La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Otakah Theer

(1880-I917)

Signifa lirikisto akcentanta individualismon. Pri la prozo li opiniis, ”ke la psikologia analizo devas komplete malaperi malantaŭ la intuicia prezento de figuroj kaj la interna ideo malaperi en la streĉa pleneco de la agado intensigata per esprimmaniero vira, senmetafora, adekvata; sole leganto escepte atentema trovos sub la realisma bildo de la mondo, regata de instinktoj kaj pasioj, la metafizikan mondkoncepton de Theer, koncentritan tuj ĉe la komenco por la problemo, kiel veni al la Absoluto”. (Arne Novák)

HOMO, KIU SERĈAS ABSOLUTON

Mi rememoras mian infanecon kun la timego de tiu, kies rememoroj parolas pri teruro kaj torturo. Mi vidas mian patron en la blua-ruĝa uniformo de ulana majoro, altan; mire ke li trairas la pordon, kun lipharoj kvazaŭ jatagano, kun lipharoj, kiuj stariĝadis dum atako de kolero. Li estis malofte hejme; sed kiam li venis, mi ne scias kial; la silento de niaj ĉambroj iĝis ankoraŭ pli mallaŭta, la malĝojo de nia domo ankoraŭ pli malgaja. Kaj en tiu mallaŭto kaj soleco, sonore, preskaŭ trudite, bruis lia rido kaj liaj spronoj, kiuj sonorilis en la tuta domo. Li volis, ke ni, mi kaj la patrino, akceptu lin kun rido, kiel la oficiraj kazinoj, kiujn li scipovis amuzi dum la tuta nokto. Sed ni ambaŭ fuĝis, tuj kiam lia sabro ektintis sur la ŝtuparo; la eta patrina staturo, kvazaŭ eterne ensorĉita en funebran veston, sur kiu ĝis la kalkanoj susuris rozario, ŝanceliĝis kvazaŭ ombro en sian ĉambreton. Kaj mi fuĝis en la malantaŭajn ĉambrojn, en la subtegmenton, aŭ en la kuirejon (ĉar mi ne rajtis sur la straton) kaj mi aŭskultadis malespere, kiam ĉesos soni la patra rido.

Mi havis frenezan, senbridan timon pro tiu rido. Ĉar mi aŭdis ĝin jubili en miaj unuaj rememoroj, jubili pro mia doloro.

Mi memoras kvazaŭ hodiaŭ: mi kuŝis en liteto, lampo brulis kaj la vartistino rakontis al mi per dorma voĉo fabelon … Poste venis la patro, fumis pipon kaj krak-batis per kanvergo la tibiingojn de siaj faldbotoj. La vartistino stariĝis antaŭ li kvazaŭ soldato, salutis soldatmaniere, kaj donis pri mi raporton, kion mi faris kaj kiel mi kondutis. La patro estis kontenta. Poste li klinis sin super mi kaj diris: ”Jen, etulo, pruvu, ke ci estas viro!” Ekmalbonodoris sur miaj lipoj la piptubo, kiun la patro enigadis en mian buŝon. Mi forturnis min kaj kunfermis la dentojn. Li trudis ĝin al mi ree, kaj mi ree rifuzis. Tiam li altiĝis kvazaŭ fantomo: la soldataj medaloj ŝprucis en flamoj sur lia brusto, la okuloj kvazaŭ volis elsalti el la kapo kaj sub la hirtiĝintaj lipharoj kriegis lia giganta buŝo:

”Vi fumos, jes, jes, jes fumos!…” La vipbato de la kanvergo trais mian tutan korpon; kaj poste alia sur la manojn, alia sur la vizaĝon, unu-du, kiel frapis lia malsaĝa mano, trudpense, senmedite. Fine mi prenis la pipon en la buŝon. ”Ankoraŭ… ankoraŭ…” elĵetadis liaj lipoj. Mi glutadis la fumon kun larmoj; estis svene al mi. Kaj super mia eta korpo, baraktanta en spasmo dolora, ridis la patro sonore, gaje, triumfe. De tiu tempo mi lin evitadis pro instinkto kiel besto, al kiu oni misfaris. Kaj li torturadis min denove pro nenio, senkonscia pro furiozo, ke mi ne karesas lin, ke mi ne ridetas al li. Ĝi impresis al mi, kvazaŭ li venĝus pro la silentado de niaj ĉambroj: kvazaŭ li volus aŭdi en ili ploron kaj petojn, kiam rido maldevis tie jubili. Sed mi, hardita pro kutimo, lasis lin furiozi sen eta sono kaj sen ekkrio: tiam resonis en la ĉambro sole la eĥo de batoj falantaj sur mian korpon.

