La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Emil Vachek

(1889 – )

Tre legata kaj dum sia maturiĝo pli kaj pli ŝatata romanverkisto de temoj nuntempaj. Siajn heroojn li prenas ofte el la periferio de gran-durbo, tipojn tie naskitajn aŭ enmigrintajn, aventuristojn, bankrotin-tojn, simplulajn sagaculojn, kiuj penetras en sociajn grupojn riĉulajn aŭ venkante en ekonomia batalo, aŭ ruinigante tiujn ofte pro seksaj motivoj.

MARŜO EN CIRKLO

I.

En iu tago skuis la domon la okazintaĵoj tie malsupre, en la subtera etaĝo. La servistino plorante pro ĝojo premis al si la filon, kiu ekster ĉies supozo revenis post ok jaroj el la milito. Fine ŝi ekkonis, ke ŝia ĝojo estos despli granda, se ŝi di-vidos ĝin kun siaj gekonatoj. Ĉiuj domanoj tiel alternis pririgardante Janon kaj aŭskultante liajn nekredeblajn rakontojn pri jakutoj, kiuj ne sciis, ke la milito estas finita. Tiuj, kiuj lin konis deantaŭe, trovis lin tre ŝanĝita ekstere kaj interne. Eliĝis el li ia pezo, kiu erigis eĉ liajn vortojn, kiujn li prononcis malrapide, malfacile, kvazaŭ ĉiun vorton li eltranĉus el rezista materio. Li estis juna kaj sana, tamen ŝajnis, kvazaŭ li estus infektita de ia interna gangreno.

Post kiam pasis la unua sensacio, tio naŭzis la plejmulton el la homoj. Sed inter la vizitantoj estis maljuna vidvino, sinjorino Bednář , kiu male despli sentis al Jan intensan inklinon.

Estis tio nek agrabla nek malagrabla: estis nur neceso okupiĝi pri li. Estis ŝia karaktera trajto, ke ŝi devigis sin kaj sukcesis simpatii kun homoj nesimpatiindaj kaj fořetitaj. Tamen an-kaŭ ŝi havis certajn postulojn plenumendajn, por ke ŝi ne estus suferonta. Foje diris al ŝi Jan: ”Mi estis inter jakutoj kaj ili estas krudegaj. Poste mi venis inter rusojn. Tiuj estas multe pli malbonaj. Nu sed nun mi estas jam hejme.” ĉe tio li provis rideti, sed ambaŭ: la mallaŭta laŭdo de hejmo kaj la ekrideto efektis vitrece kaj peciĝis romp-tinte. Sur sinjorinon Bednář falis pezo. Tio estis por ŝi nekomprenebla; ŝi ne kapablis descendi en la animon de Jan kaj nenio povis al ŝi pravigi la malamon, kiun havis Jan kaj ŝi elsentis tion – al sia hejmo.

Tamen ŝi toleris lin plue kaj devigis sin des pIi forte al afable-co. La loĝejo de sinjorino Bednář troviĝis en la teretaĝo super la domservista loĝejo… La domservistino pasigadis tutajn tagojn en la tolaĵlavejo kaj farante la hejmlaborojn en familioj.

Tiam malsupre estis morta silento. Jan kvazaŭ ne ekzistis. Se ŝi iris preter la fenestro, ŝi vidis lin sidi kun mentono en la manplato. Li estis absolute malagema kaj silenta. Tio daŭris longe, kaj poste oni aŭdis el sube disputaĉojn. La ĝojo pro la reveno de la filo, kiun oni jam deklaris morta, malaperis, ĉar li revenis, neniu sciis kial, putra kaj venenita.

Iutage la domservistino tiel furiozis, ke jam ŝajnis, kvazaŭ ŝi intencus radikale forigi la filon. Jen Jan laŭkutime eliris, sed ne sur la straton, kiel alifoje. Nun aŭdis lin sinjorino Bednář supreniri sur la ŝtuparo. Li ekfrapis ŝian pordon.

”Foje vi deziris” 1i diris al ŝi, ”ke mi ion rakontu… Sed tie ĉi nepre nenio ŝanĝiĝis. Ŝajnas, ke ĉiu afero estas samloke kiel antaŭ ok jaroj”. ”Jes sinjoro Jan, ni maljunaj homoj ŝanĝas plu nek nian ĉirkaŭaĵon, nek nian internon. Ni atendas jam nur la morton, kiu ja faros sian novan ordon”. ”Do, ĉu vi estas ĉiam tiel bona?” li demandis ŝin. ”Mi ne scias”, – ŝi ekridetis – ”mi ne opinias, ke mi estas iel speciale bona. Mi estas simple maljuna”. ”Vi estas tre bona,” li diris kun certa varmsento, kiu ŝin kortuŝis kaj pro kiu ŝi ĉion al li pardonis. – ”Vi ja ne kredus, ke mi ofte vin rememoris!”

”Vere, tion mi ne supozus.”

”Jes, tie estis tre krudaj homoj… Senescepte. Eble ĝuste tial oni nin sendis inter ilin; ni estis malbonvenaj. Kaj se mi fartis malplej bone, mi rememoris la hejmon kaj la afablaĵojn, kiujn vi faris al mi.”

”Tio vere ne meritis rememoron.”

”Ho ne. Vi ja eĉ monon pruntadis al mi…” ”ĉu vi eble bezonus?” ŝi demandis necerte. ”Ne, ne,” 1i diris rapide kaj kun sindefenda akcento, ”vi komprenis min malĝuste”. ”Nu, eble tamen,” ŝi diris rapidante al la tolaĵoŝranko.

Jan lasis ŝin palptrovi la libreton, en kiu ŝi havis monon, sed poste li rifuzis: ”Neniam plu mi vin revizitus, se vi persistus je tio. Se mi bezonos, mi perlaboros”. ”Nu mi ne volis vin ofendi,” ŝi diris konfuzite kaj jam ekridetis. ”Vere, nenio tie ĉi ŝanĝiĝis. Ankaŭ la monon vi kaŝas ĝis nun en la tolaĵoŝranko.”

”Mi havas tie mian tutan havaĵon,” ŝi konfesis ridante.

”Oni diras, ke en la mondo ekzistas multe da malbonaj homoj – sed rigardu, min ankoraŭ neniu priŝtelis nek mortigis.”

Jan rimarkeble ektremis kaj ridetis konfuze. ”Tamen mi ja ne venis por tio ĉi. Mi alportis al vi el Siberio malgrandan memoraĵon…”

II.

Ekde tiu tago Jan vizitadis sinjorinon Bednář preskaŭ regule. Ekstere tio aspektis, kvazaŭ surpriza amikeco estus ligita inter maljuna virino kaj enuanta soldato-sentaŭgulo, kiu tedis ĉiujn aliajn kaj la propran patrinon. Verdire la vizitoj de Jan havis signifon: kvankam li sin ĉiuforte defendis kontraŭ tio, li iom post iom venis al konvinkiĝo, ke li prirabos ĝin.

Certe tio estis malbelega, ĉar ŝi estis tiel kara kaj bonkora maljuna sinjorino, kaj ŝi tiel fidis al li – sed nenio alia al li restis. Ŝi posedis ankoraŭ multan monon, monon, kiun li ne kapablis plu perlabori mordate de 1a interna gangreno. Ŝi havis monon kaj li bezonis ĝin, ĉar la patrino lin nuntempe ĉiam sendadis sur la straton. Li ne havis plu multan fieron, sed tia ĉi ne estis jam tolerebla.

Li nepre bezonis la monon kaj ĉar tio ne estis ebla alimaniere li volis ekposedi ĝin per rabo. Sinjorino Bednář estis memkomprenebla viktimo, ĉar la plej oportuna kaj la plej certa. Li vizitadis ŝin persiste, rakontante pri jakutoj, tundroj, glaciiĝintaj riveroj kaj monatoj de malsato, kaj li sciis, ke li konas jam perfekte la tutan loĝejon. En la tolaĵoŝranko ŝi havis monon kaj valorpaperojn. La juvelojn ŝi havis en tableto apud lito. Alie estis nenio taŭga por li, ĉar objektojn li ne volis forporti. Li havis ĉion preparita, restis nur la efektivigo de la rabo. Li pensis senĉese pri tiu ĉi afero, li pensis ekskluzive pri ĝi.

Kompreneble li venis fine al la konkludo, ke estas neniel eble efektivigi tiun rabon. Iutage sinjorino Bednář ekkonos, ke ŝi estas prirabita. Do, kiun trafos unue ŝia suspekto? Lin, ĉar krom Jan neniu vizitadis ŝin kaj neniu konis ŝian loĝejon.

Ŝi indikos lin al la polico, kaj eĉ se la polico nenion trovos ĉe li, ĝi tamen spionos lin, ĝis oni lin kaptos dum malŝparega-do.

Al Jan restis nenio alia, ol mortigi la maljunulinon. Veninte al tiu ĉi konkludo, li ektremis ne nur ĉar tio estis murdo, sed ankaŭ, ĉar li amis ŝin. Ŝi senarmigis lin ĉiutage per sia boneco, li ja rimarkis eĉ tion, ke li estas al ŝi same malmulte agrabla kiel al ĉiuj aliaj, sed ke pro kompatemo, kiun li ne povis kompreni, ŝi sciis venki sian naŭzon.

Tamen ankoraŭ pli multe li amis sin mem kaj tie ĉi vere ne ekzistis alia elirvojo: se li mortigos ŝin, li havos ŝian monon kaj ŝi lin neniam povos malkaŝi.

Li sekvis plue la aferon: la murdo estas farenda antaŭagmeze. Sinjorino Bednář havis siajn kutimojn, kiujn konis ĉiuj domanoj. Ŝi foriris antaŭ la sepa, vizitis la preĝejon, aĉetis la kuirotaĵon por tagmanĝo kaj antaŭ la deka ŝi estis jam reve-ninta. Poste ŝi eliris nur vespere promeni. Oni devos fari tion tuj post ŝia hejmenveno el la matena promeno. Tiel li havos tempon por vendi la valorpaperojn kaj kaŝi la rabaĵon. En la plej misŝanca kazo, la unua suspekto aperos antaŭ vespero, se sinjorino Bednář kontraŭkutime ne eliros. Ĝis tiam li ordigos jam la aferon. Tamen estas pli verŝajne, ke ĉio diskoniĝos nur la alian tagon. Li povis ja fari la aferon ankaŭ nokte, sed li devas timi, ke per ia hazardo ĝi malkaŝiĝos jam matene, ekzemple sekve de vizito, kaj tiam li ne plu havus tempon por vendi la valorpaperojn, kiuj estos lia ĉefrabaĵo.

