La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La unua prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, elektebla ĝisvive. Antaŭ la mondmilito profesoro de sociologio kaj filozofio ĉe la ĉeĥa universitato en Praha (de 1882). Tuj de la komenco li aktive partoprenis la publikan vivon, ofte starante en la centro de disputo, defendante vidmanierojn nepopularajn aŭ nekutimajn, kiuj poste tre ofte pruvi ĝis pravaj, utilaj aŭ veraj. En j. 1891 kaj 1907 li estis elektita deputito en la Aŭstria parlamento en Wien. Liaj ĉefaj verkoj: Elementoj de konkreta logiko, Ĉeĥa problemo, Sociala problemo, Ruslando kaj Eŭropo. Lia teorio, ke la senco de la ĉeĥa historio estas la efektivigo de la humaneca idealo, kies bazo estas la religieco, trovis vastan resonon, kvankam ne ĝeneralan akcepton. La suba traktaĵo redonas ĝin per propraj vortoj de la aŭtoro el lia verko ”Jan Hus”. (aperinta unuan fojon en j. 1896.)
Nia nacia renaskiĝo, pri kiu ni klopodas jam de cent jaroj iom konscie, estis tuj en sia komenco spirita batalo kontraŭ premo kontraŭreformacia, ĝi estis daŭrigo de tendenco kaj idearo reformaj, por kiuj Hus prenis morton martiran.
Per renaskiĝo (laŭ la latinida vorto renesanco) ni komprenas inaŭguron de nova epoko en la sama senco, en kiu oni uzas la konoernan fremdan vorton delonge pri la nova epoko, kiu en scienco kaj arto starigis sin kontraŭ la mezepoka mondkoncepto pretigita de katolikismo. En sfero religia kaj eklezia oni uzas la vorton reformo, reformacio. Ĉiujn tiujn ĉi kaj similajn nociojn (ekz. instauratio Bacon) ni komprenas tiel, ke ni rigardas la forlason de la mezepoka mondkonoepto kaj de interresponda kun ĝi organizo de la vivo kaj de la socio, forlaso pli malpli konsekvenca kaj radikala, kiel progreso, evoluo kaj disvolvo en signifo de pliperfektiĝo, plibonigo, riparo. Tiu ĉi nocio, kiel ankaŭ la vorto mem estas nova, moderna.
Nia renesanco, nia renaskiĝo (denova naskiĝo, vekiĝo, resurekcio ktp.) staris kontraŭ la sama mezepoka koncepto; kaj ĝi kontraŭstaris ĝin jam duan fojon, ĉar, per la historia okazado, nia unua reformacia provo estis haltigita, stagnigita, malebligita per sistema tendencaro kontraŭreforma kaj kontraŭrenaskiga.
Do, tute nature, nia renovigita renaskiĝo ligadis nin al nia reformacio, ĝi estas, post provo unua, provo dua.
Ke nia renaskiĝo estas provo daŭrigi la verkon de Hus, tion ni vidas ĉe niaj ĉefaj vekantoj kaj ĉe ilia celado: Dobrovský, Kollár, Ŝafařík, Palacký, Havlíček. Aug. Smetana iras plu sur vojo surpaŝita de Hus.
Niaj plej unuaj vekantoj estis pastroj (Dobrovský, Kollár), kaj atentu: konkorde, en la sama spirito, kontraŭ morteco kontraŭreformacia, laboras por la nacio pastro katolika kaj evangelia. Inter la unuaj vekantoj estas longa vico de pastroj – ĉiuj klopodas por spirita progreso kaj libereco kontraŭ premo kontraŭreformacia. Mi klarigis jam en ”La ĉeĥa problemo”, kial ĝuste la pastroj estis la unuaj vekantoj.
Posteuloj de Fratoj (sekvantoj de Hus ankaŭ laŭ la konfesio Kollár, Šafařík, Palacký) verkis al ni la unuan nacian programon renaskiĝan. Precipe Palacký, patro de la nacio, la unua klarigis al ni la sencon de nia historio kaj reformacio, antaŭmetis al ni la kulminon de la tutmonda kaj la bazan ideon de la ĉeĥa historioj: la religian idealon de la Fratoj – tiun idealon li deklaris, samtempe idealo de si mem kaj de la ĉeĥa klopodado nacia, klopodado renaskiĝa.
Havlíček skribis al tiu ĉi, se mi povas diri, evangelio renaski ĝa epistolojn (de Kutná Hora), Smetana tuŝas jam la estontan evoluon postreformacian – de Dobrovský ĝis Palacký, Havlíček kaj Smetana daŭre estas seninterrompa konscia celado por esti ligita al la spirita heredaĵo de la pastrojreformatoroj kaj por daŭrigi ilian spiriton.
