La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Svatopluk Čech

(1846-1908)

Eminenta poeto, klasikulo de historia eposo, lasta poezia bardo de la nacia renaskiĝo, tipa poeto de burĝa patriotismo en la plej bona senco de la vorto. Filo de randbiena oficisto kun kamparana sango fermis en sia koro la idilion de sia junaĝo. Studinta juristo, li dediĉis sin komplete al verkado kaj redaktado. Poeto ĝenerale ŝatata, li vivis modeste ekster la urba bruo, ne-edziĝinte. Krom liriko patriotisma kaj medita (”Kantoj de sklavo”, ”Frumatenaj kantoj”) li verkis vicon da eposoj kaj fariĝis pro ili tre amata en rondoj de la legantaro. La eposoj estas ofte tre kortuŝaj patosaj vizioj historiaj (”Dagmar”, dana reĝino el ĉeha reĝa dinastio; ”žižka”, pri genia militisto husana, ”Adamanoj” pri la hereza fanatika sekto dum la husanaj militoj, k. a.) aŭ vizioj utopiaj (”Eŭropo”, ”Slavio”). Tre sukcesaj estaj liaj diversaj eposoj idiliaj, satiraj, bonhumoraj. El liaj prozaĵoj plej bonaj estas la komikaĵoj kaj bonhumoraĵoj.

EL ”KANTOJ DE LA SKLAVO”.

IV.

Estron nian vortmalice vundis la najbar’.

La ofendon obeeme punos sklava ar’:
junaj sklavoj jam ekzercas laŭ milita art’;
glavo pendas ĉe la flanko, sur la dors’ pafark’.

Ruĝa ĉifonar’ sur korpo, plumoj sur la kask’,
pro l’ sinjoro brave morti estas sklava task’ –
Ili marŝas mute kor’ en timo kaj terur’…
sensentigas ilin brando; tondro de tambur’.

Antaŭ ili sangmakula flirtas la standard’,
kaj post ili – kun hakilo la sinjora gard’
en obstin’ senvorta ies se leviĝus kap’,
ties vivon tuj haltigus unu kraka frap’.

Jam !… kuntrafo… Ĝem’, ve-krioj… sangon sorbas ter’,
sklavojn sklavoj murdas, blindaj pro koler’…
unu la aliajn buĉas, kiel leopard’,
forhakitaj kapoj ŝvebas sur la stangponard’.

Venkoĝoje revenante kun la sangrikolt’
al sinjoro ili metas kapojn antaŭ pord’.

”Venko! Gloro!” sklavoj stultaj krias en kantĥor’,
”Bone, sklavoj!” malrespekte diras la sinjor’.

Li, preninte glavojn sendas ilin al plugil’,
ree super dorsoj siblas de la gard’ vipil’:
malsaĝuloj fanfaronas en ripoza hor’:

”Ankaŭ mi batalis tie brave pnr sinjor’!”

Mi kolere premas pugnojn, ruĝa pro hontsent’,
kaj malbenas: ”Vipu plue dorsojn de la gent’,
kiu sin buĉigas pie pro bon’ de tiran’,
sed hezitas morti pro si eĉ kun glav’ en man’!”

(Jindřich Ježek)

La sinjoro skurĝon levas,
svingas super sklava spin’,
siblon ĝian akompanas
li memfide per esprim’:

”Jen rigardu, belaj nodoj
sur rimenoj de vipil’,
kvazaŭ aro de viperoj
zigzagantaj en sunbril’!

Aŭdu belan harmonion
de serpenta sibla son’!
Viajn dorsojn ĝi avidas,
kiel karnon la leon’.

Ke kruela malpli ŝajnu
al vi la venena dent’,
jen belsonan donos nomon
mi al ĉiu ĉi serpent’.

Nodo, Religio nome,
diras: Servu sen rezist’
la sinjoron, vin kompensos
post la morto – paradiz’!

Kaj ĉi ŝnuro estas Juro
led’ el via haŭt’, kaj tekst’
sanga sur ĝi estas: Estro
estas mi, sed vi – nur best’!

Nod’ alia, Tradicio,
Moro apud la Kutim’,
ja eĉ Liberec’ troviĝas
tie kun Pacem’, Estim’.

Jen Kulturo, Humaneco,
Virto tie, Vero jen –
Bele sonas sur la skurĝo
nom’ de ĉiu ĉi rimen’!