Veninte ĝis tie ĉi Jan embarasiĝis: sed se venos la vizito jam antaŭtagmeze, post kiam li estos plenuminta sian faron? Sinjorino Bednář akceptadis ja preskaŭ neniun, tamen de tempo al tempo al ŝi venis ŝia nevino kaj kelkfoje maljuna kuzino. Kompreneble li estis konvinkita, ke unu el tiuj virinoj volos viziti sinjorinon Bednář ĝuste tiun antaŭtagmezon.

La antaŭtagmezo do estis ekster konsidero.

Nokte tio estis same neebla pro danĝero de matena vizito.

La posttagmezon li ekskludis. Unue, en la domo estas la plej granda silento ĝuste posttagmeze, kaj poste, la posttagmezo estas tempo por vizitoj.

Ĉion bone prirezoninte li trovis, ke li povas sian agon fari nur dum tagmezaj horoj. Li facile ekscios, ĉu sinjorino Bednář atendas iun al tagmanĝo. Poste li estos sekura antaŭ interveno. Li faros la aferon rapide, revenos hejmen kaj tio ne estos malfacila, ĉar lia viktimo loĝas ĝuste super lia ĉambro.

Li havos tempon por tagmanĝi kaj vendi la valorpaperojn antaŭ ol la bankoj fermiĝos, kio okazas je la dua. La tutan rabaĵon li poste kaŝos en preparita loko kaj rehejmiĝos. Necesos pro eventualaj komplikaĵoj, ke plej eble multaj homoj vidu lin tiutage ĉe lia fenestro.

Tiamaniere kreskis antaŭ li lia tuta entrepreno kun ĉiuj detaloj. Li havis sufiĉe da tempo kaj trankvilo por bone ĝin pripensi. Li imagis la tutan situacion kun ĉiuj eventualaĵoj.

Paŝon post paŝo li antaŭenmarŝis, kvazaŭ li rigardus sin desupre laŭ birda perspektivo. Li ĉion preparis kaj primeditis, ĉiun agon, ĉiun geston kaj vorton: li plendos je stomakmalfacilaĵoj, post kiam sinjorino Bednář matene eliros. Ŝi havas hejme abunde da likvoroj propramane produktitaj kiel ĉiuj malnovmodaj virinoj. Ŝi prezentos al li glason, li akceptos.

Tagmeze li vizitos ŝin pretekstante la renoviĝon de la malfacilaĵoj. Li demandos en la kuirejo, ĉu li ne ĝenas, kaj tiamaniere li ekscios, ĉu ŝi atendas iun al tagmanĝo.

Sed kie estas la likvoraĵoj? Li tuj ekkuris supren kaj eksciis: ili estis en la manĝoĉambro, kio tre favoris lian planon: La manĝoĉambro havis fenestron al la korto, kaj ĝi estis tegita per peza kurteno. Tio estis ree unu ero de lia ĉeno: li pretekstos, ke li ne volas eniri la manĝoĉambron, ŝi iros mem. Tion li eluzos, ŝlosos la kuirejon kaj sekvos ŝin. Ŝi estos iomete surprizita, sed li diros al ŝi: ”Mi opinias, ke ni provu alian likvoron, mi venas por diri tion al vi.” ŝi plenumos la deziron, klinos sin kaj tiam li batos ŝin per la ĉen-globo, kiun li siatempe ĵetadis en konkuro.

La cetero estos facila. Dum tagmezo, kiam la homoj kaŝiĝos en la loĝejoj, sur la koridoro estas unu duonhoro da absoluta trankvilo. Li konstatis, ke la lasta loĝanto venas je la duono post la dekdua. Tiam komenciĝas denove movo je la kvarono post la unua. Li havos do unu horon da tempo por malplenigi la tolaĵŝrankon kaj la tablon kaj por foriri nerimarkate. Li elektos tagon, kiam la patrino lavas tolaĵojn supre en la lavejo. Tiam ili tagmanĝos nur je la tria. Li havos do tempon por malsupreniri en la bankon kaj fini la reston de manovroj.

Li kalkulis ankaŭ je tio, ke li estos suspektata kaj eble eĉ arestita. Kontraŭ tio estis nenio farebla. Unue ĉiuj sciis, ke li vizitas la maljunulinon, kaj poste, la homoj, kiuj evitas laboron kaj precipe, se ili estis en Siberio, estas ĉiam suspektindaj. La aresto estis do neevitebla malagrablaĵo; post nelonge oni lin tamen liberlasos pro manko de pruvoj, li elmigros, ĉar tamen restos sur li iom da suspekto kaj singarde li ĝuos sian rabaĵon: li eniros por certa tempo ankaŭ laborpostenon, por ke ne estu suspekteble, el kio li vivas, kaj post unu duonjaro, post kiam ĉio rekvietiĝos, li estos libera.

III.

Sian agon li efektivigis jam ekzakte laŭ sia plano. Li ekhavis stomakan malfacilaĵon, sinjorino Bednář prezentis al li likvoron. Komence, kiam li staris en la kuirejo, li tremis pro terura streĉo. Se ŝi estus, eble nur per ekrigardo, vidiginta suspekton aŭ malbonhumoron, li estus foririnta kaj neniam plu li kuraĝus transpaŝi ŝian sojlon. Sed sinjorino Bednář , bedaŭrante liajn malfacilaĵojn, estis pli afabla ol alitempe. Li ŝlosis aŭtomate, kaj jen: kvazaŭ ĉio estus de sur li falinta kaj li tran-kvilege vidis antaŭ si sian taskon. Li kunpuŝiĝis kun ŝi en la pordo kaj dolormiene grimacante diris: ”Mi timas, ke tiu ĉi likvoro estas malforta por mia stomako”.

”Do ni provu alian,” ŝi kompleze konsentis. Jan sekvis ŝin kaj eligis sian globon. Kiam ŝi kliniĝis, li ekturnis la objekton.

Aŭdante sonon, ŝi rektiĝis, sed jen ŝi ricevis teruran baton. Ŝi kolapsis sen vorteto. El ŝia kranio tuj elŝprucis sango, kiun trinkis la tapiŝo. Estis terura kvanto da sango, sed Jan estis kutimiĝinta al tio el la milito. Nenio lin malhelpis pensi pri sia afero. Konvinkiĝinte, ke la maljunulino svene kuŝas, li surprenis gantojn, ekatakis la tolaĵoŝrankon kaj elŝtelis ĉiun monon kaj valorpaperojn. Poste li prenis la juvelojn facile kaŝeblajn.

Ĉion ĉi li havis preta en kelkaj minutoj. Se li nun forirus, li kvazaŭ per fingro montrus sin mem kiel krimulo. Ne, fremda rabmurdinto devasąosigi la tutan loĝejon antaŭ ol li trovas sian aferon. Do li komencis laŭmetode fari malordon, eltiri la tirkestojn, elĵetadi la tolaĵojn kaj vestaĵojn, li forrompis ankaŭ kelkajn serurojn, disĵetis la dormoĉambron, malordi-gis la kuirejon kaj estante jam kontenta pri la efekto, li revenis al la maljunulino.

Ŝi kuŝis ĉiam sialoke, la sango ankoraŭ fluis. Sed ŝi estis jam malviva. Li ne aŭdis ŝian koron. Li metis spegulon antaŭ ŝian buŝon; ĝi ne nebuliĝis. Li palpis la arterion: ĝi estis rigi-da. Li kontentis pri tio, ĉar nepre ne estus agrable, se li devus ankoraŭfoje ekturni sian martelon.

Certiĝinte, ke ne estas sur ŝi postsignoj, li paŝis piedpinte al la pordo de la kuirejo. Sed estis nur unu kvarono post la dekdua. Tio estis malagrabla; tiu rapidemo nenial necesis. Sed reastis nenio alia ol atendi. Li pasigis la tedan tempon per tio, ke li formanĝis la manĝajon, kiu intertempe kuiriĝis. Sed ankaŭ tio estis farita dum kvin minutoj. Diable: li ĉion iel tro rapidigis. Tamen, estu kio ajn, restas al li nenio alia ol sidaĉi tie ankoraŭ dek minutojn. Apud la kadavro.

Sed ĉu ŝi estas vere morta? Li skuiĝis frostofebre kaj kuris por konvinkiĝi. Nu, nepre ne estis dubeble, ke la maljunulino estas morta. La rigardo en la vundon de la kranio naŭzis lin. Li prenis ĉemizon, kiun li siatempe elĵetis kaj ĉirkaŭvindis per ĝi la kapon de la maljunulino. Poste li revenis en la kuirejon. Regis terura silento – nur el la dua etaĝo oni mallaŭte aŭdis tintadon. Ĉu eble lavas jam la servistino la vazaron? Sed nenio estis farebla. Li devis atendi ĝis duono post la dekdua, ĝis preterpasos la lasta iranto, la juna servistino el la tria etaĝo.

Subite li saltleviĝis kun terura ektimo. Sed estis nur sonhorloĝo en la manĝoĉambro. Tamen li tremis tutkorpe kaj lia animo estis ĉe la mortintino. Ĝi ne povis liberigi sin de ŝi, malgraŭ ĉia peno. La murditino eniris en lin. Kaj tiu malbenita knabinaĉo ne venas!

Ĉu ĝuste hodiaŭ ŝi devis rendevui? Aŭ ĉu iu kliento ŝin iom retenis? ĉu eble baras tramo ŝian vojon? ĉiukaze tio estis terura kaj li sentis, ke li ne plu eltenos longe. Kiam estis jam dek minutojn post la duono, li ne plu kapablis regi sin havante la senton, ke la murditino malfermos la pordon kaj ekstaros antaŭ li kun sia terura vundo.

