La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Milo Urban

(1904-)

El la plej bonaj slovakaj prozistoj samtempaj. En sia romano ”La vivanta vipo” li sukcesis doni tre fidindan kaj ekstreme sugestan bildon pri slovaka vilaĝo dum la mondmilito kaj en la tempo tuj post ĝi. En multaj siaj verkoj li aperas kuraĝa kaj aŭdaca kritikanto de la samte-paj fenomenoj sociaj.

INTER STUDENTOJ

Filozofia fakultato de Komenský-universitato en Bratisla va, lokita en vasta konstruaĵo en Reichard-strato, komencis en tiuj tagoj vivi sian regulan vivon. Tumultado, ligita kun zorgoj pro indeksoj, brua bonvenigado antaŭ pordegoj kaj en koridoroj, demandoj kaj respondoj venantaj de ĉiuj flankoj, cedis al ordo kaj al reguleco de ŝanĝinantaj aretoj. Aŭskultejoj pleniĝadis, pli trankvile sonis voĉo de prelegantaj profesoroj kaj la aŭskultantaro kvazaŭ estus perdiĝinta en senfinaj labirintoj de frazoj, pensoj kaj sistemoj. Naturan vivon, en kiu ankoraŭ potence plaŭdis ludema juneco, kovris malproksimaj mondoj de scienco kaj tegis ĝin per tegaĵo de sugestia forto, organizanta novajn personecojn, novajn fermentojn de l’ granda procedo, nomata kultura vivo de l’ homaro.

Profesoro Justh tiun tagon iomete malfruiĝis. Demetinte surtuton en sia kabineto, li rapidis en aŭskultejon numero 5, kie li prelegis pri kulturhistorio de malnova Egiptujo. Granda ejo kun fenestroj en mallarĝan strateton, masivaj, pezaj muroj vekis en li nenaturan senton, gradigatan per prelegata temo preskaŭ ĝis absoluta sento de tiuj tempoj. En malplenaj anguloj mortaj dinastioj de faraonoj kvazaŭ estus reviviĝintaj, kvazaŭ estus vekiĝinta kaj ekmoviĝinta tiu tuta antikva sekretplena mondo de piramidoj, sfinksoj kaj monumentaj kolonaroj, kiu formis unu el la plej malnovaj kaj la plej interesaj kulturoj de l’ mondo. Kaj profesoro Justh scipovis enigi sin en tiun mondon kvazaŭ vivanta. Sciencoj antaŭ li ariĝis en buntan mozaikon de unu epoko, tiel intense prezentitan kaj trasentitan, ke post prelego li ofte devis iri promemi, por ke li liberiĝu de malagrablaj vizioj. Sed tiun tagon pro densa aŭtuna nebulo, kiu pendis jam kelkajn tagojn super Bratislava, en aŭskultejo brulis lumo. Profesoron Justh akceptis junaj vizaĝoj kaj agrabla varmo tiel, ke li senscie ekridis.

”Do, tre estimataj… ” li diris kaj metinte horloĝon sur katedron, preskaŭ sen pripensado komencis rakonti pri influoj de egipta kulturo je nacioj de Malgranda Azio. Tio estis nur vanaj sciencaj hipotezoj, apogitaj per malfortaj argumentoj, sed profesoro Justh scipovis paroli flue, sugeste, en fortikaj ampleksaj bildoj. ”Epokoj de granda potenco kaj gloro, alternantaj sen ia ajn logiko kun profundaj malprogresoj, epokoj de grandaj faraonoj apud epokoj de malgrandaj avidaj princoj, detruigaj invadoj apud epokoj de florado, sklaveco apud sklavigado, estis kontrastoj en kiuj vivis estinta Egiptujo. Kaj kio restis el ĉio ĉi? Nur ruinoj de misteraj konstruaĵoj, gigantaj ŝtonaj absurdaĵoj de tiuj diverĝaj fortoj, kiuj eĉ iom ne ŝanĝis la sorton de l’ homo. Ili malaperis en tavoloj de aliaj kulturoj preskaŭ sen postesigno, tuta epoko perdiĝis kiel kudrilo en pajlo, kaj oni bezonis longegan tempon ĝis kiam oni sukcesis malkovri de tiu grandega kulturo manplenon da polvo,” li resumis historion de malhova Egiptujo en konciza mallongigo. Aŭskultantoj ŝatis liajn prelegojn, ĉar ĉiu el ili estis fak-te memstara, filozofie fundita medito, profundigita per lia persona intuicio, malkovranta misteran sencon de faktoj. Sed tiam li eĉ ne rimarkis, kiamaniere li transiris de kulturo egipta al mondkulturo kaj li komencis paroli ĝenerale pri tio, ĉu evo-luo de l’ homaro celas al ĉiam pli granda perfekteco, aŭ ĉu tio estas nura mistifikado de historio, nura halucinacio de homaj sentorganoj. ”Mi ne scias, estimataj – li diris inter alia – ĉu ni ne eraras fatale, se ni fidas al kulturo kaj se ni imagas, ke ĝi nin pliperfektigas. Mi ne scias, ĉu ne estus pli trafe diri, ke ĝi estas fatamorgano, kiu nin pelas en plej absurdajn erarojn.

