La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Josef Kopta

(1894-)

Batalante dum la mondmilito kun ĉeĥoslovakaj legioj en Siberio li lernis kompreni silentan heroecon de simpla homo. Li verkis du grandajn romanojn priskribantajn en psikologie tre konvinka maniero la vivon de legioj en Siberio kaj ilian revenon. En la plej nova tempo li *turnis sin al legioj el medio de la postmilita societo ĉeĥoslovaka. *

ELIŜKA KAJ DU

Jen,” diris Vojtech, enmergante pezan stanan kuleron en densan supon, ”do tio ĉi estus mia lasta tagmanĝo.” Kaj li manĝis tiel, kvazaŭ li partoprenus geedziĝan festenon. Nome: li ridetis, laŭdis la supon, metis sub la tablo la krurojn kruce kaj per la maldekstra mano li tamburis sur la tablo, por ke la gastejestro, observanta lin de-porde donu poste fidindan informon:

”Li estis neordinare trankvila, li manĝis ĝueme, la manĝo bongustis al li, li ĝojis pro la bona kuirmaniero kaj pro la komforto de mia gastejdomo, la vinon li maldensigis per akvo kaj trinkis sobreme; kontraste al tio la intenco memmortiga estus eniginta en lian manon tute certe botelon da konjako.

Oni devos konjekti, ke tio estis fatala hazardo, fatala subglito sur roka irejo en niaj altaj montoj. Cetere, li havis lakŝuojn sur la piedoj kaj ne la necesan ekipon de alpinisto.”

”Ja jes.” pensis Vojtech, ”tiel estris la afero bone ordigita.”

Kaj la kapon lervinte de la malplenigita telero li vokis bonhumore: ”Patro Michal, ĉu tio estis miristika aŭ krokusa spicaĵo, kio faris vian supon tiel laŭdinda?”

La gastejestro flatite alkuris por la malplena telero, kaj revenante baldaŭ el la kuirejo, diris:

”Fingrokvanteto da miristika arilo, jes, nura fingrokvanteto. Kaj krome, kompremeble, ankaŭ iomete da krokuso.” ĉe tio li metis antaŭ la gaston blankan boatforman teleron, en kiu sin banis en butero du bakitaj trutoj, kaptitaj ankoraŭ laŭ tagiĝo en ne malproksima torento.

”La trutoj, sinjoro, nia plej ordinara manĝaĵo, tamen por la sinjoroj el urbo – frandaĵo. Ho, mi scias kapti ilin per nuda mano! Sed oni devas silente kuŝiĝi surborde kaj per brulanta kandelo kvazaŭ hipnoti ilin. Gardu dio, por tio ne povas sufiĉi elektra lampeto.”

”Aĥ,” ekpensis Vojtech, forfendante blankan kaj disfalan viandon, ”mi fartis tie ĉi preskaŭ bone. Sed la penso pri rehejmiĝo estas netolerebla.”

Dume la gastejestro foriris kaj nur de-porde strabis al sia gasto, al kiu oni povis dediĉi ĉiun tempon kaj ĉiun zorgon, ĉar li jam dum tri tagoj estis sola en la gastejo. Post kiam li foriros, finiĝos la sezono, la fenestrojn kaj pordojn oni blokos, kaj la gastejestro kun sia edzino malsupreniros en la vilaĝon, ĉar dum vintro atendus ilin en la gastejdomo nura vegetado. La ŝoseo, plena de serpentumaĵoj, kondukas ja preter ilia turista hejmo; sed la skiantoj tie nur traveturas aŭtomobile kaj celas la pli skieblajn deklivojn en Germanujo. Glaso da teo, kiun ili petus, kostus ok kronojn, kaj ili ne pretendus ĝin, sciante, ke ili ĝin ricevos ĉe Bruno Walter post la kvardeka kilometro. Tie ili ankaŭ havas jam postdorse ĉiujn trompemajn serpentumaĵojn kaj kurbaĵojn de la ŝoseo, ofte nur enhakitajn en krutajn rokojn, kaj tie ili ankaŭ povas tosti je la sano kaj dediĉi sin al ĝojo, ke ili ne kuŝas en abismoj kun rompitaj nukoj.

