LA VIOLONO DE L’ CIGANO
Gaje sin hodiaŭ distras la popol’ en la kastelo, kiam per Tokaja vino ĝin regalas la nobelo.
Ĉe la son’ de sakfajfilo kaj ĉe ludo de cimbaloj dancas oni, kantas oni kaj babilas ĉe pokaloj.
Jen cigano! Ha bonvenon, venas vi en ĝusta horo! Ludu nur! La hundoj dormas, skurĝon perdis la sinjoro.
La unua kord’ eksonas de l’ cigana violono ĉiu tono kvazaŭ flamo, koron pikas ĉiu tono.
Ĝi kraketas kiel fajro, ĝemas kvazaŭ en turmento oni kredus, ke la kordo devos krevi post momento!
Nun ĝi muĝas kiel vento, kiun sekvas tondro brua; el profundo ĝi sin svingas supren al la kordo dua.
Furioze kaj senbride ĝi aŭdiĝas en la halo, kiel se tra stepo vasta vir’ galopus sur ĉevalo.
Tuj mallaŭte ĝi nur flustras aĥ! rampado de vipuro! – tuj ĝi blekas, kvazaŭ lupoj luktus en sovaĝa kuro.
Ĉu vi aŭdis? Sibla ĝemo, akrigado de tranĉilo! Jen brueto, kvazaŭ flugus korvoj ĉirkaŭ pendigilo.
La flugilojn ili skuas, homan korpon disŝirante, sed subite – kia ŝanĝo! – dolĉe sonas ĝi kaj kante.
Jes, la tria kordo vibras delikate, kun gracio, almiksiĝas nur kelkfoje fulma tono de pasio.
Kiel najtingal’ ĝi ploras, ŝaŭmas kiel ruĝa vino – kiel se ciganon junan ĉirkaŭbrakus ciganino.
Aŭdu nun: la melodio tremas arde kaj sopire, vana amo kaj ĵaluzo montras sin en ĝi korŝire.
Jen tintado de pokaloj kaj frivolaj diboĉ-krioj – iu plendas malespere, ŝiras harojn de l’ tempioj.
Kaj la kvara kord’ respondas per sonoro de malĝojo – ŝajnas, ke post ĉerko oni marŝas sur tombeja vojo.
Ĝi ululas, kvazaŭ nokte uragan’ tra kampoj kurus, zumas, kiel se kadavro en la tombo ekmurmurus.
Akra frapo! – Ĉiuj kordoj donas nun la lastan tonon. Al la koro la cigano premas sian vilonon.
Noktomezo… Dormas ĉiuj… Sole la nobelo miras: ”Stranga kanto! Vi klarigu, kion ĉiu kordo diras!”
La cigan’ rigardon fiksis al la servistar’ ebria: kiel violona eĥo sonis mola voĉo lia:
”Via moŝt’ apenaŭ kredos: kordo havas ankaŭ koron kaj fidele interpretas la plezuron aŭ doloron.
Bonan havis mi patrinon, estis tre de ŝi amata; profetadis ŝi al homoj, kiam estis ŝi malsata.
Foje ĝin nobelo kaptis kaj rostigis ŝin vivanta. Kia mir’, ke kordo mia ŝin nun estas priploranta!
Fraton havis mi – vagulon, sed al li min amo ligis, kaj ne scias mi, pro kio oni fine lin pendigis.
Eble juste – tion ofte nun mi mem al mi konfesas – la malsaĝa kordo tamen lin funebri jam ne ĉesas.
Ĉastan mi edzinon havis, trafis ĝin mizera ŝanco; duonnuda la nobelon distri devis ŝi per danco.
Li per silko kaj per oro volis poste ŝin kompensi… Ho, sinjor’, pli bone estas nun pri tio ne plu pensi!”
Kun la kara violono marŝas la cigan’ al pordo… ”Haltu!” la nobelon vokas. ”Restas ja la kvara kordo!”
La cigano ekridetis, haltis iom, paŝis plue. ”Volu kredi, via moŝto, vi demandas superflue!”
