|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Poeto kaj prozisto, kiu en la jaroj ĉ. 1900 tre influis la publikan opinion kiel akra kaj malkaŝa kritikanto de tiamaj opinioj kaj konvinkoj. Li komencis per intimaj versoj prezentante sin kiel ”nihilisto, kiu kredas nek sciencon, nek progreson kaj angoras antaŭ la pedagogia jugo,per kiu la moderna civitano-filistro volas subigi la poezion. Liaj versoj ŝajne ne tro frizitaj kaj prilaboritaj, sobraj kaj banalaj, estas senfine pli sugestaj ol la korektaj kaj prizorgitaj oficialaj poeziaĵoj nuntempaj”. (F. X. Šalda) Poste li transiris al problemoj naciaj kaj socialaj kaj poste en granda ciklo de poem-libroj prezentas gravajn historiajn personojn kaj historiajn anekdotojn, vidigante, kiamaniene la aŭdaca spirito luktas kontraŭ la konservativeco de medio. Li montras ofte ankaŭ kiel la grek-romana idealo de sana homo estas difektata de idealoj kristanaj.
POST LA MORTOSur mia tombo kreskas herb’ sporade Vesperan ruĝon la ĉiel’ disĵetis, Riproĉe unu flustris kun rigardo, Sopran’ decida sonis abstintone, Malblondulin’, de mi kisita flame, Dum jaroj retenata, nun surprize Orhara belulin’ parolon prenis. Respekt’ nenia estis ja ĉe li. Verdeta okulpar’ sin ien fiksis, Li estis fakte paradoksa tip’. Tempion sian tuŝis senkonsole Kaj ĉies buŝ’ proklamis kaj ripetis Nur unu in’, sidanta apud muro, Animon mian konis ŝi plej vere En manojn frunt’ sin klinis espermanka, 1894. (M. Lukáš.) SUR GOLGOTOJe tria horo oni inter krucoj Nu, savu vin! – Li kun krimuloj sur la kruco pendis, Rigardo lia, jam senbrila, vagis La kapon klinis Li. Jen ekbruetis Toleri devis Li, ke la Satano Kaj la Satano diris: ”Suferanto, Vi ĉion povis havi, se vi falus Ĉielan regnon iris vi prediki Rezignoplene iris Vi al morto Rigardu nun, Jesuo Nazareta, Antaŭe, kiam glore en la urbon Vidante sin trompitaj, ili venĝe Ĉi tie ili skuas nun la kapojn Li savu sin! Li estas Dia filo, …Kaj Li forgesis. – Vidu la ĉielon, Kaj birdoj en aero, kaj surtere La malplifortan manĝas la pli forta… Mi loĝas en la koroj kaj animoj, Centestro Roma nun sub via kruco Jen tiuj du heredis vortojn viajn. Per via nomo unu la idolojn, Pro kio vi la regnojn kaj la gloron Jen via juna vivo ne finiĝus Kaj kion semis vi? Batalon, morton. Vi mem unua falas. Multaj centoj Kaj kiam via revo ŝajne venkos, Vidu la centestron Super tiu sango Do kial Vi la regnon ne akceptis Ekstaris la satano. Li etendis Mallumo densa kovris la ĉielon, Kaj la lastan fojon 1901 (M. Lukáš) SUR ISTMOUnuan fojon vidis Flamininus Jen estis filoj de l’ jugita Sparto De sia lok’ rigardis Flamininus. Sed lian koron ravis glor’ ilia, Helladon amis li jam de l’ junaĝo, Ne zorgis tre la Grekoj tiun viron Detruis li ja l’ macedonan jugon Kion li planas pri la ŝtatoj, urboj? Elida ŝerco tra la hipodromo Aldonis iuj, ke la jugo roma Kaj Flamininus vidis la vizaĝojn, Kaj