La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

L. N. Zvěřina

(1891-)

Multon verkas verse kaj proze. La poemoj estas liriko ofte tre impresa.

El la prozaĵoj la plej sukcesaj estas tiuj, kiuj konservas tre aŭtentikan bildon pri la stato de mensoj en Slovakujo post la mondmilito. Tre ampleksa estas lia biografia romano ”M. R. Ŝtefánik”, pri la vivo de tiu ĉi neordinara homo, fariĝinta legenda heroo ĉeĥoslovaka. Ŝtefánik, filo de malriĉa protestanta pastro en malgranda slovaka vilaĝo, studis astronomion en Praha, finis siajn studojn en Francujo, estis en Francujo komisiita de diversaj sciencaj institucioj per gravaj esploroj astronomiaj kaj meteorologiaj, post la eksplodo de la milito prezentis sin libervole al aviada servo, akiris tre baldaŭ diversajn rekordojn, poste agis kun Masaryk kaj Beneš kiel diplomatia gvidanto por la restarigo de la ĉeĥoslovaka ŝtato, fariĝis franca generalo, kaj post venko revenante per aeroplano kiel ĉeĥoslovaka ministro hejmen mortis sur limoj de sia patrujo pro aviada akcidento. La ĉapitro sube metita priskribas epizodon el j. 1912, kiam ŝtefanik estis sendita Afrikon de franca registaro por esplori la eblojn de pluraj sciencaj kaj komercaj projektoj.

ŜTEFANIK EN AFRIKO

La servistoj alportadis manĝojn sur la tablon, kaj Ŝtefanik rigardis ankoraŭ la marmorajn panelojn inter la kolonoj, en fabela palaca korto de Abd-el-Bahara. Li neniam estus pensinta, ke en oazo, kia estis Laghouat, li trovos tiel luksan restadejon. Oni sidis en malfermita manĝejo, apartigita de la korto nur per gracia kolonaro. En la korto murmuris fontano ŝprucanta akvon en rozkoloran basenon. Sur ĝia barilo sidis kelkaj flutistoj kaj fajfistoj eligantaj melankoliajn tonojn, kiuj aspiris esti muziko.

– Bonvolu, sinjoroj – invitis siajn gastojn Abd-el-Bahara, sidanta ĝuste kontraŭ ŝtefanik. Li estis pura araba tipo kun severa sinteno kaj gestoj de naskita suvereno, kio devenis de la potenco, kiun li havis kaj de la respekto, kiun li ĝuis. Li ja estis la ĉefo de la sudalĝeriaj gentoj kaj Francujo sciis, kiun ĝi subtenas en lia persono.

Ŝtefanikon konatigis kun li kolonelo Geoffroy, la vicgubernatoro, kiu estis lia plej bona konsilanto depost lia alveno en Laghouat. Ĉi-vespere li sidis ĝuste apud li. Ĉeestis ankoraŭ du altranguloj.

La konversacio turniĝis denove ĉirkaŭ la tasko de ŝtefanik, fondo de observatorio.

– Kaj kia estas la opinio de la sinjoroj, ĉu mi povas scii? – demandis Abd-el-Bahar, donante al la flutistoj signon, ke ili ĉesigu la muzikon.

– Mi pensas, – respondis ŝtefanik –, ke ankaŭ mi aprobos la konvinkon de nia gubernatoro kaj de mia ŝatata konsilanlo kolonelo Geoffroy. Laghouat estas belege kuŝanta loko, havas taŭgan altecon, idealan atmosferon – sed la malfacila transporto malhelpas la efektivigon de la plano…

– Mi tre ŝatus vidi vian entreprenon ĉe ni.

– Nu, tio dependas nur de la registaro, ke ĝi permesu necesajn investojn.

– La komuniko inter Alĝerio kaj Laghouat – – aldonis ankaŭ la kolonelo – estas ja delonge projektata. Per ĝia realigo estos samtempe solvita la problemo pri la observatorio.

