La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Božena Benešová

(1873-)

Tre bona samtempa romanverkistino, kiu scias penetri profunden en internon de la moderna virino. Multaj el ŝiaj rakontoj okazas en urboj de suda Moravio. Sukcesis ankaŭ tre konvinke pentri la ekonomiajn kaj etikajn transformiĝojn de la socio kaŭzitajn de la nova politika ordo post la restarigo de nia ŝtato.

TEORIOJ

Jam du tridekjaraj virinoj babilis trinkante teon.

Apud la samovaro zumis mallaŭtete alkohola lampo kaj prilumis la balkon-verandon per pala, afabla lumo.

Erika havis plen-plene da bronzaj rebriloj sur la helbrunaj haroj kaj ŝia blanka frunto, mole modelita kvazaŭ el vato, estis inundita de la ombro de tiuj metalondoj; sed kvankam ŝi sentis, ke tiamaniere ŝia blonda, jam iomete velkanta beleco pleje trovas valoriĝon, ŝi tamen estis malgajmiena kaj rigardis al sia amikino per melankoliaj okuloj. Ŝiaj tromaturaj lipoj ĉiam facile tremis, sed longe silentis.

Ŝia kunulino Marta Horan, iomete pIi juna laŭaĝe, sed iomete pli maljuna laŭaspekte, kun vizaĝo misdesegne trajtita pro multa meditado, kun okuloj tro seriozaj, preskaŭ severaj, kontraste, parolis tre multe. Ŝiaj frazoj senĉese jen antaŭkuris unu la alian, jen senpacience kunfandiĝadis, kaj estis jen tropezigitaj per strangaj bildoj jen kuraĝe sarkasmaj, jen seke priskribaj.

Ŝi konis multege da virinsortoj kaj ŝi sciis, kiel priparoli ilin.

Ŝi rakontis, ke sinjorino Kolar kaj ŝia edzo baldaŭ devos disiri, ĉar fine, fine ŝi ĉesis esti indulgema; ŝi konis detale la sentojn de fraŭlino Nová, kiun ŝia fianĉo forlasis, post kiam kabareta kantisto kompromitis ŝin per stratbuba kupleto; ŝi trarigardis eĉ la koron kaj estontan sorton de certa anglino, kun kiu ŝi antaŭ nelonge veturis apenaŭ du horojn en vagonaro. Ŝi rakontis longe, kaj antaŭ ŝiaj profundaj, malhelaj okuloj marŝis ĉiam novaj figuroj, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi maljustus ilin, se ŝi ankaŭ pri ili ne dirus ion.

”De kie vi do scias ĉion ĉi?” fine demandis Erika ne sen miro. ”Vi vivas preskaŭ kiel ermitino, kaj subite vi ne nur ĉiujn homojn konas, sed ŝajnas, ke vi konas ankaŭ la motivojn de iliaj agoj, eĉ iliajn pensojn.”

”Nur de nelonge, nur de nelonge,” rediris Marta serioze.

”Sed mi vere jam scias, kiamaniere la virinoj estas klasifikendaj. Mi ellemis kompreni multajn aferojn el plej malgrandaj aludoj, mi poste trapensas ilin ĝis konsekvencoj kaj poste mi envicigas ilin laŭ propra sistemo. Tio estas nun mia pasio. Se mi estus min dediĉinta al ĝi ekde mia junaĝo, mi povus hodiaŭ havi jam grandegan materialon pri la psikologio de moderna virino. Sed mia junaĝo estis, ve, tre nedisciplinita, kaj duoble ve, ankaŭ tre naiva. Ho, la juneco tiel volonte suferas senkaŭze. Ĝi metas tiel pasie volonte perlojn en vinagron…

Kaj poste ĝi miras, terure miras, ja ke ĝi perdis ilin. Ankaŭ dum la junaĝo oni ja ĉiam eksperimentas, sed nur je sia propra risko, kaj tio estas tiel doloriga: Nur pli poste oni travidas kaj preferas sekcii fremdajn animojn ol la sian… Kompreneble mi parolas nur pri virinoj. Viroj entute estas pli simplaj kaj pli naivaj… ”

Ŝi ekpaŭzis, sed nur por momento, kaj plenigis nove la tason de Erika.

”Mi tre ĝojas, ke mi ne plu estas juna,” ŝi diris ĉe tio kaj vaga rideto por momento traradiis ŝiajn severajn okulojn.