kiam vidis li rigardojn fremdajn Jam eksidis Grekoj, Stariĝis Flamininus, Liberaj estas, kiujn macedona Silento morta sekvis tiujn vortojn. Senmovis ĉio. Nur de ambaŭ flankoj Neniu kredis esti ĝin aŭdinta, Do ekfanfaris ree la heroldoj, Kaj kiam finis: – povas de nun vivi ĝojkrio tondra tondris tra l’ aero, ke ĝia tero tremis sub piedoj Ne plu okazis ludoj tiujare. La rigardantoj kune kun luktontoj 1905 (Rud. Hromada) KARIKATURO PRI MI MEMEkrajdis nigra kavalir’ La drak’ perei devis ja (Kaj en fabelo sekvus nun Ĉar eble en la aĉa drak’ Okazis ial tio ĉi, En haroj de la reĝidin’ Ankaŭ sur nia kavalir’ Kaj pasas tagoj. Venas nokt’. Jam ĉio, ĉio estas for. Jen superflua jam parol’, 1925. (M. Lukáš) LETERETOEn mia ĉambro fenestranta Nek lirikaĵoj, kiujn laŭde 1886. (M. Lukáš) HANNIBAL ANTE PORTASLi staris antaŭ la pordegoj urbaj… Ĉiuhore La dioj mem silentis; tamen ofte Silento antaŭtondra sur la stratoj, Publika vivo marŝis sian vojon: Aŭkcio jen okazis. Ia kampo Tuj ekregis granda miro, ”Vi malsaĝulo, kion vi aĉetas?” ”Malsana eble estas via cerbo?” ”Pro tia patro filoj devos plori!” Parolis tiel ĉiuj. Sed la viro Jen nova krio: ”Ĉu vi do ne scias, – Ja spite tial, ĉar li tie staras, Nenion plu ni scias pri la viro, Kaj kkvankam ion mi elpensi povus, 1905 (M. Lukáš) LA HUNDOJen tempo de dolor’ kaj maltrankvilo, Sur benk’ mi sidas, kie en somero, Nur ŝia bundo je la horo sama, La hundo akompanis ŝin plurfoje, Folioj flavaj sur la benko kuŝas, Ĉe mi la hundo sidas pacience, Kaj se mi levas min, rigardo ĝia Vin, karulino, ĉe l’ altar’ mi vidis, Sed – kredu! – Malpli estas mi tuŝata 1886. (M. Lukáš) PERDITA PARADIZ’Sonĝej’ infana… Kaj poste kun Sinjoro Di’ kaŝludo vana, Pli bela estontec’ … Antaŭen nur al ĝi… Aĥ, estas ĝi terura, tiu vojo… Pasinta jam fabel’ 1894 (Rud. Hromada) REKVIEMEn la preĝej’ malluma genuis amatin’ Muzik’ orgena ludis, malgaje kantis ĥor’, Kaj ĉiam pli sin klinas malĝoja okulpar’, Pro kio plor’, vi kara, kaj kion flustras vi? Ĉu en vi sonas ankaŭ rekviem-melodi’? Aŭ ĵus vi ekmemoris, kaj tial via trem’, Hieraŭ vi ĉi tie, aĥ, brilis kiel sun’ Pro kio plor’, vi kara, aŭ vi bedaŭras jam Paliĝos via vango, se daŭros larmoflu’, 1894. (Rud. Hromada) |
Je la kvina matene ekmarŝis pafista bataliono el la dormanta Příbram. La suno dispelis kelke da ruĝaj nubetoj kaj komencis iel gaje bruli, same kiel hieraŭ, kiel antaŭhieraŭ.
Kapitano Kriehuber rajdis antaŭ la bataliono kaj tusadis sian matenan tuson. ”Mil diabloj”, li murmuris kvazaŭ por si mem, sed tamen tiom laŭte, ke la leŭtenanto marŝanta frunte de la unua kompanio povu aŭdi tion, ”ĝuste hodiaŭ transdonas la estraro la komandon al mi. Kompreneble, kiam alvenos la princa moŝto, marŝalo Albrecht, kaj la artileria generalo Beck, tiuokaze Kriehuber taŭgas! Tirolo antaŭen! Hodiaŭ ni ŝvitegos, filozofo, ĉu ne?”, li alparolis nun senpere la leŭtenanton.