Li malŝlosis malpli singarde ol li intencis. Ŝajnis al li, ke supre ĉesis la tintado de vazaro. Do, jen je unu motivo pli multe, ke li jam forestu. Li ekkuregis por esti jam hejme. Jen li rememoris, ke li forgesis reŝlosi. Dio! Li kuregis supren kaj ŝlosis.

Sed kiam li estis reiranta, la vendistino ĝuste iris al tagmanĝo.

Ili renkontiĝis sur la ŝtuparo kaj sekve li devis saluti ŝin.

”Bonan apetiton, sinjorn Příhoda,” diris la knabino.

IV.

”Bonan apetiton” li ripetis mekanike ankoraŭ sur la strato, sub la verto lin tiklis griza timo de trafito.

La tuta bone elkalkulita afero ruiniĝis per tiu ĉi renkonto…

Intertempe eksonis du batoj de la turhorloĝo. Kio ĉu nur duono antaŭ la unua? Kaj kvankam li estis frakasita de la timo, li ne povis subpremi sarkasman mokon: Nur nun li eslus devinta foriri el la loĝejo de sinjorino Bednář ; se li estus tiel farinta, li ne estus renkontinta la vendistinon. Kial la horloĝo de sinjorino Bednář antaŭiris je unu kvaronhoro? ”Bonan apetiton, sinjoro Příhoda,” ŝi diris kaj ridetis. Kaj post kelkaj horoj ĝi rapidos por neniigi lin per sia atesto…

Do, la tuta afero estis en ruinoj. Antaŭ li oscedis abismo, kies fundon oni ne povis bone ĝisrigardi: ĉu pendigilo? ĉu sinmortigo? Ne, ne, li diris krude – nek tio, nek ĉi tio: Oni min ne kaptos! Ekzistas ankoraŭ tria eblo: Fuĝo!

Li ekkuris al tramo por esti ĝustatempe en la banko, ĉar nur la valorpaperoj ebligos lian fuĝon. Da kontanta mono li trovis tre malmulte.

Dekomenre li konsciis, ke la vizito de la banko estas konsiderinde danĝera. Ke multege da homoj lin tie ekvidos, ke la oficisto lin certe pririgardos, same la kasisto. Sed kontraŭ tio estis nenio farebla, ĉar simple alia eblo ne ekzistis. La valorpaperoj havis nominalan valoron de okdekmil. Estis tro granda sumo kompare al lia eksteraĵo; tion li konsciis. Komence li volis dividi tion inter kelkaj bankoj, tiel la sumoj ne estus tiel suspektindaj, sed ĉe la vendado lin vidus pli multaj homoj. Li sciis, ke en la bankoj estas detektivoj – kaj se iu el ili lin eksuspektos? Ne, estis necese vendi tion en unu banko.

Plej proksima estis ”Pragobanko”. Sed kiam li eniris en la halon, 1i trovis tie proksime nur dek personojn. Inter ili troviĝas certe almenaŭ unu detektivo. Li nepre ne povas vendi la valorpaperojn en la banko, kie ĉiu lin povas pririgardi. Li eliris por viziti la ”Landan bankon.” Tiu ĉi nova zorgo subpremis lian mordan angoron, kiun li kunportis kun si de post la renkontiĝo kun la vendistino. Diablo! li ja devas efektivigi sian programon? Li preskaŭ flugis al ”Landa banko.” Estis kvarono antaŭ la unua. Li prezentis la paperojn al la oficisto en la fako por la valorpaperoj. Estis loko, ĉirkaŭfermita de du fenestroj; li havis la senton, kvazaŭ li starus sur estrado meze de la placo. La oficisto vidis preskaŭ lian tutan staturon, lian vizaĝon kompreneble, li vidis ĉion bonege, la kadukan veston kaj la malnovajn gantojn.

Terure! Li forgesis pri la gantoj! La gantoj, en kiuj li plenumis la murdon. Eble estas sur ili postsignoj de sango. Li ne sciis, li ilin ankoraŭ ne rigardis. Li tute forgesis pri ili. Terure! Li igis fali siajn manojn sub la fenestreton kaj komancis ilin sekrete demeti. Li lasis ilin fali teren, por ke li ne devu ilin meti antaŭ la oficisto en la poŝon. Terure! Sur lia frunto aperis ŝvitgutoj, certe li estis tre pala.

Intertempe la oficisto prenis indiferente lian pakaĵon, rigardis ĝin supraĵe kaj diris: ”Kun tio vi devas iri en la ĉefan domon; en la granda halo, sinjoro!” Li ŝovis la pakaĵon al Jan kaj ekrigardis lin. Eble estis tio nepre preterpase, sen ia ajn suspekto. La bankoficistoj ricevas en la manojn tiom da valorpaperoj! Se ili ĉiun suspektus je murdo? Tamen lia rigardo trafis Janon kiel batego de martelo. Kvankam li rapide levis la okulojn, li estis certa, ke la oficisto bone pririgardis lin kun ĝermanta suspekto. Ke li estas fotografita en lia malbenita memoro. Li perdis la tutan mensan ekvilibron, tamen io en lia animo gardestaris ĉe liaj agoj kaj kun nerezistebla devigo rememorigis lin pri la farendaĵo. Ĝi ordonis lin danki.

Do Příhoda murmuris dankon. Poste ĝi ordonis: Foriru ne okulfrape kiel tiu, kiu posedas paperojn en la valoro de 8o.ooo. Li sukcesis eĉ pri tio. Tamen, kiam li estis jam en la turniĝanta pordo, li ne rezistis la tenton kaj returnis la okulojn al la oficisto, ĉar ŝajnis al li, ke lia rigardo trabruligas lian dorson. Efektive. La oficisto rigardis post lin. Eble li pririgardis liajn ir-uzitajn plandojn kaj lian franĝe ĉifonan pantalonon. Nesciante kion li faru, li ekridetis al la oficisto, kiu post malgranda hezito, ŝajnis al li, reciprokis la rideton.

Fine li estis ekstere, kaj li preskaŭ ekĝemis: Mekanike li ekiris dekstren, kie la oficisto ree povis lin memorfiksi. Kaj li vidis per flankrigardo, ke la oficisto prenas telefonon en la manon…

Jan ne plu iris en la ĉefhalon. Estis ekster liaj fortoj – eĉ se oni ne konsideras, ke li ĵetiĝus per tio kapantaŭen en la pereon. Dum kelkaj minutoj li amasigis kontraŭ si tiom da pruvmaterialo! Du homoj havas la eblon de direkta atesto kontraŭ li eĉ ne konsiderante, ke en Pragobanko la detektivo povis lin memorfiksi. Sufiĉegis por pendigilo…

Jan preteriris trenpaŝe la turon ”Prašná brána” kaj li estis tiel ekster ekvilibro, ke li nur antaŭ la reveno de la patrino el la lavejo rememoris, ke li forgesis kaŝi la rabaĵon. Li faris tion rapideme. Li kaŝis ĉion, li lasis al si nenion eĉ el la kontanta mono, kiu ŝajnis al li nuntempe terure peza. Super li, preskaŭ super lia kapo, kuŝis la kadavro kun kranio terure frakasita kaj vindita per ĉemizo. Tamen li devis manĝi. Li devis maski sin ankaŭ antaŭ la patrino, ĉar oni ŝin demandesploros kiel atestantinon. Post kiam ŝi ree foriris en la lavejon, li tuj ekmarŝis al sia gastejo. Necesis ja tiu ĉi vizito: oni lin demandos, kiamaniere li pasigadis tiun ĉi tagon.

V.

Li revenis nur malfrue vespere, kiam jam estis certe, ke la patrino estas hejme. De malproksime li rigardis al la domo, ĉu tie estas io suspektinda. Sed neniu pretermarŝis antaŭ la domo. La fenestroj dormoĉambraj de sinjorino Bednář ová estis fermitaj kiel tagmeze. La murdo do ne estis ankoraŭ malkaŝita. Do, al la murditino venis neniu vizitanto. Sian preterlason de la ĉiutagaj kutimoj neniu rimarkis. Kaj li preskaŭ ekridis pensante, ke tio povus daŭri ankaŭ semajnon.

Li estis iomete drinkinta; nur iomete, ĉar por multe li ne posedis monon kaj krome li devis ne iĝi suspektinda. Denove revenis al li la memfido; kaj la ideo, ke li dormos sub korpo, kiun li murdis, ne plenigis lin plu per teruro. Li kviete enpaŝis en la ĉambron, sed apenaŭ li aperis, stariĝis du viroj, kiuj sidis ĉe la tablo. Unu el ili alpaŝis strikte al li, la alia forpuŝis lin de la pordo.

”Ĉu vi estas Jan Příhoda?” demandis la viro kaj kiam li kapjesis ne kapablante eligi vorton, la viro ĵetis en lian vizaĝon:

”Vi faris rabmurdon je sinjorino Bednář ! Ne kontestu!”

En la angulo iu ekululis – estis la patrino. Sed li ne kapablis ekparoli, tondrefrapita per tiu ĉi tuta aglomeriĝo de la okazintaĵoj. Trankvila domo, fermita fenestro de sinjorino Bednář ; neniu preteriradisa sur la trotuaro… cetere de post la ago pasis nur ok horoj… Lia volo estis paralizita, li ne povis regi langon – nur la okulojn, la terure mirigitajn, timigitajn okulojn li arde boris en la detektivon.

”Neniu murdinto kondutus alimaniere ol vi,” diris ankoraŭ la detektivo kaj lerte surmetis ion sur liajn manojn. Estis katenoj.

”Ĉu vi diros al mi, kien vi kaŝis la rabaĵon?” demandis li Janon.

”Nu bone – vi ja ekparolos.”

La tuta afero ne daŭris pli ol kvin minutojn. Antaŭ la domo la detektivo ekfajfis kaj tuj aperis fermita aŭtomobilo. Sume alrigardis nur duono da dekduo da personoj, kiel oni forveturigas Janon. Kaj tamen oni lin veturigis for el la vivo.

