La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Peter Jilemnický

(1901-)

Slovaka prozisto, kiu sukcesis en siaj romanoj tre fidinde priskribi la ekonomian mizeron de malgrandaj terkulturistoj en montara regiono de nordokcidenta Slovakujo kaj ilian kapablon akrevide pensi.

EN FEROFABRIKEJO

Kiam Pavel Huščava foriris antaŭ nelonge al Vítkovice serĉi laboron, li ne havis eĉ minimuman imagon pri tiu grandega uzino, kiu fakte estas tuta urbo. Neniam li estis ĉi tie kaj la arbaraj segejoj en la valoj de lia regiono, aŭ eĉ la segejo en la distrikta urbeto, kie li jam kelkfoje laboris, estus nur sablero en ĉi tiu maro da fero, koakso, flamo, ardo kaj ŝvito. Miloj da homoj en ĝi moviĝis, miloj eliradis kaj ree eniradis en ĉi tiujn ŝtalajn profundaĵojn, malaperis en ili kvazaŭ subakviĝistoj, por ke post ok horoj el ĉi tiu infero elnaĝu ombroj kovritaj de polvo, lavitaj de ŝvito kaj bruligitaj de fajro.

En la unua tago de laboro, kiun li feliĉe ricevis tuj kiam li sia anoncis, li estis tute surdigita de ĉi tiuj ega bruo, fajfado kaj tondrosimilaj frapoj. – La neprecizaj, reciproke sin trape-netrantaj kaj tamen tiel fortaj ondoj de sonoj atakis liajn orelojn, kvazaŭ li starus sur roka promontoro, en kiun sovaĝe kaj senfine batas mara alfluo. Pri la alfluo oni vidas de kie ĝi venas, sed ĉi tie – frapo post frapo de malproksime kaj de proksime, oni eĉ ne scias de kie, ŝiras la orelojn, tamburas sur la tempioj, kiuj eĉ sen tio estas ŝvelintaj ĝiskreve pro la senĉe-sa zumo de ĉiuj eblaj sonoj venantaj el la profundaĵoj de l’ fera infero.

Pavel perdis dum kelkaj tagoj la kapablon distingi unuopajn sonojn, li indiferentiĝis kaj perceptis nenion krom la unutona, de tempo al tempo babilema parolo de fero kaj ŝtalo.

Kaj la okuloj, kiuj estis alkutimiĝintaj flugi tra valoj, de l’ deklivo al deklivo, en la unuaj tagoj timigite frapadis sur la nigraj muroj de konstruaĵoj, en kiuj Pavel estis ensorĉita kun miloj da aliaj laboristoj, por ke ili revenu kaj rigardu nur la manojn kaj la laboron. El la tuta sovaĝejo de materialoj, sonoj kaj odoroj Pavel longan tempon ne kapablis elserĉi firman punkton, de kiu li estus povinta almenaŭ por momento rigardi ĉion kaj almenaŭ iomete interkonatiĝi kun sia ĉirkaŭaĵo.

Unu aferon li sentis per la okuloj kaj ankaŭ per la oreloj en sia laborloko: li venis en teruregan gigantan maŝinon, en kiu mankas sento kaj vivo, en kiu estas nur terura senĉesa movado, rapido, turnado de radoj kaj radetoj, vagonoj kaj vagonetoj, materio, materio, materio…

Minaĵo, koakso, kalkŝtono, unu vagono post la alia – centoj da vagonoj tage.

Dum la unuaj 14 tagoj, en kiuj li klopodis plenumi sian laboron bone kaj ĝustatempe, kreskis en li imago de l’ uzino; ne de tio, kion li vidis, sed de tio, kion li aŭdis. Kaj kvankam tio ne rajtigis lin fari konkludojn, li kontentiĝis provizore per la konstato: ”ĝi estas grandega uzino”. Li vidis de malproksime, kiam li iradis kaj revenadis de laboro, grandegajn nigrajn kamentubojn, el kiuj senĉese eliradis fumo kiel funebra flago, li vidis fortikajn turojn de altaj fandfornegoj, tutan serion da aervarmigiloj, tubojn por faŭkogasoj, kiuj etendiĝadis malproksimen tra la vastaj kortoj de l’ uzinapartamentoj, li vidis senfinajn procesiojn de malgrandaj vagonetoj sur la pendfervojo, en kiuj oni forveturigis varmegan kaj akran skorion; li vidis vespere, ke tie fakte ne ekzistas vesperoj, ke la steloj ne lumas, ke ilin englutis grandega ruĝa buŝego de senfina fajrego, kiu sangruĝigis la vastan horizonton kaj la firmamenton super la kapo.

Kaj tamen – kvankam Pavel ĉion ĉi vidis, kvankam ĉio ĉi per ega atako penetris en lian primitivan menson kaj desegnis pli klarajn konturojn de tio, kio en lia imago fariĝis ”grandega uzino”, li ne trovis ŝlosilon de kono, same kiel ĝin ne trovis aliaj laboristoj, laborantaj eĉ kelkajn jarojn en unu apartamento, en unu ejo, sen tio ke ili konus unu la alian. Li vidis kamentubojn – sed ne sciis al kia parto de la uzino ili apartenas; li vidis fandfornegojn – kaj eĉ konjekton li ne havis pri ilia laboro, kvankam la tutan tagon li laboris ĉe la transportado de krudmaterialo, plenigante ilian nesatigeblan ardantan buŝegon: li vidis ĉe ĉiu fornego tutan vicon da altaj, rondaj varmigiloj – li konis nek ilian nomon, nek ilian taskon; li vidis grandegajn tubegojn kurantajn tra la tuta uzino – en lian menson ne venis eĉ unu sola penso, imago aŭ sperto, kiu estus kapabla trankviligi lian mutan miregon.

Pavel estis englutita de grandega uzina koloso tiel, kiel malaperas guteto en granda kvanto da akvo: sen postsigno. –

El la romano ”Kampo neplugita”. 1932. (Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.