La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Komencis per prozaĵoj kun temoj amaj kaj erotikaj vidigantaj tuj ĉe la *komenco talenton epikan. En Sibirio, kie li servis en ĉeĥoslovakaj legioj, maturiĝis lia talento kaj li verkis kelkajn novelojn el tiama militista vivo. Nun li havas plej grandajn sukcesojn en dramoj kaj komedioj. Kelkaj estas ofte ludataj, ankaŭ ekster la limoj de la respubliko.
– Novelo supre presita estas el libro ”Ora Venuso”. Rakontas en ĝi *ano de soldata trupo de iu mezepoka kondotiero.
Ni staris en densaj vicoj atendante atakon, kuntuŝe unu apud la alia tiel, ke eĉ la nukoj de la ĉevaloj sin frotis.
Lanco firme en mano kaj spasme tenata, ĝis la mano doloris.
Antaŭen ni ĉiuj rigardis sen ektremo, rigidiĝintaj, senpensaj kaj ŝtonaj. La ĉevaloj eĉ ne ekhenis, nur pli firme ili enigis la hufojn en la molan argilon.
Kaj al ni atake kuris en ritma galopo longa falango de kavalerianoj peze vestitaj kaj post ĝi denove alia kaj alia en rektaj linioj. Lancojn ili tenis direktitajn kontraŭ ni kiel ni kontraŭ ili, kaj ties pintoj kvazaŭ jam eniĝis en nin. Mi vidis viron, kiu kuregis al mi. La ĉevaloj flugis al ni pli rapide ol hirundoj, la homoj sur ili sidantaj kreskis pli kaj pli ĝis giganteco – kaj subite je du aŭ tri paŝoj antaŭ ni – tio estis, kvazaŭ arĝenta kordo trostreĉita rompiĝus – ili kiel akvofalo ekruliĝis al ni.
Poste ekkrako de lanco, kiu rompiĝas, falo al tero, ĉevala hufo ektintinta je metalgarnaĵo de kasko, kiu estis frakasata, nova frapo en tempion, kaj poste fino de ĉio… ĉio…
El la taĉmentoj komandata de kvin bandestroj restis iom da vunditoj kaj amasoj da kadavroj.
Tio estis fino, terura fino. Sed antaŭ kelka tempo, pli frue, tio estis ankoraŭ pli terura.
Tio estas en tempo, kiam ni ĉiuj malsatis, pli malbone ol hundoj. La sango bolis en ni pro malsato kaj niaj pupiloj estis plilarĝigitaj, kvazaŭ ni estus trinkintaj venenon. Ni malsatis ne al manĝajo – ho, tute ne, la duko ja sendadis al ni de tempo al tempo kun la salajro beletan brutaron – sed al virinoj ni malsatis. Jam la kvinan monaton ni elrabadis la regionojn de ribelemaj urboj; ĉie estis jam dezerto kaj la kamparaj loĝantoj estis lokitaj en urboj bone riparitaj, nevenkeblaj por kavaleriaj trupoj. Kiam ni rajdis sub iliaj remparoj, ni vidis virinojn kiel vizion el alia mondo, rigardantajn al ni de sur la pinaklo.
Ofte nin ekprenis la dezirego invadi najbaran teritorion, kie virinoj nenion antaŭsupozantaj vespere venadis kun bareleto sur kapo al fontoj por ĉerpi akvon, sed tia ago estus kaŭzinta sangan malutilon al la afero de la sinjoro duko kaj al la nia. Nu, iru plue laŭlonge de remparoj de blankaj urboj!
Unufoje ni sukcesis ordoni kontribucion. Brilegan pagon: bovojn kaj virinojn. La unua kondiĉo estis: Ke ĉiuj hetajroj eliru el la urbo al ni, kaj kvin virginoj al niaj estroj. Ili venis ĉiuj, la publikulinoj kaj la virginoj, blanke vestitaj, ĉirkaŭprenante sin je kolo kiel fratinoj. Kvin plorantaj virginoj enpaŝis en la tendojn de niaj ĉefoj. Ho, kia nokto estis tiam! Sed en ĝia mallumo la loĝantoj de la urbo faris atakeliron kaj ni forkuradis kiel lacpeletaj lupoj. Sed antaŭ ol ni salte eksidis sur la ĉevaloj, ni murdis la virinojn, kiujn ni havis en brakoj.
