La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Josef Václav Sládek

(1845-1912)

Poeto de ekstreme melodiaj versoj apogitaj sur popola kanto, sed ofte tre rafinitaj pro la sincereco kaj profundeco de la sento. Pluraj el liaj poemoj fariĝis tekstoj de altnivela arta muziko. Li tradukis multon el angla lingvo. La dramoj kaj komedioj de Shakespeare estas ĝis nun plej ofte prezentataj en liaj tradukaĵoj.

EL LA MANOJ DE L’ SORTO

El manoj de l’ sort’ mia vivopren’
similas al teren ĵetita gren’.
Elkreskas en spikon malgranda grener’.
kaj spiko kliniĝas post tempo al ter’.
Ĝerminte spik’ kreskas. De l’ homa la kast’
simile sur tero mi estas nur gast’.
De l’ reĝo kaj sklavo jen homa vivsort’.
Por mi viv’ – konsol’, ne timigas min mort’.
La spiko kliniĝas al tero-patrin’,
min dia ĝarden’ rekreskigos je l’ fin’.

1889. (Josef Fousek)

PRINTEMPO VENOS

Printempo venos ree ĉeĥan landon
rideme, klare, kun naskiga forto,
kaj super tomboj, kie paŝis morto,
ornamos floroj verdan festgirlandon.

Plugiloj ĉeĥaj teron reekplugos,
el brunaj kampoj ŝvite trempigitaj
ni mem rikoltos, mem liberigitaj
dankeme preĝos, dank’ ĉielen flugos.

Printempo venos kaj hirundaj pepoj
la pacon profeteme aŭgurontaj.

Vespere av’ rakontos al genepoj, –
dum ili ludos per la grizaj haroj –
de l’ ĉeha lando pri malĝojcentjaroj
estintaj – sed neniam revenontaj.

1889. (Josef Fousek)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.