STALISTO KAJ STUDENTO
Foje min hazardo gvidis al drinkejo, kie sidis du personoj vizit-venaj; bierkruĉoj staris plenaj antaŭ ili jam surtable.
Ili tostis min afable, kaj mi estis sen prokrasto salutata kiel gasto.
Pli proksimen mi alvenis, inter ili lokon prenis, kaj drinkulan manieron sekvis mi: ”Mastrin’, bieron!”
Kaj ni trinkis, nin konstante reciproke regalante.
Nun aŭskultu kaj atentu, por ke ilin mi prezentu.
Unu estis jun-persono sen lanugo sur mentono, lia vesto kolor-perda, la kapuĉo, iam verda, estis tute jam kaduka.
En pendanta sak’ transnuka librojn havis la junulo kaj eĉ pecon de panbulo.
Rimarkindaj estis liaj tabuletoj ĉe-taliaj; lia tuta ekstereco pruvis: jen studenta speco!
La alia, aĝa pli jam, sian barbon tiris ĉiam; sur jaketo streĉ-kudrita tuk’ troviĝis eluzita.
En kortega vest’ li pavis, ledajn ŝuojn li surhavis.
Ne tro novaj ja la ŝuoj, sed senmankaj – krom la truoj: haŭt’ tra ili videbletis.
Ankaŭ spronojn li surmetis: kapon kovris faldbireto.
Laŭaspekte la hometo al stalistoj apartenis; eĉ striglilon li kunprenis.
Li, ŝu-pintojn siajn vante kaj fiere rigardante, diris: ”Vane penus do vi tiel riĉan homon trovi, ke mi ŝatus lian oron pli ol la kastel-deĵoron.
Ĝoje vivas ni, tre ĝoje!
Kiu ajn, se li nur foje kastelservon gustumetos, por eterne li ĝin petos.
Kiu pli-promese logas nin alien, li mensogas.”
Sed per tia vort-torento incitiĝis la studento.
Tuj respondis li rezone: ”Tion ja mi scias bone, ke kontentas kavaliroj kaj sinjoroj, riĉaj viroj kaj la tuta klas’ nobela pri kastela vivo bela.
Sed por malriĉuloj – kaŭzo de misfarto kaj de naŭzo estas la deĵor’ kortega: jen mizero la plej ega, kiu ilin preme knedas.
Vi, stalistoj, vi posedas plej amaran pozicion, krom ke vi ne scias tion.
Por ke vi vin lernu koni, vin informi devus oni, ke stalistoj tre suferas kaj ke ili mem toleras libervole mil turmentojn.
Sed rigardu nin, studentojn!
Rekte mi al ci asertas: mankon ni neniam spertas; manĝo, trinko – senkondiĉe havas ni da ĝi sufiĉe.
Nin malsato ne ĉagrenas.
Se kunuloj ekfestenas, ankaŭ ni panpecon gajnas, kaj mi, se ĝi seka ŝajnas, ĝin en saŭcon metas trempe: mi ĝojigas samatempe la stomakon kaj satiĝas.
Nia gorĝo tralaviĝas per abunda nobla gluto; akvon ankaŭ ni el puto ofte trinkas por kompenso, ĉar utilas ĝi al menso.
Ni nutradas nin heroe, da viand’ ni havas troe; se ni preĝejfeston festas, mank’ ĉe ni neniam estas, plena ja bier-barelo staras por ni en la kelo.
Sed se vi el lit’ vin levas, vangofrapon vi ricevas.
Certe estas vi tre sataj: ĉiam estas vi batataj, jes, anstataŭ manĝon doni, oni emas vin bastoni.”
Kiam ĝi dirita estis, la stalisto ekprotestis.
Kaj li kriis tre kolere: ”Ne, student’, ne estas vere!
En kastel’ ni ne malsatas, ankaŭ oni nin ne batas!
Ha, senhonta skeletaĉo, cia abomena klaĉo pri ni eĉ ne iom pravas, panon ja ci mem ne havas!
Vi studentoj malsinceraj!
Almozuloj vi mizeraj, vi de dom’ al dom’ vagetas kaj lamentas, plore petas pri teler’ da grasa supo.
Ve, ĉagrena jen okupo!
Panpeceton vi ricevas, hunde tuj forkuri devas.
