La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jan Vrba

(1889-)

Tre fekunda kaj tre legata romanverkisto. Priskribas modernan kam-pulon kaj bienposedanton en diversaj apudlimaj regionoj de Bohemio kaj ĝian novan socian medion naskiĝantan per la apliko de novaj formoj en la kulturado de tero kaj de novaj normoj socialaj. Sed pleje li eminentas en siaj bildoj pri la vivo de arbaro kaj forsto, kiuj, en lia *prezento de forata fakulo kaj kune impresionisma observanto, redonas ekstreme aŭtentike kaj poezie la faktojn de la animala kaj vegeta-la vivo.

ARBHAKISTOJ

Grandan parton de forsto ili estis senarbigantaj. De la pezaj hakiloj flugis dikaj brilantaj spliteroj, kaj la segiloj stertore spiregante, sputis alterne dekstren kaj maldekstren amason da segaĵo. La granda hakarbaro tamen similis, kaj ne malmulte, al kampo de morto. Forta odoro de velkantaj koniferbranĉoj kaj freŝe gutanta rezino ŝanĝis la simplan aeron arbaran solena, tia, kian oni spiras dum tremanta atendado de venantaj aferoj en ornamitaj salonegoj.

Finsegu! – Ankoraŭ unu kejlon! – Atenton! – Falo de ega ligno mallaŭtigata de musko, por ke 1a birdoj ne tro ektimu, ke la homoj denove neniigis unu neston. – Batoj de hakiloj forigantaj branĉojn aŭdiĝis en negulaj paŭzoj.

”Miaj karaj arbhakistoj!” 1i flustris, rigardante ilin per helaj okuloj. Li amis ilin, ĉar ili vivas tiel, kiel estas eble, ĉar ili akceptas la vivon tiel, kiel ĝin la tempo alportas. Kaj ĉefe pro tio ke ili estas kontentaj; li malamis nekontentulojn. – Inter arbhakistoj li sentis ŝvebi ĉirkaŭ si tiun specialan varmon, kiu neniam malsupreniras al homoj ŝiritaj el la ĉirkaŭpreno de l’ naturo, por kisi ilin sur la frunton. – Ili ne tre atentis lin, ĉar ankaŭ ilia amo estas harda kaj kruda, ne ŝatas pompajn el-montrojn nek longan parolon. Kaj cetere ne estas tempo por tio en ilia vivo plena de harda laboro.

Subite la plej aĝa el ili ĉesis labori kaj ekrigardis en la sunon. Li etendis la malmolan kaj sunbrunumitan brakon en la direkto al siaj fratoj kiel ĉefpastro, al kiu estis ĵus donita la graco de mistera revelacio, kaj nekompreneble ekkriis. Tuj silentiĝis la krioj de la arĝentaj hakiloj kaj en la miranta eĥo de l’ profunda arbarego ektremis la lastaj batoj kiel akordoj de nefinita kanto. Kaj sammomente svarmis de sur la vojo sur la malsupran parton de la arbhakejo aro de infanoj.

En ĝia frunto marŝis okjara knabeto, portanta en firmfermita pugno de la etendita mano longan vipuron brilantan en sunradioj. Kaj li fanfaronis rapide, dum la patro komencis manĝi. – Ĝi sunumis sur faga ŝtipo kaj brilis kiel kupra disko. Li kaptis ĝin – de malantaŭe li alproksimiĝis – kaptis ĝin je l’ kolo kaj firme premis. Ĝi skuis la vosteton, ĉirkaŭis per ĝi lian brakon kaj siblis. Sed li ne timis kaj premis ĝin tiel longe, ĝis ĝi ĉesis sin movi – kaj poste ankoraŭ – nu, kaj ankoraŭ nun li premas ĝin.

La patro ridetis gaje al la fileto kaj tra lia kapo flugis rememoroj pri tiu tempo, kiam li estis same tia arogante kuraĝa bubo. Dio, kie estas tiu tempo! – Kaj por momento ektremigis lin io, kvazaŭ sopiro – nur por unu momento, ĉar en la dua li ree rigardis la bubeton kaj ĝojis, ke el li estos same tia bravulo de feraj muskoloj kaj tendenoj, kiel estas la patro mem. Kontentaj homoj! – Fortaj homoj! – Forta gento!

