La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Reprezentanto de la plej pura kaj konsekvenca impresionismo en roman-verkado. Naskiĝinte en malgranda urbo de suda Bohemio li vivas daŭre en Praha, sed por tiam konservis en si la ebrieton per la dolĉa kamparo. ”Lia luma kaj neelĉerpeble imagema impresionismo venkas ĉie, kie epidermo, nervoj, sensoj reakcias je la senpera atako de la perceptoj de l’ ekstera mondo; kie juna estaĵo en dolĉa kaj nerespondeca ekstazo dediĉas sin al la nerifuzebla voko de sento, sekso, fantazio kaj aventuro; kie la spirito dissolviĝas en animaleco kaj la *realo en la koloraj vaporoj de plezurplenaj imagaĵoj.” (Arne Novák).
La sumo brilis, ĉe mia flanko iris virino kaj estis bela: ŝi estis mia edzino kaj tio estis la oka tago post nia edziĝo kaj el tiuj ok tagoj tiu ĉi estis la plej bela. Mi ne scias, kiel tio okazis, ke nur tiutage malfermiĝis miaj okuloj kaj mi vidis mian tutan grandan feliĉon, mia vivo kuŝis antaŭ mi ŝanĝita kaj mia sango estis nova kaj pura. En la stratoj estis multaj homoj, multe pli ol iam ajn, sed eble tio nur ŝajnis al mi. Kelkmomente preterflugis nin tramo kiel ia bela ŝtormo; tio taŭge respondis al mia humoro kaj mia koro pafadis en tiun muĝadon kiel pistolo. Ni marŝis tra lokoj plenaj de suna brilo, kiel tra ora sablo kaj mi ne plu memoras, pri kio ni parolis; tio estis nur etaj aludoj, ŝaŭmo de l’ koroj, per kiu ni ŝerce surŝprucis unu la alian. Sed mi memoras, ke kontraŭ ni veturis gigo trenata de blanka ĉevalo.
”Rigardu, kiel blanka…” diris Marta kaj ŝia voĉo tuŝis mian vizaĝon kiel branĉeto jasmena. Sammomente malfermiĝis mia koro, la blanka ĉevalo baŭmiĝis kaj traveturis mian koron kiel triumf-arkon. Ĉio finiĝis eminente, kaj kiam poste mi klopodis konvinki Martan, ke io tia efektive okazis, ŝi faris ridinde kompateman mienon kaj per fingro frapis signifplene sur la frunton.
Kiom mi sentis tiutage esti viro! Komprenu min, mia vireco subite havis ian novan, honoran kaj fruktoportan sencon. En mia koro iu verve moviĝis kaj io sonoris tie kiel bona metalo. Kaj forton mi havis. Ni iris sur la kajo kaj tiam mi deziris, ke iu ĉimomente falu en la akvon; mi estus saltinta post li kaj elakriginta lin per la dentoj. Kaj, pensante pri tio, mi eligis strangan sonon el inter la dentoj firme kunpremitaj. Marta alrigardis min demande. Kaj mi kapjesis. Ŝi demandis per la okuloj, mi kapjesis, tiel proksime unu ĉe la alia estis niaj koroj.
Kaj poste ni estis revenantaj hejmen. Marta subite ŝajnis esti tre laca kaj apogis sin peze je mi; sed mi komprenis tion, mi estis feliĉa, mi rememoris ion belegan, kio povus iam okazi kaj mi estis eĉ pli feliĉa. De sur iu turo falis sur nin liutaj batoj de horloĝo sonoranta kaj tiam ni haltis; ni rigardis supren kaj lasis flui tiujn sonojn sur niaj vizaĝoj kiel kelkajn pluvgutojn el malfermita, sonoranta ĉielo.
Sed hejme mi iom ektimis. Ni enpaŝis la ĉambron kaj Marta, eĉ ne demetinte la ĉapelon, peze sidiĝis sur unu el la seĝoj.
Ŝi havis okulojn fermitajn kaj estis tre pala, mi ektimis, ke ŝi svenos ĉe mi. Sed jen ŝi ĵam malfermis la okulojn kaj montris al mi sian feliĉon dronantan en larmoj; nenio malbona, ŝi estis nur feliĉa. Mi vidis tion kaj mi faris, kion sub tiuj kondiĉoj nur estis eble fari; mi ekfrenezis. Mi murmuris konfuzajn vortojn, kiuj marŝis surkape, sed mia koro estis dum tio serioza, mia koro kuris dum tio plej seriozan ĵuron.
Nia vespermanĝo ŝanĝiĝis en freneze gajan bataleton kaj post la vespermanĝo mi ne plu regis min. Mi subite eksaltis kaj kure prenis jakon kaj ĉapelon. Marta demandis surprizite, sed ne ricevis respondon; mi surmetis sole misterplenan mienon kaj sendis al ŝi de ĉe la pordo kison.
