La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Čapek

(1890-)

La plej sukcesa el la pli junaj ĉeĥoslovakaj verkistoj koncerne tradu-kadon en fremdajn lingvojn. Li estas konvinkiĝinta kredanto de prag-matisma filozofio, kies koncepton pri la vero li aplikas al klarigado de ĉiuj homaj faroj. Se la kriterioj de la vero dependas de la spertoj, konvinkoj kaj celoj de la decidonto pri tio, kio estas farota, tiam ĉiuj faroj de la homo, ĉiuj virtoj kaj krimoj estas klarigeblaj ekskluzive el kaj per la homo mem. Nenia eblo de savo por la homo ekzistas en la absolu-to. Ĉiu provo ordigi rilatojn inter homoj laŭ la absolutaj mezuriloj kaŭzis kaj kaŭzos plagojn kaj blagojn. La sorto de la homo estas pli-bonigebla, sed ekskluzive per tio, ke la homo pli kaj pli konas la homon reciproke, ke la homoj sin reciproke studas pacience, prudente kaj afable. Tiujn konvinkojn li demonstras en romanoj, noveloj, rakontoj, felietonoj, dramoj; jen per okazaĵoj rezultantaj el utopiaj sciencaj inventoj, jen per okazaĵoj tre ĉiutagaj. Ĉion ĉi li prezentas per lingvo, kiu estas apogita egale sur la nuntempa grandurba slango kaj sur tre kulturita lingvo literatura, tial ofte lia lingvo estas donata kiel modelo de la nuntempa lingvo ĉeĥa.

ĈEMIZO

Kvankam li volis pensi pri tute aliaj kaj senfine pli gravaj aferoj, revenis al li neforigeble malagrabla penso: ke lia mastrumantino lin priŝtelas. Tiom da jaroj ŝi estis ĉe li kaj li jam tute kutimis ne zorgi pri tio, kion li posedas. Jen ŝranko; matene oni malfermas ĝin kaj prenas de la supro puran ĉemizon; de tempo al tempo, en nekonataj intervaloj, venas sinjorino Johanka kaj antaŭ li disetendas disŝiritan ĉemizon, kaj diras, ke jam ĉiuj estas tiaj, kaj ke la sinjoro devas aĉeti novajn. Bone, la sinjoro do iras kaj aĉetas ses ĉemizojn en la unua magazeno, kiun li renkontas, kun neklara rememoro, ke li ion aĉetis antaŭ nelonge. Estas strange; li pensas, kiel malbona estas nun la varo. Kaj jen kolumoj kaj kravatoj, vestaĵo kaj ŝuoj, sapo kaj mil objektoj, kiujn oni devas havi, eĉ se oni estas vidvo. Ĉion oni devas siatempe renovigi; sd sur maljua homo ĉio iel tuj malnoviĝas kaj ĉifoniĝas, aŭ dio scias, kio okazas al tio: eterne li aĉetas novajn objektojn, sed sufiĉas malfermi la vestoŝrankon: balanaciĝas tie kelkaj troportitaj kaj velkaj vestaĵoj, sur kiuj vi eĉ ne ekkonas, kiam vi ilin kudrigis. Sed bone, se nur ne estas necese zorgi pri io: sinjorino Johanka pensas pri ĉio.

Ke nur nun, post tiom da jaroj, venis en lian kapon, ke li estas sisteme priŝtelata, tio okazis jene: li ricevis matene inviton, ke li venu en ian societon al bankedo. Ho, dio, dum jaroj li estis nenie; tiel mallarĝa estas la rondo de liaj amikoj, ke la neatendita invito lin tute konfuzis; li estis senmezure ĝoja kaj timigita. Antaŭ ĉio li komencis serĉi, ĉu li havas ian sufiĉe brilan ĉemizon; li elprenis ĉiujn el la tolaĵa ŝranko, sed ne estis eĉ unusola, kiu ne estus franĝita sur la rando de la maniko aŭ sur la brusta parto. Li vokis Johankan kaj demandis, ĉu li ne havas ie pli belan pecon de tolaĵo.