Sed se ni eĉ kredas, ke ni pliperfektiĝas, ni devas rekoni, ke tiu nia perfektiĝado estas tre unuflanka, mi dirus nur teknika, similanta perfektigon de primitiva mitralfusilo ĝis hodiaŭa maŝinpafilo. Ni atingis nur pli grandan nombron da pafoj pominute je pli granda distanco pli grandan probablon de trafo, pli grandan aktivecon, sed ni donis al ĉi tiu ilo de morto nenian etikan motivon. Ĝi estas nia inventaĵo kontraŭ ni mem, mizera mortigilo de tio, kio ni estas kaj kion ni prezentas. Do se ni jam parolas pri perfektigado, ni povas paroli nur pri perfektigado de armiloj fizikaj aŭ psikaj, – kiujn ni uzas en reciproka batalo; pri perfektigado de batalmetodoj, bataltaktiko, sed ne pri tia perfektiĝo, kiu nin etike almenaŭ iom diferencus de malnovaj faraonepokoj. Ne. Etike ni estas en la sama labirinto – eble pli ene – kie la homaro estis dum epoko de tiuj diversaj Thutmesoj kaj Ramzesoj. Principoj, laŭ kiuj ni solvas niajn konfliktojn, estas la samaj, kiel tiam. Eble ni moderniĝis… Bedaŭrinde, tio estas verŝajne unusola pozitivo de nia historio kaj kulturo…”

Nur tiam li konsciiĝis pri tio, ke en pensoj li senvole daŭrigas la diskutadon, okazintan hieraŭ vespere en Nacia klubo, kiu preskaŭ finiĝis per maldeca disputado. Tiuj okuloj de Kalnický, sovaĝaj kaj malbonaj, kiel okuloj de Ahriman, kiam li lin atentigis pri sekvoj de ĉefartikolo en ”Nacia Gardo”. ”Kaj por kio ni havas policon?… Eksaltis tiam Kalnický…Jes. La samaj homoj, aperantaj en historio sub diversaj titoloj, foje kiel satrapoj kaj tiranoj, foje kiel cezaroj, doĝoj, diversspecaj uzurpantoj kaj alifoje kiel elegantaj nobeloj, financaj poten-culoj, ”reĝoj” de diversaj trustoj, sindikatoj kaj karteloj, laŭ tio, kion postulis modo aŭ psikologio de la epoko. Tamen ĉiuj apogiĝis je la sama kredkonfeso, je la sama bazo: je fizika potenco, je materio, je sia ”mi”… Historio de l’ homaro? Ĝi estis nur senĉesa luktado inter ĉi tiuj homoj, havanta plej sensaciajn formojn, eterne ŝangiĝanta monstra fronto de du partioj, furioza pozicia batalo pri ĉiu peceto da tero, ĉiam komplikiĝanta per novaj batalrimedoj sur ĉiuj agadkampoj de homa laboro. Kaj por kio ni havas policon?…” Tio estis unusola grava argumento de ĉiuj epokoj. Kiu ĝin ne havis aŭ ne scipovis ĝin uzi, tiu malsukcesis senkompate. Kalnický? ŝajnis al li iom ridinde vidi sian samaĝulon kaj personan amikon kun tiu historia masko sur la vizaĝo… Kontraŭ kiu fakte?…