Li foriris… La servistojn vane vekas la nobelo – antaŭ ol li vekis ilin, ha! jam brulas la kastelo…
1885 (Miloš Lukáš)
DANCISTINOJ
Se ĉe muziko fluta (de vespero Ĝis la mateno) dancas Sisymbrion, Per fojnodor’ pleniĝas la aero, Serpilon flaras vi kaj trifolion.
Se Pyratlis, la facilmova, dancas, Ŝi super kap’ la brakojn tordas blankajn. Jen mita birdo fluge sin balancas Kaj svingas la flugilojn makulmankajn.
Pro kio Parena, dancante nuda, Nomiĝas Brila? – Ŝia brust’ fulmetas Per mil fajreroj, kaj kun gesto luda En vasta rondo rozojn ŝi disĵetas.
Similas Thallusa al flor’ galanta, Kiu tremete sur trunket’ subtila De vento kisojn estas akceptanta. Ho, son’ tambura, fluta kaj tintila!
Kaj kiam Sigea eksaltas ĉarme En danc’ rapida, re! danĝero urĝas Al koroj, kiuj ĉirkaŭvagas svarme: Pasio ilin uragane skurĝas.
Sinope mem dum danco ludas flute, Jen artoj du en akordeco vera, En arbetaĵo bird’ miregas mute, La ter’ tremetas pro kortuŝ’ mistera.
Synois dum la danc’ kliniĝas grave, Ĝi pura estas, milda. harmonia, La mamoj brilas tra l’ tunik’ pli rave Ol sub kristal’ duopa flor’ lilia:
Se Pagis dancas – kuru for, kaj sciu Eĉ satirus’ ŝin vidi ne memfidas, En ŝiajn barojn falas floro ĉiu, En ŝia mano ĉiu bird’ eksidas.
Sed ne parolos mi pri Nikostrate. Ŝin kiu amis, konas la sekreton, kaj certe ĉiam devos li plej ŝate Memori ŝian oran buklareton.
Jes, Amo, kiu kvazaŭ nutra pano Al dioj, homoj, mondoj vivon donas, Mem estas danc’, por kies akompano La Kosmo melodion nur komponas.
1880 (Miloš Lukáš)
JASMENO
Da jasmeno tuta maro! Ĉie sur trunket’ sin tenas sorĉ-odora flora paro… Feston oni ĵus solenas en la domo de l’ najbaro. Eksilentis la gitaro, gastoj gaje nun festenas; ĉiujn logas la arbaro de jasmen’. Pastron tostas la gastaro: ĵus kun ĉambristin’ li venas. Jen ĉe li sur la talaro (oni certe jam divenas!) kaj en ŝia or-hararo la jasmen’…
1882 (Miloš Lukáš)
AKVOFLOROJ
Malsekan ombron amas multaj floroj, ĉerpante nur el freŝa akvo ĉarmon; filikon nutras la kavernaj ploroj, kaj kalto havas en okulo larmon.
Simile ankaŭ floro asfodela kaj kano, kiu sin senĉese movas, odora mento, miozoto bela sub rosaj larmoj sole vivi povas.
Se oni en arbaro ilin ŝiras, por hejme ilin en florujon meti, tre baldaŭ ili ombron eksopiras, kaj sub la suno devas forvelketi.
Tra herbo foje gvidis min la vojo, tra densa ar’ da junko kaj arbedoj, sub kiuj musko larmis en malĝojo kaj kie tero cedis sub piedoj, kaj sentis mi, ke ankaŭ homaj koroj sopiras roson dum la tuta vivo: jen deŝiritaj, lacaj akvofloroj, sub suna bril’ lasitaj sur deklivo.
1880. (Miloš Lukáš)
BALADO PRI MONTO BLANÍK
(El vilaĝanaj baladoj.)
En vendredo Paska, dum Pasio-preĝo, Blaník malfermiĝas laŭ mistera leĝo. Tre malbone fartas, kiu ĝin eniras, je reveno hejmen jaron li sopiras; kaj feliĉa estas, kiu post la jaro la momenton trafas ĝuste sen eraro, kiam rean fojon, dum Pasio-preĝo, Blaník malfermiĝas laŭ mistera leĝo.
