La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Multjara kritika kronikisto de la ĉeĥa prozo, tre atentema ankaŭ pri la stilo. Liaj rakontoj el la medio de malgranda Bohemia urbo priskribas la amajn kaj moralajn venkojn kaj malvenkojn de etburĝoj ofte en kadro de sugestplenaj pentroj de la naturfenomenoj. Ili ebligas al la aŭtoro dokumenti la ”tragik-komedion de ĉiu homa celado ensorĉitan inter eternajn antinomiojn de iluzio taj seniluziiĝo, sopilro kaj sobriiĝo, flugo al grandeco kaj obtuziganta banaleco” (Arne Novák)
En tiu vespero la spaco estis ŝarĝita per fulmotondra maltrankvilo. Manja ne povis decidiĝi, ĉu ŝi kun Tonĉjo dum tia vetero ekiru ĉe noktiĝo gardi la kampojn al Hrachovišté. Rezultiĝis, ke mi akompanos ŝin. Ne ĝene por mi! Havante kelke da ulnoj da tenda tolo sub mi, mi povas longe rezisti eĉ al forta pluvego.
Ekpensinte pri la venanta nokto mi tremas pro malpacienco. La musko estas kvazaŭ preparita kuŝejo kun natura baldakeno. Odoro de tento el ĝi leviĝas, spiras el mallumo kvazaŭ viva estaĵo. La cerbo, sentemiĝinta de silento, senĉese jam nudas duopan paŝadon.
Mi imagas… se renkontas Manjo fonton, ŝi certe per sia ore brunigita piedo haltigas la kurantan akvon. La fluo ondiĝas trans neatendita baro. Manjo malsekigas siajn manplatojn, malvarmigas la vangon. Kaj al mi febro vipas la sangon, mi ekkriegus kun malklara konscio kiel vundita besto.
Fine jen ili estas. Ŝiaj viglaj movoj vibras tra ardega duonlumo kiel refreŝigo. Sed niaj manoj parolas per ataka lingvo de instinktoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj estas seka, bruliga. Pava okulo malklarigita de varmego; akra floro de netravidebla okulo kornika.
Ĝibulo Tonĉjo frotigas la vangojn al mia maniko, Manjo paliĝinta ekparolas intertempe ion febre malkontinuan.
Nur nun mi ekscias, ke denove ŝi devas iradi por nokto hejmen. Ambaŭ aliaj fratoj eklaboris en fabrikejo… Tonĉjo ilin tien rekte tiradis. Cetere la striko finita kaj malgajnita perfekte. Laboras nur parto de la laboristoj kaj nur kelkajn tagojn en la semajno, krome sub malbonigitaj kondiĉoj. La entreprenoj elektas la fratojn, dank’ al Dio, oni ne rifuzis.
”Kion diras pri tio Lenc, la ribelulo?”
”Ankoraŭ sur la lito apenaŭ li turniĝas. Kunvenas tamen ĉe li malkontentuloj kaj el la laboro eligitaj. Li promesas al ili, kiam li leviĝos, ke li ekkaptos la aferon de alia, pli sagaca flan-ko.”
”Vidu, la sovaĝulo ludetis kun flamo. Tiu al li nun rostis la haŭton. Se ĝi al li bonfare malardigus almenaŭ la cerbon!”
Sed Manjo estas iel delire malgaja; ŝi parolas kun somnambula fremdeco. Neatendite super ni mallumiĝis, kvazaŭ efektive nubaroj alflugus super niajn kapojn. Vere estas nur pli densiĝintaj suproj de la maljuna arbaro, kiuj super ni pendas kiel pezaj malllumoj. La vidosento ne helpas min, sole per ia nemateria etendigita palporgano mi sentas proksimecon de pina aŭ picea trunko kaj evitas por ne ekpuŝi. Manjo tamen iras tra la iluziiga mallumo facile, kun certeco de somnambulo, kvazaŭ por ĝi ne ekzistus baroj; ŝiaj maldikaj brakoj certe disigas densaĵon antaŭ ni. Mi apogas min fine al ĝia brako; en varma kubutangulo ŝi tenas mian manon kiel en boltingo.
De malproksime fulmo.
Kvazaŭ halucinantaj ni supreniras al montodorso kaj eksidas sub fendo de la plej alta rifo, por vidi almenaŭ parton de la ĉielo. Tre malpli densa arbetaĵo estas rimarkeble, kiel ĝi estas kovrita ĝis nigre.