Vojtech finmanĝis kaj la gastejestro alportis al li ankoraŭ prunan kompoton, kaj li, kvankam li estis jam sata, ŝajnigis eĉ nun, ke li havas bonan apetiton kaj ke li ne emus foriri el la mondo, kiu havas prunojn tiel sukoriĉajn kaj bongustajn.

Kaj tamen hodiaŭ posttagmeze ĉio finiĝos. Hodiaŭ posttagmeze li eliros al ekskurso, elektos la plej vivriskajn irejojn, grimpos sur krutaĵojn por montara pinarbusto, sed ŝtono cedos sub lia piedo kaj li falegos en abismon. Certe li ne forgesos, ke lia mano tenu freŝe forŝiritan branĉeton de pinarbusto, ĉar tiamaniere evidentos, ke li iĝis viktimo de fatala hazardo aŭ troigita riskemo, ne priatentinte, ke li ne scias grimpi, kaj ke li tiel naive suprenpaŝis sur rokan krutaĵon en lakŝuoj.

Nun Vojtech jam volis forlasi la tablon kaj eliri el la ĉambro, sed ekstere, ankoraŭ fore, aŭdiĝis klaksono de aŭtomobilo. Ĝi verve atakis la deklivon sub la gastejdomo kaj la gastejestro, priatentinte la ritmon de la motoro, diris:

”Estas konkura.”

Poste li aliris al la fenestro por vidi, kiel tie preterfulmos ruĝa aŭ blua veturilo, sed li ne malmulte ekmiris, kiam ree ekhenis la klaksono kaj la veturilo haltis ĝuste antaŭ la gastejo.

”Bolelon da konjako!” ekkriis iu tujsekve kaj en la ĉambron enfalis alta viro, butonumita en leda vesto kaj maskita per aŭtista kasko kaj grandaj okulvitroj, tiel ke li unuavide aspektis kiel skafandristo. Restante tiamaniere maskita, li eksidis ĉe la tablo de Vojtech kaj ĉirkaŭrigardante kvazaŭ malestime (tiun impreson povis kaŭzi precipe tiuj grandaj polvokovritaj okulvitroj), li demetis la gantojn.

”Jes, sinjoro,” li ekparolis al Vojtech, kiu lin observis.

”Ebrio estas dezirinda, se oni volas fari la aferon iomete neordinare.”

La gastejestro jam starigis antaŭ la gaston la menditan botelon, sed tiu palpis en la ĉebrustan poŝon kaj ĵetis sur la tablon plenmanon da elfiŝitaj bankbiletoj.

”La lasta mono! Ne necesas, ke la homaj vulturoj prirabu mian kadavron.”

Poste li ektrinkis senpere el la botelo, malpleniginte ĝin avide preskaŭ ĝis duono.

”Kaj vi ridetas,” li ekkriis al Vojtech. ”Vi pravas. Do je via sano, vi feliĉega sinjoro!”

Nur nun li plenigis la glason, kaj lasinte ĝin por si, prezentis la botelon al Vojtech.

”Dankon,” diris Vojtech, ”mi estas entreprenonta grandan marŝon. Mi intencas supreniri tre alten, por pinarbusto, kiu la vintran ĉambron tiel verde freŝigas. – Per konjako mi malvigliĝus.”

La nekonato ekridetis sarkasme kaj diris:

”Do vi volonte revenas, se vi pensas tiel varmkore pri la hejmo. Aĥ, sinjoro, mi fuĝas el ĝi!”