Se li trafis la patrinon hejme, mia martirigado estis des pli akra. Ŝi forveturis antaŭ ĉia dolora punado en preĝejon por preĝi; ŝi ne eltenis la bruon de batado: kaj tiamaniere plilongi ĝis la atendado je mia turmentado, ĝis kiam ŝia kaleŝo forruliĝis.

Kaj tamen ŝi neniam pledis por mi nek kompatis min.

Kiam ŝi revenis kaj mi estis kuŝanta kun batita korpo kaj ĉirkaŭbanda ĝita kapo, ŝi venis kaj flustris mallaŭte kaj sen emocio:

”Neesploreblaj estas la vojoj de Dio!” Ŝiaj bluaj okuloj, eliĝintaj, gigantaj, okuloj profetinaj, min verŝajne eĉ ne vidis: ili estis kvazaŭ plenigitaj de eterneco…

Sen la scio de la patro vizitadis la patrinon konfesprenanto.

Li estis kvindekjarulo, granda, kun nigraj okulvitroj, kiu enigis sin en la ĉambron kvazaŭ silento. Iam kaj iam li ruĝiĝis sur la vizaĝo. Tiam lia vizaĝkoloro mirinde reflektiĝis de la peruko, griza, brilanta ie en dubeverdaj nuancoj.

Ankaŭ tiu ne subtenis min. Kiam la kontuzoj sur mi estis tro rekoneblaj, li diradis, ke nia rekompenco de humilulo estas senmezura en la ĉielon. Li parolis kun tremeta voĉo kaj volis, ke mi daŭre preĝu por la patro. Li rakontis al mi pri peko kaj punoj, li bruligadis antaŭ mi la fajron de la purgatorio kaj la fajran ardon de la sep inferaj zonoj. Iam li senvestigis min kaj frapis mian korpon per malgranda skurĝo, poste li forviŝis la sangon de miaj vundoj kaj nomis min ”Oferito Dia”. Post lia foriro mi restis ŝtoniĝinta kaj mi preĝis malespere, por ke oni min akceptu en la ĉielo.

Kaj tiel mi amis neniun, nek la patron, nek la patrinon, nek lin.

Poste eĉ preĝi mi dekutimiĝis. Krom miaj tri torturantoj, mi konis neniun. Agi mi timis. En liberaj momentoj estis por mi plezuro revi, revi sen celo pri du aferoj eterne monotone la samaj; dum la ĉeesto de la patro mi revis pri la vivo de preĝoj, religia teruro kaj asketeco; kiam estis ĉe mi la ceteraj du, mi revis pri bataloj, bleko de milittrumpetoj, dragonaj atakoj, dueloj kaj militparadoj – kiel al mi iam rakontis la patrino pri la patro.

Tio pelegis min de la unuaj revoj al la duaj, sen ĉeso, sen korpardono, regule kiel horloĝo, kvazaŭ du Voloj ĵetadus inter si mian kranion en vanta ludo. Mi povis neniam halti, nenie ekteni, mi fumadis tiujn halucinaciigajn opiajn cigaredojn de sonĝoj senĉese, preskaŭ en senkonscio.

Kiam ili donis min en gimnazion, tio estis por mi ankoraŭ pli malbona. La patro fariĝis pli obstina, la pastro pli minace.

Mi ne sukcesadis. La patron, kiu volis havi min granda kaj blonda, incitis nun ĉio sur mi: mia delikata blonda estaĵo, la mallaŭta eĥo de miaj vortoj, eĉ ia nostalgia revo de miaj okuloj.