Rigardis lin proksimume tri dekduoj da okuloj, plenaj de freŝa juneco kaj varma brilo, kiuj kvazaŭ estus volintaj hipnotigi la vivon mem. ”Bedaŭrinduloj… ” li bedaŭris ilin en spirito. Gejunuloj en plena florado, plenaj de revoj haj esperoj, junularo – ”portanto de l’ mateno”, kiel nomis ĝin poeto – kiu devos eniĝi en barbaran historian bataladon kaj perei en absurda fronto de despotoj, kiu devos transpreni tutan per sango makulitan heredaĵon kaj porti respondecon pri ĝi…

– Ho!

Profesoro Justh elspiris. Li rigardis horloĝon – lia tempo pasis. Li prenis la horloĝon, enigis ĝin en poŝon kaj eliris kun ia malagrabla sento, ke li ne diris la plej gravan.

Li estis jam en la koridoro, kiam lin iu alparolis:

– Sinjoro profesoro!

– Bonvolu, – li turnis sin.

Staris antaŭ li Andrej Badáň, unu el liaj konataj studentoj.

– ĉu vi memoras je Maĥt, sinjoro profesoro? – li demandis.

– Maĥt?… Atendu, – pripensis profesoro Justh kaj ekparolis tuj kun intereso. – ”Tiel alta nigrahara junulo, fervore li vizitadis mian seminarion… Jes, certe; mi memoras. Kio okazis kun li?

– Li saltis en la Danubon, – anoncis Badáň.

– Ne parolu!… Kial? – ekmiris profesoro Justh, ĉar fakte li tre bone memoris je Maĥt. Li estis unu el liaj plej bonaj kaj plej diligentaj lernantoj.

– Mi ne scias. Hodiaŭ matene poŝto alportis al mi leteron, en kiu li sciigas al mi sian intencon. Kvankam mi loĝis kune, kaj lastatempe li estis iel stranga, li diris al mi nek vorton pri io simila.

– Kaj la letero? Kion vi faris kun la letero?

– Mi transdonis ĝin al la polico.

– Nu kaj?

– Nenion oni povis al mi diri. Ke mi venu pli malfrue, nu mi rapidas nune.

– ĉu jes?

– Se vi dezirus…

– Bone – konsentis profesoro Justh. – Informiĝu ju pli precize kaj tuj telefonu al mi en la loĝejon. Mi estos posttagmeze hejme…

La informo pri Maĥt disvastiĝis en la filozofia fakultato tuj matene. Tiuj, kiuj lin konis, vigle ĝin komentis, sed ĉar ili ne sciis detalojn, ĝi disfalis en neprecizan malgajan antaŭsenton de insida sorto, kiu insidas eĉ en ĉi tiuj koridoroj de scienco kaj kono. Aŭtuna tago kun sia griza densa lumo eĉ pli malprecizigis ĝin, enpremis ĝin en koridorojn, en aŭskultejojn, enplektis ĝin en prelegojn kvazaŭ multkoloran rubandon. Per sia realeco ĝi ŝiradis regulan fluon de pensoj, incitadis scivolemon kaj forigadis atenton trans masivajn murojn de la fakultato, el nereala mondo en la vivon de la urbo, kiu ilin ĉirkaŭis kiel polipo kaj senvole logis ilin en sian interesosferon.