Kaj plue, plue, kiel lupoj sen kuŝejo, tra fruktodonaj regionoj, kiujn ni piedpremis tiel, ke ili similis ŝoseojn, denove al iu urbo, kies oraj tegmentoj superstaris el blanka girlando de muroj. Sur ili staris la neakireblaj virinoj.
Mi vidis en tiu tempo kapitanojn mordantajn de malsato la ekstremaĵojn de siaj lipharoj; iufoje ili enigis al la ĉevaloj spronojn en la ingvenojn, ĝis sango elfluis, devigante tiel ilin al freneza galopo; alifoje ili sidiĝis antaŭ tendoj kaj trinkadis dum lutaj tagoj kaj noktoj, ĝis ili falis sur la teron kiel mortaj.
Ne alimaniere fartis ni, soldatoj. Ni ekaplodadis kiel pulva mino pro ĉia bagatelo. En la tendaro okazadis interbatiĝoj, dum kiuj fluis sango, kiam la plej bonaj amikoj sin frapis per sabroj tiom longe, ĝis unu el ili falis sur la teron surverŝita de sango aŭ de elfluanta cerbo. Ŝaŭmo fluis de iliaj buŝangule-toj. Mi ridis, kiel ili vipis kaptitan kamparanon, kiu sin tro defendis, ĝia la karno defalis de lia dorso. Mi vidis…. Ho, tio estis terura! ĉu helpis nin la salajro akurate sendata de la sinjoro duko?
Kaj niaj arĝentaj moneroj en saketoj, ĉu ili ne tintis senutile?
Poste venis la printempo.
Mi rememoris pri niaj blankaj virinoj. Iliaj orecindrokoloraj haroj briletadis en miaj sonĝoj ie sub la suno, kaj estis momentoj, kiam mi ekvidis ilin starantaj antaŭ mi je manetendo.
Je manetendo iliaj rozkoloraj 1ipoj kaj okuloj grize-bluaj kun oraj haroj!
Niaj blankaj virinoj… Mia kapo brulis kaj la lipoj krevadis kiel pro soifo al kisoj.
Estis printempo.
Sed mi piedpremis la florojn, kiuj elkreskadis en la herbo.
Ĉiu el ili bruligis min en la okulo kvazaŭ ardaĵo.
Ni ne toleris blankajn florojn. Iufoje ni marŝante alvenis al la bordo de lago blua kiel ĉielo. Sur la bordoj kreskis arboj tute blankaj. Ni alvenis tien vespere, kaj en luna 1umo ŝajnis, ke blanka neĝo kovras ĉiun branĉon. Kaj tamen tio estis floroj, blankaj floroj. Tuj ni faligis ĉiujn arbojn, piedpremis la blankajn florojn, el la branĉoj faris amasojn, kiuj brulis dum tiu printempa nokto. La floroj kuŝantaj sur la tero estis kuŝpajlaĵo por niaj ĉevaloj.
Ni havis unu solan pasion: volupton al detruado. Tra la regiono ni flugadis kiel akcipitroj. Hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke, de la remparoj de unu urbo al alia. Almenaŭ ni bruligis la malplenajn vilaĝojn kaj antaŭurbojn. Jam el malproksimo nin bonvenigis terurita muziko de sonoriloj sonantaj alarmon. Sed la blankaj ribelemaj urboj rezistis.
Malantaŭ ni estis dezerto, antaŭ ni terurego.
Sed nenie ĉirkaŭ ni estis virino. Nian tutan salajron ni estus, enŝutintaj al ili en la sinon, se ili estus alvenintaj. La regiono sen ili estis duoble dezerta.