Fulmo vipas intertempe tra tuta duono de la horizonto.
Sola unutona ideo regas la sensentan cerbon: la fulmotondro estas ankoraŭ malproksime.
Estus cetere mildigo, se en la tuta regiono eksplodus subite kriego. Sed eĉ ne sono ĝis nun…
Mi penas alpremi Manjon al mi. Harligoj sur la brusto, la genuoj kuntiritaj, ŝi kuŝigas la kapon sur mia ŝultro, ne kuraĝante meti la brakon ĉirkaŭ mia kolo.
”Ne tiom proksimen al mi”, ŝi baras min, kiam mi moviĝas.
”Ektimo infanema!”
”Ne tiom proksimen!” ŝi forsidiĝas. Ŝiaj dentoj brilas en la mallumon kvazaŭ volante min ekmordi.
Kontraŭe la pigmeo Tonĉjo jam eĉ ne daŭras gardi kaj rampas supren sur la roketon.
Vento alflugis kaj ĵetis la harojn de Manjo en mian vizaĝon.
La nanulo dume selis malaltan pinon, tiun kvazaŭ kun pendigito, kaj nun sur ĝi li sidas rajde, kiel groteska demono sur la sovaĝa vento mem; li ululas kaj krias de ĝojego.
Kaj Manjo kuŝas subite sur mia brusto. Nur singultoj movas ŝiajn manojn.
”Kio mankas al vi? Vi brulas kiel fajro.”
”Mi mem pro mi hontas, kio al mi okazas,” ŝi ekskuiĝis sur mia brusto. ”Mi pli ŝate volus foriri. – Al pilgrimo aŭ entute ien malproksimen: Eble mi trovus mildigon.”
Haha, jen ree ”tiu popolo” kvazaŭ en ŝi ekparolis.
”Malsaĝeta”, mi disfosas al ŝi la lipojn per kisoj kaj kunprenas ŝiajn pojnojn, ĝis ŝiaj manplatoj malvarmiĝas. Mi regas min, sed mi sentas en ŝiaj arterioj eksovaĝintan malgrandan koron, kaj kiam ekfulmas en malproksimo, ŝajnas al mi, ke tra ŝia vesto eklumis nudigita brusto. Kvazaŭ ŝia nuda oliva gracieco per fulmo distranĉus la mallumojn ĉirkaŭe!
Kaj tamen mi havas senton, kvazaŭ mi miksiĝus kun maldolĉa polvo de la tero.
”Lasu!”
”Vi havas okulojn kiel du grandegaj ringoj en la mallumo!”
”Mi ne volas” ŝi respondas, kvazaŭ rekonsciiĝante el nebuliĝo.
”Vi havas tiom delikatajn koksojn, viaj mamoj odoras de arbaro. Gracian talion… ”
”Kaj vi blankajn manojn.” La vizaĝo al ŝi en arego da disigitaj haroj subite ekbrilis; sunbruna kaj malamece pala kiel freŝa bronzo.
”Kion gravas?”
”Vi estas sinjoro.”
”Kompreneble”, mi eligas malklare kaj ne zorgante la sencon de la vorto mi sentas sole ŝiajn vangojn sur mia buŝo, superblovitajn kvazaŭ jam per infekta ardego de la falo. ”Mi pruvos al vi.” ŝia korpo streĉiĝis supren en arkon kun firma ringo de brakoj, kun kruroj kunpremitaj kiel premilo.
Eklumo en la koro, preskaŭ fiereco de kasto; ekscitita de tiu muta provoko. Momento, kaj ni kunpuŝas la kapojn kiel du luktantoj.
”Oh, hohohoho!” Tonĉjo super ni eksplodas en batala hurao de amo. Nun li rektigis sur la malhela venta ĉevalo, ekhenis sovaĝe, kriegis… ŝiaj genuoj nun subrompiĝis en terura angulo; sekundon ŝi pendas ĉe mi kiel droninta sur la kolo. Mi vagas sur ŝi per komfuzitaj manoj, poste kvazaŭ per unu pugnobato ĵetitaj ni falas en muskon. – Kiel estas ĉio simpla, ankoraŭ traflugis mian kapon.