Sinjorino Johanka ekglutis, silentis dum momento kaj poste proklamis akre, ke la sinjoro cetere devas aĉeti novajn, ke ŝi ne sukcesas ripari, ke tio estas jam kompletaj araneaĵoj…

Li havis, verdire, neklaran ideon, ke li aĉetis ion antaŭ nelonga tempo, sed li ne estis certa pri tio, kaj li silentis; kaj tuj li komencis sin vesti por aĉeti ilin do. Kaj kiam li jam foje komencis ”fari ordon”, li eltiris el la poŝoj malnovajn paperojn, por konservi ilin aŭ fořeti. Kaj inter ili estis la lasta fakturo por ĉemizoj: pagita tiun kaj tiun tagon. Antaŭ sep semajnoj. An-taŭ sep semajnoj ses novaj ĉemizoj. Tio estis lia tuta malkovro.

Li ne iris plu aĉeti, sed li vagis tra la ĉambro kaj meditis. Li rigardis malantaŭen en tiom kaj tiom da jaroj da soleco; depost la morto de lia edzino mastrumis ĉe li Johanka kaj neniam, eĉ por momento ne aperis ĉe li suspekto aŭ malkonfido; sed nun traigis lin angoro, ke li estis priŝtelata dum ĉiu tiu tempo. Li rigardis ĉirkaŭ si; li ne povis diri, kio mankas tie, sed li vidis subite, kiel malplene kaj dezerte estas tie, kaj li klopodis ekmemori, ke iam estadis tie pli da objektoj, pli multe da konfidenco, pli multe da ĉio… Plena de maltrankvilo li malfermis la ŝrankon, kie estis konservitaj la memoraĵoj post lia edzino: vestaĵo, tolaĵo… Estis tie kelkaj kadukaj pecoj, sed spiris el ĝi tuta pasinteco; ho dio, kion do ĉion lasis ĉi tie la mortintino? Kien venis ĉio?

Li fermis la ŝrankon kaj devigis sin pensi pri aliaj aferoj: ekzemple pri la bankedo hodiaŭ vespere. Sed tiuj pasintaj jaroj revenadis necedeble. Ili ŝajnis nun pli dezertaj, pli amaraj, pli mizeraj, ol kiam li travivis ilin; ili estis subite kvazaŭ prirabitaj, kaj blovis el ili plej aĉa turmento. Jes, dum tiuj jaroj li estis kelktempe eĉ kontenta, lulita, kvazaŭ en duondormo; sed nun terurita li vidis tiun duondormon de homo soleca, de kiu fremdaj manoj ŝtelas eĉ la kusenon sub la kapo; li ekplendis pri si, displugita per doloro pli forta, ol li travivis depost la tago… depost la tago, kiam li revenis de la enterigo. Li ŝajnis al si subite maljuna kaj laca kiel tiu, al kiu estis la vivo tro severa.

Sed unu aferon li ne povis kompreni: kial ŝi ŝtelus miajn objektojn? Kion ŝi farus kun ili? Ha, li rememoris subite kun kolera kontentiĝo. Jen kio! ŝi havas ie nevon, kiun ŝi amas kun freneza onklina amo; ĉu mi ne devis sennombre aŭskulti ŝian babilaĉon pri tiu floro de la homaro? Atendu, antaŭ nelonge ŝi eĉ montris al mi lian fotografaĵon: krispaj haroj, nazo supren kaj iaj speciale impertinentaj lipharoj; sed malgraŭ tio ŝi viŝis siajn okulojn pro fiero kaj emocio. Do tien, li diris por si, migras mia ĉio! – Kaptis lin terura furiozo; li kuris en la kuirejon kaj alkriis Johankan per io simila al ”malbenita aĉa maljunulino” kaj denove li forkuris lasante ŝin terurite elorbitigi la larmajn rondajn okulojn de maljuna ŝafo.

