La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Václav Vážný

docento pri ĉeĥoslovaka lingvo ĉe Komenský-universitato en Bratislava:

ĈEĤOSLOVAKA LINGVO KAJ ĜIAJ DIALEKTOJ.

Verkita originale por la Antologio.

La lingvo ĉeĥoslovaka apartenas, same kiel la pola kaj la lusaci-serba, al la okcidenta grupo de slavaj lingvoj. Ĝi havas escepte grandan signifon inter la oeteraj lingvoj slavaj, ĉar ĝia literatura formo ĉeĥa. komenciĝante de la 9-a jarcento, ekzistas kontinue dum tempospaco pli ol miljara kaj tiel konservis al ni la vojon de sia evoluo ekde la unuaj skribitaj dokumentoj de la ĉeĥa vorto ĝis nia epoko.

Lingvo ĉeĥoslovaka ni nomas aron da dialektoj, per kiuj parolas ĉeĥoj kaj slovakoj en sia teritorio en Ĉeĥoslovaka respubliko t. e. en Bohemio, Moravi-Silezio, Slovakujo, de montaroj Šumava (Böhmerwald), bohemia Středohoří kaj Krkonoŝe (Riesengebirge) al sudoriento, ĝis trans la karpatajn Beskidojn al Vihorlat, kie ĝi najbaras kun la lingvaj teritorioj rusa kaj hungara. Krom tiu ĉi kontinua teritorio ekzistas lingvaj insuloj en fremdlando. La kontinua teritorio de la ĉeĥoslovaka lingvo estis iam pli ampleksa, ĉar ĝi najbaris norde senpere kun la luzaci- serba kaj sude kun la slovena lingvoj.

Tiu ĉi kunligo estis interrompita per germana disvastiĝo orienten, kiu havis kiel sekvon la germanigon de slavoj en Alporegiono jam en la 8-a jarcento, kaj parte ankaŭ per la ekposedo de hungariaj ebenaĵoj fare de la hungaroj kaj per la hungarigo de la suda parto del’ slovakoj. Ĉeĥoslovakaj kolonioj ekster limoj de Ĉeĥoslovaka respubliko en Eŭropo estas en Hungarujo, Aŭstrujo (precipe en Wien) en Germanujo, grandnombre ankaŭ en la slavaj ŝtatoj Jugoslavujo, Sovetio, Polujo, Bulgarujo; sed precipe estas ili en Ameriko (pli ol 8oo.ooo). Laŭ la lasta popolsumigo en Ĉeĥoslovakujo (I. XII. 1930) oni kalkulis el la tuta nombro: 14.479.000 ĉeĥoslovakujaj ŝtatanoj 9.688.000 ĉeĥoslovakojn (t. e. 66,9%); se ni alkalkulas al tio la proksimuman nombron de ĉehoj kaj slovakoj ekster limoj de nia patrujo (ĉirkaŭ 1,500.000), ni povas hodiaŭ taksi la nombron de slavoj parolantaj per la lingvo ĉeĥoslovaka je pli ol 11 milionoj.

Kiel la dialektoj de aliaj lingvaj tutoj, ankaŭ la dialektoj ĉeĥoslovakaj ne estas komplete identaj. Alimaniere parolas simpla Prahaano, alimaniere ĉeĥo el Ĥodujo (ĉe sudokcidenta limo de Bohemio) aŭ el la regiono sub la montaro Krkonoŝe, alimaniere Moraviano el la centra tipa regiono Haná, alimaniere slovako el la apud-morava aŭ apud-danuba ebenaĵo en la ĉirkaŭaĵo de Bratislava, alimaniere indiĝeno el meza Slovakujo en la ĉirkaŭaĵo de Turĉiansky Sv. Martin, alimaniere orienta slovako el la ĉirkaŭaĵo de Koŝice aŭ Preŝov. Sed, kvankam dialektoj ĉeĥoslovakaj havas reciproke pli malpli grandajn diferencojn, laŭ kiuj estas eble dividi ilin en pli malpli grandajn grupojn, tiuj dialektoj havas vicon de komunaj signoj en fonetiko, morfologio, sintakso kaj vortaro, per kiuj ili distingas sin de la dialektoj de la aliaj slavaj lingvoj: la polaj, rusaj, sudslavaj k. s., kaj per kiuj ili unuiĝas en pli alian lingvan tuton: la ĉeĥoslovakan.