”Ne parolu pri juneco,” rediris Erika rapide, ”la sorto ne direktiĝas laŭ tio. Hieraŭ estis festotago de Mortintoj kaj hodiaŭ la unuan fojon neĝas. La tempo tiel freneze forflugas…

Kaj eble ĝi eĉ ne flugas, eble ĝi nur treniĝas. Eĉ tian simplan aferon oni ne povas scii. Ŝajnas al mi kelkfoje, ke ĝi haltis kaj ke mi estas nur dekkvinjara. Sed hieraŭ, kiam mi staris ĉe la tombo de mia edzo, mi ne povis, mi ne povis kompreni, ke li estas morta nur duonon da jaro. Li estas pli malproksima ol heroo de romano, kiun mi legis post la dorso de mia panjo antaŭ dudek jaroj… Se li venus almenaŭ de tempo al tempo timigi min. Sed li ne venas, li estas morta, absolute morta…

Aŭ se la juneco mortus tiel subite kaj tiel certe, kiel mortas homo. Sed dio scias, kiam verdire la juneco mortas…Oni eĉ ne scias, ĉu ĝi estas morta kaj aperas nur fantome, aŭ ĉu ĝi vivas ĝis nun. Kaj sekve la tuta vivo estas iel fantoma… Rakontu, mi petas, ankoraŭ; min tre interesas via psikologia materialo. Vi havas pri ĉio tiajn bonajn teoriojn. Kaj la teorioj, tio eble estas certeco. Mi pensas: certeco en opinio. Aŭ ĝi povas esti io tute alia. Mi vere ne scias. Eĉ pri mi mem mi nenion scias, kaj despli malmulte pri aliaj. Mi jam tre rapidas, vere mi rapidas, sed tamen rakontu al mi ankoraŭ ion, mi vin urĝe petas.”

Marta ekrigardis ŝiajn ruĝajn, tre nervozajn lipojn kaj ŝiajn orece infanajn okulojn, ekpensis por momento, kaj poste diris serioze:

”Se vi estus havinta pli simplan edzon, Erika, vi scius hodiaŭ senfine pli multe pri vi kaj pri la aliaj. Se mi ekpensas, ke la hodiaŭa virino, al kiu oni hodiaŭ renversis ĉiujn tradiciojn kaj ŝanĝis ĉiujn leĝojn, ke ŝi nur tiam komprenas certajn sentojn, se iu naiva koro, iu ne rompita karaktero, parolas al ŝi pri ili per sia simpla lingvo: mi tuj klare vidas, ke la fonto de mia plej senduba ekkonado estas verdire Pavel Horan. Sen mia edzo mi eble neniam estus kompreninta, kiom malmulte da faktoroj havas verdire la sentimenta vivo, kiel facile oni povas ilin superrigardi kaj klasifiki…kaj ĉefe: kiel facile oni povas sin kirasi kontraŭ multa antaŭa infanaĵo.”

”Via edzo havas eble naivan koron,” rediris Erika malrapide, ”sed li tre malamas ĉiujn sistemojn kaj ĉiujn teoriojn. Mi scias ke vi neniam estus komencinta viajn eksplikaĵojn, se li hodiaŭ sidus tie ĉi kun ni.”

”Certe ne,” jesis Marta kompleze. ”Kaj la teoriojn kaj sistemojn Pavel vere malamas, pri tio vi ankaŭ pravas. Tamen mi neniam estus ekhavinta tiujn miajn ideojn sen li. Nur li instruis min vidi en la hodiaŭajn konfuzojn. Ĉar li estas tre komunikema kaj tre fidela, li parolas kun mi ĉiam sincere. Kaj plej ofte pri virinoj, kiujn li bonege komprenas. Se ili ne estas tro rafinitaj kaj tro sagacaj, li tuj ilin pritaksas. Kaj mi jam diris ja al vi, ke mi komprenas eĉ plej malgrandan aludon…”

”Do tia estas tiu via ekkonado”, aŭdiĝis Erika mallaŭtege kaj ekkaŭris en la apogseĝo.

Marta ĉiam rigardis ŝin kiel karan, naivan infanon. Sed ŝi amis ŝin, ŝi amis ŝiajn molajn movojn, ŝiajn malkuraĝajn okulojn kaj la klinon de ŝiaj petale delikataj palpebroj. Kaj ŝi rigardis nun longe, kiel tiuj diafanaj palpebroj pli kaj pli malleviĝas, ĝis ili tralasas apenaŭ ŝajnon de helo el la orecaj okuloj.