VI.

Tuj el la unuaj vortoj de la polica komisaro, kiu lin demandesploris, eksciis Jan, ke oni ankoraŭ ne havas kontraŭ li pruvmaterialon. Oni lin kaptis, ĉar liaj oftaj rilatoj al la murditino ŝajnis suspektindaj. Ili provis fortimigi lin per krudeco, ili traktis kiel pruvitan murdinton, kaj tuj poste ili turnis sin al li per dolĉaj vortoj, priskribante al li la mildan malpeziĝon, kiun li sentos, se li konfesos. Li kontestis neŝanceligeble. Nun, kiam troviĝis en la proksimo de la karcerĉeloj, 1i volis lukti por sia libero kontraŭ la tuta mondo. Li konsolis sin, ke la vendistino pro iaj motivoj ne venos atesti kontraŭ li, ke al la oficisto en la banko li ne estis suspektinda. Oni lin suferigis jam la trian horon per diversdirekta demandado, sed li havis sufiĉe da forto, por ke li povu al ili ripetadi la saman sindefendon. Finfine ili havis kontraŭ li nur tion, kie li estis de mateno ĝis tria horo.

Je la dekunua ordonis fine la komisaro, lacigita mem pli ol Jan, ke oni lin forkonduku en la ĉelon. Estis malpura, malgranda kaj malgaja ejo. Kiu eniris, tiu havis la impreson, kvazaŭ la vivo post li fermiĝus. La paŝoj sonis en la koridoro kiel terbuloj falantaj sur ĉerkon.

Plej malbone estis, ke li trovis tie la mortintinon. Ŝi penetris la aeron, kiun li devis spiri, kaj la malplenon, en kiun li devis rigardi. Ŝi estis nek batalema, nek terura – ŝi estis nur malgaja kaj silentema. Sed tio estis la plej turmenta. La suspektindulojn oni igas frakasi per silento kaj izoleco, kiuj elpremas el ili kiel hidraŭlika premilo la tutan kuraĝon. Jan vane penis pensi pri nenio kaj ekdormi. La mortintino flamis antaŭ liaj okuloj kiel vivanta flava punkto. Li estis blindigita kaj li sentis unuan fojon la angoron, ke li ne elvados el tiu afero, eĉ se oni lin ellasos pro manko de pruvmaterialo.

Sed li ne estis longe sola. Oni lin rapide rekondukis antaŭ la komisaron, kiu diris al li: ”Vi asertis, ke antaŭ la tria horo vi ne forlasis la ĉambron de via patrino. Ĉu mi pravas?”

La oficisto diris tion kun perfekta trankvilo, sed tio ne povis trompi la murdinton. Li divenis, ke la vendistino jam ekparolis. La viro sin defendas, se oni lin atakas, kaj de sur Jan defalis ĉiu malforto.

”Mi menciis, ke mi ne eliris el la domo.”

”Do vi koncedas, ke vi ne sidis senĉese en la ĉambro?”

”Jes, mi ja iris proksimume je la tagmezo al la patrino en la lavejon, kiu troviĝas en la subtegmento.”

”Kial vi iris tien?”

”Mi malsatis. Mi volis ŝin peti, ke ŝi kuiru la tagmanĝon.

Sed dumvoje mi pripensis tion – la patrino indigniĝus – do mi revenis.”

”Tre interese!” rikanis la komisaro. ”Bele vi tion konstruas. Vi divenis, ke la knabino, kiu vin renkontis preskaŭ antaŭ la pordo, post kiu estis farita la murdo, kaj ĝuste en tiu tempo, jam faris la ateston. Tial vi ne povas plu mensogi, ke vi ne forlasis la loĝejon. Sed vi ankaŭ ne povas riski la aserton, ke vi estis ĉe la patrino, ĉar ŝi ne povus tion atesti al vi. La murditino ne povus diri alion ol kion vi ĵus rakontis al mi. Sed ne timu: Kiel anoncis sin la knabino kaj pruvis vian mensogon, tiel sin anoncos ankoraŭ aliaj homoj. Ni elserĉos ĉiujn. Ni elserĉos ankaŭ la lokon, kie vi kaŝis la rabaĵon. Jen, vi tremas!”

Jan vere ektremis imaginte, ke eble morgaŭ anoncos sin ankaŭ la bankoficisto. Sed li rapide ekregis sin.

”Se mi estus supozinta, ke mi devos bilanci pri ĉiu paŝo, mi estus pri ĉio haviginta al mi atestantojn,” li diris impertinente.

La ofiristo igis veni la atestantinon, kiu estis tre timigita. Ŝi povis diri nenion alian ol kion ŝi jam rakontis.

”Ĉu li surhavis tiun ĉi veston kaj ĉapelon?” demandis la komisaro.

”Jes.”

”Ĉu li entute aspektis kiel nun?”

”Ne,” diris ŝi hezite, ”ŝajnas al mi, ke li havis gantojn. Tio min surprizis, ĉar mi neniam vidis gantojn ĉe li.”

”Tion mi emas kredi,” ekridis la policano, ”sed mi povas tio klarigi al vi: Li surmetis ilin por ne postlasi fingrosignojn. Vere oni ne trovis fingrosignojn. Tio pruvas, kiel li pripensis kaj preparis la krimon.”

”Mi ne havis gantojn,” li eligis el si, ”mi tute ne posedas gantojn.”

”Kiel vi volas – sed vi estas la murdinto. Bone, lasu vian konfeson. Ni pruvos la aferon. Se vi ne estas la murdinto, mi perdu mian dekstran manon.”

Li denove troviĝis en sia ĉelo. Ĝi estis ankoraŭ pli malgranda, pli malvasta, la plafono similis ĉerkokovrilon. Li estis tiel senfunde malfeliĉa kaj elĉerpita, ke 1i ekdormis, apenaŭ li kaŝis la kapon sub la litkovrilon. Li faris tiel por malebligi la aliron de la mortintino al si. Tamen ŝi penetris en liajn sonĝojn.

VII.

La ĉefa problemo de la morgaŭa tago estis, ĉu anoncos sin la bankoficisto kun sia atesto. Jan devis travivi senfine da turmentaj horoj. Li zorge studis la trajtojn de la komisaro, kiam oni lin antaŭvokis, ankoraŭ antaŭ ol li ekparolis, por ekscii, ĉu la virino sin jam anoncis. La oficisto estiĝis nervoza, ĉar la esplorado restis senrezulta, kvankam la gazetaro diskonigis la murdon. Li havis kontraŭ la akuzito neniom pli ol 1i jam sciigis al li. Tio sufiĉis plenigi lin per konvinkiĝo, ke Příhoda estas murdinto, sed por la tribunalo tio estis malmulte. Ne estis pli ol kelke da indicoj. Kun la progresado de la tago la murdinto reakiradis la kuraĝon. La tuta Praha jam scias el gazetoj, ke okazis besteca murdo kaj la kasisto tamen ne alkuregas kun sia atesto… Oni trovis la gantojn en 1a banko, kaj tamen ili nenion eksuspektis – idiotoj! Eble kaŝis ilin la servisto kaj nun paradas per ili sur siaj honestaj manoj, se li ne prokrastas tion por dimanĉo, hehe! Aĥ, pasu horoj, efiku kiel balzamo, vi horoj, kiuj tavoligas forgeson sur mian faron. Sed kiam antaŭvespere oni venigis Janon denove, hodiaŭ jam la kvinan fojon – tio estas ilia sistemo de senĉesa ĝenado kaj senfortigado de la suspektatoj – la komisaro ne kapablis subpremi en la okulo ĝojajn fajrerojn.

”Vi havas tre nefidindan memorkapablon,” li alparolis lin, ”vi forgesis pri nepre interesa promeno kelkajn minutojn post la faro; kial vi ne diris, ke vi estis en Landa banko?”

”Mi ne estis hieraŭ en ”Zemská banka,” li diris obstine, ”kion vi ree elpensis?” Tamen li sentis jam la ŝnuron sur la gorĝo.

”Prefere diru, kien vi kaŝis la paperojn, kiujn vi estis tie vendonta!”

”Mi ne komprenas eĉ unu vorton.”

”Mi esperas,” diris la komisaro, ”ke vi memoras almenaŭ pri tiu ĉi sinjoro,” kaj malfermis la pordon kaj igis eniri la kasiston el Landa banko.

”Mi vidas tiun sinjoron je la unua fojo dum mia vivo,” murmuris Jan.

”Ĉu estas li?” demandis la komisaro la kasiston.

”Jes.” Tio eksonis kiel bato de sonorilo. ”Mi rekonas lin nepre certe, mi atentis lin, ĉar li havis tiom da havaĵo, kvankam li estis malriĉe vestita – kaj krome li kondutis embarase.”

”Se vi ne konas tiun sinjoron, eble vi konos tion ĉi,” daŭrigis dolĉe la komisaro.

Kaj li prezentis al Jan liajn gantojn. ”Do, ankaŭ via rigardo estas interesa,” ekridis la komisaro, ”vi rigardas ragidege, ĉu sur la gantoj ne estas postsignoj de sango. Mi povas vin certigi: ili estas tie!”

”Estas eble,” murmuris Jan, ”sed tio ne estas miaj gantoj.”

”Surmetu ilin bonvole!” Jan devis obei.

”Malofta kazo! Tiuj ĉi gantoj de nekonata viro, kiuj havas sangmakulojn kaj en kiuj la murdinto tenis la valorpaperojn, tute konvenas al viaj manoj, kvazaŭ vi estus portinta ilin… ” diris la komisaro kontente. ”Mi eĉ nenion alian atendis.” Subite li forlasis la ironian tonon kaj ektondris: ”Vi fiulo! ĉu vi ankoraŭ havas kuraĝon por kontesti! Rigardu, kiel la pruvmaterialo fermiĝas ĉirkaŭ vi ringon, el kiu vi ne eskapos. Oni vidis vin antaŭ la pordo de la murditino, vi volis vendi la valorpaperojn, kiuj estis al ŝi forrabitaj, la gantoj kun sangmakuloj, la gantoj, kiujn la murdinto en tipa ekscitiĝo forgesis en la banko, konvenas al via mano – kaj vi ankoraŭ kontestas!