Iufoje vespere, la trumpetistoj ektrumpetis en malprofunda valo, ke ni ripozu. La gardantoj staris ĉirkaŭe; kelkloke sub kaldroneto ekflamis fajro. Sed ni ne bezonis fajron, la nokto estis varmeta, luma kiel mateno. Estis ja printempo. Mi ne desaltis de la ĉevalo, mi ne pensis pri dormo, nur pri virinoj mi sonĝis, belaj, rozolipaj. Tial la tutan tagon mia koro batis kaj mia spiro ardis en la gorĝo.
Mi liberlasis la bridon al la ĉevalo kaj lasis min porti kien ĝi volis. Ĝi iris per nerapida paŝo, kaj mi eĉ ne rimarkis la direkton; fine ĝi tremetigis la haŭton sur la kolo kaj turnis sian kapon al mi. Mi ekrigardis ĉirkaŭen. Grupo de arboj, sub ĝi io hela, kabano…
Mi desaltas el la selo, ligas la ĉevalon al trunko de arbo kaj frapas al la pordo. Ripete mi ekfrapis, sed ne tro; mi ne havis forton. Kiam neniu respondadis, mi apogis min kontraŭ ĝi. Ĝi cedis kaj mi eniris. Malpleno, dezerto. Verŝajne ĉiuj forkuris.
La fajrejo estis longe jam estingiĝinta; sur ĝia rando kuŝis duonbruligita keno kaj fajroŝtono kun tindro. Mi ekfajrigis kaj la lumo lumigis la dezertajn angulojn de la ĉambro. En la fono estis ankoraŭ unu pordo, mi eniris tra ĝi kaj –
En la lumo de finbrulanta keno, jen lito kaj sur ĝi dormanta virino… knabino… Brunaj malhelaj haroj ruĝege ekbriletis kaj oni ekvidis blankan brakon. Poste la keno eksiblis kaj estingiĝis.
Sed en la ĉambro ne estis tute mallume. Fenestro super la lito enlasis malfortan noktan lumon, kiu kiel aera vualo plenigis la tutan spacon; en blanka dvonlumo mi vidis, ke ŝi estas bela.
En la unua momento mi volis krii pro ĝojo, kiel vulturo trovinta kaptaĵon. Sed eĉ vorto ne transiris miajn lipojn. Poste mi sentis senliman ĝojon, ke ŝin trovis mi. Mi kaj neniu alia.
Se nur scius tion miaj kamaradoj! Mi murdos ĉiun, kiu kuraĝos enpaŝi ĉi tien. Ŝi estas mia.
Mallaŭte, mallaŭte… Mi sentis timon kiel antaŭ io sankta. Virino… Tiel proksime! Mi volis fali surgenue kaj danki iun. Kaj ŝajnas al mi, ke mi…dankis Dion…
Mallaŭte, mallaŭte…Virino! Tie ŝi kuŝis kaj miaj lipoj soifis al kisoj, ili estis krevintaj pro soifo. Sed ŝi kuŝis tiel konfideme, ke mi ne kuraĝis ŝin veki. Mi ŝin ne vekos, ĝis ŝi mem vekiĝos –
Mi alproksimigadis la momenton de feliĉo – kaj tamen malsatis al amo. Sed kiel nesatigita mi malproksimigadis por pli granda volupto la momenton de regalo, kiu ne maltrafos min. Nur kiam ŝi…vekiĝos… ŝi dormas tiom konfideme kaj senbrue, ke oni ne aŭdas eĉ spiron.
Ŝarĝo de feliĉo falis sur min kaj mi havis la brakojn kaj krurojn kiel ligitajn. Eĉ la spiron, se mi povus, mi estus mutiginta en ŝia proksimo.
Ekstere kantis birdo, kaj nokta odoro de herboj eniris en la ĉambron tra la malfermita fenestro. Unu aŭ dufoje mia ĉevalo ekhenis.