Se vi trovas bonfaranton, kiu tamen etan kvanton da negrasa sup’ donacas, kiel vi avide ŝmacas!
Kiel vi kontente ridas!
Al lernejo vi rapidas kaj kun franda jam mieno vin preparas al festeno.
Sed pli aĝaj svarme venas, panon, supon atak-prenas, ĉion ili mem forglutas.
Multaj vin eĉ superŝutas per bategoj, por sin venĝi pro la pan’, restinte sen ĝi.
Ha, jen vivo karambola!
Maloftaĵ’ – laŭ dir’ popola – estas por student’ kuiri.
Sekve ĉesu kontraŭdiri, ĉar mi ankaŭ ne ignoras, ke la sort’ vin malfavoras kaj turmentas vin doloroj.
Tamen ni, la stal-sinjoroj, kiam kune ni tagmanĝas, ĵet-batalojn ni aranĝas, panon tute ne ŝparante: ĝi haveblas grandakvante.
Por ni ne ekzistas fastoj.
Sed se pro aliaj gastoj oni pri ni ne memoras, mi ĉe l’ kuirist’ esploras, kion havas li rezervan.
Donas li viandon cervan, aŭ, se ne, almenaŭ kaĉon.
Ankaŭ ĝi akiras plaĉon: ni nin povas laŭdezire sur najbarojn ĵeti ŝmire.
Kelkafoje bastonfrapon sur la ŝultron aŭ la kapon kastelmastro al mi donas; ĝin al li mi ne pardonas: flanke grumblas mi insulte pri patrino lia multe, kaj ŝi – krom se surdas ŝi jam – oreltinton sentas tiam. –
Post abunda manĝ’ vespere ni, la servistar’, fiere el kastelo suben pasas, fasti oni nin ne lasas.
Sed plorindaj vi studentoj! Vin patrino sub turmentoj pene portis en utero, por vin naski al mizero!
Mi tre miras, kial oni daŭre adas vin bastoni, vangofrapi senkompate, vin matene veki bate, nudan vian dorson skurĝi, betulvergojn spliti sur ĝi.”
De koler’ en ĉi momento preskaŭ krevis la studento: ”Ha, stalistoj vi maldikaj, kadukuloj malfortikaj!
Pro mizero devas ja vi fuŝkreskintajn ostojn havi.
Ci ne ĉesas min inciti, mi al ci do volas citi, kion pri vi libroj diris: Iu vojaĝant’ deziris, por ne devi sola jungi, taŭgan stalserviston dungi; jen diablo al li venis, tuj la taskon li transprenis kaj lin servis laŭordone.
Devojn li plenumis bone, lin nenio embarasis, eĉ hartreni li sin lasis, lasis, ke lin oni punu, sed nur ĝis momento unu, kiam tondra fivetero pluvon verŝis al la tero dum terura blovo venta.
Ĉiu sentis sin kontenta, se li sub tegmento sidis.
De l’ diablo – li ne ridis! – oni ŝiris for kitelon, la kapuĉon kaj mantelon; la ĉevalviŝistoj certe konas tion jam laŭsperte.
Sed samtage tamen helo reaperis sur ĉielo, montris sin la suno ĉarma, la aero iĝis varma.
Al servist’ bonvolis oni la mantelon nun redoni, sed ĝi estis akvoplena.
La diablo, plormiena, tuj al mastro sia iris kaj decide al li diris: ,Naŭzas min okup’ ĉi tia, min maldungu, moŝto via!
Konvinkiĝis mi sufiĉe, kiel vivas malfeliĉe stalviŝisto; vana peno – ĉiam trafas lin ĉagreno!’
Finparolis li indigne kaj perdiĝis senpostsigne, nur ĉe lia malapero ventkirliĝis la aero. –
Ci do bridu la singloron; ĵus ci aŭdis: staldeĵoron eĉ diablo abomenis kaj ĝin simple ne eltenis. –
Mia sort’ – jen sort’ alia! Inter lernantaro mia (diras mi sen fanfaroni) urb-infanojn vidas oni, kiujn mi eduke dresas; vergi ilin ja necesas, ĉar kvitiĝi mi kutimas.
En festtagoj mi ne timas punobatojn. Ideala estas tempo karnavala, kaj tre longe mi parolus, se mi ĝin priskribi volus.