”Mi estas senkulpa,” li flustris. ”Bone – se eĉ tio ne sufiĉas, por ke vi moliĝu, pruvos vian faron via viktimo.” Kaj kiam li fiksis jam sur lin frenezajn okulojn, li diris: ”Ni vin kontraŭstarigos al sinjoro Bednář , apenaŭ ŝi almenaŭ iomete refortiĝos. Mi esperas, ke tio okazos dum tri tagoj.” ”ĉu ŝi ne estas, ŝi ne es-tas mor-ta?” li ekbalbutis kaj svene kolapsis.

Tri tagoj plimultiĝis ĝis ok, kvazaŭ estus destinite, ke li travivu ankoraŭ pli terurajn suferojn. Fine oni sciigis al li: ”Preparu vin, vi veturos en malsanulejon.” Oni sidigis lin en fermitan aŭtomobilon, kiu rapide ekveturis. Kiel li estus volinta bremsi ĝiajn radojn! La terura momento, kiam li devos rigardi al tiu, kiun li estis murdonta, proksimiĝis kun terura rapideco. Li saltleviĝis por ekkrii: Jes, mi faris tion – mi konfesas tion, se vi min ne kontraŭstarigos al ŝi. Sed ia forto lin repuŝis al la sidbenko. La sama nekomprenebla forto de sinsavo, kiu jam centfoje dum tiuj ok tagoj lin malhelpis en tio.

Estis certe senfina, nekomparenebla infaneca ideo, almenaŭ en tiu ĉi momento: Post kelkaj minutoj lia krimo estos pruvita. Se li povus kontraŭstari ĉiujn atestojn, tiun ĉi ja…

VIII.

La motoro haltis sur la korto de la malsanulejo. La koro de Jan minacis fari la samon. La komisaro sarkasme komandis:

”Iraĉu!” Aĥ, kiel li malamis lin! Li havis ankoraŭ iomete da forto por malami; li malamis ĉiun, kiu ne devis iri al la mortintino, la tutan hordon, kiu lin ĉirkaŭis kiel sekvantaro grandan sinjoron. Tiu ĉi sento helpis lin deŝuti la svenigan teruron kaj li faris kun sufiĉa sinrego tiujn kelkajn paŝojn. Homoj rigardegis lin kiel sovaĝan beston. Revenis al li tiu flegma trankvilo, kiu lin plenigis, kiam li estis murdanta. Jan ŝajne sin regis bone kaj enirante en la misodorantan halon, li eĉ paŝis nature kaj ĵetis provokan rigardon en la ĉambron: Do jen mi estas, satigu vin kaj mortigu min per tiu via: Li estis!…

Sed en ŝi, vindita en blankaj litotukoj kaj bandaĝoj, li vekis imagon de bruto, kiun oni trenas en la buĉejon. La kvin homojn: la komisaron, protokoliston, kuraciston kaj la du detektivojn, kiuj lin ĉirkaŭstaris, kiuj ĉeestis por ŝin venĝi, ŝi vidis kiel kvin buĉejservistojn. Reaperis en ŝi la malnova eco, kiun la bato ne elpuŝis el ŝi kaj ŝi eksentis inklinon al tiu, kiun ĉiuj persekutas. Ŝi estis preskaŭ ekploranta. Kio estas la justeco? Nenio: sociala kaj etika ideo. Ĉiu havas sian propran justecon, kiu suferas per la justeco de la aliaj. Plejmulte la virino. La virino ne toleras rigardi perfortaĵon. Ŝi forgesas pro ĝi ĉiujn aliajn maljustaĵojn, ankaŭ tiujn, kies objekto estis ŝi mem.

Kaj Jan fiksis siajn pezajn okulojn al tiu hela grizo, kiu formis du kernojn de malgaja bandaĝbulo. Tiu bandaĝo rememorigis lin pri la ĉemizo, per kiu li vindis la kapon de la murditino. Jen, li perdis sian provokemon kaj teruro lin ekregis: li perdis ankaŭ la konscion pri sia ĉirkaŭaĵo. Ŝajnis al li, ke 1i estas kun ŝi en la manĝoĉambro kaj per la grizaj okuloj ŝi sekvas sarkasme lian agadon. Li volis ion diri, li volis silentigi per granda peto tiujn okulojn, sed sono ne transpaŝis liajn lipojn spasme kuntiritajn, kiel estis tuta lia korpo. Kaj la krio malŝarĝiĝis per liaj okuloj, similigante lin ankoraŭ pli multe al bruto, kiun oni trenas sub tranĉilon. En tiu momento ili havis siajn kontojn reciproke egaligitajn; eĉ pli: la doloro, kiun ŝi kaŭzis al li, transpaŝis jam la gradon de tiu, kiun li al ŝi tra-vivigis.

Tio ŝajnis almenaŭ al ŝi kaj ŝi rapidis por fini la aferon. La maljunulino sendis renkonte al Jan rideton.

Tiu virino, kiu nur mirakle, nur pro la ĉemizo, vindita de la murdinto ĉirkaŭ ŝia vundo, ne mortis sub liaj manoj – tiu virino ridetis al sia murdinto.

La tuta komisiono verdire konsterniĝis. Ĉu freneziĝis tiu kompatindulino? Jes, certe, ne povas esti alimaniere, escepte, ke tiu ĉi viro tamen ne estis ŝia murdinto.

Sed tio ja estis ekskludita: Neniam estis murdo pli fidinde pruvita. Cetere, se la pruvmaterialo ankoraŭ ŝajnis nesufiĉa, oni nur rigardu lin: ĉu li jam baldaŭ teren falos kaj en terura turmento, kiu scias frakasi eĉ plej obstinan cinismon, ekparolos sian konfeson, sian mortigan kaj ardan malpeziĝon, por ke li ne disflugu kiel eksplodaĵo, elradikigita el sia substanco per tiu ĉi miriga turno de la kontraŭstarigo.

Ho, kiel Jan vere eksopiregis tiun malpeziĝon! Do, oni lin kondamnu al puno, kiun ili bontrovos – sed ĉu ankaŭ murdinto ne havas rajton je certa kompato? Aŭ, ĉu permesita puno estas tiu ĉi hontigo senmezura kaj senfina, ĉe kiu la animo spasme baraktas pli ol vermo; tiu ĉi redukto de homo ĝis je unu senso, kiu nepriskribeble doloras kaj deliras en nelimigita turmento? Homoj! defendu min! volis Jan krii, kaj li estus ekkriinta. Li estis kolapsonta, ĉar lia koro minacis jam krevi.

Sed estis la sorto de Jan, ke liaj suferoj ne finiĝis en tiu ĉi momento: ĉeestis rigardanto, kiun same ekregis timo, sed timo pri tio, ke li perdos la ĉasaĵon, ĝis tiu ĉi momento jam certan, ne scietante, ke li troviĝas sur rando de plej perfekta triumfo. Li – unusola krom la murdinto – divenis, ke la maljunulino ne estas freneza, escepte se certa grado de kompatemo estas frenezo. Ŝi pardonos lin kaj al li eskapos pruvita murdinto kaj kun li, ankaŭ la flata laŭdo de la superuloj. Li ne kapablis imagi, ke Jan ne ekkaptos la prezentatan manon, li, alkutimigita vidi en la krimuloj estaĵojn malpurajn kaj malnoble malkuraĝajn. Li ne kredis je heroeco: la policaj oficistoj estas materialistoj. Li ne povis kompreni, ke se oni lasus Janon senhelpe, oni devigus lin al konfeso.

La komisaro rapidis prezenti al li tiun helpon. Li insultis lin: ”Ĉu vi ankoraŭ ne konfesos? Rigardu vian viktimon, se vi povas! Kiel vi aspektigis la kompatindan maljunulinon pro fia rabaĵo…”

Kaj plue, kun pasio vera kaj ŝajnigata, li ŝutegis sur lin batojn, kies celo estis frakasi Janon. Liaj vortoj falis sur la koncentriĝon de Jan kaj disbatis lin. Ili intermetiĝis inter li kaj lia animo ĝuste en la momento, kiam la freneziga turmento pelis lin al konfeso.

Jan malfermis la okulojn kaj ekvidis la malamantan homidon, kiu volis el li eldevigi ian sian akiraĵon. Kaj li grumblis:

”Kion vi ĉiam babilaĉas? Mi ja diris al vi jam sennombre, ke mi tio ne estis.” Li alrigardis la maljunulinon kaj vidis en ŝiaj okuloj rebrilon de kontento.

Inter la murdinto kaj la murdatino estiĝis groteska kontakto kontraŭ justeco. Ŝi donis al li pardonon kaj tio lin plenigis per ebria ĝojo. Li daŭrigis triurnfe: ”Kial vi trenis min ĉi tien? Por ke al vi diru sinjorino Bednář , kiu estis tiu! Do, ne kriu al mi, se vi povas demandi senpere ŝin…”

Kaj, antaŭ ol la komisaro povis intermetiĝi, aŭdiĝis el la buŝo de la provokata virino: ”ĉu sinjoro Příhoda devas tio esti? Ne, kion vi pensas: Sinjoro Jan estas ja mia bona amiko… ”

”Diablo scias, kion tio signifas,” eksplodis la komisaro kaj li tute konfuziĝis, tiel ke li alkriis la malsanulinon: ”Vin mi ne demandis, mi demandis lin.” Jan ekridis: ”Sed ŝi respondis vin anstataŭ mi. Nun espereble vi jam ĉesos kun viaj sensencaĵoj.”

”Mi ne ĉesos kun ili,” kriis la komisaro, ”ĉar tio estas vero:

Vi volis murdi tiun ĉi virinon kaj ŝi freneziĝis, ŝi estas ankoraŭ malforta, aŭ… aŭ… ”

”Kia aŭ?” flustris sinjorino Bednář .

La kornisaro frotis sian frunton: ”Ne, tio estas neimagebla … Tio estus absurda. Mi daŭras aserti, ke la sinjorino post kelkaj tagoj, post kiam ŝi resaniĝos, parolos alimaniere.”