Pli malbone fartas, kies peza dormo lacan vidon fermas en mistera formo, li ekdormas tie, dormas eĉ jarcentojn, vane li bedaŭras de l’ avido tentojn.
Trista la momento! Jíra vilaĝano en vendredo Paska iras el kabano, sed ne al preĝejo kun Pasio-sonoj, al arbar’ li celas. Tag’ nemulte luma kaj la arboj tristaj en malĝojo zuma.
Saĝa hom’ por ĉiuj Jíra la najbaro, pli ol la preĝejo logas lin arbaro; marŝas li, plu marŝas, sub la monto haltas, historioj avaj en la kapo saltas, iom li ridetas. – Jen la monta muro, sub piceoj densaj logas aperturo.
Jíra ĝin eniras kapon balancante, el preĝej’ Pasio sonas al li kante. Longa koridoro – kaj lumet’ en fino, kvazaŭ stelo blanka el la nuba sino.
Jíra daŭre marŝas al steleto bona kaj subite haltas en ĉambrego ŝtona. Apud muroj staras bela vic’ ĉerala, rimenar’ ektintas je ekip’ metala, ĉiu kapomovo aŭ piedoskuo sonas koridore per obtuza bruo.
Apud ĉevalaro, fablo veron diris, kavaliroj stare en mallum’ spaliris, per mantel’ kovritaj ili staras tie, kvazaŭ ilin venkus peza dorm’ magie.
Ĉe l’ piedoj brilas aroj batalilaj, sur la kap’ fajreras kaskoj stelobrilaj, de l’ arĝentaj ŝildoj brilas la surfaco, kaŝus sin ĉevalo sub ilia spaco.
Glavoj ege grandaj, ponardegoj ĵetaj, arkebuzoj pezaj, lancoj, batalpretaj ĉie nur armiloj en elekt’ varia. Tiel staris orde la armeo Dia en batalo-vicoj kaj en ord’ kompleta, por balalo preta, sed en sonĝ’ sekreta.
Kaj en mez’ de ĉio jen standardo hela, sur ĝi sankta Václav kun aglin’ fidela. Antaŭ ol ĝin Jíra en surpriz’ komprenis, brufermiĝis roko, ĉar la tempo venis, ete ĝi nur eĥas en rokar’ fantoma, velkis son’ Pasia en arbar’ senhoma, kvazaŭ bird’ pafita la flugilojn svingas, batas al volbaĵo, batas kaj estingas.
Sed subite Jíran kaptas pezo svena; li eksidas, pensas: Jen moment’ konvena por ripozi iom en la tomb’ katena. Kaj li dormis longe.
Kiam li vekiĝis. ree venis tempo: Blaník malfermiĝis, ĝin ja li ne sciis, li okulojn premas, ĉirkaŭ si rigardas, time li ektremas; apud muroj staras bela vic’ ĉevala rimenar’ ektintas je ekip’ metala; ĉiu kapomovo aŭ piedoskuo sonas kiel iam per obtuza bruo.
Apud ĉevalaro kiel aro ombra ĝis nun staras vico kavalira nombra, per mantel’ kovrita ĝis nun staras tie. kvazaŭ ĝin okupas peza sonĝ’ magie.
Apud la piedoj – ne plu bataliloj, sed anstataŭ glavoj brilis nun fosiloj, kaj anstataŭ ŝildoj kun surfac’ rebrila brilis tie nune granda vic’ plugila, lancoj kaj ponardoj ĉio nun ŝanĝita je falĉil’, pioĉo, pure reforĝita.
Super ĉio staris la standardo hela, sur ĝi sankta Václav kun aglin’ fidela gaje flagris alte… De l’ Pasio voko venis al ĉi tie, mortis ĉe la roko. Hola, Jíra, supren! se en lok’ arbara ne perdiĝi devas hejmen vojo klara.
