La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Petr Bezruĉ

(1867-)

En jaroj 1899-1909 tiu ĉi pseŭdonimo publikigis en gazeto en Praha poemojn, kiuj rakontis kaj protestis kontraŭ la subpremado de la ĉeĥa gento vivanta en Silezio, en la regiono de la minista kaj terfabrika urbo Ostrava. La ĉeĥoj estis tie poligataj kaj germanigataj de poloj kaj germanoj loĝantaj en tiu regiono. La poemoj elvokas ekstreme sugeste, per poezia lingvaĵo kruda kaj konciza, la mizeron de subpremata gento. Oni sentas fermitan pugnon kaj ĝemadon, oni vidas gapantajn okulojn de elsuĉata homo pereigata korpe kaj anime. Kunigo de problemoj nacia kaj sociala rezultigas esprimon de malfeliĉa homa sorto, kiu samtempe deprimas kaj vokas al faro. La poemoj eldonitaj en libro sub titolo ”Sileziaj kantoj” estas negranda volumo. La poeto ĉesis poste preskaŭ komplete publikigi. Sed la poemoj ĝis nun ne perdis sian sugestan efikon.

RUĜA FLORO

Flava florpoto sur griza fenestro
kruda kaj dorna jen kakto malgaja.
Iun matenon
kreskis el tigo sangruĝa kaliko
de ruĝa flor’.

Vivis poeto kun ŝato alia,
amis li rozon belegan, odoran.

Lia distiko
laŭdis la rozon, sed juĝis severe
pri ruga flor’.

Estas animoj en vivo solecaj,
dornoj kaj pikoj abundis por ili.

Koro ilia?
Se ili floris, do foje kaj nokte,
per ruĝa flor’.

1903. (Rud. Hromada.)

KARBOMINISTO

Mi fosas, sub tero mi fosas,
ŝtonblokojn kun brilo de haŭto serpenta mi fosas,
sub Ostrava Polská mi fosas.

Lampo lumaĉas, sur frunton defalis
haroj sen ordo, per ŝvito gluitaj,
galo, acido surfluas okulon,
verto de l’ kapo kaj vejnoj haladzas,
sango ruĝega elfluas sub ungoj,
mi fosas, sub tero mi fosas.

Larĝan martelon mi puŝas en karbon.
en Salma mi fosas,
mi fosas en Rychvald, en Petvald mi fosas.

Ĉe Godula frostas kaj ĝemas edzino,
miaj infanoj malsataj plorplendas,
mi fosas, sub tero mi fosas.

Karbo fajreras, okuloj fajreras,
mi fosas en Dombrová, fosas en Orlová,
faras en Poremba, fosas sub Lazy
Super mi sonas hufferoj ĉevalaj,
rajdas la grafo tra nia vilaĝo,
lia filino rozvanga ridetas.

Mi fosas, mi levas fosilon,
iras kastelon edzino palvanga
peti pri pano, ĉar brusto sen lakto.

Estas sinjor’ ja bonkora,
lia kastelo el flava ŝtonaro,
sub la kastelo muĝegas rivero.

Gardas pordegon du hundoj sovaĝaj.

Kial ŝi iris almoze lin peti?

Ĉu kreskas sekalo sinjora por ino minista?

Mi fosas en Hruŝov kaj Michálkovice.

Kio fariĝos el miaj infanoj,
kiam min mortan eldonos la ŝakto?

Tiam la filo plu fosos kaj fosos,
en Karvinná fosos,
kaj – kio fariĝas ministaj filinoj?

Nu, kiel aspektus, se lampon senbenan mi
foje fořetus,
spinon klinitan se alten rektigus,
pugnon se fermus mi, rekta ekirus,
levus ĉielen de l’ tero en svingo
mian martelon kaj fajran okulon,
supre, sub dia la suno?

1907 (Rud. Hromada)

MARYCKA MAGDON

Hejmen foriris el Ostrava Magdon,
haltis vespere en Bartov-brandejo,
falis en foson kun kapo rompita.

Ploris filino lin, Maryĉka Magdon.

Falis renverse vagono kun karbo.

Mortis sub ŝargo vidvino de Magdon.

Orfoj kvin ploris en Hamry Malnova,
orfo plej aĝa ŝi, Maryĉka Magdon.

Kiu nun zorgos, satigos nun ilin?

Ĉu vi patrino por ili fariĝos?

Pensas vi koron ke havas riĉulo,
kiel ĝin vi havas, Maryĉka Magdon?

Estas sen fino arbaroj de l’ grafo.

Liaj minejoj mortigis la patron,
lignon kolekti en orfoj nun rajtas,
kion do diras vi Maryĉka Magdon?

Maryĉka, frostas kaj mankas manĝajo…

En la arbaroj da ligno sufiĉe…

Estro Marchfelder vin vidis forpreni,
ĉu li silentu ĝin, Maryĉka Magdon?

Kian do trovis vi al vi fianĉon?

Ĉapo kun plumoj, sur ŝultro pafilo,
frunto severa, al Frýdek li marŝas,
iros vi kune nun, Maryĉka Magdon?