La filozofo ekridetis devige.
”La estraro estas hodiaŭ inter la arbitraciontoj. Li certe ŝatos aŭdigi sin antaŭ la princa moŝto kaj antaŭ la ĉefstabestro, ĉu ne? Kaj al mi, kompreneble, denove li donis la plej malfacilan taskon: la batalionkomandon. En tiom grava momento… !”
”Sinjoro subkolonelo konas siajn homojn”, intermetis la filozofo, kiel li faris ĉiutage. Li konis sian kapitanon. Kriehuber sidis hieraŭ kune kun la adjutanto de la generalo en la gastejo ĝis la malfrua nokto, rakontigis al si detalege, ”kio” do morgaŭ okazos kaj kia estos la tasko de la bataliono. Li esplordemandis la adjutanton, kiamaniere tio estos farebla, trarigardis la mapon kun li, tion ĉion sciis la leŭtenanto kaj sciis ankaŭ, kion la kapitano volas atingi per ĉi tiu lamento: montri, kiel grava persono li estas, kaj ricevi aprobon almenaŭ de subalterna leŭtenanto. Kaj la filozofo ĉiutage donis ĝin al li, ĉar Kriehuber ĉiutage rememorigadis sian respondecan gravecon.
La suno brilis. La soldatoj gaje interparoladis. Blua nubo de tabaka fumo flugpendis super la longa vico de la bataliono kaj kuniĝadis kun la suprenburniĝanta strata polvo.
La leŭtenanto pensis pri siaj amatinoj kaj pri siaj versoj, ĉar li estis poeto. Kaj pro tio, ke hazarde li sciis kelkajn kronologiajn datojn el la historio kaj iom pri la Napoleonaj militoj, liaj kamaradoj nomis lin ”filozofo”. Al ili ŝajnis almenaŭ, ke tiu nocio postulas tiajn sciojn.
La suno brulis.
Sur iu disvojiĝo staris du rajduloj. Subkolonelo, la batalionkomandanto, kiu hodiaŭ estis inter la arbitraciontoj, kaj la kavaleria brigadestro, maljuna, kromordinare dika generalo kun vizaĝo rememoriganta bonkoran gufon. La bataliono haltis. La subkolonelo alvokis ”la sinjorojn”. Li parolis pri la princa moŝto la marŝalo, pri la ĉefstabestro, pri la honoro de la pafista bataliono, pri ”la plibraviĝo” kaj tiel plu. Poste li ordonis, ke kapitano Kriehuber tralegu la hodiaŭan problemon kaj distribuu la taskojn.
Kriehuber disŝiris la koverton, solene elprenis duonfolion de plenlitografita papero kaj legis, ke oni supozas, ke malamika divizio estis okupinta Příbram-on kaj sendas nun sian brigadon kontraŭ nin marŝantajn kontraŭ ĝin. Ke nia pafista bataliono staras maldekstraflanke, ke ĉi tiun flankon defendas la unua kompanio komandata de leŭtenanto Machan, kiu devas peni, okupi iun rokon, kiu laŭ la strategia vidpunkto estras la tutan regionon (leŭtenanto Machan, la filozofo, substrekis ion en la mapo) cetere li, kapitano Kriehuber, konkludante laŭ la tereno, konjektas, ke la malamiko intencos venkobati la mezon aŭ la dekstran flankon, kaj ke do la bataliono verŝajne ne venos en la fajron. Ĉi tiu klarigo estas nur privata, la oficialajn raportojn oni aŭdos post duonhoro en la brigadkunvenejo el la buŝo de la sinjoro generalo.