Poste la infanoj foriris kaj la arbhakistoj ree eklaboris. La tero muĝis en mallongaj paŭzoj, la hakiloj gaje elkriadis sian ĝojon kaj la varmegaj segiloj spiregis sian tintan kanton de lado. La suno rigardis de sia ega alto en la hakejon kaj per siaj pasiaj kisoj devigis la arbojn odori duoble forte. Poste ĝi malrapide klinis sin al la arbosuproj, tuŝis ilin kaj ŝanĝis sian koloron. Kaj subite elŝprucis el la tero mirakloj. La ombroj de la pintaj piceoj violkoloriĝis, en la arbaron metis sin blua nebulo, la branĉaro kontraŭ la sunbrilo malheliĝis kaj la vid-alvide situanta verda junarbaro ruĝetiĝis. La majesteco de vespero etendis sin super la hakejo kaj prenis per sorĉa ordono de ripozo la ilojn el la manoj de la hakistoj.

Ili kunvenis en la supra angulo de la hakejo, ekbruligis fajron sub la nigra kaldrono, en kiu ili kuiris fortigan kaj densan supon, ili sidiĝis ĉirkaŭ ĝi kaj unu kamarado post la alia ekbruligis malbonodoran malsekan pipon, preninte fajron per branĉeto. Ilia silento similis al subita kvietiĝo, post kiu komencas paroli la prelegisto, kies apero sur tribuno ĝin alportis.

Kaj fakte. La plej aĝa el ili komencis rakonti strangan eventon.

Pri arbo, kiu kapablis plori.

Jam estas longe, kiam okazis tiu ĉi evento, jes, tre longe. Li estis tiam ankoraŭ juna kaj ŝajnas al li, ke li ĵus komencis manĝi lignan panon. Tiam oni sur la montoj ankoraŭ ne sciis, ke malsupre en la valo vivas strangaj homoj, kiuj sopiras je la naturo kaj ĝia vereco, kaj en sia sopiro ili iras tiel zigzagajn vojojn, ke, anstataŭ proksimiĝi al la celo, ili malproksimiĝas de ĝi ĉiutage pli kaj pli.

Kaj tiam okazis… En la montaron venis maljuna forstestro, barbhava grumbla bonulo (ĉiuj ja bone memoras lin) kaj diris al li, ke li iru kun li en la kastelan parkon por faligi arbon. Neniu, laŭdire, volas ĝin faligi. Kaj grumblis la arbaristo tra la barbo pri stultuloj, kies cerbo moliĝas kaj ne la koro.

Dumvoje li demandis lin, ĉu li ne timas faligi la arbon. Li ridetis anstataŭ respondi. Sed la forstestro diris al li, ke ĉiuj arboj ne egalas; tiu, kiu estas faligota, kapablas plori. – Li diris, ke li faligos ĝin, eĉ se ĝi krius. – Post tio la forstestro kontente ridetis, frapis lin per larĝa manplato sur la malmolan junan dorson kaj ekbruligis pipon.

La duan tagon matene li venigis lin al la arbo en la kastela parko kaj rapide foriris. Efektive, ĝi estis stranga arbo. Selon sur la trunko ĝi havis arĝente grizan, brilantan kaj sen ia ajn fendeto, la branĉoj disstaris unu de la alia tiel strange, kvazaŭ ili volus el la branĉaro formi kalikon malfermitan al la ĉielo, kaj sur ili sidis folioj kun longaj petoloj. Kaj ĝuste tiuj estis la plej strangaj. Ilia verda surfaco estis mirinde pintha-va, sed ne tiel kiel ĉe acero, kiu post vundiĝo eligas lakton, tute alie – kaj sur ĉiu ĝia pinto pendis granda trembrilanta larmo. Li foŝiris unu el ili, ĝi estis mola kiel la manplato de homoj, kiuj nenion laboras, kaj la larmoj, tremantaj sur ĝi, estis varmegaj.

Li demetis la jakon kaj ekprenis hakilon. Li hakis la unuan fojon, la arbo ekplendis, splitero blanka kiel neĝo elflugis el sub la akraĵo de l’ hakilo, la foliaro ĝemis kaj li sentis, ke sur la streĉitan krudan ĉemizon falas pluvo de varmegaj larmoj.

En la brusto li sentis strangan pikon, sed li ne sciis kial. Mire li ekrigardis la branĉaron kaj vidis, ke ĉiuj folioj en ĝi klinis sin rekte al la tero, kiel ĉe mimozo. Kaj tiam lin kaptis sovaĝa furiozo. Li ignoris la ardan pluvon de fajrerantaj larmoj, la ĝemojn kaj susuron, kaj bakis, hakis en la blankan lignon, ĝis li laŭte spiregis pro la malfacila peno. Fine ekknaris la trunko kiel peza kverkligna pordego en ŝtonaj hokoj, ekŝanceliĝis kaj falis en la altan herbon.