Patrojn eĉ praavojn viajn
vipis tiu rimenar’,
kiel dignan heredaĵon
ĝin sankciis mila jar’;
se vi volas, baptos mi ĝin
eĉ laŭ nova bapt-kutim’,
mia pugno ĝin ja svingos,
via dorso sentos ĝin!”

1895 (Jindřich Ježek)

VIII.

Kiam vian lacan manon
klinas vi, sklavin’,
balancante la infanon
sur la branĉ’ post taga fin’,
kantu vi al via filo
sklavan kanton ĉe lulilo,
mi instruos vin:
”Dormu eta ido sklava,
dormu en silent’!

Brilas stela svarmo rava
sur la alta firmament’:
de l’ penado estas fino,
kaj ripozi la patrino
rajtas por moment’.

Se mi nun vin ĉirkaŭprenas,
frue sklava ton’
al orelo via venas:
de l’ katenoj tinta son’.

Aĥ! por via brako glata
ankaŭ estas jam forĝata
tiu fera zon’.

Mi vin naskis en doloro,
sed por kiu nur?
Kun avida jen fervoro
ĉirkaŭflugas vin vultur’
antaŭ ol vi iĝos saĝa,
vundos vin jam la sovaĝa
ung’ de ĝia krur’.

1895.

Sklavoj sin en polvo trenas
antaŭ la tiran’,
la sklaveco ekvenenas
jam animon de infan’;
sub sufoka prem’ de l’ devo
mortas ĉiu nobla revo,
ĉiu granda plan’.

Kiam multe vin admiros
junulina kor’,
oni fine vin fortiros
sub standardon de l’ sinjor’:
tiam devos vi batali,
verŝi sangon aŭ eĉ fali
por sinjora glor’.

Pene vi por li laboros,
ŝvitos ĝis la mort’ –
des pli, se li vin favoros,
malnobliĝos via sort’:
poste vian propran genton
helpos puŝi en turmenton
vi per via fort’.

Papilio vin ventumas
nun per la flugil’,
super palmo ĉarme lumas
sur ĉielo steloj mil –
sklavo vivas tre mizere,
ne vekiĝu eĉ prefere,
dormu mia fil’!”

(M. Lukáš).

ŽIŽKA

(Fragmento)

Žižka levas sin: akriĝas plie
Frat-Pragana kverelado krie…
Jen staturo pastra staras meze
de l’ ĥaoso – bela, eleganta –
ĉirkaŭondas ĝin sutan’ malpeze
kiel nigra nubo flugetanta;
sub bireto pastra flirtas haro
nigra kiel korva flugilparo.

Sed en la malhel’ videblas blanke
pala virvizaĝo kiel lun’,
el okuloj nigraj ĉiuflanken
rav’ sugesta elradias nun.

Ĉesis tuj kverelo partiana
kaj la lipoj flustris: Rokycana.
Kaj kapkline brakojn li etendis
– kvazaŭ fluge kaj al Prago ŝilde –
kaj sonore, dolĉavoĉe, milde
juna pastro jene elokventis:

”Ho heroo blinda! Mano via
mian kapon tuŝu: noblacele
pulsas arde juna sang’ tempia:
frunton ĉi frakasu permartele,
ĝian vervan strebon: ol en Pragon
sendi la unuan siblan sagon;
ol, post fratbatalo, el la sino
ŝiri koron de l’ patruj-patrino.

Prago: Koro, kiu deĉiame
batas en la brusto de Ĉeĥio;
kies pulso korespondas ame
al jubilo ĝia aŭ vekrio;

Centropunkto, kiun algravitas
por mens-nutro la popol’ aparte;
Trezorkesto, kie enkaŝitas
ĉiuj ĉeĥaj majstroverkoj arte.

La nacio historion noble
skulptis en ŝton-maron tiun ĉarme;
ĝiaj sonoriloj multcentoble
jen triumfe batis, jen alarme.

Eble vi, ho Žižka, ne forgesis,
kiom da praava ŝvit’ necesis,
ĝis la multo de la turoj, arkoj,
fierinde altis surpilastre,
kaj ĝis pompe, en lazur’ al-astre,
glore ekburĝonis la ŝtonparkoj.

Rememoru nur, ke devis oni
– defendante la trezoron – doni
sangriveron kiel kostopagon;
Rememoru: Venkis viaj manoj
sur ĉi tiu kampo – ŝirme Pragon –
la unuan fojon la germanojn.

Tiujn turojn, daŭrajn temp-reziste,
vi detrui volus fajre, piste?

Vin ne fortimigas far’ simila,
kiun ne kuraĝis eĉ Zigmundo?
Ĉu patrinon murdos mano fila?