”Mi ankaŭ,” ekpensis Vojtech kaj imagis sian dezertan loĝejon, kiu neniam plu estos loĝata de feliĉo. Ĉar la unusola feliĉa povus esti Eliŝke, kiu antaŭ kvin jaroj edziniĝis en malproksiman urbon preferante havaĵon al amo. Sed ankaŭ nun li konsciis, pri kio li decidiĝis, ankaŭ nun li restis fidela al la ŝajnigo, kiu devas al li helpi, ke sian vivon – plepan de vana sopiro kaj vanaj demandoj pri la senco de lia surda izoleco – li disŝiru tute silente, neatendite, kiel viro, kiu ne volas malkaŝi sian bedaŭron, sian venkitecon.

”Certe,” li diris do ridetante, ”mi jam tre antaŭĝojas pri la aferoj, kiujn mi forlasis kaj kiujn mi retrovos hejme en nova belo.”

”ĉu aferojn?” vokis la maskito kaj ekĝemis. ”Ho, se ankaŭ mi povus paroli pri aferoj de mia hejmo kaj ne devus pensi pri edziĝo. Sed adiaŭ, sinjoroj, nura rememoro sufiĉas, ke mi plirapidigu la verkon.”

Li saltleviĝis kaj abrupte forŝovis la tablon, kiu baris lian vojon, kaj per longaj saltoj li forlasis la ĉambron, kriante:

”Mi faros zorge la aferon! Cent dudek kilometrojn hore! Mi dankas pro la lasta instigo.”

”Atendu,” ekkriis nur Vojtech, kiam li eksentis, ke oni lin ŝarĝas per ia respondeco, kaj li kure sekvis la nekonaton, kiu estis jam enaŭtiĝanta. Sed la nekonato, ekvidinte Vojtechon, opiniis, ke li volas malhelpi lian intencon, maturiĝintan jam en multaj antaŭaj tagoj, kaj ebriigite per la konjako, li startis jam plenforte kaj estis forveturonta plej furioze.

”Atendu,” kriis ankoraŭfoje Vojtech, kiam la motoro jam bruis, kaj saltinte en la veturilon, grimpis sur la malplenan sidlokon apud la nekonato.

”Descendu!” avertis lin la maskito. ”La motoro jam funkcias kaj haltos nur sur fundo de krutaĵoj. Kun rompitaj kruroj vi ne kapablos plu descendi.”

”Bone,” ekpensis Vojtech kaj io ekplaĉis al li. ”Oni povas ankaŭ alimaniere foriri ol ŝajnigi falon de sur roko, al kio oni eble bezonas pli multe da kuraĝo ol al pafo.”

”Kio okazas” ekkriis patro Michal timoplene elkurinte antaŭ la gastejon, sed Vojtech nur ridetis kaj kvietigis lin:

”Nenio, patro Michal. Mi kunveturos pecon da vojo kaj post la dekkvina kilometro mi descendos kaj iros supren por iom da pinarbustaĵo.”

”Vi ne descendos,” murmuris la aŭtisto. ”Nun eĉ plaĉas al mi: morti duope.” ”Aĥ,” li ekĝemis kaj ektiris levilon, ”kiarajte estas unu feliĉa en sia hejmo kaj la alia ne?”

”Estu,” ridetis Vojtech en la animo. ”La patro Michal atestos, kion mi diris al li: Li volis nur kunveturi pecon da vojo, li diros, kaj pereis kontraŭ sia volo.”

”Por vespermanĝo mi volus kokidojn” vokis Vojtech al la gastejestro, kiam la aŭto jam forgluiĝis kaj ekfulmis antaŭen.

”Prefere frititajn, jes?” li respondis al la lasta demando, kiu estis al li zorgoplena elsendita.

”Ĉesu!” kriadmonis lin la najbaro. ”Mi ja diris jam al vi, ke mi ne haltos. Al mi devas sufiĉi unu starto!”

