La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vojtech Rakous

Realisma rakontisto pri vivo de ĉeĥaj judoj en urbetoj en meza Bohemio precipe en Brázdim, kie li naskiĝis. Liaj noveloj, plej ofte bonhumoraj kaj humuraj, iam iom sentimentalaj, estas tre konvinkaj dokumentoj sociologiaj pri unu maldika klaso de judoj en koncerna ĉeĥa medio. Kelkaj el liaj figuroj iĝis popularaj.

PRI LA HOMO NESCIANTA, KIAM LI NASKIĜIS

Mi opinias, ke mi jam unufoje skribis tion, ke en unu afero okupis nia familio dum kelkaj jardekoj la unuan lokon antaŭ ĉiuj familioj en malnova Brázdim: en nombro de infanoj. Eble ne pro tio, ke en aliaj familioj estus estinta manko de tiuj utilaj kreaĵoj. Ankaŭ aliloke estis sufiĉe da infanoj, sed tiom, kiom ĉe ni, estis nenie. Eĉ se iu estis mortinta; sed tio okazis malofte; la patro diradis duonŝerce-duonserioze, ke eĉ se oni nin batus per draŝiloj, tamen nenio okazus al ni. Eĉ se la pli elkreskintaj foriris en la mondon, en nia kabano estis ĉiam multaj infanoj, terure multaj.

Unufoje en somero la patrino bakis verŝkuketojn sur la fajrujo.

Tiutempe la somera manĝejo de ni infanoj estis ĉiam la vilaĝa ĉefplaco. Inter la anseroj, kokinoj, porketoj de la tuta vilago ni pasigis regule la tagmezajn festomanĝojn sen manĝilaro kaj sen buŝtuko.

En la menciita tago ni elkuris unu post la alia tra la pordeto en nian someran manĝejon kovritan de verda herbo, supervolbita de blua firmamento, ĉiu kun la apartenanta porcio da verŝkuketoj sur la manplato. Sur la kontraŭa flanko de la vila ĝplaco konstruadis masonistoj el alia vilaĝo – ne spertaj pri la brázdimaj aferoj – novan grenejon por la najbaro Kyrásek.

Kelkan tempon ili rigardis nin, poste apartiĝis de ili pliaĝa kamarado kaj direktiĝis al nia kabano. Kaj tuj en la kuirejon kaj al 1a fajrujo, al la patrino. Kaj ke ankaŭ li petus por unu dekkrejcero verŝkuketojn…

La patrino: ke ŝi ne bakas verŝkuketojn por disvendo, ke tio estas tagmanĝo por la familio. ”Sed tamen ĉiuj infanoj de la vilaĝo forportadas de vi verŝkuketojn” certigis la masonisto.

”Tio ne estas la infanoj de la vilaĝo,” diris la patrino, ”tio estas niaj infanoj.” ”Ĉiuj?”, miris la masonisto kaj klakfrapis la manojn. ”Ne, tio ne estas ĉiuj, klarigis la patrino kompleze, ”la pliaĝaj estas en la mondo.”

Estis ”konskripcio”. Eble tio estis la unua popolsumigo, ĉar la tuta vilaĝo estis ekscitita. La najbaroj kunvenis ĉe la vilaĝestro kaj la sinjoro instruisto ĉiujn esploris individue kaj enskribis detale ĉiujn informojn. Venis la vico de la patro.

”Do, mastro, kiom da infanoj vi havas?”

”Dektri”, diris la patro ĝuste.

Tiun numeron li memortenis, la patrino tion diris al li hejme kaj, efektive, tiutempe ni ne estis plimultaj.

”Dektri”, skribis la sinjoro instruisto. ”Do, mastro, nomu ilin al ni”

”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro kaj tiel daŭris kelkan tempon. Kiam li finis la litanion, la sinjoro instruisto substrekis, kalkulis kaj ekskuis la kapon. La kalkulo ne ĝustis.

”Mastro, vi nomis nur dekunu, du mankas ankoraŭ. Diru denove.”

”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro pacience de la komenco, kaj kiam li finis, estis denove nur dekunu.

”Do eble vi ne havas pli da ili”, dubis la sinjoro instruisto.

Sed la patro estis verama. ”Diris ja al mi la patrino hejme, ke estas dektri.”

”Mastro, vi forgesis Nani”, aŭdiĝis voĉo de malantaŭ la pordo; ĝi estis la vilaĝa servisto, kiu rememoris tiun forgesitan branĉeton de nia dinastio.

”Nun, vere”, konfesis la patro, ”Nanin mi forgesis.”

”Do, la filino Nani”, skribis la sinjoro instruisto, ”sed de kie ni nun prenu tiun dektrian?”

La patro senkonsile ĉirkaŭrigardis la najbarojn. Sed ĉiuj, eĉ la vilaĝa servisto, skuis la kapon, ke jam pri neniu plua infano ili scias.

”Mi diros al vi”, konsilis la vilaĝestro, ”iru hejmen, eble tion scios la patrino. Sed tuj revenu por diri al ni”.

Post mallonga tempo revenis la patro kontente ridetanta.