Machan revenis al la kompanio:
”Knaboj, ĉu vi vidas tiun maljunan generalon? Li estas kavaleriano.
Dum vi marŝos preter li, montru, kiel scias marŝi la pafistoj: akran tempomezuron, per la piedoj nur ektuŝi la teron!”
La bataliono ekmarŝis. La soldatoj hakis per la kruroj laŭ ĉiuj siaj povoj, ke la bonkora gufo ekbalanciĝis sur la selo kaj diris laŭte al la subkolonelo: ”Vi, Schmied, viaj pafistoj marŝas, ke estas plezure rigardi ilin! Domaĝe, ke ili ne servas ĉe la kavalerio!”
Kriehuber kvazaŭ freneze ekgalopigis la ĉevalon. Atinginte Machan-on li diris: ”Nu, filozofo, ĉu vi aŭdis, kiel prijuĝis nin la generalo? Kaj ĉu vi vidis, kiel egoiste la estraĉo akceptis tiun komplimenton? Nu, tiel okazas: ni penege laboras kaj la estraĉo rikoltas la aprobojn…”
Sur la brigadkunvenejo estis jam vigle. Du infanteriaj regimentoj estis tie, kelkaj kantinistaj veturiloj kun la provizo da kolbasetoj, pano, biero, brando kaj cigaroj. Virinaĉoj kun dorskorboj iradis inter la militistaro kaj vendadis iajn dolĉajn sukojn. Kurbopiedaj bakistoj trenadis de grupo al grupo siajn grandajn korbojn da freŝa bakaĵo (ankoraŭ varma). Bruado, ridado, pipa kaj cigara fumoj, svarmado de malhelbluaj figuroj, inter kiujn miksiĝis nun la grizaj uniformoj de la pafistoj.
La sinjoroj estis grupigitaj ĉirkaŭ la generalo, maldika nervema patrono, kiun lia tuta brigado nomis la konfuzulo.
”Malamiko en la forto de unu divizio estis okupinta Příbramon kaj elsendis unu brigadon kaj tiel plu”, eksplikis la generalo per raŭka voĉo, dishakante ĉiun vorton en du aŭ tri partojn, kaj finis atentigante pri la ĉeesto de la princa moŝto, marŝalo arkiduko Albrecht, same kiel de la ĉefstabestro barono Beck.
Eksonis korneto. Oni estingis la pipojn, fořetis la cigaredojn, la soldatoj ekprenis siajn pafilojn kaj vicordigis sin. La brigado ekmarŝis al siaj pozicioj.
Sur terbulegoj de plugitaj kampoj marŝis leŭtenanto Machan kaj post li lia kompanio al la menciita roko.
”Knaboj, estu bravaj, tie vi kuŝiĝos kaj ripozos. Hodiaŭ ne necesos, ke vi purigu la pafilojn, ĉar vi ne bezonos eĉ unu kartoĉon.”
La knaboj marŝis brave, ili atingis la rokon, kuŝigis sin en maldensan herbon, elpoŝigis la pipojn kaj ekbruligis la restaĵojn de la cigaredoj.
La suno brulis kvazaŭ infere. Kaj nenie eĉ arbusto; la tero varmegiĝis sub la korpo kvazaŭ kamena plato.
”Bela pozicio,” murmuris Machan, ”post unu horo ni rosti ĝos ĉi tie kvazaŭ duonangla bifsteko”.
”Sinjoro leŭtenanto, tie antaŭ ni – eble dek minutojn da marŝo – estas arbaro”, raportis la trumpetisto, sur kies tuta vizaĝo ruliĝis ŝvito. Li estis konate la plej malsaĝa knabaĉo de la tuta kompanio.
”Haltigu la buŝegon!”, rebatis Machan.
”Estas tie arbareto, bela arbareto”, aldonis alia soldato.
”Diable! Tie estas versimile malvarmeto!” opiniis alia. ”Kaj ĉu la sinjoro kapitano ne havas tion en la mapo, ke tie estas arbaro?”, demandis iu naive.