Vojtech estis tute kontenta. Li mem ne estus tiel rapide atinginta sian celon, al kiu oni lin nun eĉ veturigas. Centoj da demandoj estus ankoraŭ atakintaj dum la longedaŭra marŝo, kaj kiu scias, ĉu li ne estus recedinta ĝuste antaŭ la centa? Kaj cetere, li tie ĉi ne mortigos sin. Tie ĉi li estos mortigita. Tie ĉi li nur aliĝis al iu, kiun li povas nomi: La lasta Arbitracianto.

Tiu viro estas sen mono, eĉ sen vizaĝo, eble oni povas diri, ke li estas Fato de Vojtech, maskita kiel aŭtisto.

Ili trafulmis la unuan vojkuŭrbaĵon kaj la malantaŭo de la veturilo eksaltis dum subita subglito, kvazaŭ ili estus jam nun flugantaj transkape en krutan profundaĵon. Estis agrable, ke Vojtech ne sciis, kiam la afero okazos. Eble li pensos ĝuste pri Eliŝka, kies portreton en la ĉebrusta poŝo li nun ŝtele ekpalpis; kaj en tiu momento la maskita Fato perdos la regopovon super la veturilo kaj la veturilo elflugos el akra kurbaĵo por forlasi la grundon kaj fali en abismon. Sed nun Vojtech terurite eltiris la manon el la ĉebrusta poŝo, ĉar li ekkonsciis, ke oni lin poste trovus almenaŭ en tiu ĉi lasta ĉirkaŭpreno.

”Ĉu vi timas?” ridegis la najbaro rimarkinte la geston de Vojtech.

”Ne,” diris Vojtech. ”espereble mi vin ankoraŭ persvados.”

”Vanaj provoj,” rikanis la Fato. ”Vi ja devus igi, ke ŝi min amu.”

”Kaj ĉu vi amas ŝin?” demandis Vojtech preskaŭ neglekteme, observante po-gradajn saltetojn de la montrilo, kiu jam proksimiĝis al naŭdeko.

”Mi ne emas konfesi,” rediris la aŭtisto amare.

Sed poŝte li ekkriegis: ”Jam la trian fojon ŝi senigis sin de mia ido.”

”Do eksedziĝŭ.” diris Vojtech cinike.

”Vi frenezulo,” spiregis la nekonato, ”jam la trian tagon mi sekvus ŝin surgenue eĉ en inferon, pet-petante pardonon.

Aĥ,” li ekĝemis kaj ekblasfemis, ”la konsilantoj konsilas, ĉar eĉ unu ne ekkonis ŝian etan buŝon, ŝiajn alabastrajn ŝultrojn, ŝiajn graciajn krurojn, ŝian aroman brunetan haron.”

”Ankaŭ vi ne,” incitis lin Vojtech, ”ĉar al vi ili apartenis tute pasive, kaj kiom mi komprenas, nur pro devo kaj ne pro amo.”

”Estis tiel,” peze respiradis la najbaro, ”kvazaŭ ŝi volus apud mi travivi imagon de aliulo. Ŝi ne malfermis la okulojn, ŝi ne alklinis la buŝon, ŝi ne almetis la manon, kaj revekiĝante ŝi forpeladis min vidante vizaĝon, kiu splitigis spegulon de ŝiaj imagoj sopireme alvokitaj. Ŝi ne estis aĉetebla, sinjoro, akceptante nur mian riĉajon, sed ekskludante ĝian posedanton.”

”Vi ja pensis, kompreneble,” mokis Vojtech, ”ke ĉio cetera venos per si mem. En vilaĝoj oni diras: ŝi ja alkutimiĝos.”

”Tio estis sen perforto,” defendis sin la viro. ”Forlasinte la malriĉan amanton ŝi iris propravole.”

La montrilo alproksimiĝis al cento kaj Vojtech kaptinte la najbaron ĉe la ŝultro, ekkriis: ”El kie ŝi estis?”