Tra ilia spirito fulmrapide flugis eroj de momentoj, pasigitaj en kolegio, kinematografo, kafejoj: ili rememoradis je siaj interparoloj, amuzoj kaj amoj, okazintaj en plektaĵo de stratoj kaj domoj ĉirkaŭ… ”Br, Danubo… ” ektremis Badáň. Li imagis al si ŝtalecan brilon de glacimalvarma akvo kiu fluas sub nigra silueto de la ponto… Li certe ne ensaltus! ”Frenezulo” pensas en profundo de la animo pli aĝa Jurĉo, rememorinte, kiamaniere lin atakis Maĥt pro ia protokolo en la lasta membrokunveno de studenta unuiĝo ”Št˙r”. Manjo Tesařová rigardas ien en la aeron per siaj malseketaj bluaj okuloj. ”Li havis belan buŝon” – traflugas ŝian imagon duonmilda, duonmalrespektema arko de liaj lipoj kaj ŝi tremas, pensante, kiel gustus kiso de tiaj lipoj… ”ĉu tio ne estis malfeliĉa amo?… Pro kiu…” esploras en sia spirito Lola Lengyelová. ”Fakte, lastatempe li kondutis iel strange”, juĝas Král, klopodante revivigi en sia memoro la lastan interparolon kun li sur Hurbanplaco. ”Li estis tiam tre pala, havis profundajn okulojn kaj diris… Kion li fakte diris?… La pensoj kruciĝas kaj super ili ŝvebas teorio de profesoro Justh pri kulturo kaj progreso de l’ homaro. ”Etike ni estas tie, kie la homaro estis dum epoko de tiuj diversaj Tutmesoj kaj Ramzesoj”, sonas de supre, kvazaŭ de alia mondo. Muroj de la fakultao disiĝas kaj el flave-blua malproksimo, barita per piramidoj eliras grandega sfinkso. Ĝi rigardas ilin kaj ridetas per ia duonmilda, duonmalrespekta, neesplorebla rideto.

Sur la stratoj kuŝas neplena koto. En alteco, super la urbo oni ie sonoras kaj metala sono, filtrita per malvarma aero, frostigas. En defluiltuboj zumas akvo, tie – ie eksonas sireno de aŭtomobilo, kiu kvazaŭ algluiĝadus al la tero. Sub pluvombreloj piedfrapas malsekaj homo-ĉifoneroj kaj tegmentoj de grandaj ludomoj malaperas en griza spaco.

– Hundeca vetero! – blasfemas Rauscher.

Tramoj estas plenaj. Pezaj vagonoj surde bruas en reto de reloj. Pasaĝeroj elvagoniĝas kaj envagoniĝas, malsekaj, malvarmaj kvazaŭ pajlofasketoj. ”Nu, do! Fine!”… De Hospitalstrato venas Ck tramo. Ĝi estas plenega da medicinstudantoj envagoniĝintaj antaŭ la ŝtata malsanulejo, tiel, ke la dua aro de filozofistudantoj nur malfacile eniĝas. ”Via servisto, Ferko!” sonas de unu angulo en la alian: ”servus, servus”, salutas sin reciproke filozofoj kaj medicinstudantoj.

Iu longa, malgrasa tuberkuloze aspektanta medicinstudanto kun alta voĉo demandas la ĉeestantojn:

– ĉu vi legis, kion skribis pri ni maljuna Kalnický?

– Kie?

– En ”Nacia gardo”.

– Kion?

– Tralegu tion al vi, kiam vi venos hejmen.

– Kalnický? Kion? Kion? – turniĝas scivolemaj vizaĝoj al la malgrasa medicnulo.

– Ke ni estas vagabondoj, ke ni pensas nur pri niaj ventroj, ke…

– Ĉu fakte? – miras apudstarantoj.

– Eĉ pri iaj kakejoj li parolas.

– Ja?

– Li ne pensas pri sia ventro – ekparolas iu enpensite.

– Certe ne! Ĝi pensas anstataŭ li, – aldonas la aliaj. La fraŭloj ridas. Iu klopodas pli fidele la enhavon, sed komplika frazo haltigas lin. Li mansvingas. – Tion oni ne povas tiel.

Tion oni devas legi tute!

– Kaj ĉu vi aŭdis, – ekparolas subite iu malantaŭe, – kion faris Maĥt?

– Maĥt?

– El ”naŭo”. Kiu loĝis kun Badáň.

– Vi ja konas lin!

– Jes, jes.

– Kaj kion li faris? – demandas iu surprizite.

– Li saltis en la Danubon.

– En la Danubon?… Maĥt? – miras multaj.

– Hieraŭ vespere.