”Azeno! En tiaj mapoj ne povas esti ĉio; via bieno ankaŭ ne estas tie”.
”Li havas bienon en Nenihavejo”.
”Ho ne, en Ŝatushavejo”.
La filozofo Machan aŭskultis seninterese la incitaĵojn. Suferante pro la varmego li rigardis al la arbareto. Bela arbareto, kvadrato da maljunaj arboj, pli dikaj ol homa korpo. Kaj la herbo, kia herbo! Ĝi brilis eĉ ĝis ĉi tien. Cetere Kriehuber certe informis sin bone hieraŭ ĉe la adjutanto, ke ĉio okazos en la mezo, ja eble ĉe la tute kontraŭa flanko.
”Ek!”, li ordonis kaj per kuraĝaj paŝoj oni ekmarŝis malsupren de sur la roko kaj celis la arbareton.
”Ho, kia malvarmeto!… Ĉiela malvarmeto!…”
”Knaboj, malantaŭ la arbojn! Ĉiu estu kaŝita!”
La soldatoj kaŝis sin, la afero plaĉis al ili, sed ne tro longe.
Ĉevalgalopo.
”Sinjoro leŭtenanto Machan! Sinjoro leŭtenanto” kriegis malantaŭe kapitano Kriehuber, ”kien vi grimpis do, ho vi malfeliĉulo! Ĉu vi ne aŭdis? Mi arestigos vin, mi arestigos vin, al raporto mi destinos vin!” kaj Kriehuber estis ruĝa kvazaŭ kankro.
Samtempe eksonis el la kontraŭa direkto ekpafoj de la malamiko.
”Diablo prenu vin! Formanĝu mem, kion vi pretigis! Mi ne ŝirmos vin!”
Li insultis ankoraŭ ion kaj forgalopis.
”Fajron!”, komandis Machan.
La kompanio ekpafis salvon. Kaj kiam la pafo eksonis, la soldatoj preskaŭ ektimegis. La pafo estis grandega, nekutima kaj resonis kelkajn fojojn. La arbokronoj ekvibris kaj bruis kvazaŭ volante esprimi sian kontentecon. La roko malantaŭe, kiu estis destinita por la grupiĝo de la kompanio, resonigis la salvon tri- aŭ kvaroble.
”Fajron!” komandis denove la filozofo.
Kaj la dua pafo eksonis terure kaj estis ripetata per la eĥoj.
”Atentu! Pafadu malrapide unu post la alia!”
Infera bruego; ĉe Hradec Králové en la plej penega batalo certe ne estis pli granda bruego.
La malamiko, evidente konsternita, retiriĝis. Sed ne longtempe.
La ĉenoj de ĝiaj vicoj plifortiĝis, plidensiĝis kaj ekmarŝis antaŭen.
Machan trankvile rigardis la paf-ekbrilojn, trembrilojn de la sabroj kaj laŭ la nombro de la oficiroj li taksadis la nombron de la malamiko. Baldaŭ staris kontraŭ li jam kelke da batalionoj. Sed la terura pafado de lia kompanio evidente maltrankviligis la malamikon. La ĉeno de la malamikaj vicoj plifortiĝadis, sed ili ne marŝis antaŭen.
Du rajdantoj enrajdis de malantaŭe la arbaron: arkiduko Albrecht kun sia adjutanto.
”Kiu komandas ĉi tie?” demandis la marŝalo per sia alta, preskaŭ sibla voĉo.
”Princa moŝto, leŭtenanto Machan, de la sesa pafista bataliono, unua kompanio prezentas sin plej obeeme.”
”Bone, ne movu vin de ĉi tie, leŭtenanto!”
Ili forrajdis. La batalo tondris plue.
Novaj du rajdantoj: barono Beck kun sia adjutanto.
”Kiu komandas ĉi tie?”