Se kamparon mi vizitas, ĉiam multe mi profitas, malriĉecon mi ne konas, nur mi mem al mi ordonas.
En vilaĝon se mi venas kaj se hundoj min ekĝenas, kuras for kun bastonvundo ĝemblekante ĉiu hundo.
Kampulinoj, por min vidi, tuj kutimas alrapidi.
Surgenue ili ĥore min salutas tre fervore, kisas sanktulbildojn miajn promesante donojn ĉiajn, forte batas sian bruston kaj esploras mian guston.
Tiam, se mi ovon petas, kampulin’ al korb’ kuretas, serĉas ŝi sur ĉiuj bretoj, rampas sur la kok-stangetoj, kaj klopodo ŝia multa devas esti bonrezulta: kun amas’ da ovoj ĝoje mi foriras ĉiufoje.
Renkontita ekzemplero de anas’, kokin’, ansero, se mi ie ajn ĝin prenas, bune por lernaĵ’ konvenas.
La kampul’ koleron sentas, sed prefere li silentas; se li tamen min ofendus, en Klakburgon mi lin sendus.
Ni, la pastroj kaj studentoj, kien ajn nin portas ventoj, eĉ se ni hazarde krimas, pendumilon ni ne timas.
Sed ĉu estas vi sekuraj, stalviŝistoj fuŝfiguraj?
Tuj vi perdas la trankvilon, ekvidinte pendigilon; viaj haroj hirte staras kaj vi krucosignon faras, rerigardas vi konstante.”
La stalisto indignante diris: ”Ci aĉulo, kiam min provoki ĉesos ci jam?
Senindulo fadenkrura cin timigas vergo nura, sklava sorto cin katenas, pene ci cin vivotenas.
Ĉu en stato plej malbona, en ĉi tiu vest’ ĉifona, ci – student’! – ne devas honti?
Ĉu pri cia lit’ rakonti?
Nun sur forno ci ripozas, sed en vintro, mi supozas, oni kontraŭ ci kverelos kaj de l’ forno cin depelos.
Ci ankoraŭ ĝoji povos, se sur plank’ ci lokon trovos!
Malagrable sentos cin ci: frost’ la dentojn igos grinci.
Frue devos ci ekstari; cia vico ordon fari en lernejo baldaŭ venos, kaj ĝi des pli cin ĉagrenos.
Ne esperu, ke ci pri ĝi simple povos elturniĝi: ci la ĉambrojn hejti devos, balailon ci ricevos kaj purigos ĉion sola.
Ĉu sur la kuŝej’ malmola ci ripozos poste sate? –
Mi dumnoktas pli bonstate.
Kiel mia lit’ beletas, kiam pajlon mi enmetas – jen ripozo tre komforta!
Ankaŭ sur sterkejo kurta dormas mi, se iufoje pluvo trafis min survoje; mi sekiĝas ĝismatene kaj rapidas zorgoplene viŝpurigi la vestaron.
Mian aŭdu nun deklaron: min kampuloj tre estimas, ili min respekte timas, kun saluto humilkora min titolas: ’Moŝt’ sinjora!’
Ne nur homojn mi teruras; same antaŭ mi forkuras la kokinoj, sin savonte.
Ilin kaptas mi volonte, la kunulojn post reveno mi invitas al festeno.
Batoj – lasu cin informi! – ne timindaj estas por mi; mi eĉ ĵurus senhezite, ke min fakte laŭmerite en la tuta ĉi monato trafis unu sola bato – krom nur ŝercaj frap’ je l’ kapo, vertobat’ kaj vangofrapo.
Mi la ĉefon ne akuzas:
Li nur ŝerce sin amuzas.
Se mi petos aŭ bezonos, ĉion ja al mi li donos, novan jakon ne rifuzos, kiam ĝin li mem eluzos.
Ĉu min premas manko ia, se ja sanas kapo mia?
Mi ne vivas plu mizere, tamen, por paroli vere, portis mi en la juneco kaskon de multpeza speco, armilknab’ mi estis tiam; poste bonstatiĝis mi jam.
Dion dankas rni sincere kaj plezuras tre fiere, ke mi tian rangon havas kaj pli ol studentoj gravas.
Krome, mi almenaŭ kredas, sekvas min stalestra gloro.