IX.

Oni rekondukis Janon en lian ĉelon, sed nur por nelonge: La komisaro, fininte la provizoran enketon, transdonis la malliberulon al la tribunalo. La nova inkvizitoro tuj ekhavis konvinkiĝon pri la kulpo de Jan kaj eldiris la opinion, ke estis nesingarde kontraŭstarigi la murdinton al la viktimo, se ŝi ankoraŭ ne estis sufiĉe resaniĝinta. Eble ŝi havas truon en memoro, eble ŝi ne estis ankoraŭ respondeca. Eĉ tion li ne ekskludis, ke ŝi estis sub hipnota influo de Příhoda. Li decidiĝis procedi singarde kaj traktis Janon kiel pruvitan murdinton. Sed poste, tuj post la unua esplordemando de sinjorino Bednář , fariĝis al li klara, ke la maljunulino estis nek nerespondeca, nek senfortiĝinta, nek forgesema – ke ŝi, simple pro ia, por li tute nekomprenebla motivo, volas savi Janon. Ŝi respondadis tute klare, ŝi ree kontestis la krimaŭtorecon de Jan kaj ŝi eĉ priskribis la supozitan murdinton: Estis viro, kiun ŝi ne konis kaj kiu venis pretekstante, ke li trans donos al ŝi leteron de ŝia nevino. Dum ŝi malfermis la leteron, li batis ŝin per io.

La juĝisto prezentis al ŝi la globon, per kiu la krimo estis farita, kaj demandis: ”ĉu li batis vin per tio ĉi?”

”Kiel mi tion sciu?” ŝi respondis; tamen vidante la murdilon ŝi forte ekscitiĝis. Ĝuste tion intencis la juĝisto, kiu tial vidigis al ŝi la globon, kaj nun rapidis ekspluati la aferon. ”ĉu vin tiutage vizitis sinjoro Příhoda?” li subite antaŭĵetis demandon. Kaj la maljuna virino, kvankam ŝi ĉion pripensis, ekŝanceliĝis: ”Jes… sciu: mi ne scias certe… ŝajnas al mi… sed komprenu, ke post tio mi ne povas tute certe scii tiajn bagatelaĵojn…”

La malhelpaĵo estis, ke ŝi nepre ne sciis, kion ŝi respondu.

Ŝi malespere penis diveni, ĉu Jan konfesis la viziton, sed sama nombro da motivoj, kiuj lin igus konfesi, estis ankaŭ por kontestado.

Sed la juĝisto rapidis ekspluati ŝian konfuzon kaj ege ŝin atakis: ”Rigardu: Tio ja tute ne estas bagatelo! ĉu vi akceptadis multe da vizitoj? Ne, do vidu, vi devas do memorfiksi tiujn kelkajn, kiujn vi travis dum semajno. Penu nur rememori! … ”

Kaj jen sub liaj esploraj kaj mokaj rigardoj kaj skuite per la ekvido de tiu objekto, per kiu Jan dankis ŝin rekompence por ĉiu ŝia amikeco, ŝi riskis salton en malplenon: ”Mi opinias, ke li estis ĉe mi tiun antaŭtagmezon… Li vizitadis min preskaŭ ĉiutage… ”

”Do estas strange, ke li tion nepre kontestas,” diris la juĝisto. ”Li asertas, ke li tiutage ne estis ĉe vi.”

”Se li tion asertas,” interrompis ŝi rapide lian parolon ruĝiĝante, ”do pravas certe li kaj ne mi, malsana kaj senfortiĝinta!

Jes, mi rememoras: tiun tagon li preterlasis la viziton. Cetere, tio ja ne gravas, ĉar mi jam priskribis al vi la veran murdinton.”

”Ho jes, tio gravas,” li kontraŭdiris. ”Mi ja ne povas konvinki vin, ke estis li, kiu donis al vi la baton, sed li tamen povis esti kunkulpulo de tiu fihomo. Příhoda estis komplotinta kun la murdinto, li prenis la rabaĵon de li kaj estis surprizita provante ĝin ŝanĝi je mono.”

”Tio ne estas ebla,” ekkriis la maljunulino, kiu sentis kvazaŭ oni ĝin denove murdus.

”Sed pri tio vi ja povas nenion scii,” li diris kun ironio, kiu enmordiĝis, ĉar ŝi ne kutimis stari antaŭ homoj en rolo de pruvita kaj hontigita rnensogulino. Tiun fojon ŝi vere preskaŭ svenis; feliĉe la juĝisto sen transiro, eble pro kompato, ekprenis alian gamon. Li kliniĝis strikte al ŝi kaj daŭrigis flustre:

”Mi volas flankelasi la rolon de oficisto, sinjorino; mian honorvorton, vi povas min kredi. Tiu ĉi kazo meritas tion, ĉar via vidpunkto, kiun mi supozas, plenigas min per respekto, kvankam mi ne kornprenas, kiu forto vin ne pensi pri via suferado, sed pri savo de via murdinto. Mi sentus malpeziĝon, se mi povus pensi pri tio ion tute komecan – sed mi rigardas vian puran frunton kaj vidas, ke vi apartenas al la netuŝeblaj.

Restas nur unu, kion mi opinius neebla, se mi ne ĉeestus ĉe tio. Mi kliniĝas respektplene antaŭ tio. Mi legas en viaj timigitaj okuloj, kiujn vi ne scias regi, ĝuste kiel ĉiuj puraj homoj.

Mi legas en ili ion interesan” – jen la juĝisto ekridetis – ”mi legas en ili, kiel vi, rapide kaj malespere, konstruas novan planon, se tiu alia havas jam fendojn, kiel vi mem nun vidas.

Vi imagis, ke sufiĉas deklari: Ne estis li! kaj priskribi iun ali-an, tamen vi vidas, ke li intertempe tiel malfidindiĝis, ke… nu jes: ke vi devas elpensi ion alian, modifon… kaj jam vi elpensis ĝin. Kompreneble tiel, kiel tio estas sole ebla. Vi volis al mi diri, ke vi mem donis al li, ni diru: unu tagon antaŭe, viajn valorpaperojn, por ke li ilin ŝanĝu je mono. Kaj ke vi ilin al li laŭvorte donacis, nekalkulante plu je redono, ĉar vi tiamaniere volis helpi lin el la mizero. Sed li ne povos ilin al vi redoni. Kial? Pro tiu simpla kaŭzo, ke li ilin kaŝis kun la cetera rabaĵo, kiun eble makulas via sango… Jen, iu alia virino starante vialoke, ŝanĝiĝus almenaŭ nun, en la momento, kiam ĝi ekscias, ke ŝi pagus sian kompaton per la perdo de sia tuta havaĵo. Vere, mi riverencas antaŭ vi respektplene. Tamen…”

Nun mallaŭtigis la juĝisto ankoraŭfoje sian flustron kaj inter li kaj la maljunulino subite estiĝis interkompreno: ”tamen ne bonvolu forgesi, ke li, la murdinto, scias nenion pri nia interparolo. Ke por li, tiu ĉi kaj ĉiu alia via plano estus senutila. Ĉu vi komprenas? Ke li stupide, kiel nur la fiuloj povas, daŭros kontesti ĉion, kio atestas kontraŭ li. Ke li por nenia prezo kuraĝus konfesi sian viziton en la banko. Se mi diros al li: Eble la sinjorino donis al vi tiujn valorpaperojn, por ke vi ilin monŝanĝu – li kontestos ankaŭ tion, li devos tion kontesti opiniante tion kaptilo; eĉ se oni ne konsideras, kie li kaŝis ilin, kaj tiam ĉio malkaŝiĝus. Unuvorte: li ne kapablos kapti la savoŝnuron, kiun vi volas al li ĵeti. Li opinios ĉion insido – eble, ankaŭ vian kompatemon li eksplikas al si kiel ian teruran insidon kaj cerbumas, kiel li klarigu al si tion, kio por ĉiam restos al li neklarigebla… ” La juĝisto ekpaŭzis kaj la okuloj de la malsanulino kriis al li, serĉante konsilon. Sed li levis la ŝultrojn. ”Eĉ se tio ĉi ne estus: la sangon sur liaj gantoj – tion vi neniel klarigos! Kaj eĉ se tamen: ne opiniu, ke sufiĉas via ”ne”, ke oni lin liberlasu. Jes, ni ne povas akuzi lin je rabomurdo, se vi al ni asertas, ke estis iu alia, sed ni povas, bazante sur via priskribo, eligi konsekvencojn el via kompatemo. Sed nia tasko estos pli amara: Ni rolos nur komedion de kompatemo. Ni devas ŝajnigi, ke ni kredas vin kaj ni devas lin akuzi je kunaŭtoreco de krimo, kaj tio estas por li praktike la sama.” Kaj kiam la maljunulino fiksis al li siajn konfuzitajn okulojn, li denove levis la ŝultrojn. ”Tio ja estas tute klara: Oni vidis lin antaŭ via pordo, li penis vendi la rabitajn valorpaperojn kaj havis sur la manoj gantojn kun makuloj de via sango. Se li ne estis nepre murdinto, li estis certe almenaŭ kunkulpulo, li certe estis interkonsentinta kun la murdinto. Finfine li fartos same, kvazaŭ li estus rekta murdinto, ĉar ĉiu asizo kredos, ke li sendis sian kunkulpulon timante iri mem.”