Dum la resto de la tago li ne parolis kun ŝi; ŝi ĝemis ofendite kaj batis per ĉio, kio venis en ŝiajn manojn, ne komprenante eĉ iomete, kio okazas. Posttagmeze li entreprenis revizion de ĉiuj tirkestoj kaj ŝrankoj; estis terure; li ekmemoris tiun kaj alian objekton, kiun li iam havis, iujn familiajn memoraĵojn, kiuj nun ŝajnis al li eksterordinare raraj. Estis tie ĉi plu nenio, nenio, nenio el tio ĉio. Kiel post brulo. Li estis rekte ekploronta pro kolero kaj forlasiteco.

Li sidis meze inter la eltiritaj tirkestoj, spirlaca, malpurigita per polvo, kaj li tenis en la fingroj la solan relikvon, kiu restis: la monsaketon de la patro, kovritan de koraletoj, truitan jam sur ambaŭ finaĵoj. Dum kiom da jaroj ŝi devis tiel rabi, por ke ŝi ellasu nenion! Li estis preskaŭ ekster si pro furiozo; se ŝi venus nun antaŭ liajn okulojn, li estus ŝin batinta en la vizaĝon. Kion mi faros al ŝi? li diris al si ekscitite. Ĉu mi elĵetos ŝin samhore? ĉu mi akuzos ŝin? Sed kiu kuiros por mi morgaŭ? Mi iros en restoracion, li decidiĝis; sed kiu varmigos al mi la akvon kaj hejtos? Per ĉiu povo li forpelis tiujn zorgojn: mi prizorgos tion morgaŭ, li asertis por si, ion oni trovos; mi ja dependas de ŝi! Sed, tamen tio afliktis lin pli peze ol li konfesis al si; sole la konscio pri maljustaĵo kaj necesa puno donis al li flugilojn de ia kuraĝo.

Kiam mallumiĝis, li rekolektis la fortojn tiom, ke li iris en la kuirejon kaj diris al Johanka per indiferenta voĉo: ”Vi devas iri tien kaj tien” kaj nun li komisiis ŝin pri komplikita kaj longa, malmulte versimila misio, kiun ŝi laŭdire devas tuj plenumi kaj kiun li tre pene elpensis. Sinjorino Johanka diris nenion kaj preparis sin por foriro kiel suferanta viktimo. Fine fermiĝis post ŝi la seruro kaj li restis sola. Kun batanta koro li iris sur piedfingroj al la kuirejo kaj li hezitis ankoraŭ kun mano sur la anso; li ŝajnis al si kiel ŝtelisto. Sed kiam li jam pensis, ke li preterlasos tion, ĝi venis de si mem. Li malfermis kaj eniris.

La kuirejo rekte brilis de pureco. Jen la ŝranko de Johanka, sed ĝi estas fermita kaj ŝlosilo nenie. Nun li despli firmiĝis supermezure en sia intenco; li provis perforte malfermi la ŝrankon per kuireja tranĉilo. Li ĝin difektis, sed ne malfermis.

Li eltiris ĉiujn tirkestojn kaj serĉis ian ŝlosilon: li provis ĉiu-jn siajn proprajn ŝlosilojn, por fine post unuhora furiozado konstati, ke la ŝranko entute ne estas fermita kaj ke oni malfermas ĝin per ŝuhoketo.

Bele ordigita, gladita kuŝis la tolaĵo en la fakoj. Kaj tuj supre liaj novaj ses ĉemizoj, ankoraŭ ĉirkaŭligitaj per blua rubando el magazeno. En papera skatolo la broĉo de lia edzino kun malhela ametisto; 1a perlamotaj manum-butonoj de la patro: portreto de la patrino sur eburo – dio, eĉ tio taŭgis por ŝi? Li eltiris el la ŝranko ĉion; li trovis siajn ŝtrumpojn kaj kolumojn, skatolon da sapo, dentobrosojn, malnovan silkan veŝton, tegaĵojn kusenajn, malnovan oficiran pistolon, ĉion eblan, eĉ nigre fumumitan kaj vere neuzeblan sukcenan cigaringon. Ĝi estis nur ruinoj de lia vestaĵa provizo; la pli granda parto verŝajne jam delonge transmigris al la krispa nevo.

