La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vladislav Vančura

(1891-)

Majstro de juna ĉeĥa prozo. Pliriĉigis sian modernan lingvon el popola riĉeco proverba kaj el antikvaj mezepokaj kaj renesancaj klasikuloj.

Liaj romanoj kaj noveloj ĉiam pli evitas ĉian problemecon kaj klopodas esti puraj rakontaĵoj pri tio, kio okazis, la romano fariĝas ”pura epiko”.

FUĜO

Jonjon amis Barány laŭ la maniero de junaj amantoj, kiuj sin fordonas al sia amo el tuta koro. Iliaj okuloj ne vidas, iliaj oreloj ne aŭdas, ilia lango elparolas neniun alian nomon, ol tiun de la amatino. Ilia ekzaltita kaj tremetanta animo kiel magnetpinglo montras konstante nur al la flanko de la amatino. Li amis Jonjon senlime kaj lia ardeco, estante senkaŭza, sovaĝa kaj furioza, meritas esti nomata frenezaĵo.

La ĉarmo de Jonjo estas rekonata, ŝiaj okuloj radiadas, sed ĉu la beleco estu kaŭzo, ke la amanto disgratadu siajn manĝojn, ke li sin turnadu sur sia lito gratvundante sin kaj ke li ploru, trovante nenion pli kruela ol la ploro?

Kvietaj viroj, kiuj povas revi pri siaj fianĉinoj sidante en apogseĝoj kaj de momento al momento aranĝante la kovrilon sur siaj genuoj, malfacile komprenus tian kvanton da furiozado. Mankas eĉ nomo por ĝi, ĉar ĉiuj nomoj, kiujn oni al ĝi donis, ne enhavas la esencon de tiu ĉi brulado, nek la kernon de la flamo.

Ho vi, profunda avido de l’ koro! Abismoj, kiuj aperas tiel subite! Ili estas teruraj, sed eĉ se ili estus ankoraŭ pli terurantaj, ĉi tiuj pasioj, ĉi tiuj uraganoj de ĉielaj spacoj, estas signo, ke la volbaĵo de universo ja ne disfalis. Jen konsolo, kiu restas al ni. Kvankam la homoj estu do plorindaj aŭ mirindaj, ili nur nombru de mano al mano siajn monerojn, la vivo ne perdis eĉ unu el siaj koloroj!

Rozoj estas pli pompaj ol antaŭe, larmoj pli brulas, kolero estas pli furioza, envio pIi mordas, senkulpeco havas pli lazurajn okulojn, en vejnoj fluas kaj leviĝas sango pli vigle, ĉar la pasioj skuegas la animojn pli potence ol antaŭe! La mondo pliperfektiĝas dum miljaroj. Jen medikamento kontraŭ fihometoj fuŝludantaj per siaj instrumentoj, ke balotilo forigos ĉiun leviĝon de menso. Ankoraŭ daŭras la amo! Ankoraŭ ekzistas la Barány-oj kaj antaŭ ĉio la Jonjoj!

En sabato, la lastan novembran tagon, la geamantoj estis forveturantaj per la orienta rapidvagonaro. Malrapide alproksimiĝis la noktomezo. Nuboj kaj lunlumigata pejzaĝo turniĝadis, superŝutata de rapidegantaj fajreroj. Pluvo plaŭdis sur vitro de la fenestro kaj post nelonge reaperis denove la luno.

La galopado de la vagonoj similis al la rapidado de pereigo, sed la nekomparebla forto de l’ amo malproksimigis de Jonjo kaj Tomaso ĉiujn pensojn, kiuj ne koncernis amaferojn. Eĉ per unu penso ili ne ekmemoris tion, kio en nuna horo okazas en la patrina domo.

”Mi ekamis vin” diris Tomaso, ”kiam la unuan fojon mi vin ekvidis. La amo superregis min kaj malbone mi parolis dum niaj rendevuoj. Tiam la unuan fojon aperis en mia kapo hezitemo. Antaŭe mi neniam cerbumadis, nek timis, sed vi sugestiis timon al mi. Vi ĵetis ombron en mian animon kaj samtempe vi vekis la kuraĝon, kiu ripetas: Agu! Ekprenni la manon de la plej bela knabino, ĉar atendi signifas esti maljuna.

De tiam mi scias, ke la amo konstruas kontrastojn, kaj estas juĝanto de la kontrastoj, kaj egaliganto de la kontrastoj.”

”Ni ne sufiĉe gardis nin antaŭ ni”, rediris Jonjo, liberigante la manon de sia amanto, kiu malrapide rigidiĝis sur ŝia talio. ”Bedaŭrinde, la heleco, kiun vi atribuas al mi, donas negrandan doton, sed vi diris, ke vi estas plena de volo agi.

Kion mi faros, kiam vi laboregos, kiel mi ĝisatendos vin? Kiaj sukcesoj atendas vin? Kian verkon vi komencas?”

”Nenian, nenian” diris Barány, ”mi trovis nenion, kio estas granda, nenion, kio estas bela. Mi deziras nur resti kun vi kaj pensi je vi, kiam vi forirus por momento. Mi atente gardis min antaŭ la laboroj, kiuj difinas la sorton de junaj viroj, ĝi estis ĉiam la sama. Cetere, de la tempo, kiam la reĝoj foriras el siaj landoj, la aferoj pli malboniĝis.”