Post kelkaj momentoj mi staris en delikataĵejo. ”Du botelojn da mosela!” Kaj dum oni pakis la vinon, mi elprenis horloĝeton kaj rigardis senpacience la flugantan sekundmontrilon. Marta atendas, Marta atendas, flustris haste mia tuta interno. Fine mi firmtenis la botelojn en la brakoj kaj rapidis eksteren. Kaj jen subite mi staris antaŭ obstaklo. ”ĉu tio estas efektive vi?” diris tiu obstaklo. Ĝi diris tion per voĉo, kiu estis al mi tre bone konata kaj tio estis la unuan fojon, ke tiu voĉo falis kiel ŝnurkaptilo ĉirkaŭ mian kolon, ĉar la virino, kiu jen staris antaŭ mi, neniam estis malbona al mi, kelkajn se-majnojn de mia juneco mi metis en ŝiajn manojn kaj neniam mi bedaŭris tion; ŝi havis koron dancantan, nudpiedan kaj preteriris mian vivon facile, kvazaŭ ŝi estus preterdancinta.
Kaj nun ŝi staris jen antaŭ mi, vidis verŝajne mian ektimon kaj ekridis:
”Sed ne, ne… Peĉjo :…tamen ne… ĉu mi do estas timigilo?” kaj aldonis pli mallaŭte: ”Peĉjo edziĝinta…”
Mi levis la okulojn nun kaj ekvidis ŝin; ŝi certe havis ĉiam ankoraŭ koron dancantan kaj nudpiedan. Mi vidis ŝin, sed pensis pri Marta, kaj se mi volis tiumomente ion diri, tio estis nur pri Marta; ke Marta atendas, ke por mi ekzistas nenio alia krom Marta; ion tian.
Sed anstataŭ tion mi aŭdis mian voĉon kaj mia voĉo estis neordinare ridinda:
”Bonvenon en Praha, Ida…” mi diris.
”Peĉjo, Peĉjo… !” ŝi balancis la kapon kaj ridis.
Tramo preterveturis, faris krak! krak! kaj poste ĝi nur zumis kiel granda metala skarabo. Lumisto paŝis tra la strato kaj metis sur la kandelabrojn helajn ĉapetojn. Mi diras ”helajn ĉapetojn”, ĉar tiel mi vidis ĝin kaj ĉe tio mi pensis pri Marta; mi pensis, ke tio eble plaĉus al ŝi. Aŭskultu nun, Marta, mi diros al vi ion belan…
Mi levis la kapon, ekvidis Idan kaj ekmiregis.
”Ida?” mi diris kvazaŭ mi estus nur nun rimarkinta ŝin. Ne, jam antaŭe mi vidis ŝin, sed mi tute forgesis ŝin por kelkaj sekundoj, tiom mi tiutage apartenis al Marta. Kaj nun mi preskaŭ ekhontis, ke mi kapablas stari kaj konduti malbele al Ida, kiu neniam estis malbona al mi.
”Ne koleru, Ida… vi ja scias, mi ofte estis tia, kvazaŭ falinta de l’ ĉielo…” mi diris.
”Ne, ne, vi ne estadis…”<ŝi kapneis kaj rigardis min atente per duonfermitaj okuloj. Poste ŝi ekmordis la malsupran lipon.
”Ni ne startu,” ŝi diris. Kaj ni iris.
Kaj kiam mi ĉe ŝia flanko faris kelkajn paŝojn, mia tuta feliĉo subite ekstaris denove antaŭ miaj okuloj. Ankaŭ Ida nun apartenis al ĉio ĉi, mi renkontis ŝin hazarde, kiam venis mia granda tago, eĉ tio havis sian apartan belan sencon. Kaj spirite mi babilis kun Marta: Do, vidu, Manjo, tio ĉi estas Ida, Koro dancanta kaj nudpieda. Ŝi nur preteriris, por ke ŝi vidu nian grandan feliĉon. Bona ŝi, ĉu?
Kaj tiam Ida deflanke rigardis min kaj en ŝia vizaĝo ludis rido kiel venteto en florbedo.
”Ĉu tre feliĉa?”
Mi nur kapjesis. ”Kaj vi?” ŝi elspiris antaŭ sin mallongan rideton kiel malgrandan arĝentan ondon, kiu portas kison al la alia bordo. ”Mi? Vi scias ja. Knabojn mi ankoraŭ ĉiam amas… Kaj tiom longe, kiom la knaboj volos min… Mi alvenis antaŭ du tagoj el Vieno. Sed baldaŭ denove mi forveturos…”
”Kien?”<<
”Eble al Parizo, mi ankoraŭ ne scias…”
Kaj tiel ni iris kaj babilis. Poste ĉe iu domo Ida haltis. Tie ĉi mi loĝas, ŝi diris; ini invitus vin, sed tion fari mi nun ne plu povas… ŝi aldonis ridante. Kio? Tia filistro ŝi konsideras min?
