La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Poláček

(1892-)

Verkisto de bonaj humoraĵoj mallongaj kaj ankaŭ romanoj ampleksaj. La komika aŭ parodia efekto rezultas ĉe li plej ofte el tre sprita uzo de lingvaĵoj ĵurnala, oratora aŭ slanga. Famaj fariĝis liaj romanoj pri kartludantoj kaj pri la entuziasmuloj de piedpilka sporto. Ankaŭ liaj felietonaj verkaĵoj, kiel la supra trovas multajn aprobantojn.

LA LETERSKRIBADO

La leterskribadon oni ĝenerale konsideras unu el la plej grandaj malagrablaĵoj de la vivo, se oni ne parolas pri dentkuracistoj aŭ pri oficoj de unua instanco. La neceso skribi leteron, ĵetas ombron sur nian animon kaj kondukas nin en malhelan koleremon. Ni malbenas nian mizeran destinon, se ni devas skribi leteron, sciante bone, ke neniam amasiĝos tiom da malhelpoj, kiel tiumomente. Estas certe, ke ni havos en la inkujo sekiĝintan inkon. La plumo estas difektita kaj plena de haretoj, kiuj faras ŝmirmakulojn sur la papero. Ni scias, kion ni volas skribi, ni nur ne scias, kiel komenci. Ĉu ni komencu la leteron per frazo ”Konsiderante” aŭ ”ĉar”? La pretan leteron ni disŝiros, ĉar ni konstatis, ke ”ĉar” troviĝas en la letero kvinfoje. Ni rekomencas. Ni devas tikli nian nukon per la plumingo. Ni devas ekstari kaj per piedbato fermi la pordon. Ĉar estas konate, ke pordo malfermiĝas de si mem dum la leterskribado. Skribinte la leteron, ni serĉas poŝtmarkon. Ni havas en la monujo kelke da poŝtmarkoj, sed ili ĉiuj sume ne donas la necesan afrankon. Meditante super tiu ĉi malkovro, ni mordetas niajn ungojn. Poste ni portas la skribitan leteron dum kelkaj tagoj en la poŝo. Konstantinte ĉi tiun cirkonstancon, ni forlasos la intencon, forsendi la leteron. –

Kaj ni bedaŭras, ke ni senutile amarigis nian vivon per la skribado.

Kiel alie montriĝas la leterskribado en la filmo. Ŝajnas, ke en kinoteatro estas nenio pli facila ol skribi leteron. Ĉion ni havas preta. Elegantan skribotablon kun belgusta skribilaro.

Se ni estas bela knabino, ni kondutas tiamaniere: Rapidmove ni eksaltetas kaj turnas nin sur la kalkanumo. Sen troa enpensiĝo ni faros per la plumo sole iajn zigzagojn, ni elmetos la langon, ĉirkaŭlekos la koverton kaj premos la kontakton de elektra sonorilo. Kaj tiumomente aperos ĉambristino en koketa kufeto, kiu faros klineton kaj akceptos la leteron. El la titolo ni ekkonas poste, ke ni skribis en du sekundoj ampleksan leteron, en kiu ni asertas, ke la kulpigo pri malfideleco estas falsa kaj nia vir-to plue firma. La letero estas skribita en flua kinoteatra lingvaĵo kaj ne estas en ĝi kvinfoje ĉar. Por la homaro en la filmoj la leterskribado estas bagatelo. Kaj la filma popolo tre ŝatas skribi. Kaj tre ŝatas ĉirkaŭleki kovertojn. Ankaŭ en la civila vivo ni ĉirkaŭlekas kovertojn, sed tio neniel helpas. Oni devas pugnofrapi sur la paperon. Bone estas ankaŭ sidiĝi sur la koverton; tiam ĝi certe ien algluiĝos.

1927 (V. Čech)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.