Unu nur’ rigardo! – Ĉevalar’ ekhenis, pezospira Jíra el la rok’ elvenis. Dio sola scias lian nunan aĝon. Apud rivereto klinis li vizaĝon, tremo lin ekskuas, ĉar en la spegulo kap’ vidiĝas griza, kap’ de maljunulo, sur tempioj palaj sulko ĉe sulketoj kiel hom’ leginta multe el sekretoj, kiujn Di’ malofte montras por apogo, kiuj por la unuaj estas sen allogo, por aliaj ree homa nur mensogo.
Mirigita Jíra venas al kabano, ĝin li ne rekonas – nek lin vilaĝano. Ĉie en la kampoj svarmis laborantoj, super gaja lando sonis birdaj kantoj.
1885. (Rud. Hromada)
EKLOGO
V
La aer’ odoras kaj kristale brilas, sub piedo via tremas muska ŝal’. De la lago venas sonoj kiuj trilas, de kratagoj falas blanka florvual’;
Miras vi pri tiu scen’: kial la festen’? Jen diras bird’ ĉe l’ kapo, ĉe l’ piedo flor’: tio estas de l’ printempo la mirakla mor’.
Via spir’ paduso kaj okul’ kristalo dum sub mia mano tremas via brust’. Ŝprucis miaj kantoj el la korpokalo kiel riverfonto el rokara krust’.
Miras vi pri la konven’ de la dolĉa sven’? Jen diras bird’ ĉe l’ kapo, ĉe l’ piedo flor’: tio estas de la amo la kutima mor’.
1879 (Rud. Hromada)
EL ”LA MELANKOLIAJ SERENADOJ”
I.
Kion virino povas, donacis vi, trezoro, liliojn de l’ animo kaj rozojn de koro.
Liliojn blankajn, kun molpolva or-ornamo, purpurajn rozojn kun la elflagra hela flamo.
Liliojn blankajn, pure kaj mildolore revajn, parfumojn purpurrozajn, sorĉvibre animlevajn.
Liliojn blankajn, kiuj per hel’ serena ĉarmas, purpuran rozon, tiel malĝojan, se ĝi larmas.
En miaj kantoj, vidu, ĉi floroj ekunuis, mortintaj la lilioj, en ilin sango fluis.
En miaj kantoj vidas mi flori rozojn blankajn, nur en la vesperruĝo de la feliĉ’ ardantajn.
II.
Pli tristan kiu konas, ol kiam suno dronas, kaj fora son’ de fluto en nostalgi’ forsonas?
El la arboj venas, el mallum’ orgenas voĉ’ sekreta: Junaj revoj, ve, ke ili svenas.
Ĝemo, tim’, sopiro, milda sonĝdeliro, kvazaŭ vangojn kaj okulojn tuŝus ama spiro.
Aŭdu, kanoj ĝeme, mole, sindoneme vibras, kiel brusta volbo sub la kisoj, treme.
Pli tristan kiu konas, ol kiam suno dronas, kaj fora son’ de fluto en nostalgi’ forsonas?
(K. Kalocsay)
POST PLUVO
Trarompas jam la Bluo! Diamante la boskaj branĉoj riĉas, torento ŝaŭmverŝiĝas en kur’ freneza, ride, klaĉe, kante. La akvoj, ĉu vi aŭdas, de l’ rokoj eĥe plaŭdas. Ho ŝajnas, ke starante en akvoj P a n mem, pri petol’ forgese, al kap’ kaj dors’ senĉese, fontane fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze, ravite klakas mane.
(K. Kalocsay)
ŜTUPOJ
La unuaj al palaco paŝas, marmoraj. Ilin balustradoj ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas.
La duaj volve sin direktas, en sabloŝton’, al burĝa domo, kaj simple, sen ornam’ aspektas.
La triaj: aĉaj, eluzitaj, senfine krutaj, neireblaj. La muroj: de malseko ŝvitaj.
Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas, min unu penso, ĉiam sama kaptas kaj koron ne delasas: Kaj ja tra ĉiuj, kun bedaŭro, lamento kaj amaraj larmoj, ne sekiĝantaj dum vivdaŭro, tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas, aŭ nudas ili nur mizere: malsupren oni ĉerkon trenas.
(K. Kalocsay)
|