La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antonín Sova

(1864-1928)

La plej signifa el la impresionismaj poetoj, kun tre rimarkinda talento improviza, tre fekunda. En lia verkaro rebrilas ĉiuj poetmetodoj, de realismo ĝis ekspresionismo. ”La librojn de lia junaĝo inundis la liriko de speciala ataka kaj incita sorĉeco, la liriko de homo suferinta pli ol la ceteraj pro la batoj, malgrandaĵoj kaj mizeroj de la samtempo, ĉar li pli sopiris la realaĵojn de la vivo purigita kaj savita pro justeco…

Post tiuj libroj, Sova venis al melodioj harmoniaj, al vizioj, pri estonta liberigita kaj purigita homeco, li venis al poemoj kvietigitaj de la kredo pri la neceso de la renaskiĝo de l’ socio, al poemoj jubilantaj pro ĝojo pri fianĉiĝo inter spirito kaj sensoj, forto kaj bono” (F. X. Ŝalda).

PASTORALO

Ho, Ondoj de la Nokto, bruu nur,
malriĉan bordon batu via kur’;
mi lasos pensojn flugi kun la vent’
kaj mem senmova restos en silent’.

Sur la Paŝtej’ de Revoj en montar’
embuskas nekonata ĉasistar’:
revenos multaj kun danĝera vund’
kaj multajn eĉ englutos la profund’.

Post kiam estingiĝos nokta lamp’,
mi hundon sendos al la paŝta kamp’,
kaj ĝi, la nigra Hundo de Malĝoj’,
repelos ilin al la hejma voj’…

1901 (M. Lukáš)

JUNA AMO

Amato diris, kion povis li
per la demand’, kiu en vido bolis.
Li diris ja eĉ multe, multe pli…
pli ol ŝi volis…

La amon plii povas al pasi’
nenio krom’ la suk’ de l’ flor’ papava.
Ĝardeno ardas. Trinkis li kaj ŝi.
okul’ nokthava…

Ĉevalo blanka per averta hen’
forrajdon urĝis sur la bord’ de l’ lago…
Sed vane ja: Jam ambaŭ dormis jen
en ĉirkaŭbrako…

Ĉevalo vadis en bluakva ban’,
la herb’ susuris sub la ventotiklo,
kaj muĝis ond’ en arboakompan’
tra nokta nigro…

Surbordis la ĉeval; dum sia vag’
ĝi huf-al-ŝtone vekis ferotintojn…
Per ros’ matena spiris la ektag’
sur geamintojn…

Kun flirta har’ kaj laca la knabin’
kolharon kaptis kun sel-salt’ kuraĝa.
per forta brako li alpremis ŝin…
Ĝojkri’ sovaĝa…

Kapturna rajdo, hej! Tra rokoj nun,
tra pinopintoj, tra la nuboj, turoj
de l’ fuma urb’, kaj kie brilas sun’
sur herbveluroj…

Surtere tondris sonoriloj kaj
la fagojn skuis vent’, nubnaĝis aglo,
kvazaŭ sunkreve brilis hela maj’:
printempmiraklo…

Nenio tondras pli ol juna sang’,
ol am’ unua en kuraĝa drivo:
nur ruĝa sang’, nur blanka blank’,
nur viva vivo…

1907 (T. Pumpr)

KAJ URAGANAS FORTE RIBELVENTOJ…

La pinobranĉojn taŭzis forta vent’
kaj ni ekmarŝis pretaj por la ago.
Timkriis mev’ en ŝtormo-antaŭsent’
en la mateno de l’ ribel-ektago.

Ankoraŭ dormis ter’ kaj al popol’
tempiojn pezis ĉiam ŝarĝ’ magneta,
povrulojn tenis Kruco de l’ konsol’,
bonstate maskis sin la viv’ vegeta.

Sentetoj nanaj dormis sur la bord’
de l’ vasta mar,’ en venenstratoj urbaj,
publikulin’ per triste rida vort’
kortuŝis per malĉastaj gestoj kurbaj.

Kaj kiel ponte: moment’ post moment’
palp-iris homoj en la idilio.
Iliaj nepoj – klare kun talent’
de l’ instruistoj lernis – pri nenio.

Timigis ilin ja la fajrokrak’
de l’ ribelflam’, kiun ni subpreparis.
Defende levis sin ilia brak’,
de-fore ili incendion flaris.

Iliajn nestojn priventumis ŝtorm’,
fajreroj tuŝis eĉ iliajn sentojn…
Vekiĝis mondo el ĝisnuna dorm’…
Kaj uraganis forte ribelventoj…

1896. (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.