La kolero pasis, restis sole plenda malgajo: Do tiel estas…

Johanka, Johanka, kiamaniere mi ĉi tion meritis de vi!

Pecon post peco li forportis siajn objektojn en sian ĉambron kaj dismetis ilin sur la tablo; estis ampleksa ekspozicio de ĉio ebla. Kio apartenis al Johanka, li enĵetis en la kuirejo reen en la ŝrankon; li volis tion eĉ bele ordigi, sed post iaj provoj li de tio senkonsile forkuris, lasante la ŝrankon malfermita kiel post rabo. Kaj poste li komencis timi, ke Johanka revenos kaj ke estos lia tasko paroli kun ŝi serioze… Li abomenis ĝin tiom, ke li komencis sin rapide vesti. Morgaŭ mi jam parolos kun ŝi konvene, li diris al si; hodiaŭ sufiĉas al ŝi, se ŝi trovos, ke mi ĉion malkovris. Li prenis unu el la novaj ĉemizoj; ĝi estis rigida kiel el papero kaj per nenia forto li povis atingi, ke fermiĝu ĝia kolumo. Kaj Johanka povas reveni ĉiumomente.

Li englitis rapide en malnovan ĉemizon ne plu atentante, ke ĝi estas franĝita; kaj apenaŭ finvestita li malaperis kiel ŝtelisto kaj dum horo li vagis en pluvo tra la strato antaŭ ol estis tempo por iri al la bankedo. Dum la festa vespero li estis ne atentata; li provis sin ekligi konfidence kun malnovaj konatoj, sed dio mem scias, kiel tiuj jaroj intermetiĝis inter lin kaj la homojn; vidu, ni apenaŭ interkompreniĝas! Sed neniun li riproĉis pro tio; li stariĝis flanke kaj ridetis, blindigita de lumo kaj akvo, ĝis en li naskiĝis, nekonate de kie, nova ektimo: Kiel mi aspektas! ĉi tie el mia ĉemizo pendas ja fadenoj, jen makuloj sur frako kaj kiaj ŝuoj, mia dio! Li estus prefere malaperinta sub la tero, li serĉis, kie kaŝiĝi; sed de ĉie radias brilaj brustumoj, ho, tra kie li perdiĝu sen veko de atento? Li timis, ke ĉiuj rigardoj subite turnus sin al li, se li farus paŝon al la pordo. Li ŝvitis pro embaraso; li ŝajnigis kvazaŭ li starus senmove kaj dume li laboris per la piedoj, por ke li, ne atentate, alŝoviĝu centimetrojn al la pordo. Malnova konato, mia dio, kolego el gimnazio, haltis ĉe li: Tio mankis ankoraŭ! Li respondis al li konfuze, apenaŭ lin ne ofendinte; li elspiris en malstreĉo, kiam li denove soliĝis kaj li mezuris sian distancon al la pordo. Fine li liberiĝis eksteren kaj kuris hejmen; ne estis ankoraŭ noktomezo.

Dum la vojo venis denove en lian kapon Johanka. Li ekscitiĝis per rapida iro kaj li konstruis en siaj pensoj; kion li diros al ŝi. Kun eksterordinara facileco ligiĝis en li longaj, energiaj kaj dignaj frazoj, kompleta prezento de severa juĝo kaj fina bonvolo. Jes, bonvolo, ĉar fine li pardonos ŝin. Li ne elĵetos ŝin en la straton. Johanka ploros kaj petos, promesos, ke ŝi pliboniĝos; li aŭskultos ŝin silente, senmove, sed fine li diros al ŝi serioze: Johanka, mi donas al vi okazon forgesigi vian sendankon; estu honesta kaj fidela; plion mi ne postulas de vi. Mi estas maljuna homo kaj ne volas esti kruela.