”Do enskribu, sinjoro instruisto, ankoraŭ estas Emanuel, tiun mi forgesis”. La plej grandaj malfacilaĵoj por la patro estis, kiam li enskribigis infanon en la matrikulon. Tiam estis tiaj patriarkaj rilatoj, ke la patro povis elekti. Li povis enskribigi la infanojn aŭ en la judan matrikulon en Brandýs aŭ en katolikan en Sluhy. La patro preferis la katolikan matrikulon, ĉar li kun la sinjoroj en Brandýs ne vivis en bona interkonsento – ĉiam tiuj elpensadis novajn depagojn – sed kun la paro ĥestro en Sluhy li ĉiam havis bonan iriterrilaton. Kaj ĉefe: en Brandýs li estus devinta kuri kun ĉiu unuopa infano aparte, – ĉar la sinjoroj en Brandýs prenis tion terure severe – kontraŭe, la sinjoro paroĥestro en Sluhy estis kompleza sinjoro.

Li sciis, ke malriĉa homo ne havas ĉiam tempon kuri kun ĉiu unuopa infano en matrikulejon kaj li fermetis ambaŭ okulojn, kiam la patro enskribigis du aŭ tri infanojn samtempe.

Do, la nombron de infanoj, enskribotaj en matrikulon, la patro iomete povis memorteni, pli malbone estis pri la nomoj.

Pri la nomoj de la infanoj havis la patro entute grandajn malfacilaĵojn.

Ordinare li devis ĉiujn kunvoki antaŭ ol li trafis la ĝustan. Antaŭ ol la patro venis en Sluhy, li konfuzis regule la nomojn de nove naskiĝintaj infanoj kun la nomoj de la pli aĝaj, jam de longe enskribitaj en la matrikulo, kaj tiel okazis, ke en la matrikulo en Sluhy, koncerne nian familion, regas terura ĥaoso.

Kelkaj infanoj tie entute ne estas enskribitaj kaj aliaj estas tie enskribitaj du- eĉ tri oble. Unufoje okazis, ke la patrino sendis patron iri por enskribigi en la matrikulon la novan familian alkreskaĵon. La patro: ke li ne iros, ke tiu infano estas jam enskribita lastjare. ”Sed la bubo naskiĝis ja nur nunjare”.

”Sed tamen, jam lastjare li estas enskribita”, certigis la patro kaj klarigis. ”Mi estus devinta lastjare enskribigi nur du infanojn kaj mi enskribigis tri.” ”Eble vi sciis, kia ĝi estos, ĉu bubo aŭ knabino kaj kiel ĝi nomiĝos?” Sed la patro ŝin konsolis.

”Tio estas egala, infano kiel infano, nomo kiel nomo.

Jam longe mi forgesis tiujn malnovajn familiajn historietojn, nur lastatempe ili emerĝis el la profundo de la forgeso.

Nome, diversaj amikoj komencis min esploradi, kiam do mi naskiĝis kaj demandadis ĉiam pli insiste kaj kun fervoro inda je pli bona afero. Certe mi naskiĝis, sed kiam, tion mi ne scias.

La tagon post la edziĝfesto demandis min ankaŭ mia edzino, kiam mi naskiĝis. Mi hontis – en la tago post la edziĝfesto – ke mi ne scias tian memkompreneblan aferon, do mi diris al ŝi jaron kaj tagon, kiajn la salivo portis al mi sur la langon. Kaj tiu datreveno nun estas festenata en mia familio jam dum longa vico de jaroj kiel mia festotago. Sed vero tio ne estas. Cetere al mi ĉiam sufiĉis la konscio, ke mi naskiĝis; kiam tio estis, pri tio mi neniam cerbumadis. Sed kiam al mi la amikoj tiel insiste metadis tiun demandon, komencis ankaŭ min interesi la tago kaj jaro de mia naskiĝo, ĉar mi opiniis, ke la amikoj intencas donaci al mi ion kaj ke estus facilanime senigi sin de tiu donaceto. Kaj ĉar ne estas malbona ago primensogi la edzinon, sed estas abomene trompi amikojn, mi decidis radikalan agon. Mi skribis al la sinjoro paro ĥestro en Sluhy kaj petis lin respektplene, alsendi eltiron el la matrikulo, kiutage kaj kiujare mi naskiĝis; mi scias nek la tagon nek jaron, sed tio devas esti inter 1860 kaj 1870 de la pasinta jarcento. Kun batanta koro mi atendis la respondon kaj tiu alvenis tuj la trian tagon. Estas egaj malfacilaĵoj – skribis la sinjoro paroĥestro – en la matrikulaj enskriboj koncernantaj nian familion povas orientiĝi nek dio nek sanktulo, tiom malpli ordinara paroĥestro. Inter jaroj 1840 kaj 1870 estas enskribitaj en la matrikulo el nia familio entute 19 infanoj (mi scias precize, ke estis nur 17), kaj inter ili en la tempospaco de mi indikita (1860 ĝis 1870) tri Adalbertoj (tiun tri substrekis la sinjoro paroĥestro) kaj nome: la unua Adalberto naskiĝis la 21. de oktobro 1861, la dua Adalberto la 14. de majo 1863 kaj tiu tria kaj lasta Adalberto la 7. de februaro 1867.

Mi elektu do el tiuj Adalbertoj iun Adalberton kaj mi sciigu la sinjoron pacoĥestron, kiu Adalberto mi efektive estas.

Mi ne dormis dum du noktoj kaj la trian nokton mi decidis, ke el tiuj Adalbertoj neniun mi elektos, ĉar estus peko komisii tian gravaĵon al hazardo. Se mi povis tiel longe vivi sen la scio de la jaro de mia naskiĝo, mi eltenos tion ankaŭ por la restanta tempo de mia vivo. Mi sciigis mian decidon al la sinjoro paroĥestro en Sluhy kaj miajn amikojn mi insiste petas ne demandi min plu, kiam mi naskiĝis. Mi tion ne scias …

(Alfred Weiner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.