Kaj se vi kuraĝus: Tiu vundo
en la brusto de la lando patra
por neniam iĝus recikatra:
veus tuta lando terurkrie,
plorus niaj bluaj montoj ĉie,
kaj Ŝumavaj altaj nigraj pinoj,
koroj en fidelaj ĉeĥaj sinoj!

Rememoru nur, ke plej unue
brilis dia ver’ en Betlehem,
fremdan jugon Prag’ fořetis skue,
por Kaliko verŝis sangon mem.

La Kalikon – por murdistoj plagon –
venke levis ĝia militist’;
kaj se vi detruos tiun Pragon,
ke triumfos ĝoje Antikrist’.

Jes, ni kulpas: ĉar ni – kvankam svene –
propravoje iras, malobeas,
sed nun ni subigas nin revene…
Oriente la niuloj veas,
kaj fremdulo rabas Moravion.

Firmtaĉmente vian gvidgenion
sekvi pretas ni: Do tien gvidu!
Kiel Di’ pardonas, vi vin bridu!
En balaloj multaj favorsignon
spertis via glavo de l’ Fortun’, –
sed triumf’ pli granda estos nun,
se la propran venkos vi indignon!

Ho se vidus vi, kiel fideme
ŝtonajn brakojn la majesta Prag’
al vi levas, dum la suna tag’
ĝian frunton kronas diademe;
kaj la turojn, nigrajn pro centjaroj,
– la ŝtonhimnon pri la ĉehaj faroj –
ĉielruĝo en purpur’ kisetas – –
Sed ne vidas vi… Do Prag’ vin petas
mialange. Aŭdu ĝin favore!
Antaŭ vi jen teren mi min ĵetas,
ĝis nun genuanta Di-adore:
Estu Žižka, kian ni amemas:
Di-hero’, pro kiu en terur’
malamik’ de l’ kred’, patrujo, tremas;
kiu ideale strebas nur
la nacian gloron, sanktan agon –
kaj eniru pace ĝojan Pragon!”

Paŭzis pastro. Kun la sciavido,
ĉiuj mutas kaj esploras vange
la gvidanton pri la sortdecido.

Sur li vibras sentokirlo strange:
Jen sterniĝas nubo surpalpebre
– eble pastron mute li respondas,
ke spirite li estonton sondas,
ke li tiun genton devus eble
tuj strangoli, – nun li, kvazaŭ svene,
kapon klinas, – levas nun ĉagrene –
Sed nun, kvazaŭ lia sternus helon:
sur vizaĝo lia sternus helon:
Mute tremas lip’. Vizaĝon nun
kovris mane li. Jen li martelon
svingis super kap’: ”En nom’ de Dio,
do infanoj, – ek al Moravio.”

1879 (T. Pumpr)

La tempo estas prenita el la epoko de husanaj militoj. Post la brulmortigo de Jan Hus, kiu ribelis kontraŭ la dekadenco de la katolika eklezio, eksplodis religia revolucio en la tuta ĉeĥa nacio: Ili rekonis nek reĝon Zigmundon nek la papon, kaj sub la gvido de Žižka la husanoj fariĝis nevenkebla armeo, kvankam ili estis nur kampuloj kun primitivaj armiloj.

Sed baldaŭ ili fariĝis malkonkordaj kaj la ĉefurbo Praha komencis intertrakti kun Zigmundo por fari kun li aliancon. Tiam Žizka venigis sian armeon sub la murojn de Praha kaj decidis detrui la urbon. La praganoj elsendis deputitaron al li kun peto pri indulgo. Tie ĉi komenciĝas la fragmento de la poemo: La senditaro ekkverelas kun la husanaj soldatestroj de Žižka kaj jam ŝajnas, ke ilia interveno estos senrezulta. Tiam aperas glorfama oratoro, elokventa juna Pastro Rokycana, kiu sukcesas decidigi Žižkan indulgi Prahan kaj gvidi la kunigitajn soldatarojn kontraŭ la komuna malamiko, helpe al Moravio. Al opaj versoj de la poemo: ”akverelo Frat-Pragana”, ”Fratoj” estis radikalaj husanoj de Žižka. ”Ho heroo blinda…: ”Žižka blindiĝis en la bataloj, sed tamen sukcesis genie plenumi la postenon de militestro. ”Plej unue brilis dia ver’ en Betlehem”: Majstro Jan Hus komencis prediki kontraŭ la malmoraliĝo de la eklezio en la praga preĝejeto Betlehem.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.