”Pavel havas ion parencan al vi,” ŝi ekparolis post momento mediteme. ”Li iam diras frazeton, kiel ekzemple vi diris nun, kaj mi pensas: Tio estis ironio.” Sed sufiĉas al mi, ekrigardi lian senruzan vizaĝon, por tuj ekkoni, ke li eĉ ne ekpensis pri ironio… precize kiel vi… Sed tio ĉi ne estas via propra aspekto: Ĝi konsistas en tio, ke ankaŭ li scias siajn mortintojn entombigi tiel profunde, ke ili eĉ ne venadas lin timigi.”

Erika tre malkvietiĝis, levis tuj la delikatajm palpebrojn kaj ŝiaj belaj okuloj ekvagis de la amikino al horloĝo, de la horloĝo al pordo kaj ree al Marta. Ŝia konfuzita koro ekbatis malkvietege per mallongaj, rapidaj frapoj.

”Ho, se ankaŭ rigardo en vian vizaĝon sufiĉus por ke mi povu ekkoni, ke vi ne pensas pri ironio.” ŝi estus preskaŭ ekkriinta.

Sed ŝi ankoraŭ ĝustatempe enmordis siajn dentetojn en la lipon kaj kvankam ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne kapablas plu rigardi al Marta, tamen ŝi revenadis al ŝi denove kaj denove per malkvieta, dolora rigardo.

”Verdire vi estas – ankaŭ bela,” ŝi diris post momento, kaj eble ŝi eĉ ne sciis, ke ŝi tiam efektive pensas laŭte.

Sed Marta ne perceptis. Ŝi pli kaj pli profunde dronis en pensoj kaj sur ŝia paleta vizaĝo vibris ombroj de komplikaj rezonadoj.

”La viroj nin plej certe ekregas per la sufero, kiun ili kaŭzas al ŝi, aŭ per tiu, kiun ni sub ilia influo kaŭzas al ni mem” ŝi diris, kiam ŝi fine sukcesis trovi vortojn por siaj ideoj. ”Kaj, eviti la malnecesan suferon, jen estas la ĉefpunkto de 1a vi-rinproblemo. Tio ne estas facila, almenaŭ ne por la pli bonaj inter ni, por la serĉantaj kaj malkontentaj. Ĉar ribelo ne estas nia ĝojo kaj kritiko estas plej granda virina doloro. Niaj patrinoj ne kritikis siajn edzojn, ĉar ili neniam ilin konis. Ni konas la niajn, kritikas ilin, kaj longe suferas. Nur tiam, kiam al ni evidentiĝas, ke ni verdire sin sklavigas per tiu ĉi sufero, ni scias ĝin kontraŭstari. Ni ĉesas kritiki unuopulon kaj ekrigardas la tutan spektaklon ĉirkaŭ ni. Tamen por tio oni bezonas jam klasifikadon kaj teoriojn. Ĉu vi komprenas?”

”Vi parolas pri ia stranga, superreala sufero,” interrompis ŝin Erika amare. ”Sed en la amo estas sola efektiva turmento, kaj kontraŭ tiu sufiĉas nenia klasifikado kaj nenia teorio.”

”Ekzemple” demandis Marta iomete desupre.

”La ĵaluzo,” rediris Erika kaj estis nun ankoraŭ pli pala ol ŝia esplorema amikino.

Marta ekridis rifuze, sed indulgeme.

”La ĵaluzo neniam povas esti sufero de matura homo, Erika! Neniam. Eble konscio pri propraj mankoj kaŭzas ian envian sopiremon, eble malĝojo pro perdita regado pelas la homojn al egoisma amaro, sed…”

”Pri tio mi ja ne parolas!” preskaŭ ekkriis Erika. ”Tio estas nuraj malvarmiĝintaj rezonoj. Sed la ĵaluzo estas terure reala kaj terure arda doloro… Alia virino apud la amata viro… Iu alia, viva kiel vi, sopiranta kiel vi. Iu, kiu vin eble eĉ mortigus, aŭ iu, kiun mortigus vi mem…”