Nun, post mansiguo de Abd-el-Bahar, la flutistoj kaj la fajfistoj rekomencis plenforte. La kolonelo eluzis la okazon kaj kliniĝis al ŝtefanik:

– Sinjoro doktoro, nia bejo volas surprizi nin hodiaŭ. Post momento li prezentos al ni sian Madame kaj ŝi ludos al ni fortepianon.

– Madame? Kaj fortepianon? ĉu lia edzino ne estas arabino?

– Ne. Lia edzino estas francino. La bejo ĵaluze kaŝas ĉi tiun sekreton: Kaj ĝuste tiu ĉi francino volas hodiaŭ paroli kun vi, volas esprimi al vi gravan deziron.

– Al mi?… Sed ŝi ja eĉ ne konas min.

– Mi jam rakontis pri vi al ŝi. Mi mem, estante registara komisiito, neniel povas ŝin helpi. Eble vi povus.

– Sed ankaŭ mia sendo estas oficiala – oponis ŝtefanik.

– Nu, vi vidos. Mi jam prizorgis, ke la bejo kun siaj altranguloj estu forvokita dum la koncerto – kaj ni kun Madame solaj. Cetere –

La muzikado ĉesis kaj la kolonelo tuj eksilentis. Nur mallaŭte li ankoraŭ aldonis:

– Sed ĝi restu severe nur inter ni!

Post momento la bejo efektive invitis la gastojn por malgranda distro. Li montris al angulo de la verando, kie flankeniĝis tapiŝa kurteno kaj vidiĝis ŝtupoj malsupren en ĉambron lumigatan per diskreta ruĝeta lumo.

Ili trairis ankoraŭ unu kurtenon kaj troviĝis en sinjorina buduaro. Tapiŝo apud tapiŝo, remburitaj seĝetoj, ĉe la muroj tabletoj por nigra kafo, en la angulo fortepiano. En alia angulo granda orumita kaĝo kun multekoloraj kolibroj. De la fortepiano sin levis sinjorino vualita ĝis la okuloj kaj ĝoje elkriis renkonte al la venantoj.

Abd-el-Bahar prezentis al ŝi ŝtefanik-on, dum la kolonelo, kiel oni povis vidi, estis ĉi tie gasto bone konata.

Du nigraj malgajaj okuloj fiksiĝis je li kaj mola mano forte ekpremis la lian. Kion postulas de li ĉi tiu virino? Ho kiaj okuloj! Pro Dio, kie li jam vidis ilin? Tio estas ja la okuloj…jes la okuloj de la Sartino el la haremo de la taŝkenta aksazalo.

Sed estu kiel ajn, nur singardo, li diris al si mem, ekmemorante la malgajan sorton de sia akompaninto, kiu perdiĝis en Alĝerio. Dum 1a konversacio, kiu sekvis, efektive evidentiĝis la franca deveno de la edzino de l’ bejo. Ŝia elparolo estis pure franca. Kaj tian manieron, per kiu ŝi tuŝis la klavojn de la fortepiano, povis havi nur eŭropanino. Malgraŭ la kriado, kiun komencis la kolibroj tuj post la unuaj agordoj, la muziko emociis ĉiujn aŭskultantojn, pnecipe Abd-e1-Bahar, kiu sidis kun krucitaj kruroj plej proksime al la fortepiano, subis per sia buŝo la cigaredon kaj per la okuloj sian edzinon.

Post la dua muzikpeco, ia gnoma svarmado de Grieg, leviĝis la kurteno kaj servisto transdonis leteron. Abd-el-Bahar ĝin malfermis, legis fluge kaj montrante nenian impreson, faris signon al siajd u altranguloj. Post momento li ekridetis, dirante al ŝtefanik kaj la kolonelo:

– Sinjoroj pardonos por momento. Ni devas urĝe interkonsiliĝi.

