La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sukcesa slovaka prozisto. Sekretario de Matica Slovenska (”Patrino *Slovaka”). Liaj romanoj, noveloj kaj porinfanaj rakontoj plej ofte sce-nas en vilaĝaj medioj. Ofte li sukcesas doni al sortoj de malriĉaj kam-puloj kaj terkulturistoj tre konvinkan esprimmanieron.
Filipo Benĉ nur iel-tiel sin ŝovis meze inter la ceteraj jarfoiraj vizitantoj, kvazaŭ li efektive eĉ ne estus sur la foiro. La okulojn li ja ĵetadis tien kaj reen, sed nenio povis kapti lian atenton, li serpentumis eĉ inter tiujn butikojn, kien propre iradas ja nur virinoj. Ankaŭ la konatojn li preterlasis iel senvorte. Siajn pezajn botojn li metadis malrapide, preskaŭ pesante, en la dispremitan koton kaj suprenĵetis fojefoje la ŝultron, por reĝustigi la feltmantelon, ĉar ja ĉiupaŝe oni ĝin detiretis en tiu interpremo. Poste li ĉesis zorgi eĉ pri tio.
Je la diablo! Por tio ja estas la mantelrimeno, ke ĝi ne cedu.
La felto do restis dorsprofunde pendanta, kaj Filipo Benĉ enpremegis la manojn en ĝin, plu paŝrampante inter la ceteraj foirgapantoj.
Kaj jam de longe li primeditis, pro kio li ĝustadire venis al la foiro?
Aferojn li ĉi tie ne havas; li ne scias, kion aĉeti, kvankam ion li ja devus, ĉar foiro estas ja por tio, ke oni iom aĉetu.
Neniam eĉ estis tiaulo, kiu returniĝus el ĝi malplenmane. Sed … sed… – kaj jen estas propradire la mankaĵo – kion oni nun devus aĉeti, tion Anna fiksas ja en sia memoro, kaj ŝi devus lin pri ĝi atentigi. Certe ja Anna! Kaj tiu Anna nun restis hejme, kaj jen! la tuta foiro estas ruinigita. La diablo tion prenu, ŝi estus povinta tion pli bone konsideri: ne ĉiam kunkuras ja tiom da homoj, ke estu foiro. Ke li hieraŭ iom levis la manon al ŝi? Nu, ŝiaj ripoj ja ne rompiĝis; nenio sin ja proponis en lian manon, kaj nur tiel, per nuda mano, li ja ne povis ŝin ofendi. Pro tio ŝi vere estus ja povinta sin pretigi al la foiro. Estas vere, ankaŭ ke li ne estus devinta tuj levi la brakon pro tia neniaĵo. Ne, li ne estus devinta! Sed… ŝi alkutimiĝu!
Pretigi sin ŝi estus ja povinta pro tio…!
Kaj Filipo longe estis ja pensanta, ke ŝi, kiel ĉiam, kuniros.
Atinginte la montar-altaĵon, li rigardis malantaŭen, ĉe la deklivo de l’ Pavuka kampo denove, nu, Anna ne montriĝis sur la piedirejo. Ĉio alrapidis ja, kio nur havis piedojn en la vilaĝo, sed Anna restis hejme, kaj kun ŝi la tuta prudento, necesa ĉe la foiro.
Kaj jen la plej turmenta: kvazaŭ io siblus senĉese malantaŭ lia orelo:
Hoj… hoj… Filipo, pro senvaloraĵo vi ŝin ofendis! Ne estis kaŭzo eĉ por malrekta vorto, kaj vi tion tuj blovŝveligis kun tia bruego, kvazaŭ la mondo volus detruiĝi. Hoj, Filipo, Filipo! antaŭ nelonge pasis la karnavalo, jen la sekalo apenaŭ ekfloris, kaj jam oni distrenos vian famon tra la vilaĝo: Vere, ankaŭ tiu Anna ne fartas plej bone ĉe tiu Filipo, jam li mistraktas ŝin! Vere tion mi ne evitos…!
Tamen, ŝi alkutimiĝu…! defendis sin Filipo, kaj ĉar oni puŝadis lin en la interpremo, li enplaŭdis per sia botelo en la kotan marĉaĵon kaj plenŝprucis tiujn, kiuj premiĝis ĉirkaŭ li.
Kaj denove li primeditis la kazon laŭ sia propra bontrovo.