Kaj tiel bagatele ŝi pensas pri Marta? Mi estis tuj decidiĝinta, mi iros kun ŝi. Ŝi provis malhelpi min, sed vane. Freneza feliĉo eksieĝis min; mi kuregis; mi povis atingi la promesitan teron, aŭ rompi la nukon: kompreneble, tiumomente mi vidis nur la promesitan teron.
Supre en la ĉambro mi etendis al Ida ambaŭ manojn. ”Mi dankas vin, Ida, mi dankas… ” mi diris kaj mia voĉo estis plena de dankemo.
Ŝi balancis la kapon kaj ridis. ”Pro kio?”
”Senkaŭze. Mi dankas, mi dankas. Mi emas danki vin, la tutan mondon mi emas danki…
Stranga rideto flirtis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. ”Ho, kun vi estas malbone… !” ŝi diris.
Estis kompreneble nur ŝerco, kion ŝi nun diris kaj mi ne pensis plu pri tio. Mi sidis poste eit apogseĝo kontraŭ ŝi kaj devis por momento fermi la okulojn. Koro dancanta kaj nudpieda, mi pensis. Kaj erarvaga! Neniam ĝi enhaveniĝos kiel mi… neniam ĝi havos sian grandan tagon… Ida ekridis kaj mi malfermis la okulojn.
”Nun vi enpense bedaŭris min, ĉu?” ŝi diris. Mi embarasiĝis, mi volis ion diri, sed ŝi ridis; ŝiaj okuloj rigardis min moke kaj indulge. Poste ŝi ĉesis ridi kaj, kovris per mano la okulojn, kvazaŭ ŝi ekmeditus.
”Vi, Peĉjo…” ŝi diris mallaŭte.
”Nu?” ŝi ankoraŭ ĉiam kovris la okulojn per mano kaj ŝajnis heziti. Sed subite ŝi balancis la kapon kaj stariĝis.
”Ne, nenion…,” ŝi diris. Mi sole volis doni al vi ian konsilon; komika ideo, ĉu?… Kaj krome, nenia helpo, vi devas jam iri…
Mi vestos min, mi volas viziti teatron…”
Do, mi iris. Malsupre, sub lanterno mi rigardis poŝhorloĝon; entute mi eĉ ne estis multe deteninta min. Kaj se mi jam iom detenis min, mi ja intencis kompensi tion. Spiregante kaj feliĉa mi aperis post momento antaŭ Marta; ŝi vidis la botelojn en miaj brakoj kaj ekdancis tra la ĉambro.
”Ho, kiel vi antaŭ momento malaperis, kiel elpafita!” ŝi diris poste kaj ridis. Eĉ ŝerci ŝi ekemis. ”Ja mi pensis vere, ke vi forkuris de mi al iu el viaj malnovaj amoj…” Je tio mi faris tion, kion estus farinta ĉiu prudenta viro; ankaŭ mi respondis per ŝerco… Ve, mi ne faris tion. Mi estis tro feliĉa kaj forgesis porti mian feliĉon tro singarde kiel pokalon plenigitan ĝis la rando.
Mi rakontis al Marta, kiel mi renkontis Idan. Mi ne faris mienon de pekinto rakontante, ĉar ne estis peko en mia konscienco. Kaj mi eĉ memoras, ke rakontante pri Ida, mi kantis himnon pri Marta.
Kaj tiam mi rimarkis ŝian vizaĝon. Ŝiaj okuloj elkriis ian teruran miregon kaj poste ili ŝajnis ŝuti cindron, dum ŝi tute blankiĝis; kaj tiu blanko ŝajnis kreski kaj grandiĝis antaŭ miaj okuloj je ia terura, blanka muro, malantaŭ kiun mi neniam plu paŝos. Mi etendis al ŝi la brakojn, sed tiam ŝi nenature rektiĝis kaj komencis terure plorsingulti.
Kion diri pli?
La du, tri horoj de tiu vespero, dum kiuj Marta alternis en histeria plorado kun kalumnioj akraj, maljustaj, en nesilentigebla riproĉado per kelkaj kaj ĉiam la samaj vortoj kun muta vagado de elorbigitaj grandaj okuloj – la du, tri horoj de tiu vespero, dum kiuj mi alternis en arda konfesado kaj minacado, petado kaj malbenado, rampado sur genuoj kaj furiozado, tuj horoj sufiĉis por ke ili ĵetu nian amon al niaj piedoj, trapikitan per mil pikoj…
Kaj post kelkaj tagoj mi iris al Ida. Ankoraŭ dufoje mi estis poste ĉe ĝi. Kaj kiam mi iris tien la trian fojon, ŝia pordo estis fermita. Ŝi estis forveturinta. Mi komprenis tion. En tragikomedio por ŝi ne estis rolo…
1912 (Vuk Echtner)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.