La junuloj subite eksilentis, kvazaŭ iu estus metinta al ili glacian manon sur la koron. Kelkajn frostotremigas abomena imago, kio okazus, se ili hazarde falus en tiun malvarmegan elementon kaj devus kun ĝi lukti…

La tramo haltis ĉe universitata internulejo Lafranconi. La fraŭloj elfluis el la vagono, diskuris elaste kiel knaboj, malaperante en pordego de impona novkonstruaĵo. Koridoroj ŝveliĝis per juna vivo, ili eksonis, vipitaj per koncizaj frazoj, post kiuj sin metadis obtuzaj frapoj de pordoj kiel ekkriopunktoj.

Manteloj flugis sur koketojn aŭ sur litojn kaj oni jam kuris suben en universitatan manĝejon, kie juristoj ĵus estis finmanĝantaj tagmanĝon. Momenton estas silento, estas aŭdebla nur pli laŭta sorbado de supo kaj tintado de kuleroj. Subite iu el la filozofoj per altigita voĉo ĵetas demandon inter la juristojn:

– Kaj ĉu vi aŭdis?

– Kion? – iu streĉas orelojn, sed alia lin interrompas:

– Maĥt?

– Jes.

– Malnova afero! – kelkaj fanfaroneme mansignas.

Inter filozofoj kaj medicinstudantoj ekregas elreviĝo. Iu volas defendi Maĥton, sed interrompas lin la sekretario de unuiĝo ”Antaŭen”, juristo Mitošinka.

– Kaj vi, sinjoroj, ĉu vi legis?

– ”Nacian gardon”?… La artikolon de maljuna Kalnický?

– Rekompencas filozofoj kaj medicinuloj per sama indiferento.

– Kion li skribis, tio estas nenio! Pli terurajn aferojn li estis parolinta hieraŭ en la Nacia klubo, superas ĉiujn pli juna Jurĉo, fortika junulo kun nigraj dandaj lipbaroj, kiuj al li kolere suprenstaras.

– Ĉu fakte?… Kion?… ĉu jes?… Kion li diris?

Kaj scivolemo kunigas la junulojn en kompaktan mason.

– Ke oni devas instrui al ni ĝentilecon kaj ordemon. Ke oni devas nin subpremi kaj forpreni de ni diversajn avantaĝojn… Ke… Kial?… Kiel li tion al si imagas?… Kion li volas per tio diri?… eksplodas ĉiuflanke temperamentplenaj demandosignoj kiel petardoj. Pli juna Jurĉo ruze ridetas kaj ŝultrumas.

– Hm, mi ne scias… Ke ili ne toleros, por ke ni studu je iliaj kostoj. Kiam iu nin defendis, li eĉ minacis per polico!

– Kion?

– Per polico? Kiel?

– De kie vi tion scias?

– Mi scias tion. Tute certe! – defendas sin pli juna Jurĉo.

– Mi eksciis tion de homo, kiu tie estis kaj kiu tion aŭdis.

La surprizitaj junuloj eksilentas. Sed en iliaj koroj naskiĝas sento de ofendo, amara sento de maljustaĵo. Kalnický ilin insultriproĉas. Ĉu li havas rajton je tio? ĉu li iam almenaŭ per fingromovo helpis al ili el propra neprofitema impulso, ĉu li venis iam inter ilin kaj demandis, kiel ili fartas? Se li eĉ havas rajton, kiu ĝin donis al li? ĉu ŝtato aŭ nacio? Neeblaĵo, ke ŝtato aŭ nacio donu rajton por pereigi tion, kio estis ilia senco, ilia estonteco. Se li havas ian rajton, do li havas rajton doni bonan ekzemplon, li havas rajton gvidi. Sed ĉu li donas bonan ekzemplon aŭ ĉu li gvidas?… Vane ili serĉis tion en la agoj de Kalnický. Nenio estis en ili, kio ilin kunigus aŭ ligus.

Peza scio de io insidema eksidis sur la junajn animojn. Jes.

Devizoj ne koincidas kun realeco. Ie estas danĝera interspaco. Tio, per kio oni ilin depost la juneco nutris, fariĝas ĉiam pli kaj pli evidenta balasto. Aŭ – aŭ… Aŭ humiliĝi, enpremi sin perforte en mallarĝajn maljunajn kadrojn kaj vivi penigan kalvarion de parazitoj, kiuj venis mordleki estojn post siaj gepatroj, aŭ…

– Sinjoroj, mi pensas. ke ni ne lasu tion nur tiel! – ekkriis per alta kluba baritono ia temperamenta hirta medicinulo.