Machan prezentis sin.
”Tenu ĉi tiun pozicion, sinjoro leŭtenanto, kaj postulu helpajn trupojn!”
Machan sendis la trumpetiston al Kriehuber. (La trumpetisto vojeraris kaj revenis nur vespere al Příbram.)
La batalo prospere disvolviĝadis. La eĥo laboris kvazaŭ freneze. La arbaro bruegis kaj tio estis agrabla emocio en ĝia malvarmeto. La malamiko vidalvide estis kreskinta ĝis teruraj amasegoj, sed ne marŝis antaŭen.
Kaj subite rimarkis Machan ion teruregan. Paniko kaj konfuzo tie vidalvide. Trumpetado, komandoj. La linioj leviĝis, returnis sin kaj pafadis ien.
”Ho! La niaj atakas la dorson de la malamiko”, konjektis Machan. ”Knaboj, la lastajn kartoĉojn en la pafilojn kaj pafadu, kiom nur eble!”
Dudek sputegantaj pafilegoj ne povus fari pli grandan bruegon.
Subita trumpetado. La batalo finiĝis.
La arbareton engalopis Kriehuber senspira. Li saltis de sur la ĉevalo, ĉirkaŭbrakis Machanon: ”Filozofo, filozofo!” li elpuŝis el si kaj longtempe ne kapablis diri ion pluan. Poste li elpoŝigis cigaron. ”Tio estas specialaĵo, prenu ĝin! Kaj ĉu vi scias, ke ni venkis, kaj ĉu vi scias, ke okaze de milito ni ambaŭ havus jam certa la Maria Terezia-ordenon?! M-a-r-i-a-Ter-e-z-i-a-n!”
Machan rakontis al li pri la vizitoj de Albrecht kaj Beck.
”Vidu, kiel feliĉa vi estas! Malbenita knabo, vi faros karieron!
Ni ambaŭ, filozofo, ni ambaŭ! Maria Terezia estus certa al ni! Kia feliĉo, kia feliĉo! Verku poemon pri tio!”
Kaj li rakontis: ”La malamiko koncentris siajn trupojn kontraŭ la arbareto, pri kiu li konjektis laŭ la pafado, ke ĝi estas eksterordinare forte okupita. La niaj repuŝis poste la malforigitan flankon, ili premis ankaŭ la malamikan mezon kaj ekatakis ĝin en la dorso.”
Dum la returna marŝo alrajdis Kriehuberon la maldika generalo.
Donante al li la manon li dankis lin eksterordinare kore kaj precipe tial, ĉar la princa moŝto kaj barono Beck persone ĉeestis ĉi tiun strategian majstraĵon, ke en serioza okazo tia ago rezultigas Maria Terezian.
Posttagmeze invitis Kriehuber sian leŭtenanton en vinvendejon.
Li mendis paron da kolbasetoj kaj okonon da vino por li, pri kio miregis ĉiuj, kiuj konis la avarecon de Kriehuber. Kaj longe kaj larĝe li priskribis siajn disponojn por klarigi, ke propravole li devis agi kontraŭ la ricevita ordono, sciante, ke sole per tio li sekvigos neatenditan ŝanĝon de la tuta batalo, kaj kiel la marŝalo rajdis al li kaj diris: ”Bone tiel!” kaj kiel barono Beck diris al li: ”Restu ĉi tie kaj plimultigu la taĉmenton en la arbareto!”
Kompreneble, ke ankaŭ lia leŭtenanto Machan estas bonega homo, kiu scias plenumi ordonojn. Ili ambaŭ havus la MariaTereziaordenon, se tio estus okazinta en milito.
Kaj poste vespere ebriegiĝis la bona Kriehuber ĝis muteco kaj dekfoje li rakontis sian historion kaj dekfoje li ĝemsopiregis efektivan militon, en kiu la ”Maria Terezia” certe ne estus lin maltrafinta.
1905 (M.E.P.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.