La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Hana Gregorová

(1885-)

Slovaka verkistino kaj feministino vivanta en Bratislava tre ŝatata. Organizas sukcese diversajn kulturajn entreprenojn. En pluraj siaj verkoj ŝi redonas tre fidinde psikologion de virinoj el diversaj medioj. Ŝia stilo havas ĉarmon de virina delikateco.

PATRINO

Hela, vintra nokto.

La luno lumigas montojn malproksimajn, blankajn de neĝo, fermantajn la horizonton, majeste elstarantajn ĝis la firmamento. La tuta naturo brilas en vintra, arĝentkolora vesto. En tiu beleco estas plezure paroli pri la arto. Estas agrable, ĉarme.

La harmonion de sentoj kaj pensoj neatendite interrompas de malproksime sonanta, ĉiam pli laŭta ploro, ĝemplorado de matura homo.

Spireganta virino kuras sur ŝoseo.

”Kio estas al vi? Kien vi kuras?”

”La edzo min batis, mi petas, savu min; se li min atingos, li rompos al mi la ostojn.” ŝi eĉ ne atendas respondon, kuras nur plue. Ekhaltas, rigardas returnen: ”li drinkis” ŝi diras kaj denove kuras.

Ekster la urbo ŝi kaŭriĝis en fosaĵon, esperante ke la edzo preterkuros, ne rimarkos ŝin.

”Vi frostiĝos, envenu.”

”Savu min, mi petas… sed mi jam devas kuri, ĉar li min tuj kaptos.” ŝi eksaltas el la fosaĵo, iom ŝi kuras, ekhaltas, ĉirkaŭrigardas.

Kaj la luno tiel trankvile, tiel belege lumas sur la vintran, neĝkovritan regionon, tiel kviete ĝi ridetas, kvazaŭ ĝi estus konvinkita, ke la vivo estas fabelo, ke ĉiuj homoj fartas bone…

La spireganta virino rigardis ĝin kaj timeme ŝi eniris la domon de homoj al ŝi nekonataj, kiuj vokis ŝin, por ke ŝi varmiĝu. Honteme ŝi eksidis sur seĝo apud malkovrita lito kun blankaj kusenoj.

”Neniam plu mi revenos al li. Ĉe li ne estas vivo, nur eterna timo. Mi perlaboros tiom, ke mi povu vivi, kvankam mi estas malsanema, aŭ mi mortos pro malsato, sed al li neniam mi revenos. Mia vivo estas al mi ja pli kara, ol liaj batoj kaj drinkemo.” ŝi ekĝemis peze.

”La infanon mi havis ĉe la brusto kaj li, ne timante Dion, batis min per bastono. Li ĝin elŝiris al mi, ĵetis en la lulilon kvazaŭ ian… tia ĉarma infano, ne pro tio, ke mi estas patrino, sed kredu al mi, kiel anĝeleto.” ŝi eksilentis. La esprimo de l’ doloro malaperis, ŝanĝiĝis en esprimon de zorgemo. Ŝi rigardas streĉe, kvazaŭ ŝi aŭskultus, ĉu la infano ne ploras en la lulilo.

”Ĉu li estas edzo? ĉu patro?” ŝi demandas post momento, kvazaŭ el dormo.

”Ne pasas tago, ke li ne estus ebria kaj poste li batas nin, infanojn – bedaŭrinduletojn, kaj min.”

”Kiom da infanoj vi havas?” ŝi ektremis, timante de la demando.

”Kvar”, ŝi respondis konfuzite. La sento de zorgo pri la infanoj komencis superi la propran doloron.

”Ili havas baptopatrinon en la vilaĝo”, ŝi diris kvazaŭ por sia senkulpigo, ”ŝi ilin prizorgu.” ”Mi jam ne povas reveni al li. Sufiĉis dek jaroj…”, per ia necerta, rompita voĉo ŝi parolas.

Ŝi rigardas malproksimen. Oni vidas: ŝi pensas pri la infanoj kaj dume ŝi konsciiĝas pri sia malforteco, senpovo kontraŭ la sorto. Ŝi ne kapablas defendi sin kontraŭ ĝi kaj neniu en la mondo al ŝi helpos.

Kien ŝi foriros de la edzo? Servi? Elĉerpita? Antaŭtempe maljuniĝinta? Kaj la infanoj? Tiujn turmenti ŝi ne permesos.

Kun larmoplenaj okuloj ŝi rigardas demande.

”Dio mia, Dio, kion mi faru? ĉu mi revenu al li, drinkemulo – pro la infanoj? Mi prenos ilin kaj iros servi. Manjo jam ankaŭ helpos ion.” ŝi serĉis eliron el la malespera situacio, sed samtempe ŝi certe sentis, ke kun la infanoj oni ŝin ne dungos en servon.

”Ne ploru, panjo”, ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la voĉon de Zuzanjo.

”Ho, infanoj miaj, infanoj, mi tamen revenos. Kiamaniere mi vin forlasu?” ŝi pensis.

Eksilentis du virinoj. Unu feliĉa, riĉiganta sian vivon per arto; la dua, elĉerpita de laboro, dolorplena. Ili strange rigardas unu la alian.

Tiu feliĉa ĝenita per la fremda doloro en la trankvileco de bonfarto, malrapide leviĝas, prenas kusenon de la lito, metas ĝin sur divanon.

”Kuŝiĝu”, ŝi diras kompateme, emocie.

Tiu alia rigardas konfuzite, kortuŝe.

”Kiamaniere mi kuŝiĝu, mi bedaŭrinda virino. Dio scias, ĉu eble la malgranduleto ne ploras pro malsato? Kaj mi eĉ timas, ke tiu…batos Zuzanjon.” Kaj en la dolorplenaj okuloj subite ekradiis la radio de l’ amo al 1a infanoj kaj enportis varmon en la tutan atmosferon.

”Mi tamen iros hejmen, mi petas, kaj ne koleru, pardonu.”

Kiel ombro ŝi eliria tra la pordo.

1912 (Vilma Kowariková)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.