Jes, ŝi alkutimiĝu…! Ondro Koreň faris tion tuj post la dua semajno, kaj la vilaĝo ne disfalis. Laŭdire li havas nun pacon hejme kaj li mem diradas, ke tia agmaniero estas pli utila, ol kvar predikoj de sur la altaro.
Kaj tiu meditada cirklo denove estus ekiĝinta, sed iu lin ektiris ĉe la felto. Filipo turnis la kapon; li penis, ke iu el liaj kotŝprucitoj lin kaptis ĉe la maniko, kaj jen staris antaŭ li Verona Djurjanová el la supra vilaĝfino.
”Vi ja kapablus preterpasi la homon sen io, Filipo” riproĉis lin Verona kaj turniĝis jen dekstren, jen malen, laŭ tio, de kiu flanko oni puŝis ŝian dorskorbon.
”Ja vere mi kapablus, tiom da homoj estas ĉi tie, kvazaŭ oni donus hodiaŭ senpage.”
”Jes, estas amaso. Kaj kio, ĉu vi estas nur sola, Filipo?”
Filipo ja unue promenigis la okulojn de supre suben sur la figuro de Verona, nur poste li ekmovis sian langon. Funde li pririgardis ŝin: Verona estas ĉiaspeca kreaĵo, kaj oni ne scias, kiaj diabloj ŝin plenflustras, ke ŝi ĝuste pri Anna scivoliĝis.
Ĉar, ke tiu demando celis Anna-n, pri tio ne estas dubo. Kaj Filipon ĝi tuj ekkaptis de la suspekta flanko; antaŭ la respondo li abrupte tiris la ŝultron.
”Kaj kial mi do ne povus esti sola?”
”Nu certe ja,” ekridis tuj la ĉiaspeca Verona iel mokeme.
”Mi vere tuj pensis, ke vi certe estos sola.”
”Nu?”
”Certe ja Anna restis hejme, mi diris al mi, kaj Filipo pro tio ŝoviĝas inter la mielkukistojn”.
”Ĉu mi?”
Dirante tion, li ĉirkaŭrigardis; Verona efektive estis prava: unu kukisto apud la alia, kaj ĉie nuraj vakskandeloj, marcipanoj, kaj nuraj ruĝaj koroj kun meza speguleto.
”Nu, nu, nur ne elturniĝu; mi diras al vi ion, vi ne devus ĉion nur por Anna; ankaŭ por mi vi povus aĉeti ian mielaĵon Fifipo.”
La mokita Filipo ja eĉ ne plu rigardis ŝin. Per rapida ekmovo li tiris sian ĉapelon sur la okulojn, ion ekgrumblis kaj deturniĝis. Kvazaŭ li estus ankoraŭ pli naŭzita de tiu mokaĵo.
La unuajn du mielaĵbutikojn li nur tiel preteriris, ke li vidis nenion pri ili. Ĉe la tria li reĝustigis sian ĉapelon al la antaŭa kaploko. Ĉe la kvara li jam ekstaris.
Al la kukaĵoj li eĉ nun ne rigardis.
Ankoraŭ ĉiam li pensis pri Verona, kaj nenion bonan li kirlis en sia cerbo pri ŝi. Kia langmovulino, hu! Kaj ĉien ŝin alpelas Belzebubo, kie neniel ŝi estas bezonata. Tiel ŝi volis lin memorigi pri la hieraŭo…la aĉulino! ŝi volas sin enmiksi en aferojn neniom ŝin rilatantajn. Sufiĉajn ŝi ja povus havi zorgojn pri si mem. Unu karnavalo pasas post la alia, kaj pri svatantoj ŝi ankoraŭ ne havis turmentojn. Pro kio ŝi do devas memorigi Anna-n?! Kaj, se ŝi volas mokadon, el kava kverko povas ja elflugi strigo. Kaj se ŝi volus, ankaŭ mielaĵon li povus aĉeti. Li bavus por kiu. Anna ne alsaltas ĉiumomente la an-taŭtegmentejon kaj ne kunplektas ĉiuminute la brakojn, nur por ke pasu per neniaĵo la tempo, Anna… ho, ke tio devis hieraŭ okazi… !
Kaj kiam li ekrigardis en la budon, preskaŭ laŭte li aprobis sian intencon:
”Vere, mi aĉetos por ŝi unu, mi aĉetos!”
Kaj kvazaŭ iom da sango ŝoviĝis pro tiu penso en lian vizaĝon.
