La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Havlíček Borovský

(1821-1856)

Eminenta ĵurnalisto rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Radikale progresema laŭ kultura kaj ekonomia vidmanieroj li sciis trovadi kun genia intuicio metodojn por konvinki la publikon pri povebleco efektivigadi en la donita situacio konkretajn postulojn de efektivigebla plibonigo.

Komencis kiel redaktoro de regislara ĵurnalo, partoprenis en la revolucia jaro 1848 la politikon, fondis propran ĵurnalon kaj gazeton.

Li estis necedema ano de liberalismo, la fundamenton de la ŝtato li vidis en liberigita kaj klerigita popolo de meza socia klaso. Li fariĝis heroldo de la konvinkoj de sia nacio. En decembro de 1851 li estis internigita de la aŭstria registaro en malgranda urbeto Brixen (en tiarna suda Tirolo, nun en norda Italujo). Tie li verkis du poemojn, en kiuj li per tre akra satiro ridindigas la samtempan aŭstrian polican kaj administran absolutisrnon de la registaro (precipe en ”Tirolaj elegioj”) kaj la misuzon de la religio por politikaj celoj (precipe en ”Bapto de sankta Vladimiro”).

Ni publikigas tie ĉi la ”Duan kanton” de la dua poemo. La poemo temas pri la rusa grand-princo Vladimir en Kiev (980-1115). Li estis eminenta militisto kaj ŝtatisto. En j. 988 li enkondukis la kristanismon en sian princolandon, akceptinte la bapton de misiistoj el Konstantinoplo. Tial li fariĝis la unua kristana caro kaj estas heroo de multaj popolaj eposoj. La poemo de Havlíček rakontas, ke caro Vladimir ordonis al la ĉefa pagana slava dio Perun, ke li solenu lian nomotagon per tondrado. Sed la dio malĝentile rifuzas. Tiam la caro kondamnigas la dion per soldata tribunalo al morto kaj anoncas en ĵurnaloj konkurson por plenigi la vakantan postenon de l’ dio. La poemo havas dek kantojn, kaj ne estas finita. Ĝi estas tre populara ĉe ni. Ofte ĝi estis konfiskata. La suba kanto temas pri malbona humoro de dio Perun, kiam li estas rifuzinta la ordonon de la caro.

BAPTO DE SANK’I’A VLADIMIRO

3-a kanto: Mastrumado de dio Perun.

Unu monto estas alta,
dua monta fuŝo.
Kiam mankas muzikantoj,
fajfu per la buŝo!

Kiam caraj korteganoj
trinkis. vinon oran,
havis rusa dio Perun
tagon senhumoran.

Se neniam di’ vi estis,
false vi konjektas,
ke metio tre facilas,
kiel ĝi aspektas.

Sed ve! Tuj matene devas
dio kampon rosi,
en la suno fajre hejti
kaj la lunon ŝlosi.

Kaj diablojn, noktfantomojn
fermi en la sakojn,
kaj steletojn milde voki
en koncernajn fakojn.

Ĉiu birdo kaj skarabo
kulo kaj mamuto
havas nutron tuj malene
en la dia puto.

”Sed ve, kiam hom’ vekiĝas!
Fi! Jen administro!
Ofte mi jam devis ŝanĝi
kapon je tornistro.

Ne komprenos ne-spertinto
la insekt-atencojn.
Tiajn havas dio Perun
tagajn aŭdiencojn.

Jen kriado, jen preĝado
la orelojn fiksas.
Kantoj, flustroj, ĝemoj ardaj
sin kun psalmoj miksas.

Ĉion ili de mi volas!
Ho, longega listo!
Kiu ĝin memori volus,
iĝus frenezisto.

Unu sanon, dua manĝon,
tria volas idon,
kvara de la ŝpinfabrikoj
tuj – tuj la likvidon.

Li petegas, ke mi gardu
herbon kaj kamparon,
ŝi deziras, ke mi benu
la gebovan paron.

Jen farmisto petas pluvon,
semis al si linon,
dua petas varman tempon
por rikolti vinon.

Brilan sunon kun nebulo!
Jen plenumo ĝua!
Unu volas grenon kara,
sed senpage dua.

Plej mi hontas, ke mi kreis
maljunulinaĉojn.
Estus taŭge detruigi
la tedantajn klaĉojn.

Fulmo-tondro ilin batu,
min incitas tio,
se kaprino ne tro laktas,
kuras ŝi al dio!

Mem neniu volas zorgi,
ĉion petas preĝe,
kvazaŭ ĉiu havus dion
nur por sidi seĝe.

Al li sekon, al li akvon,
al li kampan sterkon.
Se li porke sanon perdis,
mi riparu verkonl

Ŝi min urĝas tage nokte,
ke fianĉo venu.
Tiu preĝas, ke la Morto
la edzinon prenu.

Volas gajni lotbileton,
oferaĵon metas,
kaj dum floras asekuro,
ankaŭ fajron petas.

Ho vi bestoj! Se mi ne tro
bonkorulo estus,
mi vin premus kiel prunojn,
kaĉo el vi restus”.

Nazon dotis per tabako,
bombe dio ternis.
Ĝi ektondris, fulmis, ŝprucis,
nubo pluvi lernis.

Vere, Venĉjo, dio esti
ĝi ne estas ŝerco.
Kontraŭ tio Briksen estas
bona tre komerco.

En la nokt-silento, kiam
homoj ĉesis zumi,
volis Perun torturita
sian pipon fumi.

Kiam li tabakon ”ŝiras”
ŝtopis nargilion,
tuj komencis Perunino
kanti litanion.

”Mi tra pord’ ja bone aŭdis
vian stultan faron,
kiel ci per vort’ regalis
Vladimiron caron!

Ne disputu kun la caro,
mi cin diras daŭre,
ke kun cia oponado
ci nur sidos kaŭre.

Ĉion ci sinoere diras,
kvazaŭ malamike,
kvankam dentoj devas kaŝi
langon politike.”

Se l’ edzino tutan tagon
nure gramblas, bojas,
nek la dio, nek la homo
dum vespero ĝojas.

Ho Peruno, ho Perunĉjo,
mi bedaŭras vin tre,
morgaŭ vin atendas marŝo
nudpieda vintre.

Ho Peruno malfeliĉa,
mankas al vi timo.
Ĉu mallaŭdi caron-mastron
restos sen viktimo?

Fuĝu, fuĝu! Ho Peruno,
malfeliĉa dio!
Kuru! Se vin oni kaptos,
vin atendas io.

1851 (Stan. Kamaryt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.