

Stach kun la edzino kaj kun la servistinoj postrigardis la lamirantan viron.

– Jen, nun vi faris belan aferon, – konsolis lin la edzino. –

Li vin akuzos, tute certe li vin akuzos. Vi, koleremulo!

La servistinoj kun bedaŭro konstatis, ke minimume li rompis al si la ostojn de ambaŭ kruroj.

Stach volis ilin insulti, sed li nur ekĝemis kaj mansvingis; li vidis, ke kontraŭ la sorto li nenion kapablas fari. Kaj bone li agis, ĉar nun lia edzino havis la parolon kaj eĉ tian kortuŝan, ke li ricevis emon plori. Tiutempe venis lia kolego dr.

Karas, distrikta kuracisto, fervora societemulo, turisto, filantropo kaj moralisto. Kiam li eniris en la ĉambron, sinjorino Stach eksilentis kiel ŝaŭmo, farinte mienon, kvazaŭ neniam ripozanta Alekto sur la bildo – mi ne scias de kiu. Stach glutadis la salivon, kvazaŭ peco de nematura piro sidus en lia laringo.

– Sinjoro kolego, – li komencis per sia stranga parolmaniero – jestis ĉe me Mateo Krkoun por visum repertum. Li havas rilative sufice gravan lezon sur le korpo. Ĉu vu sceas, kion signifikas, se vi jestos kondamnita pro grava lezo sur korpo di paciento, sinjoro kolego, di pa-ci-ento? – Kaj li levis la montrofingron en la aeron kaj suprentiris la brovojn ĝis la haroj.

– Vu, sinjoro kolego, jestas kulpa pri ĉio. Ordigu kun tiu homo la afero. Mi pensas, ke mi rajtas tion de vu postuli en intereso via kaj en intereso di nia profesionala honoro. Tiu homo jestas ĉi tie. Mi sendos li al vi. Komplimento.

Kaj li foriris.

Fino estis, ke Stach faris interkonsenton kun Krkvoň tiel, ke li deklaris lin labormalkapabla por unu monato kaj asignos al li subtenon. Krom tio, li pagos al li tiujn cent kvindek kronojn, kiujn li volis de 1i profiti. Matŭ Krkvoň foriris kontenta, tute kontenta, ĉar la sinjoro kuracisto certigis lin eĉ pri tio, ke al li nenio mankas kaj eĉ tiam ne plu koleris, kiam li petis, ke li ne bonvolu koleri.

Moralinstruon aŭdis sinjoro dr. Stach detale kaj fundamente de sia kara edzino. Dum ŝia parolado li firme decidis, ke li eksedziĝos.

1930 (Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.