La maljunulino ĝisgrize paliĝis de teruro pro la senkompatemo, kiu jam preskaŭ fermis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de tiu, kiun ŝi deziris savi. Ŝi ne sciis plu, kiel ŝi tion malebligu. La juĝisto decidis fruktuzi tion por la lasta premo: ”Tiel ĝi estos, se vi daŭros aserti viajn ideojn. Sed antaŭ ol mi ekparolos kiel oficisto, mi rekomendos al vi ion el la profundaĵo de miaj spertoj: Se vi volas savi lian animon,” li ekgrimacis, kiel ĉiam grimacas la juĝistoj uzante ĉi tiun vorton, ”kaj malpezigi lin tuj – ne daŭrigu viajn asertojn. Vi terure lin maljustas. Vi tion ne konscias, jes, mi scias, tute male. Tamen imagu, kiajn turmentojn li suferos, se li eliĝos el tio hazarde kun ne granda puno, kiun li transvivos. Tiam montriĝos via kompatemo en sia substanco: Estas kompato mortiga. Fari krimon povas ankaŭ moralema persono. Tio estas eĉ tre facila. Tamen eblas forlavi la krimon, sciu: per la puno. Trasuferinte la punon, oni reakiras sian animon. Li donis ion por io, li ne staras antaŭ ŝi kiel senhonestulo, li ree povas komenci novan vivon, eĉ se nur en la malliberejo. La motivo, pro kiu la egaj krimuloj toleras la malliberejon kun tiela trankvilo, ne estas eble tio, ke ili estas konvinkitaj pri la neceso de tio. La motivo estas malpeziĝo, kiun ili sentas. Jam tiu cirkonstanco, ke ili ne devas vegeti inter homoj karakterhavaj, kiuj la krimulojn malŝatas, jam tiu cirkonstanco, ke ili povas vivi en societo egala al ili, estas por ili granda bonaĵo. Jes, estas vere, ke la krimulo en la malliberejo ne sentas konsciencriproĉojn. Mi deliktis kaj mi suferas pro tio… li sentas, kaj li scias, ke li donis ion por io.

Li reakiras eĉ certan senton de digno. Li kredas, ke post eliro el la malliberejo li estos repurigita. Tio por li estas pli grava kaj pli valora ol via blinda kompatemo. Pardonu, ke mi diras tion al vi, sed vere estas tiel. Se li eliĝos sen puno aŭ sen sufiĉa puno, li eliros kiel senmoraligita krimulo. Li faros novajn kri-mojn… ” ”ĉesu,” plorĝemis la maljunulino, ”mi ja diras al vi, ke li ne estis tio…” ŝi prononcis la vortojn kun tia fanatikeco, ke la juĝisto ekhezitis por momento. Fine li decidiĝis, ke estas ĝusta tempo reveni al la rolo de oficisto. ”Bone,” li diris ”mi venigos la protokoliston kaj ni skribos protokolon.”

Oni ja scias, ke la oficistoj tion faras ĉiam, se ili ne kapablas la aferon antaŭenpuŝi.

X.

La decidiĝo de la maljuna sinjorino Bednář – la decidiĝo, kiu estis por li nekomprenebla – savi lian vivon kaj liberecon, instruis la malgrandan animon de Jan, ke ankaŭ li devus peni la samon kun ne malpli granda persistemo kaj inventemo. En la malliberejo li iom post iom forgesis la malbonajn flankojn de sia lasta ekzisto: despli multe li avidis la vivon. Ĉiu unuopa agrablaĵo de la vivo brilis al 1i en lumo preskaŭ fabela.

Se li povus iam eliri sur la straton! Kaj fumi… Li malrapide forgesadis pri la krimo, kiun li faris, ŝajnis al li, ke la afero ne estis tiel malbona, se sinjorino Bednář al li povis pardoni. Lia vivo koncentriĝis je la momento, kiam li forlasos la ĉelon por foriri en la liberon, kiu por malriĉa homo eble estas nigra kiel pano, sed ĉiam ankoraŭ bongusta. Eskapi: – tio fariĝis lia manio. Li sekvis ĝin certe kaj singarde: Li havis sufiĉe da tempo por bone pripensi ĉiun paŝon. Ju pli oni lin atakis, des pli li fariĝis decida ne kapitulaci kaj procedi racie.

Estis precipe la malfacilaj, penaj, timoplenaj studoj de la mieno de l’ enketa juĝisto. Tiu estis tute alia ol la sangvina kaj profesia trarigardebla komisaro, kiu laboras per la plej krudaj efektoj. La enketa juĝisto estis trankvila, ruza kaj havis super li grandan moralan superpezon. Lia vizaĝo sciis kun malesperiga certeco kaŝi la sekreton sub la senŝanĝan maskon de la sulkoj, distraj okuloj kaj indiferenta grimaco. Jan neniam povis prepari sin por liaj demandoj; li falis en ilin kiel urso en la kaptilkavon; se tio estus dependinta nur de li kaj de tiu juĝisto, li estus jam dekomence ĉion perdinta.

Li ja estis dekoble trafita je mensogo. Ĉiuj liaj ellaboritaj planoj frakasiĝis kiel ovoŝeloj per du cirkonstancoj: unue, per la sentemperamenta netrapenetreblo de la juĝisto. Kaj poste per tio, ke li ne kapablis diveni, kion la juĝisto ellogis el la maljuna sinjorino. Ekzistis centoj da eblecoj; li havis la misŝancon, ke li bazis siajn planojn ĉiam sur tiuj, kiuj ne efektiviĝis. En sia senhelpeco li kontestis vere blinde ĉion, eĉ tion kion oni pruvis al li. Li kontestis obstinege la viziton en la banko, li malkonfesis, ke tiu tagon li estis ĉe sinjorino Bednář, li malrekonis la gantojn. ”Finfine vi kontestos, eĉ ke vi estas Jan Příhoda.” diris al li la juĝisto. ”Mi finos la enketon kaj prezentos akuzon kontraŭ vi pro partopreno en rabomurdo.

Por tiu ĉi afero la pruvmaterialo estas pli ol sufiĉa.”

Nur nun li komprenis, ke la atestado de sinjorino Bednář ne kapablas lin ŝirmi kontraŭ ĉio, ke li sin pereigos, se li plue ĉion kontestos. Kaj antaŭ ol la juĝisto ordonis lin forkonduki, li diris: ”Tio estas la samo, kvazaŭ mi estus ŝin murdinta.

Mi opiniis, ke mi evitos tiun malfeliĉon, se vi ja aŭdis de ŝi, ke mi ne estis tio; sed nun mi devas diri al vi la veron.”

La juĝisto iomete ekridetis: ”Via afero evoluas preskaŭ matematike. Tion ĉi mi atendas jam dek kvar tagojn.”

”Ne opiniu, ke mi konfesos la murdon,” li eligis.

”Trankviliĝu – mi scias, ke tion vi konfesos neniam. Sed vi konfesos ion, kio troviĝos en la limoj de viaj agoj, kiujn la atestantoj jam pruvis.”

”Kial vi min tiom malfidas?” li demandis hipokrite.

La juĝisto svingis la manon: ”Prefere diru, kion vi elpensis.”

”Mi ne rakontos al vi fabelojn, nur la veron. Mi vendis ilin…”

”Ni vidu!” ekridis la juĝisto, ”kaj ĉu la gantoj ankaŭ ĉeestis?”

”Jes…”

”Tiujn valorpaperojn kun la gantoj donis al vi nekonata viro, alta proksimume 166 centimetrojn, aĝa eble 4o jarojn kaj havanta anglan lipharon, ĉu ne vere? Li renkontis vin sur la strato kaj diris al vi: Iru kaj vendu tiujn ĉi miajn aferojn, vi ricevos konsiderindan rekompencon. Mi, pro certaj motivoj, ne povas tion fari mem… Kaj vi iris, kaj malsukcesinte, vi redonis tion al li, ĉu prave? Kaj al mi vi ne volis tion diri, ĉar ĉio tiel fatale evoluis, ke la konfeso signifus: iri sub pendigi-lon.”

”Ne,” rediris Jan ŝajnigante naivecon, ”mi ŝtelis la valorpaperojn!”

La juĝisto surprizite tute ŝanĝis la mienon. Poste li diris:

”Vi estas pli granda fripono ol mi supozis.”

”Jes, mi estas fripono,” daŭrigis Jan ŝajnigante, ke li ne komprenas la ironion – ”mi estus devinta ne ŝteli. Sed vi ja scias, ke mi havas nek postenon nek monon.”

La juĝisto haltigis lin naŭzite: ”Tion ni lasu, tion vi diros al la asizo. Mia devo ne ampleksas tion, ke mi devu aŭskulti fabelojn kun ĉiuj melodramaj ornamaĵoj. Diru al mi koncize kaj objektive, kiel vi tion imagas. Nur, jes – vi ne devas ŝajnigi indignon, ke mi ne kredas vin; mi estas jam tia: Do!…”

”Tiun tagon mi volis, kiel alitempe, viziti sinjorinon Bednář . Mi pordofrapis – ŝi ne aŭdiĝis. Mi revenis kaj… ” ”… vi renkontis la fraŭlinon el la tria etaĝo. Per tio vi klarigas la unuan pruvaĵon!… Daŭrigu!”

”Jes, mi vere renkontis ŝin.”

”Atendu! Sed la gantojn? ŝi ja vidis, ke vi havis gantojn! ĉu estis via kutimo surmeti gantojn, kiam vi estis vizitonta sinjorinon Bednář ?”

”Temas pri tio, ke mi tute ne havis gantojn. Mi ne scias, kiel povis la knabino elpensi tion. Cetere: en la koridoro estas ĉiam krepusko kaj mi volus koni homon, kiu vidas tie pli multe ol silueton.”

”Nu, per tio ni ne haltigu nin: Kion vi faris plue?”

”Mi revenis hejmen. Post momento mi aŭdis super mi paŝojn. Ŝi revenis, aŭ ŝi eble dorminte revekiĝis –mi ekpensis.

Mi iris supren, sed jam sur la rando de la ŝtuparo mi kunpuŝiĝis kun viro, kiu antaŭ mi terure ektimiĝis. Mi povas diri, ke li verdire komencis forkuregi kaj ĉe tio li perdis pakaĵon, kaj mi levis ĝin. Mi prenis ĝin hejmen por trarigardo. Enestis la valorpaperoj kaj la gantoj. ”Bravo,” ekridis la juĝisto.

”Kiel tragedia estas tio viaflanke kaj stupida flanke de tiu murdinto – ĉar certe estis la murdinto, ĉu prave?”

”Se mi estus sciinta, ke tio estis li, mi estus min reteninta per la malfermo de la pakaĵo. Ĉu mi povis supozi, ke en la domo okazis murdo, se mi nenion eksterordinaran rimarkis?