”Kiel vi incitiĝas, mia Dio, kiel vi incitiĝas”, milde ŝin trankviligis Marta ne sen kompato. ”Kaj tamen, pardonu, mi al vi pri tio eĉ ne respondos. Mi ne konas ĵaluzon, mi konas nur famon pri ĝi el tempoj, kiam ĉiuj virinoj estis tiel sangvinaj kaj dorlotitaj infanoj kia estas vi… Eble ankaŭ mi estis iam, mi ne scias, mi penas forgesi tiujn tagojn. Sed tion mi scias, ke mi ne ekkonis la ĵaluzon ekde tiu momento, kiam mi ellernis rezoni kaj klasifiki. Ekde la momento, de kiam mi havas miajn tiel nomatajn teoriojn. Tiam oni kompremas tiom da komplikaj aferoj, ke oni eĉ ne kapablas okupiĝi pri tiaj infanecaj kontraŭdiroj, kiaj estas la viaj.”

”Pri la ĵaluzo vi eble ankaŭ havas teoriojn?” demandis Erika mallaŭtete.

”Neŝanceligeblajn. Rekonu, ke povas ekzisti nur du specoj de ĵaluzo: la motivita kaj la nemotivita.” Kaj sur la vizaĝo de Marta aperis vera kontentiĝo pro tiuj ekzaktaj vortoj.

”Nature,” ekĝemis Erika forklinante la kapon pli profunden en la ombron.

Kaj Marta daŭrigis severe kaj tamen triumfe:

”Do, la ĵaluzo estas tiam motivita, se la viro, kiun vi amas, efektive amas alian virinon; sed tiam rekonu, ke ĉiu sinturmentado estas vana, ke ĝi ne revenigos al vi la vivantan amaton, kiel la preĝo ne revenigos al vi la mortintan – kaj la ĵaluzo estas tiam nemotivita, se la viro la alian virinon ne amas; sed tiam ĝi estas nenio alia ol infaneca nervozo, ĝi estas pruvo de konstanta sinhumiligado, kaj esence io tiel ridinda, kiel malĝojo pro remburita ĝibo.”

La spritaĵo de Marta estis eble iom perforta, Erika tamen ekridis pri ĝi. Ŝi ridis belege, per melodia, tremmodula rido, ŝiaj malgajaj okuloj ekbrilis kaj ŝiaj vangoj mole ruĝetiĝis.

Ŝi rapide ekstaris kaj aranĝis sian ĉapelon kun longa vidvinvualo.

”Mi devas, mi devas nun foriri, mi devas vin bedaŭrinde forlasi en la plej interesa interparolo,” ŝi diris freŝe; ”mi ja restis nepardoneble longe. Sed mi sentis, kvazaŭ mi hodiaŭ eĉ ne povus de vi foriri.” ŝiaj frambe ruĝaj lipoj ne tremis plu kaj faris vigle agrablajn frazetojn.

Antaŭ la domo atendis Pavel Horan, kaj kiam li kliniĝis al mano de Erika, tra la malhelo ekbrilis ardaj kaj malgajaj okuloj de senpacienca viro.

”Hieraŭ, kiam vi iris al tombejo por viziti la mortintan edzon, mi ne devis tiel longe vin atendi.” Li riproĉis amare. ”Mi neniam plu permesos al vi, veni antaŭ nia rendevuo al mia edzino por ĉe-tea babilado.”

”Via edzino estas tre bona”, diris Erika mediteme.

”Jes.”

”Kaj en diversaj aferoj ankaŭ saĝa.”

”Povas esti.”

”Kaj estas momentoj, kiam ŝi estas eĉ bela. Hodiaŭ estis kelke da momentoj, kiam mi eĉ ne povis forturni la okulojn de ŝi, ŝajnis al mi pli bela ol ĉiuj virinoj, kiujn mi konas.”

”Eble” jesis Pavel ree distre. ”Sed kial vi ŝin hodiaŭ tiom laŭdas?”

”Ĉar mi ne plu ĵaluzas je ŝi.”

Li ellasis la manon de la amatino kaj ekĝemis en senfina miro.

”Mi ne komprenas,” li poste diris simple.

”Ho, mi efektive ĵaluzis je ŝi. Nur je ŝi sola. Kaj tio estis turmento, kiun vi eĉ ne kapablas imagi. Kaj neniaj viaj karesaĵoj kaj neniu via ĵuro helpis al mi. Tio kuŝis sur mi kiel venena nebulo. Ĝis ŝi mem forpelis ĝin de mi…”

Kaj ŝi metis kareseme sian brakon ree sub brakon de Pavel.

1916 (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.