Apenaŭ la kurteno post ili refefermiĝis, la edzino de la bejo ekpaŝis al ŝtefanik, fortiris la broditan vualon kaj staris vidal-vide kontraŭ li. Malgraŭ la orientana frapanta kolorigo vidiĝis bela vizaĝo, en kiu pleje efikis la okuloj. Grandaj, melankoliaj okuloj! ŝi kunmetis la manojn kaj ekpetis:

– Sinjoro! Ni disponas nur pri kelkaj momentoj. La kolonelo rakontis al mi pri viaj vojaĝoj, pri viaj servoj al Francujo. Mi scias, ke vi estas ĝentilhomo. Kompatinda, humiligita francino petegas vin: Savu ŝin! Ok jarojn mi sufokiĝas en sklaveco. Mi pereas sopirante je mia Francujo. Liberigu min kaj ankaŭ mian filinon. Mi petas vin – ne diru, ke ne…

– Madame, – estris la unuan surprizon ŝtefanik – mi dankas vin por la fido. Sed krom la gastemeco ankaŭ mia oficiala sendo detenas min, ke mi helpu vin persone. Sed – – Sed? – ekbrilis ŝiaj okuloj esprimantaj plenan esperon je lia respondo.

– Lasu min, Madame, mi petas, pripensi almenaŭ unu tagon!

– Bone, morgaŭ, pretekstante ke ni venas adiaŭi, ni vizitas Madame – interrompis la interparolon la kolonelo, iom malkvieta jam, ĉar Abd-el-Bahar povis ĉiumomente reveni.

– Jes, morgaŭ ĉi tie je la tria –

Aŭdiĝis paŝoj de revenantoj. La edzino de la bejo envualigis sian vizaĝon, eksidis ĉe la fortepiano kaj mallaŭte tuŝadis la klavaron.

La sekvintan tagon, je destinita horo, atingis la kolonelo kun ŝtefanik feliĉe ŝian buduaron. Ŝtefanik alportis ankaŭ fotoaparaton. Enirinte la ĉambron, li poziciis ĝin sur la fenestron kaj eksponinte, li havigis al si la fotografaĵon de la enireja parto de la korto.

– Madame, do mi ne diras ne. Sed mi mem, ekskuzu min, ne povas plenumi la deziron esprimitan. Tamen, mi havas sekretarion, kiu restis en Alĝero. Se ni kunvenos ankoraŭ, kaj mi firme kredas tion, ni ambaŭ revenos al Laghouat, eble jam post duonjaro, kaj tiam ni pritraktos la aferon. Mia sekretario ne riskos tiom kaj havas krom tio la avantaĝon, ke li perfekte parolas arabe. Tial atendu kaj kredu! Sed, antaŭ ol mi foriros – ĉu mi povus peti de vi fotoportreton?

– Fotografaĵon? Neeble! – ŝi teruriĝis. – Malpermesite!

– Ĝi estus legitimilo por mia sekretario, se li venus sola. Kaj por mi – rememoraĵo.

Ŝi ekŝanceliĝis. Subite ŝi turniĝis al la kolonelo kaj mansignis al la elirejo. La kolonelo malaperis post la kurteno.

Num ŝi deŝiris la diverskolore broditan kaptukon kaj ankaŭ la vestaĵon ĝis la zono. Sur la brusto ekbrilis la arĝentaj apogiloj kaj ŝi enpaŝis la sunradiojn penetrantajn tra la kradoj de la fenestro. En tiu momento ŝi estis kvazaŭ enkorpiĝinta delogo.

Ŝtefanik malfermis la objekfivon, kunmetis la aparaton, kaŝis ĝin sub la mantelon. La edzino de la bejo surmetis la robon, la vualon – dum la kurteno ekbruetis kaj eniris la kolonelo mansigne avizanta, ke proksimiĝas Abd-el-Bahar.

El la romano ”M. R. Ŝtefanik”. 1934. (V. Jukl)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.