Sepan jaron – jen honoro! – pluajn ŝancojn mi posedas: se la mastro senŝuldiĝos, tuj pafisto mi fariĝos.
Mi valizon ne portados, sed per arbalest’ parados, vest’ min kovros bonkvalita, tricentoble agrafita.
Ĉiun, kiu min ne konos, grandmoŝtule mi imponos. –
Kial do ci, vortlernisto, min atakas kun persisto?
Kontraŭdiri ĉesu ci jam, ĉar ci mem mizeros ĉiam.
Destinitaj estas ja vi nepre hundan vivon havi.”
La studento furioze diris: ”Estas kurioze, se ĉi tion aŭdas oni; ĉu ci mem cin ĉesis koni?
Por stalistoj ĉifonvestaj ne ekzislas tagoj festaj.
Kiom do ci, malgrasulo, pli valoras ol kampulo, se ci saman faras verkon: ĉiutage forki sterkon?
Cia rang’ neniom gravas, ni pli altajn ŝancojn havas ol vi, stalviŝistoj stultaj.
Episkopoj iĝos multaj ja el ni; mi fidas Dion, ke eĉ mi atingos tion.
Jes, al mi en tag’ baldaŭa, je la fest’ Sankt-Venceslaŭa, la unuan volas oni pastran jam konsekron doni.
Mi tonsuron al mi faros; se min iu kontraŭstaros, li ne povos liberiĝi de la kulp’ kaj pentos pri ĝi.
Flanojn por altpreza pago manĝos li kun ni en Prago. –
Kaj ĉu al mi malutilos, se sur mia korpo brilos orbrodita mes-ornato kaj mi – pastro aŭ prelato – en preĝej’ diservon faros, dum ci nur bovide staros kaj vestita ĉifonule min rigardos tim-okule?
Ĉesu, mizerul’, min trompi kaj per vantaj vortoj pompi, ne disputu kun mi plue, ci parolus superflue!
Se deziras ci utilon, bonan aŭdu nnun konsilon: en kastelo ne plu servu, por ke vivon ci konservu.
Tie ne ekzistas ŝancoj al pli bonaj cirkonstancoj – jen pereus ci mizere.
Cin dungigu do prefere ĉe bonkora kamparano.
Tie vivos ci en sano, tie ci tritikon draŝos kaj de l’ pendigil’ cin kaŝos.”
La studento parolhaltis; la stalisto tuj eksaltis, kapon skuis li proteste kaj minacis lin mangeste:
”Eĉ en la preĝej’ mi nune cin ne lasus plu senpune.
La konsekron – jen mi vidas – ci tro frue antaŭfidas.
Antaŭ ol tonsuron porti, devos ci sub akvo morti: multajn friponaĉojn oni igas ja en sako droni.
Povas ci anstataŭ pastro, iĝi ekzekuta mastro; pendumistoj kaj skurĝistoj estas ofte literistoj.
Tio sama cin koncernos: ekzekuti ci do lernos.
Lasu, ke mi cin avertu: zorgu pri ci, ne inertu!
Bonaj homoj helpos tion, ke ci havu la metion.
Ci prospere ekmastrumos – poste oni cin pendumos.”
Brakon sian li etendis; la studento ne atendis kaj lin mem atakis bate.
Ili ambaŭ senkompate reciproke sin hartiris kaj al si la harojn ŝiris.
Poste klakis tre sovaĝe sekaj frapoj survizaĝe.
Sen pardon’ sub korpon sian premis unu la alian.
Siajn kapojn ambaŭflanke batis ili kontraŭplanke.
La spektaklo malplezura kun senpaŭza bru’ terura daŭris longe, tiel ke mi ekscitite ekis tremi.
Mi rigardi ne deziris, el la domo mi eliris, nek ja helpi nek konsili povis mi – do luktu ili!
En drinkej’ ne emas oni akvon, sed bieron doni.
Kiu ĝin viziti ŝatas, tiu ofte jam konstatas, ke multiĝas liaj scioj per diversaj historioj.
Ĉefe, kiam li embuske restas tie ĝiskrepuske, povas li novaĵojn ĉasi; tamen decas tion lasi, hejme igi sin informi, kaj prefere nokte dormi.
(M. Lukáš)
|