Ne la personoj de la vekantoj, nek ilia profesio kaj konfesio aperigas ilin kiel daŭrigantojn de la reformatoroj, sed ĉefe ilia doktrinaro ligas ilin kaj nin al tiuj ĉi niaj antaŭuloj: la idealo humaneca, la ideo fundamenta kaj baza, estranta ĉiun klopodadon vekan kaj renaskan estas la ideo de nia reformacio: humaneco estas sole alia vorto por Frateco kaj sur tiu ĉi ideo precipe Palacký konstruadis nian programon nacian.
* * *
Ni estas nacio de Hus kaj ni volonte nin tiel nomas – sed ĉu ni estas tiu Husa nacio laŭvere kaj laŭ realo?
Ni ne estas. Ankoraŭ ni ne estas.
En nia nacia klopodado estas granda manko de interna vivo, de vivo spirita; la konscio pri tio, ke nia renaskiĝa programo devas esti daŭrigo de tradicioj reformaciaj, estas malforta.
Certe estas simptomoj mirigaj, ke en nia prihistoria scienco oni ne progresis super la klarigon de la ĉeĥa reformacio donita de Palacký; ke ni ne havas ankoraŭ skribitan historion de nia evoluo laŭ eklezioj, nek historion de kontraŭreformacio; ke la verkoj de Hus ne estas eldonitaj en lia patrujo, ke fremdlando prilaboras multe la verkon de la vivo de Hus; ke la traktado pri la monumento de Hus ankaŭ iraĉas – ĉio ĉi ĵetas sur nacion de Hus lumon mirigan.
Ambaŭ niaj ĝisnunaj iom grandaj partioj, la partio malnovĉe ĥa kaj la novĉeĥa, tute videble kaj senkaŭze deklinis sin de la kultura programo de Palacký kaj de la programo kultura, renaska kaj reforma. La partion malnovĉeĥan jam senpere gvidas kontraŭrenaskiĝa klerikalismo kaj en la partio novĉeĥa Sladkovský mem rezignis pri tiu ĉi ĉeĥa programo, transirinte al la ortodoksa eklezio pro motivoj politikaj, kiuj predikas ideon nomitan cirilo-metodia, tiuj daŭrigas iri sur tiu ĉi vojo kontraŭrenaskiga, neĉeĥa.
Sur unu flanko agado kaj efektiva programo tute aliaj, sur dua flanko nevera emfazado laŭ vortoj de programo alia kaj tute kontraŭa: dueco, disigo, neveremeco de pensado kaj farado: kie do estas la vero? Ĉu en tio, kion ni fakte faras, aŭ en tio, pri kio ni deklamas kaj pri kio ni antaŭ la mondo fieras?
Ĉu eble estas pravaj tiuj, kiuj la verkon de Hus konscie malŝatas?
Certe estas, ke la kontraŭreformacia tendencaro de la klerikalismo, haltigita de la tendencaro renaskiĝa, forte revivi ĝis en la lastaj jaroj kaj, ĝuste dum nia tempo, sisteme sin organizas. La pastraro katolika, kiu en la pli maljuna epoko estis decide progresema kaj, en koncepto de nia historio, konsentis kun Dobrovský, Kollár, Palacký, la pastraro, kiu honoradis ankaŭ Huson, kiel ni ankoraŭ vidas ĉe Třebízský, tiu pastraro nun jam, krom sensignifaj esceptoj, daŭrigas ĉiam pli videble la spiriton kontraŭreformacian. Post la renaskiĝo de spirito reforma kaj kontraŭ ĝi organizas sin nun, jam eĉ politike, la renaskiĝo de spirito kontraŭreforma.
Kiu almenaŭ el malproksimo sekvas nian literaturan kaj spiritan vivon ĝenerale, tiu devis tion ekkoni; sed li devis samtempe ekkoni, ke tiun ĉi kontraŭreforman kaj kontraŭrenaski ĝan tendencaron precipe la novĉeĥismo, principe liberalisxna, kontraŭstaras nur malvigle: kion tio signifas?
Tio estas grava problemo nuntempa, tio estas grava problemo nacia. Pri ĝi mi volus hodiaŭ paroli.Mi ne serĉos la vortojn, por pentri la aferon, kiu hodiaŭ antaŭ duonmilo da jaroj okazis (ankaŭ tiam estis sabato) en Konstanz – mi ne priskribos la punbrulejon, sur kiu vivfinis unu el la plej bonaj filoj de la nacio… ni vivas en la estanto, ni vivu ĝin plene kaj tial ni primeditu, kion la Konstanza brulŝtiparo signifas hodiaŭ, ĉar tiu ŝtiparo ne estas ankoraŭ dismetita…
* * *
La Konstanza-n brulŝtiparon vivigas kaj revivigas senintereso pri la lastaj veroj de la vivo, senintereso pri la lastaj celoj de la homo.
Premas nin indiferentismo.