Mi ekpensis, ke li ŝtelis tion kaj ektimiĝinte perdis. Ankaŭ estis eble, ke li estis honesta homo, kiu poste revenos, kiam li rimarkos la perdon. Sed mi, sinjoro, estis malplenega. Mi havis la lastajn du kronojn, kaj la patrino min ĉiam pelis el la hejmo.”

”Bone, bone,” svingis la juĝislo la manon. Tion nur al la asizo. Bonvolu daŭrigi, mi petas, objektive!”

”Sed estas ja objektive! Mi klarigas al vi, kio min voligis, ke mi ŝtelu la paperojn. En mia kapo ekmurmuris kaj mi… ”

La juĝisto lin ree interrompis: ”Kaj kiam vi trapasis la animbatalon, vi portis tion kore al banko, ĉu ne?”

”Jes, sed mi devas diri, ke mi konsciis, ke mi ne aspektas kiel homo, kiu povus vendi valorpaperojn.”

”Kiom ili valoris?”, demandis la juĝisto. ”Mi ne scias, sinjoro!”

”Aĥ jes, vi ne scias, kian perdon konfesis sinjorino Bednář. Ŝi asertas, ke estis nur kvin mil!”

”Estas eble, sinjoro. Tion mi ne konas ne estante fakulo…

Kaj mi estis ekscitita. Mi metis ĉion sur la giĉeton, kaj antaŭe, por fari impreson, mi surprenis la gantojn.”

La juĝisto ekridis sonore kaj senhelpe: ”Sed, – kiun motivon vi havis lasi ilin en la banko?”

”Mi ne scias… Mi klarigas tion al mi, ke mi en ekscitiĝo demetis kaj perdis ilin. Mi opinias, ke murdinto tion ĉi atentus kaj ke li ne irus en la bankon kun la gantoj, kiujn li havis murdante.”

”Vidu,” diris la juĝisto, ”kaj vi tamen faris tion. Vi estis konfuzita. Vi promenis en Praha kun la gantoj, kiujn vi prenis por ne postlasi fingrosinojn.”

”Tio estas via hipotezo, la veron mi ĵus eldiris. Mi devas diri ankoraŭ, kio estis plu.”

”Jes, kien vi kaŝis la valorpaperojn malsukcesinte en la banko?”

”Mi estis tute ekscitita: mi opiniis, ke sur mia frunto estas skribite: Li ŝtelis! Li havas en la mano valorpaperojn, kiujn li ŝtelis! Mi ne sciis kion mi faras… Nur tion mi sciis, ke mi devas seniĝi de tio… Antaŭ la banko Union estis cindroveturigistoj envagonantaj ladajn ujojn kun balaaĵo. Mi levis kovrilon kaj senigis min de tio. Poste mi iris hejmen. Mi ne kuraĝis viziti sinjorinon Bednář . Mi timis, ke ŝi ekkonos ĉe mi, ke mi volis ŝteli. Tiam oni arestis min… Se tiu homo ne estus kriinta: Vi mortigis sinjorinon Bednář – mi estus dirinta ĉion.

Sed mi ne sciis, ke ŝi ne estas morta, kaj ke ŝi povas defendi min. Tial mi mensogis…”

XI.

Kvankam la mensoga historiaĵo, kiun Jan elpensis, igis preskaŭ vomi la juĝistojn kaj la asizanojn, oni ne povis lin kondamni pro pli ol ŝtelo, ĉar sinjorino Bednář ĵuratestis ĉion, kion ŝi dum la enketo eldiris. La Justeco ree devis toleri, ke ĝi rolis malindan farson; surpriza estis nur tio, ke nun ĝi estis perfortita de la nekomprenebla kompatemo de l’ viktimo.

Ĉiuj konsciis, ke per la ĵuro estis farita nova krimo, neniu sciis tion pli bone ol la prokuroro. Kaj tamen li ne leviĝis por proponi la arestigon de la krimulo. Li ne komprenis la motivojn de sinjorino Bednář . Tio ekskludiĝis el liaj kapabloj. Estis io nenatura aŭ supernatura, kio intermetiĝis en la mekanisman procedon de la Juro. Kaj li ne sciis certe, ĉu estas tio aŭ tio ĉi, kaj tial li silentis. Cetere, la tribunalo senhezite aplikis por Jan la plejeble altan puntarifon.

Dum la tuta daŭro, kiam Jan pasis la puntempon, li ne suferis konsciencriproĉojn. La puno, eĉ se ĝi estis nur fragmento de tiu, el kiu li eskapis, estis tamen puno. Kun la tuta pezo, krudeco kaj liberiga esenco. Sed poste li suferis pro la puno, li interne ribelis kontraŭ ĝi, persvadante sin, ke sian kulpon li jam sufiĉe forlavis. En sia suferado li amasigis rezervon por estonteco.

Kaj iutage oni anoncis al li, ke li ne iros plu promeni sur la korto de la malliberejo. Li estis liberigita kaj perdiĝis en la urbego, travivante momentojn de renaskiĝo. Jen estis la vivo: kun virinoj, libereco, multego da dolĉaj bagatelaĵoj, kiujn oni des pli ŝategas, se oni volis ilin elaĉeti per murdo. Jan venis nun en tiajn cirkonstancojn: komenciĝis grizaj tagoj, borderitaj per matenaj kaj vesperaj nebuloj. Ofte la stratoj estis tiel nebulplenaj, ke la irantoj aperadis en ĝi kiel erarvagantaj korpoj; kaj tiam Jan sentis sin izola kiel najlo en lignotabulo. El la nebulo aperadis ankaŭ fantomoj de maljunaj virinoj. Multaj el ili rememorigis lin pri sinjorino Bednář .

”Kial mi ankoraŭ ne redonis al ŝi ŝiajn aferojn? ĉu mi volas ilin al ŝi redoni?” Li demandis sin mem. Li ne apartenis al homoj, kiuj facilege solvas problemojn, precipe ne depost tiuj monatoj, kiujn li pasigis en la malliberejo. Do li unue diradis:

”Kio ja! ŝi certe mortis intertempe. Li deziris, ke ŝi estu mortinta, ĉar proksimiĝis momento, kiu lin starigos antaŭ la decidon. Post nelonge restos al li nenio ol konsideri ŝian monon kiel la unusolan monon kiun li povas havi. Alproksimiĝos la vojdisiro por la decidiĝo de la murdinto. La nebuloj efikis pereige sur lian organismon, kiu en la malliberejo dekutimigis la frotojn de l’ vivo. Li suferis febrojn kaj tiam li frostotremis en luita ĉambreto, deliris, kaj lia ĉambroposedantino vekiĝadis kaj venadis lin trankviligi.

Okaze de unu tia trankviligado ŝi restis jam en lia lito: ŝi estis nek juna nek maljuna, nek bela nek malbela, nek virta nek malvirta, ŝi estis ĝuste tiu necerta argilo, kiu lasas al mor-gaŭo, ke ĝi formu ĝin – kia estis ankaŭ li. Estis ligo de du homoj, kiuj kompromisis kun la vivo je procento tre malalta, kaj tio kunkroĉis ilin p1i forte ol ilia fizika inklino. Se en marĉo estiĝas fermentado – kvankam ni ĝin eĉ pleje malŝatas – tio estas vivo: Jan ne staris plu izola, li ĉesis senti sin najlo en tabulo. Eĉ se li estis danka pro tio, estiĝis por li senparole multaj devoj, kaj li komprenis ilin bonege. La sento de devo al nesto aperas jen tie, jen ĉi tie, oni ne povas eskapi el ĝi.

Iutage Jan devis alporti viandon, panon kaj bieron, do li aperis antaŭ la virino kaj prezentante al ŝi ringon li diris: ”Prenu, Aninjo, iru kaj vendu tion… Mi mem ne povas, mi opinias, ke oni min ankoraŭ spionas… ” ŝi akceptis la ringon senhezite, sed liaj vortoj vekis ŝian scivolemon. Cetere tio estis al li agrabla: restis en li tamen io nesolvita kaj li volis likvidi tion.

Anjo aŭskultis la tutan historiaĵon kaj rimarkis: ”Mi neniam estus kredinta, ke tia virino, kiel la maljuna sinjorino, povas ekzisti.”

Tio estis ĉio, ĉar ŝi poste vendis la ringon kaj poste aliajn aferojn kaj fine ŝi kuraĝis vendi eĉ la valorpaperojn. Ili havigis al si tapiŝojn, litmatracojn kaj vivis bonfarte; malpure ja, sed kun certa griza feliĉo, sen entuziasmo, sed ankaŭ sen riproĉoj.

Tio estis la tuta posedaĵo de la maljunulino. Ka ŝi, eksciinte, ke oni liberlasis Janon, atendis. Ŝi atendis aŭ lin aŭ poŝtan sendaĵon. Pli tiun ĉi, ĉar ŝi komprenis, ke estus por li malfacile antaŭ ŝi. Kiam ajn iu pordofrapis, ŝi tremis: ”Jen li venas!”

Kiam ajn venis leterportisto, ŝi sentis preskaŭ sveniĝon. Ne estis tago, en kiu ŝi ne travivu la repurigon de Jan. Kaj ŝi komencis vivi en mizero.

Jam ŝi komencis serĉi lin en la stratoj, sed Janon kvazaŭ englutis la tero. Ĉu li elmigris en alian distrikton? Aŭ en kamparon? Aŭ ĉu li pereis? ŝi vidis lian morton, morton de homo, kiun mortigis turmentaj konsciencriproĉoj. Ŝi ne kapablis imagi, ke iu povas digesti tian krimon kiel bulkon, kaj ke Jan, al kiu ŝi savis la vivon, povas decidiĝi elmeti ŝin al mizero.

Kiam oni ŝin fine akceptis en azilon por malriĉuloj, ŝi estis certa: Li ne povis veni – li mortis. Pri tio mi ne ekpensis!

Kaj Jan vizitadis sian gastejon fiere kaj memfide, sekura antaŭ policanoj, sekura antaŭ si mem, plenbloviĝante kiel fermentanta koto.

1924 (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.