Li entuziasmiĝis per tio en tia grado, ke li eĉ ne imagis kaj jam estis hejme, jam li malfermis la pordon. Ĉe Johanka ankoraŭ estis lume. Sole nur iomete li ĵetis okulon tra la kurteno en la kuirejon kaj vidu! Kio estas tio? Johanka ruĝa, kun ŝvela vizaĝo de ploro trakuras la kuirejon kaj ĵetas siajn objektojn en kofron. Li ekmiris terure. Por kio kofro? Li eniris sian ĉambron sur la piedfingroj, konfuzita, premita, kiel senviva. Ĉu Johanka transloĝiĝas?

Jen sur la tablo ĉiuj tiuj objektoj, kiujn ŝi forŝtelis. Li tuŝis ilin, sed ili eĉ ete lin ne plu ĝojigis. Mi scias, li diris al si. Johanka vidis, ke mi pruvis ŝian ŝteladon kaj ŝi pensas, ke mi ŝin samhore maldungos; tial ŝi jam kunmetas la siaĵon. Bone, mi lasos ŝin… ĝis mateno, ke ŝi estu punita: nur matene mi parolos kun ŝi. Sed eble… eble ŝi ankoraŭ nun venos peti pardonon! ŝi ploros al mi ĉi tie; ŝi falos sur la genuojn kaj tion kaj tion. Bone, Johanka, mi ne volas esti kruela; vi povas resti.

Li sidiĝis, vestita en frako, por atendi. Estis jam silento, senfina silento en la domo; li aŭdis el la kuirejo ĉiun paŝon de Johanka, li aŭdis la furiozan fermon de la kofra kovrilo kaj silento. Kion tio signifas? Li elsaltis terurita kaj aŭskultis: longa, terura ululo, io vere nehoma; nun tio dispeciĝas en bojon de histeria singulto. Oni aŭdas ekfrapon de la genuoj sur la planko kaj malfortan ĝemadon. Johanka ploras. Li estis ja preparita por ĉio, sed ĉi tion li ne atendis. Li staris kun batan-ta koro kaj aŭskultis, kio tie, post la muroj, en la kuirejo, okazas. Nenio, sole, ploro. Nun Johanka rekonsciiĝos kaj venos peti.

Li iris tra la ĉambro, por denove firmiĝi; sed Johanka ne iris. Dum momentoj li stariĝis kaj aŭskultis; ŝia ploro tiriĝis en ne malfortiĝanta, regula unuformo kiel ululado. Li sentis angoron pro malespero tiel terura. Mi iros al ŝi, li decidiĝis kaj mi diros al ŝi sole: ”Do memoru tion, Johanka kaj ne ploru jam: mi tion forogesos, se vi bone kondutos.”

Subite rapidaj paŝoj, pordo ekbruegas, inter la pordofosto de la ĉambro staras Johanka kaj hurlas. Terure por rigardi ŝian, vizaĝon ŝvelan de ploro.

”Johanka”, li eligis el si.

”Tion… mi… havas por miaj servoj…” premiĝas el Johanka. ”Anstataŭ rekono… kiel kun ŝtelistino… Tia honto!”

”Sed Johanka!” li elkriis timigite. ”Vi ja prenis de mi jen ĉion, ĉu vi tion vidas? ĉu vi tion prenis aŭ ne?”

Sed Johanka ne aŭdas. ”Kiel mi tion toleru… Tia honto!