Mi revis starante, febre revis pri ia sovaĝa paradizo plenkovrita de dornaro kaj de blankaj rozoj, sed senĉese mi vekiĝadis el la revo kaj ripetis al mi: ”Jen, ĉi tie estas virino”, tiel ke mi ne sciis, kio estas revo kaj kio realo.
Senmove mi staras kaj la nokto daŭras jam eternon. Kvazaŭ ĝi ne volus ĉesi. Foriri ĝi ne volas kaj pasas malrapide, preskaŭ nerimarkeble.
Fine! Oriente – la fenestro direktiĝis al oriento – ekroziĝis la horizonto, aroj de birdoj vekiĝis kaj ie grilo ekĉirpis. Poste strio da ĉielo blankiĝis kaj ekestis lumo. El malproksimo ekaŭdeblis trumpetado; jen, niaj trumpetistoj en la tendaro kunvokas al formarŝo. Ankaŭ mi tute vekiĝis.
Ŝi dormis. Belan kapon, malgrandan, infanan, girlanditan de malhele oraj haroj ŝi havis, metitan sur la blanka brako.
Kaj la kunpremitaj lipoj estis ete rozkoloraj kiel floro.
Jam baldaŭ! Post momento eklumos la suno kaj vekos ŝin, ĉar la lumo falas sur ŝian vangon. Kaj poste…
Venos la momento de regalo, sed mi ne konas kantojn, kiujn mi kantus al ŝi, kaj mi ne konas vortojn, kiujn mi dirus al ŝi. La suno lumos kaj kiel floro en suna lumo floros miaj kisoj.
Ekstere kantis birdo – ĉar estis printempo – ĉirpis griloj kaj la ĉielo ardis ĉe la horizonto. Kaj nun: Suno! Suno! Ĝia malgranda rando, kiel faceto de ringo. Suno! Ora kiel bordero de flamo.
Ĝi kisis la dormantinon sur la haroj, buŝo kaj blanka devualita brako – kaj ŝi dormis, sonĝis – pri kio ŝi sonĝis? ŝia vizaĝo estis enigma, mi ne divenis, pri kio ŝi sonĝas. Ne plu mi komprenis la virinon.
Nun mi atendis, ke la fluego de lumo ŝin vekos. Ne, ĝi ne vekis ŝin.
En tiu momento enflugis tra la fenestro du muŝoj, grandaj, nigraj. Ili zumis kaj dufoje ĉirkaŭflugis la kapon de la knabino. Ili vekos ŝin; mi etendis la manon por ilin forpeli. Sed antaŭ ol mi faris tion, ili ambaŭ sidiĝis sur la palpebro de fermita okulo. Nun ŝi vekiĝos! Ne, ŝi ne vekiĝis. Ĉu ŝi ne sentis ilin?
La nigraj muŝoj rampis malrapide sur ŝia frunto kaj eksidis sur la duonfermitaj lipoj – kaj la dormantino ne vekiĝis.
Mi alpaŝis pli proksimen, la muŝoj ektimigite forflugis eksteren, ien en la matenon. Mi timis scii… Sub la fingroj mi eksentis la malvarman haŭton de la dormanta knabino. Morta.
La suno kisis ŝin per plej fajraj kisoj, estis printempo kaj mi malsatis al virino. Kaj tiu, kaj tiu, kiu estis preparonta al mi regalon, estis morta. Griloj, birdoj, suno!
La ĉevalo ekhenis ekstere. Ŝi estis bela, kaj mi tremis pro teruro. Sed la dormantino estis efektive bela.
Kiam mi estis elirinta eksteren, mi ne sentis plu malsaton.
Sed mia kapo kvazaŭ estus kuntirita per ŝtalaj ringegoj. Mi eksidis en selon kaj rajdis ĝis la senarbejo, kie la niaj estis bivakantaj, kaj laŭ iliaj postsignoj post ili, ĝis mi atingis ilin.
Sed malsaton mi ne plu sentis.
1910 (Rudolf Fridrich)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.