Dialektojn ĉeĥoslovakajn oni povas plej bone dividi je la ĉeĥaj en Bohemio kaj okcidenta kaj oentra Moravio kaj en Silezio, kaj je la slovakaj en orienta Moravio kaj en Slovakujo.

El tiuj dialektoj la plej signifaj estas: la dialekto centrobohemia, per kiu oni parolas en centra Bohemio en granda cirklo ĉirkaŭ Praha kaj kiu fariĝis bazo de la literatura ĉeĥa lingvo; la dialekto centro-slovaka (ekz. dialekto de kultura centro slovaka en Turĉiansky Sv. Martin), kiu fariĝis bazo de la slovaka literatura lingvo.

La unueco kaj kontinueco de la dialektoj slovakaj kun la dialektoj ĉeĥaj kaj moravianaj, kiel unu ĉeĥoslovaka tuto en grupo de la okcident-slavaj lingvoj, estas, en la mondo sciencula, ĝenerale rekonata. Sufiĉas atentigi pri la opinioj de la patriarko de l’ slava kaj ĉeĥoslovaka filologio, Josef Dobrovský

(1753-1829); de la du fondintoj de l’ slava etnografio: slovako P. J. Šafařik (1795-1861) kaj lia ĉeĥa sekvinto L. Niederle (*1865-) eĉ de komparaj filologoj slavaj Fran. Miklosich (18181891) kaj Václav Vondrák (1859-1925).

Sed tamen provis kelkaj sciencistoj doni al la slovaka memstaran lokon en familio de la slavaj lingvoj rilate la ĉeĥan.

Tiel, la ruso F. Florinskij (1854-1919), kvankam li deklaris, ke la slovaka staras al la ĉeĥa pli proksime ol al iu ajn lingvo slava, tamen klopodis pruvi, ke la slovaka havas rajton pri aparta loko en la familio de la slavaj lingvoj, same kiel la ĉeĥa, pola, aŭ alia slava lingvo. Simile, lia slovaka daŭriganto Samuel Czambel (1856-1910) en akrevidaj sed ankaŭ unuflankaj kaj malklarigitaj de antaŭjuĝoj verkoj slovak- kaj hungar-lingvaj provis pruvi, ke la slovaka havas karakteron sudslavan kaj ke ĝi estas sendependa de la ĉeĥa. Alia filologo, la bulgaro Benii Conev (*1863) klopodas klarigi la evoluon de la slovaka el la lingva kontinueco sudslava, precipe bulgara. La nepruvitaj hipotezoj de tiuj ĉi esplorantoj estis komplete refutitaj de ĉeĥoslovakaj filologoj kaj etnografoj precipe de Jiři Polívka (1858-), Frant. Pastrnek (I853-), Jozef Škultety (1853-), V. Vondrák k. a. Tiel, neniu sukcesis malfortigi la opinion pri la kontinueco kaj unueco de la lingva komplekso de l’ dialektoj ĉeĥaj, moravianaj, slovakaj en pasinteco, nomataj nuntempe ĉeĥoslovaka lingvo.

La lingvo ĉeĥoslovaka, tiamaniere komprenata, estas, precizesprime, nur lingvo abstrakta; ĝiaj konkretaj reprezentantoj estas du literaturaj lingvoj, kiuj evoluis sur la teritorio de la ĉeĥoslovaka nacio: literatura lingvo ĉeha kaj literatura lingvo slovaka.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.