Jonjo ne povis konsenti, sed tiam la epoko de malpaco estis ankoraŭ malproksima kaj Tomaso kvietigis ŝin facile.

Li ĉirkaŭprenas ŝin kaj ĉio estas al li pardonita antaŭ ol li petas tion. Jonjo vidas, ke la amato regas ŝian animon, ke li estas, la estro de ŝia intelekto, la estaĵo, kiun ni fidas, okazis kio ajn.

En la kupeo de la vagono ne estis aliaj pasaĝeroj kaj la geamantoj ĉirkaŭprenis sin fervore.

Ili, kiuj eniras ekstazon pro tuŝo de fingroj, geamantoj sufokiĝantaj pro pasio, geamantoj plorantaj pro pasio, neamantoj en ĉi tiu soleco, dum nokto, tra kiu la rapidvagonaro skizas estingiĝantan linion, geamantoj, kies kapojn alproksimigas la spirito de la vivanta mondo, geamantoj aŭdantaj voĉojn, kiuj krias de profundo kaj de altaĵoj, ke la amo senvualiĝu sian misteron kaj ke la amantino disligu la zonon de sia vestaĵo, geamantoj, apenaŭa lernanto kaj apenaŭa lernantino de la instruo, kiu iam skuegis viajn ostojn, ĉu ili estus malobeontaj? Ho, ili ne estis tiom tromemfidaj, ili ne estis tiom arogantaj kaj ili fordonis sin unu al la alia.

La bruado kaj siblado de la fervojo sorĉumis ilian aŭdon, kvazaŭ parolus buŝo el malproksimo. Nenio povas doni pli plenan eksciton ol ĉi tiu nokto de geamantoj, kiu rapide pasis dum volupto, dum la balancoj, skuado kaj saltetoj de la vagono, dum lumis sleloj kaj terurita lumeto de vilaĝo, fluganta preter la fenestro kaj malaperanta.

Jam tagiĝis kaj Jonjo ne povis ankoraŭ malproksimigi siajn lipojn de la lipoj de Amato kaj siajn mamojn de lia brusto. La tago surprizis ilin, kiel surprizas edzo adultan edzinon kaj deloganton.

Tuj poste la vagonaro eniris stacion kaj bruego malligis iliajn fingrojn. Jonjo aranĝis siajn harojn kaj rigardis en speguleton, kiun ŝi havigis al si ankoraŭ antaŭ forvojaĝo. Ŝi aranĝis sian vestaĵon, vidante, ke multo ne plu estos riparebla. La vestaĵo estis disŝirita kaj ĉifita tro multe.

”Ne koleru,” diris Tomaso kaj tiam ŝi respondis erarparole. Dum unu sola nokto ŝi eble forgesis ĉinujn vortojn, neuzatajn en parolo inter geamantoj.

La vagonaro haltis kaj preter la fenestroj kuretis konduktoroj kaj kelneroj disportantaj manĝaĵojn. Tiu ĉi matenmanĝo havos certe sufiĉe da mankoj. Jam de malproksime estis videblaj du aŭ tri bonaj motivoj por ĝisatendi la momenton, kiam kafo kaj teo estos prezentataj en la manĝovagono. Sed Jonjon ne ĝenis la mankoj. Ŝi ridis pri ili, akceptante tasojn el la manoj de malpura infano, kiun oni vestigis nigre. Ŝi klinis sin de la fenestro rigardante en la ridantajn okulojn de la knabo kaj la eta kelnereto, kiu hodiaŭ vere bone dormis, ne povis tuj foriri kaj restis plian momenton staranta sub ŝia fenestro kun kapo renversita.

Barány enmanigis al li ian moneron, estante videble kolerigita, ĉar Jonjo matenmanĝos sen li.

”Mi ja petis vin, ke vi prokrastu,” li diris, kaŝante sian indignon kun malgranda sukceso.

Jonjo estis elektita por amo kaj ŝi estis preta fari ĉion, kion la amato nur neklare aludas, sed ne venis al ŝi la penso, ke la nulsignifa okazintaĵo de matena kafo povas veki koleron de tiu ĉi malfermanto de mondoj, de la edzo, al kiu inklinas ĉiuj ŝiaj revoj. Ŝi daŭrigis la sian kaj Barány, kiu ne kutimis konsenti tie, kie nur li havis la rajton de decido, rapide elverŝis la enhavon de la taso tra la fenestro.

Sed antaŭ ol li retiris la brakon, kiu eble propravole ekmoviĝis, li ekridis. Ankaŭ Jonjo respondis al li per rido kaj tiel la subita kaj obstina okazintaĵo solviĝis en gajeco de la geamantoj.

Dolĉa delikateco revenis kaj la parolo akiris nepriskribeblan belecon. Ŝajnis, ke ĉiutagaj kaj naivaj vortoj enhavas pli da konsolo kaj feliĉego ol libroj de poetoj.

Kisoj kaj ardeco varmigis sonojn al ili venantajn, kaj ilia koloro fariĝis pli kaj pli klara. Jonjo rekonas la profundan bluon de la voĉo, kiu al ŝi parolas, kaj ŝi respondas kun larmoj de amo. Mi amas vin el la tuta koro. Mi amas vin el la tuta koro.

El la romano ”Fuĝo Budapeŝton.” 1931. (O. Sklenčka)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.