– Tian tonon ni ja ne toleros, eĉ se ĝin uzas sinjoro eksministro.

– Ĝuste li ne devus tiel paroli.

– Eĉ la plej lasta veturigisto ne estus uzinta tiajn esprimojn.

– Tio estas ofendo de akademia profesio! Tio estas skandalo! Ni petos satisfakcion! – kriis unu post la alia ekscititaj junuloj.

Ili finmanĝis kaj la manĝejo dum momento ŝanĝiĝis je klubejo. Ĉe la tabloj formiĝis ekscite debatantaj grupoj, en kiuj saltadis akraj rimarkoj, estis farataj proponoj kaj gestoj. ”Fakte, ni ne povas tion nur tiel lasi.” ”Oni ja baldaŭ kun ni stratojn balaos.” ”Kio ni estas?” ”ĉu servistinoj, aŭ kio.” ”Kion ni efektive faris al Kalnický?” ”Kial li nin ĉiam atakas?” sonis de ĉiuj flankoj en diversaj varioj. Ili estis lastatempe malkontentaj, ofte eĉ nesciante kial. Ondoj, kiujn estigis socia vivo ekstere, atingis eĉ universitaton kaj altlerneja junularo nervoze, akre reakciis je iliaj puŝoj. Ĉu miro? ”Kio okazos kun ni?

Kio nin atendas, kiam ni iros en la vivon? Kion ni faros?” Tiaj estis la demandoj, kiuj preskaŭ ĉiutage aperadis sur ilia malserena horizonto. Homa socia ordo rompiĝadis, disfaladis, kaj en ĝi kvazaŭ monstra parazito etendiĝis senlaboreco. Ĝi ne estis por ili nur papera problemo. Ĝi estis realeco. Vidis ĝin multaj, kiamaniere ĝi misagas en la vicoj de iliaj patroj kaj pli aĝaj fratoj, ili kun ĝi batalis kaj sentis kiamaniere ĝi ilin subpremas anime kaj korpe. ”Oni volas vendi nian domon pro ŝuldoj… vi devas iamaniere mem”, skribas al unu lia zorgoplena patro. ”Eĉ je salo ni jam ne havas… la lastan ni sendas al vi…” ploras en letero la patrino de alia. ”La patron oni hieraŭ maldungis” oni skribas al la tria. Kaj tiaj sciigoj sekvas unu post la alia preskaŭ ĉiutage. Kvankam ili volas vivi solece kaj trankvile studi, ili ne kapablas. Instinkte ili sentas, ke nune decidiĝas ankaŭ ilia sorto kaj silenti estus nekorektebla eraro. Eble ĝuste ilia juneca forto, ilia elano, ilia sopiro je juste-co kaj je pli bona estonteco estas bezonata, por ke la luktado estu decidita je bono de tiuj, kiuj estas al ili plej proksimaj.

Sed kiuj estas tiuj la plej proksimaj? Kie estas ilia loko – loko de intelektuloj? . Al kiu ili aliĝu, al kiu ili helpu? Ili ne vidis, ili ne sciis.

– Mi pensas, ke ni devus deklari iun vidmanieron pri tiu ĉi afero, kaj en ĉiuj niaj kluboj – donis fine sekretario Mitošinka proponon konkretan.

La ĉeestantaj konsentis:

– Decidite. Membraj kunvenoj estas kunvokotaj. Post tia atako ni devas doni al la publiko ian klarigon. Ĝi ja estas absurda!

– Bone, pri detaloj ni interkonsentos ankoraŭ – ekleviĝis Mitošinka.

Ili komencis disiri kaj eliri, kiam en manĝeja pordo aperis lacigita Badáň.

– Do, kio estas, ili kuris al li senpacience.

– Nenio – respondis Badáň kun ridanta mieno. – ĉio estas en bona ordo. Maĥt vivas kaj sanas. Mi estis kun li. Li eĉ ridis jam pri tio, kion li estas farinta.

– Nu, tiel!… Vivu! – vokis kelkiuj.

Kaj kelkiuj eĉ elspiris kontente.

Ĉapitro el romano, 1934. (Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.