”El Praha,” diris la nekonato. ”Nun ŝi jam volonte vidus la eksedziĝon,” li rikanis, ”ĉar tiu amato konjekteble riĉiĝis. Ĝuste hieraŭ mi venis al ŝi en lasta humiliĝo kaj ŝi diris al mi:

Kontentu, ke mi penas ne aŭdi la brueton de serurtruoj. Nun mi povus jam foriri al Vojtech, redonante al vi ĉion, kion vi al mi alproprigis.”

”Ve,” plorĝemis Vojtech, ”temas pri Eliŝka!”

”Pri Eliŝka, jes,” jesis la nekonato kun ia apatio. ”Eliŝka,” li murmuris, ”al Eliŝka estu redonita la libereco tute kavalirmaniere.”

Kiam Vojtech vidis, ke li restis nemalkaŝita, li volis ankoraŭ havi certecon, kvankam super lia kapo pendis glavo sur fadeno. Sed en tiuąoso de feliĉo, bedaŭro kaj teruro li ne trovis alian elirvojon ol salte kapti la portreton de Eliŝka kaj submeti ĝin al la okuloj de najbaro: ”ĉu tio ĉi estas Eliŝka?”

La aŭtisto katenite de la maŝino kaj sensentigate de la flugo de la veturilo, ne forŝiris sin de la direktilo eĉ por sekundo kaj nur ekspiregis peze:

”Vojtech.”

Kaj tuj sekve saltis la montrilo al centdudek.

”Kion nun?” pensis Vojtech en febra volstreĉo, sed eĉ se li estus sin ĵetinta sur la korpon de la najbaro, tio estus senrezulta. Se li riskus elsalti, li samtiel kaŭzus sian propran morton, se ne kripligon. Ĉiu ajn provo igi la viron voli, ke li haltu, ruiniĝos nun duoble, ĉar se li estis preta mortigi nekonaton, kial li ne sopirus mortigi Vojtechon?

”Tamen nur Fato,” flustris Vojtech. ”Cetere, mi estus frakasinta mian kranion ie aliloke.”

Sed rememorinte, kiel li volis ĉion maski, li vekiĝis el la apatia rezignacio, en kiun li refalis, kaj li revigliĝis por unusola eksperimento:

”Hola,” li kriis en la orelon de la najbaro preskaŭ moke, ”vi parolis pri kavalireco, tamen vi faros la aferon tute stulte.”

”Kial?” demandis la viro same kriege. ”ĉu mi ne forigos min sen misgustaj eksedziĝaj ceremonioj? ĉu mi ne indulgos al Eliŝka la turmentajn konfesojn en la elmetitajn orelojn de klaĉulinoj kaj juĝistoj?”

”Sed tiam vi ja devis ankaŭ memori pri tio,” plu-penis Vojtech, ”ke vi scenu la tutan aferon kiel fatalan hazardon. Sed dume ĉio evidentiĝos pro la botelo de konjako kaj pro viaj malnecese bombastaj paroloj en la gastejo de Michal.”

”Vere,” kapjesis la viro, ”tio estas efektive stulta.”

Kaj forŝirinte la vidon de la ŝoseo, kiu ĵus serpentumis, li ekrigardis al Vojtech.

Vidinte lian palegan vizaĝon, li longe fiksis sian rigardon al liaj buŝoj, kie io soife tremetis kiel unusola manifestiĝo de la vivo, kiel unusola manifestiĝo de l’ sopiro kaj espero.

”En tiu sopiro ni egalas unu al la alia,” li diris malŝarĝite kaj igis la manojn senpove malsuprenfali laŭ la korpo.

Kaj kiam la maŝino transflugis la randon de la ŝoseo, li ĉiam rigardis la buŝon de Vojtech kaj en la lasta sekundo li, ankoraŭ vidis, kiel ĝi eksiblis kaj velkis.

1930 (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.