Li elspiris kontente, kiam li finis sian laboron. En la brusto li sentis doloron kaj ŝajnis al li, ke tiu ĉi arbo ne estis faligenda, ĉar ĝi ne maturiĝis al morto. Li kliniĝis al ĝi por ĝin trarigardi. Kaj jen! Ĝia bela blanka ligno estis maldensa – kvazaŭ de pizujo.

En tiu momento venis al li la maljuna, griza grafino. Li riverencis antaŭ ŝi, manon kisis kaj rigardis en la vizaĝon. Neniam vidis ŝin iu tia. La alitempe pala vizaĝo estis sange ruĝa kaj ŝiaj okuloj brilis verde, pro malamo, kiel la okuloj de kato en nokta mallumo. Ŝi etendis la manon en la direkto al la stumpo kaj per sibla voĉo ordonis, ke ankaŭ ĝi devas malaperi el la tero, ĉar ĝi povus kreskigi vergojn, por ke la infanoj de la mortinto ploru en ŝiajn fenestrojn dum la malfacila horo de morto.

Oni alportis al li ilojn kaj li eklaboris. Malfacile la radiko adiaŭis la nutran teron, la lastan forton ili streĉis por ĉirkaŭpreni ĝin kaj malmoliĝis tiel, ke la hakilo forsaltadis de ili.

Fine restis nur la lasta, iranta profunde en la teron. Li forfosis la humon ĉirkaŭ ĝi por povi pli facile eligi ĝin – kiam, jen subite, en la humo eklumis blanka homa kranio. Sammomente eksonis super li nehoma krio. Li levis la kapon kaj vidis la grafinon kretpalan, kiel ŝi kovras siajn okulojn kaj forkuras laŭ la flava vojo al la kastelo.

Li ricevis bonan pagon. Sed al li ŝajnis, ke 1i akceptis ian judasan groŝon, ke tiu arbo ne estis faligenda, ĉar ĝi ne plenumis, sian taskon.

* * *

Dume la supo estis kuirita kaj la arbhakistoj avide ekmanĝis, kapskuante, kiel tia stranga arbo povis havi tiel malbonan lignon.

Nokto

La lasta el la arbhakistoj volvis sin en krudan kovrilon, sub la kapon ŝovis kunrulitan jakon kaj turnis la vizaĝon al la ĉielo.

– La okcidento estis paca, la steloj brilis kviete, tiel ke ne estis necese timi malbonan veteron. En tiaj certecaj noktoj preferas la arbhakistoj dormi ekstere meze en la bonodoro, anstataŭ en la malvasta budo kunmetita el traboj, kun truoj ŝtopitaj per musko kaj argilo kaj vandoj kovritaj per arba ŝelo.

La kanto de l’ nokto komenciĝis. En la granda silento, pendanta en la mallumo, estis aŭdeblaj la paŝoj de nevideblaj arbarspiritoj promenantaj sur la mola musko kaj rigardantaj malgaje per fajrerantaj okuloj, kion la tago rabis de ili. La dolorajn ĝemojn trinkis de sur iliaj lipoj la branĉoj de arboj por ĵeti ilin matene kun malserena muĝado en la vizaĝon de l’ suno. – La atmosfero konfuzita dumtage de miloj da sonoj nun kvietiĝis kaj alportis el la valo frapsonojn de muelejoj…

Kaj la ĉielo stelluma rigardis riproĉe al la tero, al la ĝardeno de eterne ĝermantaj kaj eterne mortantaj promenoj, klopodoj kaj fortoj. Ĝi kompatis la bagatelemajn konstante interbatalantajn homojn, kiuj, malgraŭ tio, ke ili havas la forton penetri ĝiajn sekretojn terurajn pro silento, mortas pro bagatelaĵoj. Kaj en ĉagrena meditado ruliĝis hela flava larmo sur ĝia vizaĝo al la limo de l’ horizonto.

Sur la marĉejoj leviĝis verdaj kaj bluaj lumoj por danci. Ie en malproksimo obtuze ekululis la reĝo de nokto, al kiu plende respondis centoj de voĉaj de strigoj kaj noktuoj. Nur la arbaro silentis – tra la profunda trankvilo ne tremis eĉ unu ĝia spiro. Eble ĝi tiel volis simili grandan sarkofagon maturiĝantan al vana Reviviĝo.

Kaj en la brusto de Kořán, kiu ĉion vidis, ekhurlis sovaĝa pagana sopiro al lumo, suno, belo kaj varmo – sovaĝa sopiro, kiu ne estas silentigebla, ĉar ĝi havas milionon da buŝoj.

El romano ”Arbaro”, 1927 (Vuk Echtner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.