La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Emanuel Lešehrad

(1877-)

Poeto el la grupo de la simbolistoj, aŭtoro de liriko ofte tre melodia. Verkis ankaŭ multajn rakontojn kaj kritikajn kaj estetikajn eseojn.

LA BENlNDA DEKLIVO

Plezuro kunigas intime
florriĉan deklivon kaj min:
meze de ĝia odor’
ĉiun ripozas mi tagon
kun amatin’;
imposton per kantoj ni pagas,
per gaja humor’.

Rigardu:
akrido jen turbe traflugas aeron,
laŭ zum’ ĝi al flugmaŝineto egalas…
en herbon ĝi kape nun falas.

Sur la submonta ŝose’
polva ruliĝas nubaro,
antaŭ ĝi aŭto bojante forkuras,
dormeman aleon teruras.

Scivolan al valoj ni ĵetas rigardon
kaj al bonvolaj vilaĝaj kabanoj:
tiajn kristnaske kunmetas infanoj
el konstru-ŝtonetoj koloraj.

Ha, ĉirkaŭpreni la mondon fervore,
per brakoj liberaj ĝin premi alkore
kredeble ni povus…

Sed ĵus lekanteton rigarde mi tuŝis:
estante malsana ĝi herbe ekkuŝis,
mi klinas min, sentas, ke tremas la brak’,
mortanta floret’ min tro ŝarĝas surmane,
la mondon mi volis brakumi titane,
kaj nun eĉ ne taŭgas por savo de vivo
al floro sur suna deklivo.

1898. (M. Lukaŝ)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.