Nian renaskiĝan programon malfortigas la liberalismo; la veka klopodado pri klerigo kaj instruo haltas ofte ĉe pli malpli eklektika imitado de diversaj eŭropaj modeloj, sed ĝi ne estas konscia, sistema kaj konsekvenca daŭrigo de ideoj renaskaj kaj reformaciaj. Tiujn ideojn ni posedas sur papero – efektive ni ne estas estrataj de ili.
La liberalismo en sia esenco estas filozofia racionalismo, neante tre ofte kaj unuflanke la religian kaj etikan sencojn de la vivo kaj kulturo; sociale ĝi estas filozofio aristokrate-plutokratia.
La liberalismo konstituiĝis en la XVIlI-a jarcento precipe en Francujo kaj ĝi efektivigis revolucion grandan kaj revoluciojn malpli grandajn precipe ankaŭ tiujn en j. 1848, sed la reakcioj ne kapablis malvenki ĝin: ankaŭ ili mem estis en sia kerno liberalismaj, tendencante por reveno al pli malpli malnovaj ordoj sociaj sole pro motivoj de ekstera utileco. Tial ili efektive plifortigadis la liberalismon. Oni akceptis liberalan kaj revolucian konstituciismon politikan – per tio ankaŭ ĝia filozofia bazo estis akceptita, aŭ almenaŭ tolerata. Tiel la liberalismo fariĝis la kuranta filozofio de nia epoko – precipe la jurnalaro, servanta al la liberala konstituciismo, estas liberalisma. La liberalismo estas granda kontrakto de la epoko konservi iomete la socion sur ĝiaj fundamentoj difektitaj de revolucio, ripari ie ion sur ĝia konstruaĵo, jam eble eĉ tuŝi iun el la fundamentaj kolonoj, sed sole tuŝi; sen ia ajn principa revizio aŭ reformo – jen la devizo de ĉia liberalismo.
Tiu liheralismo estas per sia deveno en malkonsento kun la baza ideo de nia renaskiĝo, nome kun la ideo humaneca, ĉar tiu ĉi fontis ĉe ni el nia Frateco. Nia Frateeo estis ja alia ol la ”frateco” de la franca revolucio. Nia Frateco baziĝis sur sento kaj ideo religiaj, la frateco revolucia estis la neado de la religia sento, fontis el tendencaro politika. Mi kapablas juste taksi la bonajn servojn, kiujn la libieralismo efektivigis por la homaro kaj por nia nacio, sed tamen mi ne akceptas ĝin komplete kaj precipe mi ne akceptas ĝin en tiu formo, en kiu gi aperas post j. 1848.
La plimulto da homoj eble ne atentos tiujn ĉi delikatajn diferencojn; sed tio ĉi ne estas nur diferencoj laŭnociaj, ili estas samtempe diferencoj laŭ vivaranĝo kaj laŭ nacieco. Nia nacia, ĉeĥa idealo humaneca ne estas identa kun la humanismo revolucia; el nescio pri tiu ĉi diferenco sekvas nia nekapableco ĝuste ligi nin al nia propra estinteco kaj daŭrigi ĝin en spirito efektive ĉeĥa.
La humaneca idealo ĉeĥa havas sian historian kaj objektan fundamenton en nia reformacio, ne en la franca revolucio; la humanismo liberalisma ne estas identa kun la humaneco de nia reformacio. Kiu volas pensi kaj senti ĉeĥe, devas konscii tiun rilaton.
Kiel mi montris en ”La ĉeha problemo” kaj kiel mi tuj resumos tie ĉi, en nian programon renaskigan penetris tiu ĉi fremda liberalismo kaj difektadis la renaskiĝajn ideojn, kiujn ĉerpadis niaj vekantoj el nia reformacio; el tio estiĝis sekvoplena malkongruo de bazaj ideoj en nia nacia programo.
Tiu ĉi liberalismo efikis tuj netaŭge laŭ socia kaj etika vidpunktoj.
Sur unu flanko estis la nacio revivigata per idealoj reformaciaj kiuj ne estis forgesitaj malgraŭ ĉia penado kontraŭreformacia; sed samtempe de dua flanko oni proponadis al la nacio, ne preparita, fremdajn ideojn ofte kontraŭajn al tiuj ĝiaj ideoj. Per tio estis konservata en la nacio, kiu subigis sin sub la kontraŭreformacian premon sufiĉe nesincere, duoneco kaj nekaraktereco. La liberalismo helpadis la verkon de la perforta kontraŭreformacio. Nia degenero estis tamen, en unua vico kaj precipe, degenero morala, renaskiĝi ni devas antaŭ ĉio morale kaj ĝuste por tiu ĉi tasko la liberalismo ne estas kapabla. Kiel ĝi procedis politike en la verko kontraŭreformacia, trudante al ni perforte fremdan lingvon, tiel ĝi ankaŭ malutilis nin interne: estante kontenta pri filozofia neado kaj etika kaj sociologia fuŝado.
1896 (Stan. Kamaryt.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.