Laŭkutime li komencis jam matene: li fortiris min en la banĉambron, trudis al mi, ke mi submergu min en la glacian akvon kaj, kiam mi rezistis, aperis al mi la patro, kiel lin desegnis miaj infanaj rememoroj: li ĵetis min en la ondojn kaj vipadis mian korpon per la frosta rimeno de la duŝo. La pastro venis malpli ofte, li ne skurĝis min, sed liaj vortoj estis pli minacaj. En la infero, pri kiu li nun parolis, krevis korpoj pekulaj kaj ree iĝis tutaj por novaj turmentoj, la homoj tie samtempe frostis kaj brulis, la okuloj estis eligataj, ungoj ŝirataj.

Li jam ne parolis per voĉo tremeta: liaj vortoj batis alarme, kanonis, deliris, siblis kvazaŭ en ili krakus sulfuro kaj fajro.

Kaj la patrino aŭskultis lin kun la rozario ĉirkaŭvolvita sur la manplatoj, kun okuloj, kiuj aperis kvazaŭ vidantaj tronon Dian…

Kiam mi estis dekokjara, oni foje dum la nokto alveturigis la patron mortan. Kaj kelkajn tagojn poste, ankaŭ pro apopleksio, mortis mia patrino.

Mi estis nedependa, riĉa, kun kuratoro, kiu ne zorgis pri mi.

Post la enterigo, kelkfoje, venis la pastro. Lia voĉo tondris ree super mia kapo, sed kiam mi aŭskultis lin indiferente, li turnis kaj per ploraj vortoj petetis pri kotizo por religia kongregacio.

Pli pro enuo ol pro kolero, mi montris al li la pordon.

Tiel malaperis miaj tri torturantoj, kaj mi sopiris je neniu.

Komence mi vivis hejme. Kaj la terura ludo de la du Voloj komenciĝis denove, vipe pelante min de sensacoj al sensacoj, de revoj pri vivo al revoj pri senvivigo. Konfuzita, malespera pro doloro, mi serĉadis fremdajn vizaĝojn kaj fremdajn historiojn.

Mi vivis en kluboj kaj ludejoj, mi partoprenis en bankedoj, kie oni post la noktomezo disbatas pokalojn, spegulojn kaj lustrojn. Mi estis ĉe dueloj kaj en strataj tumultoj mi serĉadis aventuron de morto. Kaj mi revenadis poste al mi, ankoraŭ pli soifanta, ankoraŭ pli nepersistema. Eble tial, ĉar mi ekkonis la malfirmecon de mia Mi, tiun eternan vivon kvazaŭ sur ondoj, unu fojon en la alto, poste sendita en abismon, mi volis meti ankron en io ekster mi, en io absoluta, en io bela kaj mirinda, kiel mia animo estas bela kaj mirinda.

Ĝi estis tio, kio min tiris al la virinoj.

Kaj mi havis feliĉon, feliĉon, se tiu ĉi vorto validas por homo kiel mi: amis min vendistinoj el butikoj kaj majestaj sinjorinoj kun surpentritaj ungoj. Mi konis virinojn-florojn, kiuj brodas ĉielajn liliojn per manoj odorantaj de rezedo, kaj la aliajn, kiuj frapetas, dum ekmateniĝas, sur pordojn hotelajn, ĉe flanko de amanto. Iujn mi forlasis sen tuŝeto kaj iujn post momento de volupto: ĉar la sekreto de unuj estis malardo; kaj de la aliaj, fajro. Mi malfermis iliajn animojn kvazaŭ ĉambrojn: kaj kiam aperis al mi iliaj unukoloraj muroj, mi fořetis la ŝlosilojn kaj mi fuĝis al mi mem.

Nun nur mi vidas la tutan sencelon de mia malespero; mi estas alia ol la ceteraj, du voĉoj parolas en mi, duopa sopiro ludas per mia koro. Mi vekiĝas kiel epilepsiulo, kiu scias pri alvenanta spasmo: tiel mi timegas tiun vantan ĉirkaŭiron, poreterne bruligitan de la duopa volo en mia animo.

Kaj se io restis en mia vipita, turmentita korpo, tio estas: mi volus forgesi mian malĝojon, mian angoron, mian malesperon en la vizaĝkoloro de virino, – de virino, kiu eble ne estas el tiu ĉi mondo. Ĉar kie mi trovos estaĵon, kiu estas samtempe fajro kaj glacio, samtempe vero kaj mensogo, samtempe doloro kaj samtempe volupto korpa kiel mia animo?

1900 (Stan. Kamaryt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.