Sed ŝi staras tuj ree sur la piedoj. Kun ŝira ekkrio ŝi ĵetas sin al la roko, ĉirkaŭkuras ĝin sovaĝe kiel ombro de raba besto.
Malfrue mi konsciiĝis pri la krakado super ni kaj bruon de falegantaj rompaĵoj. Ĉion, kion mi malatentis en freneza teruro de fortaj sentaĵoj.
Grandioza fulmo ankoraŭ de malproksime bruligis nun la tutan firmamenton. Ĝi sufiĉas, ke mi rimarku, ke supre sur la roketo ne plu estas la pigmea pino kun la memkreskita pendigito. Estas nur freŝe fendita misforma stumpo, kiu ne eltenis tiun ŝarĝon.
Kaj ne estis tie Tonĉjo. De malsupre, el profunde de la alia flanko en la unuan ekmurmuron de tondro aŭ en muĝadon de miaj delirantaj tempioj enŝiriĝas kaveca, ĝis nervojn frostiganta hurlado. La genuanta ombro de Manjo ululas kiel besto ĉe rando de la abismo.
”Jen! Rapide… tra ĉi tie!”
Manjo somnambule subiĝas malsupren tra abruptejo vivoriska eĉ dumtage. Per ĉiu forto de la volo mi superas la senfortecon, kiu pezigas la membrojn kiel en dormo. Mi puŝas min post ŝi. Akra doloro en la genuo… mi malatentas ĝin kaj plue min batas je ŝtonrandoj kaj rompaĵoj.
La hurlado malsupre malfortiĝas al ĝemoj, kiuj ŝajnas kreski ĝis senfino. Mi alglitas tien, kie Manjo jam estis ĉirkaŭkaresanta malhelan kaj sin skuantan materion.
Mi rememoras pri lampeto en la poŝo; elĉerpita ĝi vibras nur per malakra, blindiganta okulo. En ĝia rondo inter ŝtoegoj kunturiĝas estaĵo per sango surverŝita kun miaforma brusto frakasita kaj abrupte altiĝanta, haroj kungluitaj kaj absorbantaj la malsekecon.
Manjo jam de sur si forŝiris ĉion, per kio estis eble la haltigi. Ŝi bandaĝas la kontuzitan frateton kun mireginda lerteco. Mi rimarkas, kiel ruĝo nereteneble traigas ĉion kaj mi hontas, kiel mi estas ĉe ŝi senhelpa.
Ŝi nun sidas kaŭre kaj en estingiĝanta rondo de la lampeto rigardas antaŭ si kiel freneza.
”Estos bezone ŝanĝi…” mi ne findiris solan ideon, kiu trairis mian cerbon, kiam la lampeto estingiĝis. Fulmoj cete nun kruciĝas seninterrompe; ili trenas post si tondradon, ĉiam kaj pli proksiman.
”Vi atendos ĉi tie!” subite al mi Manjo ordonas per seka kaj fremda voĉo. Ŝi rifuzas prezentatan mantelon kaj duonnuda per salto de sovaĝa kato ŝi forkuras en mallumon.
Ĉio en mi muĝas kiel kluzo sen formo kaj tempo. Stertoraj ĝemoj, poste jam nur siblaj ekspiroj de la vundito, superbruataj de infero en la atmosfero. Tondraj radoj ruliĝas tra la firmamento, fulmoj alternas kun nokto pli malhela ol malĝojego; nuboj kiel nigraj kaproj kunpuŝiĝas per fruntoj kaj kornoj, fulma kontraŭ si per apraj dentegoj, rikanigas fajrajn nazotruojn.
Sed la fulmotondro neniam bruegas longe super ĉi tiuj lokoj. Baldaŭ jam nur ĝemas kaj fajfas; la fulmoj nun ekfajras ie malproksime post la arbaroj de Dobříš.
Ŝajnas al mi, ke mi pasigis malbonan halucinon. La rado de la tempo kvazaŭ estus moviĝinta kelkfoje al malpleno… kaj mi estus dezirinta tute ne ĝisatendi sekvontan horon.
Mi ne scias, post kiu tempo venis homoj kun lanternoj.
Kun ili ŝi, mirinde trankvila, severa, preskaŭ flegma. Ŝi ne plu malesperas, ne veas, estas nur morte pala.
La homoj nin rigardetas; por ŝi kvazaŭ mi ne ekzistus.
El ”Muziko en izoleco”, 1925 (V. Štech.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.