Kia knabino fianĉa vi estas?

Kapo klinita, okuloj kaŝitaj,
larmojn amarajn kaj varmajn vi ploras,
kio ĉagrenas vin, Maryĉka Magdon?

Tie en Frýdek sinjoroj, fraŭlinoj
moke vin vokas per vortoj malicaj,
vidos vin ankaŭ la estro Marchfelder.

Kiel vi sentas vin, Maryĉka Magdon?

Restis birdidoj en ĉambro malvarma,
kiu nun zorgos, satigos nun ilin?

Homojn malriĉajn ne zorgas sinjoro.

Kio en via kor’, Maryĉka Magdon?

Maryĉka, kruta rokaro ĉe l’ vojo,
muĝas malsupre kaj kuras al Frýdek
ŝaŭma, sovaĝa river’ Ostravice.

Ĉu vi ĝin aŭdas, knabino montara?

Salto al flanko, kaj ĉio finita.

Nigran hararon alkaptis la roko,
sango ruĝigis la blankajn manetojn,
Dio pardonu vin, Maryĉka Magdon!

Apud tombeja mur’ en Staré Hamry
tomboj perditaj sen krucoj kaj floroj.

Tie ripozas sin-mem-mortigintoj.

Tie ripozas do Maryĉka Magdon.

1906 (Rud. Hromada)

ONDRA

Estingiĝis matenstelo,
Lysá levis sin ĝis nuboj.

Ratibořen malproksimo,
Tatra baras horizonton,
turdoj kantas sur la pinoj,
mi al Frýdlant vigle marŝas.

Granda nubo preterpasis:
Ho mi konas la okulojn –
lumas kiel fer’ fandita –
kaj la harojn malfrizitajn
kiel pinglofoliaro
sur la trunkoj de l’ piceoj,
kaj malmolajn pezajn manojn
al bastono apogitajn:
estas Ondra frat’ el Lysá.

Ekgrimacis grandegulo
Lysá tuj sin nube-kovris,
turdoj sur la pin’ ekpaŭzis,
nub’ alpremis sin al nubo…

”Kion vi ĉi tie faras
frumatene. Ĉu vi estas
unu el la fremdaj viroj,
verdvestitaj, kiuj pelas
la knabinojn el arbaro
kaj parolas fremdan lingvon?

Nur diablo mem ensemis
ilin en arbarojn niajn.”

Frato Ondra. Samsangano,
samlandan’ mi estas via,
mi nur simplajn kantojn kantas.

”Ĉu popolo ne plu kantas?”
Jam pereis niaj kantoj,
Sufokiĝas la knabino,
se ŝin per la fi-rigardo
tiuj viroj ekmezuras,
kiuj portas verdan veston
kaj parolas fremdan lingvon –
la diablo mem ensemis
ilin en arbarojn viajn. –

Restis al ni unu kanto,
nome: Ho ve, ili al ni
rabis la lernejojn niajn,
rabis la arbarojn niajn,
ruinigis montkabanojn.

”Ĉu laŭ leĝo ĝi okazis?”

Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!

”Kiu donas fremdlernejojn?”

Riĉa ŝaktoposedanto.

Nian lingvon en vilaĝoj
montaran’ mallaŭte uzas,
sed en metal-fabrikejoj
nur la fremda. Kaj por tiu
fremdlernejoj konstruiĝas.

”Ĉu laŭ leĝo ĝi okazas?”

Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!

Nialingve dia vorto
en Borová ĝisnun sonas,
sonas ĝi en Janovice,
sed la plumo de la pastro
ne plu rajtas ĉeĥe skribi…

Ĉu vi scias, kiu estras
kaj en Frýdek kaj en Vraclav?

”Ĉu laŭ leĝo ĝi okazas?”

Jes, laŭ leĝo, frato Ondra!

Ni en Frýdek sufokiĝis.
Ĉiu vendis sian lingvon
kiel iam vendis Judas…

”Kaj ĉu laŭ la konscienco?”

Laŭ la konscienco, Ondra.

Sed jen, mi ne scias kiel,
rid’ tremigis lipon lian,
stranga rido kaj senfina.

(mont’ sendadis ĝin al monto,
mont’ de l’ monto, ĝin kaptadis)

rido de l’ patrino greka,
kiam la sep filoj ŝiaj
kaj la sep filinoj mortis…
kvazaŭ rido de cent mevoj
super Paskov-fiŝlagetoj.

Kaj mi ankaŭ kun li ridis;
kaj mi pensas, ke ridante
ektremegis flankon Lysá
– ĝis nun muta kaj silenta –
tiu ŝtoniĝinta larmo
de l’ popolo sklavigita,
kiu jam cent jarojn vidas
la subpremon en Bezkydy-…
kiel ridas montanino,
se en ŝakto edzo mortis
kaj ŝi nutru sep orfulojn,
sed terpomojn ŝi malhavas:

Jen anstataŭ la terpomoj
ŝi rakontas al la idoj
la antikvan Ondra-fablon…

1905. (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.