Estis ja nur pro tio, ĉar li rimarkis, kiel li subite pli inkliniĝis al sia Anna, kio lin iom hontigis. Li do abrupte sin turnis, teren kraĉis, kaj post minuto li jam piedpremadis la koton ĉe la rimenistoj.
Li pririgardis la bridojn pendantajn de l’ montro-stangoj, kvankam li ja havis hejme nur bovojn (ne ĉevalojn!) – ĉiujn jungaĵojn ornamitajn, garnitajn per diverskoloraj flaneloj; ĉiujn enbuŝaĵojn, eĉ mem la rimenistojn. Kaj post kiam li malrapide preterpasis ĉiujn, li transplantis sian rigardon kun la sama atentemo al la potfaristoj. Tiel li ĉirkaŭpaŝetis la tutan foiron, ĝis li fine denove sin trovis inter la mielkukisto.
Tuj sub la unuan tendon li aliris.
Por dekok krejceroj li aĉetis grandegan, rozkolorigitan mielkukan koron.
Se Anna estus estinta en proksimo, kiam li elpaŝis el la budo, apenaŭ ŝi estus evitinta la portadon. La koro neniel volis eniĝi en la manikon, kaj eĉ en la internan poŝon de la feltmantelo nur per unu sia fino.
Kun la aĉetaĵo li tuj foriris kaj krom li neniu ankoraŭ sin returnis el la foiro. Neniu estis en lia pinksimo, nur pro tio li repaciĝis. Li povis pensi ekskluzive pri Anna kaj pri si, nu do ĉiu kolero malrapide deskuiĝis.
Super la ”Blanka ŝtono” Filipo jam denove estis repaciĝinta.
La junserviston de l’ najbaro, kiun li renkontis antaŭ sia pordego, li krisalutis nur pro neevitebla kutimo, nur pro tio, por ke li povu eniĝi rekte en la stalon. Certe, certe, ĉar li eĉ kvazaŭ ekridetis sur la sojlo. Ĉar estis ja ridinda faro, kiu nun sekvis.
Filipo unue okulmezuris la malaltan traboplafonon, kaj nur tiam li ĉirkaŭrigardis tra la tuta stalo. El la angulo li eltiris faskon da pajlo kaj el ĝia ligaĵo ŝnureton. Poste li alligis al ĝi la mielkukan koron, kaj pendigis ĝin super la kornojn de bovino ”Florino”. ”Florino” ja supermezure miris, ĉar tia aĵo ankoraŭ ne estis super sia fojno-breto, kaj poste ankaŭ pro tio, ke Filipo ĝin metis tiel alten.
Vere tute vane ŝi etendis sian kolon.
De sur la deplektita fadeneto la koro komencis malrapide sin turnadi; ĝi montris jen sian flankon ruĝan, per bele ornampentritaj flavaj rozetoj, jen tuj poste, la bakejrostan, neornamitan dorsflankon.
Nu, al Filipo ĝi plaĉis ankaŭ tiarnaniere.
Bonege li ja tion solvis.
Post nelonge alvenos Anna, por trinkigi Florinon; okulojn ŝi havas bonegajn, ŝi devas ĝin rimarki, eĉ se ŝi ne volas. Kaj se hazarde tamen ne – nu, post nelonge estos tempo por melkado; ŝi devas surmeti fojnon sur la fojnbreton, por ke Florino trankvile staru, kaj tiam ŝi eĉ ne povos rigardi alidirekten.
Kaj li kvazaŭ ekridetis, elirante el la stalo.
Serioziĝinte li poste sulkigis la frunton, kaj kvazaŭ estus nenio, li eniris la ĉambron. Kaj li formanĝis la laktosupon, kiun Anna metis antaŭ lin sur la randon de l’ tablo. Kiam Anna prenis la verŝsitelon, li denove jam kvazaŭ okupiĝis sur la korto, sed tiel, ke li povis rigardi al la stalpordo.
Sed la humoro de Anna eĉ plej ete ne ŝanĝiĝis, eĉ tiam ne, kiam ŝi eliris el la stalo. Li aŭdis, kiel ŝi elverŝas la akvon en la trinkkuvon, kiel ŝi karesparolas al Florino, tamen al lia flan-ko ŝi eĉ rigardon ne ĵetis.
”Nenio ankoraŭ”, pensis Filipo, kaj iom tio eĉ ĉagrenis lin.