Trarigardi mian ŝrankon… kiel… al ia… ciganino! Tian honton fari al mi, al mi… ! Tion ne rajtis la sinjora moŝto fari… Li ne rajtas… ofendi… tion mi… ĝis mia morto… ne atendis! ĉu mi estas ŝtelistino? ĉu mi, mi estas ia ŝtelistino?” ŝi elkriis en pasia doloro. ”ĉu mi estas ia ŝtelistino? Mi, el tia familio! Tion… tion mi ne atendis kaj… ne meritis!”

”Sed – Johanka”, li diris malvarmiĝinte, ”havu tamen prudenton: kiel venis tiuj ĉi objektoj en vian ŝrankon? ĉu ili estas viaj aŭ miaj? Diru, persono, ĉu la viaj?”

”Mi nenion volas aŭskulti”, singultas Johanka. ”Mia Kristo, tia honto!… Kvazaŭ mi… estus ciganino!… Trarigardi mian ŝrankon… Kaj en la sama horo”, ŝi elkriis terure ekscitita, ”en la sama horo mi iros for. Eĉ ĝis mateno mi ne restos tie ĉi!

Ne… ne…”

”Sed mi ja”, li protestis timigite, ”ne volas vin elpeli. Vi ja restos plu, Johanka. Kio okazis, nu, dio gardu nin antaŭ io pli malbona… Mi ja eĉ ne diris al vi ion. Do ne ploru!”

”Prenu al vi alian”, sufokiĝas Johanka pro ploro, ”mi ne restos tie ĉi eĉ ĝis mateno! ĉu la homo… estas jam hundo… ke li toleru jam ĉion… Ne restos”, ŝi ekhurlis senespere, ”eĉ se vi pagus al mi milojn! Prefere sur pavimo mi dormos…”

”Sed kial, Johanka”, li defendis sin senkonsile, ”ĉu mi agis kontraŭ vi malbone? Tion ĉi vi ja ne povas kontesti…”

”Ne, ne malbone”, kriis Johanka ankoraŭ pli vundite. ”Tio ne estas malbona… trarigardi la ŝrankon… kiel al ŝtelistino!

Tio estas nenio… Tion mi toleru… Tion faris al mi ankoraŭ neniu… tian honton… Mi ne estas… ia stratulino”, ŝi ekululis per spasma ploro kaj subite ŝi forkuris, kun bruo fermante post si la pordon.

Li estis senmezure konfuzita. Tion ĉi anstataŭ pento! Kio okazas? ŝi ŝtelas kiel pigo, tio estas certa, sed nun ŝi sentas sin ofendita, ĉar mi tion scias; ŝi ne hontas esti ŝtelistino, sed doloras ŝin per ia kruela ofendemo, se ŝi estas rigardata kiel tia… ĉu tiu virino estas freneza?

Sed iom post iom li ŝin ĉiam pli kaj pli bedaŭris. Vi vidas do, li diris al si, ĉiu havas sian malfortan flankon, sed per nenio vi lin ofendos pli forte, ol se vi ĝin ekkonos. Ho, kiel senmezuran moralan sentemon kaŝas la homo en siaj kulpoj! Ho, kiel rompeble kaj dolore delikata li estas en siaj malbonaĵoj!

Tuŝu lian kaŝitan malbonon; aŭskultu poste, ĉu ne estas elkrio de doloro kaj ofendo, kiu vin respondas! ĉu vi ne vidas, ke irante juĝi kulpulon vi juĝas ofenditon!

El la kuirejo aŭdiĝis ploro moderita per kuseno. Li volis eniri, sed estis ŝlosite; li admonis tra la pordo, riproĉis, kvietigis; sed respondis lin sole singultado pli forta kaj pli laŭta.

Li revenis en sian ĉambron afliktita per senpova kunsento.

Jen kuŝas ankoraŭ sur la tablo la kunŝtelitaj objektoj, belaj novaj ĉemizoj, tiom da tolaĵo, memoraĵoj, dio scias, kio ĉio. Li karesis ilin per, fingro, sed ilia tuŝo estis malgaja kaj soleca.

1923 (Otto Ginz)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.