Kaj dum krepuskiĝis, ŝi ankoraŭ plurfoje turniĝis ĉirkaŭ la bovineto, nur – la koron, pendantan de sur la ŝnureto, ankoraŭ ĉiam ŝi ne ekvidis. La nuboj sur la frunto de Filipo plidensiĝis kaj kiam li ekvidis ŝin en- kaj el-paŝi kun la lanterno kaj la laktositelo, miene ankoraŭ neniel ŝanĝiĝintan, nu, tio precipe estis oleo sur la fajrolangetoj, kiuj tiom danĝere komencis saltadi antaŭ liaj okuloj.
Jen! – dekok krejceroj elĵetitaj en la venton, kaj iu eĉ povis vidi, kiam li marĉandis sub la tendo. Kaj plue, ke ĝi eĉ ne povis eniĝi en la manikon, ankaŭ sub la subŝtofo ĝi restis nur pro kompatemo, kaj li devis ĝin priatenti dum la, tuta vojo – kaj ĉio ĉi estu nur vanaĵo?!
Filipo devis efektive ekkoleri…En la stalon ensalti ne doniĝis okazo, kaj ĉar li ne povis alimaniere pritrakti la aferon – li batis Anna-n ankaŭ ĉi tiun vesperon.
* * *
Kaj ĝis mateno eĉ plikreskis lia ĉagreno. La bovejon li prizorgis malfrue, iel li ne emis okupiĝi pri la brutoj. La suno jam alte promenis sur la ĉielo, kiam li suriris kun la furaĝ-trogo la subtegmenton.
Aŭ eble mem la Dia providenco sendis lin dum tiu tempo tiel alten!
Apenaŭ li transpaŝis la subtegmentejan trabon, sur la apuddoma irejo aŭdiĝis iaj paŝoj. Filipo tuj ekstaris je tiu paŝfrapado. Bone li ja konis la trotmanieron de l’ maljuna Bukovĉiĉino, la patrino de Anna. Li eĉ ne devis rigardi tra la trabo-fendoj, tamen li estus povinta ĵuri, ke venis tiu ĉi.
Hja! facile li povis tion diveni; la maljuna Bukovĉiĉino eĉ ne volis tiufoje mallaŭte enpaŝi. Ŝi eĉ ne eniris en la kuirejon; jam antaŭ ties sojlo ŝi haltis, kaj nur tiel, sen enkonduko ŝi alkriis Anna-n:
”Kio estas Filipo, Anna?”
Anna elvenis renkonte kun mieno, kvazaŭ ŝi iom mirus.
”Hejme, ĉi tie ĉirkaŭ la korto ie – sed kion vi tiel…panjo?” ekaŭdis Filipo sur la subtegmento la voĉon de Anna.
Nu, Bukovĉiĉino senprokraste klarigis al ŝi tion.
”Vi ankoraŭ demandas min! De aliaj oni devas tion ekscii, kaj la propra eĉ vorton ne diras; sed mi certigas, ke vi tuj kuniros kun mi! Mi ne vartadis vin por tio, ke aliulo vin turmentu, kaj nur tiel sen kaŭzo! ĉu vi pensas, ke mi ne eksciis, eĉ se vi tion ne perfidas, ke li vin hieraŭ ree pridraŝis?…”
Filipo sentis kvazaŭ iu estus lin puŝinta en la dorso. Preskaŭ li volis fořeti la furaĝtrogon kaj retranspaŝi la trabon.
Tiam gaje ekridis Anna sur la apuddoma irejo:
”Sed ĉu min li estus… vi diras?”
Bukovĉiĉino nur kapjesis ”Kiu do tion povis diri al vi, panjo?”
”Jen, kiu do? – la najbarino Huliĉka ankoraŭ hieraŭ vespere saltis al mi”.
Anna denove ekridis.
”Bone ankoraŭ, ke tion ne aŭdas Filipo; malbone vere fartus onklino Huliĉka. Eĉ tion li pripentis, kion li antaŭhieraŭ faris… Eĉ kukaĵon li alportis el la foiro…”
Tiu parolo eĉ plie tuŝis Filipon.
Nun li jam rapide kliniĝis sub la tegment-trabon kaj ekplenigis la trogon.
Nur kiam li denove ekvidis super Florino la pendantan koron li ekbalancis la kapon, kvazaŭ li ion ne komprenus.
Kiam li antaŭe iris tra la subtegmento, ĝi denove ekmoviĝis, turniĝadis: montrante jen sian flankon ruĝan, bele ornampentritan per rozetoj jen la dorsflankon bakrostitan.
1922 (E. Wanitsek)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.