La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Jaromír Erben

(1811-1870)

Arĥivisto de la urbo Paha. Multe helpis al ekkono de diverseco, beleco kaj riĉeco de ĉeĥoslovaka popola poezio. Liaj ”Popolaj kantoj kaj sentencoj” estas ĝisnun la plej kompleta kolekto de ĉ. popolaj kantoj. En liaj kolektoj de fabeloj (precipe ”Cent popolaj fabeloj kaj mitoj slavaj”) estas belege konservita rakonta ĉarmo de la popolaj fabelistoj. Li eldonis multajn verkaĵojn de malnovĉeĥa literaturo. Tiu scienca laboro influis lian neoftan talenton poetan kaj li verkis ”Bukedon el mitoj naciaj”, kolekton de escepte ĉarmaj baladoj. Ili diferencas de baladoj de la nordaj nacioj; noblaj principoj etikaj respondantaj al moralaj plaĉoj de la slava animo kombiniĝas kun ekstreme konvena ritmo kaj esprimpovo; senco de tiuj perfektaj poemoj estas nek brili nek mirigi, sed nobligi la homon, purigi kaj levi lin sur pli altan horizonton.

La temoj de la poemoj estas prenitaj el naivaj popolaj fabeloj, sed la poeto sciis krei el ili majstroverkojn de sia speco.

ĈEMIZOJ POR EDZIĜA FESTO

Hor’ dekunua pasis jam –
Kaj en la lamp’ ankoraŭ flam’,
Ankoraŭ lumas la lampet’,
Pendanta super preĝ-benket’.

Sur mura bild’ en la kaban’
Madon’ vidiĝas kun infan’,
Ŝi kiel rozo kun burĝon’
Briletas sur ĉiela tron’.

Kaj antaŭ la Madon-figur’
Knabin’ genuas ĉe la mur’,
Krucante brakojn, sen esper’
La kapon klinas ŝi al ter’,

En ŝia koro – peza prem’,
Senĉese ĝemon sekvas ĝem’,
Aspergas ĉiam pli kaj plu
La blankan bruston larma flu’.

”La paĉjo! Min li amis plej –
Sed jam li kuŝas en tombej’;
La panjo ankaŭ en kviet’
Ripozas apud la patret’.

Tro juna mortis la fratin’;
La frato? Kuglo trafis lin…
Mi knabon amis kun pasi’
Pro li eĉ vivon riskus mi!

Li en la mondon migris for,
Kaj restas for ĝis nuna hor’.
Mi ploris antaŭ la disir’,
Sed min konsolis lia dir’:

,Vi linon semu, karulin’,
Konstante rememoru min,
Pri ŝpino zorgu en ĉi jar’,
En dua jar’ pri tol-prepar’,
En tria pri ĉemizo-par’ –

Kaj tiam plektu, post la pen’,
El ruto kronon por solen’!
Jam pretaj kuŝas en la kest’
Ĉemizoj por edziĝa fest’,

Forvelkas jam la ruta flor’ –
Sed la amato restas for.
Perdiĝis li – pro voj-erar’ –.
Kiel ŝtonet’ en vasta mar’.

Tri jarojn eĉ ne fam’ pri li,
Kaj ĉu li vivas, scias Di’!
Madon’, patrino de l’ kompat,’!
Sopiras mi pri la amat’,

Pri lia ĝoja hejm-reven’;
Pri dolĉa lia ĉirkaŭpren’;
Resendu lin al la patruj’ –
Aŭ mian vivon rompu tuj!

Kun li la vivo – ĉarma flor’,
Sen li – ĉagreno kaj dolor’!
Maria, sankta virgulin’,
Revenu li, jes, helpu lin!”

La bild’ moviĝis sur la mur’,
Kaj ŝi ekkriis de terur’;
Kaj la malbrila lampa flam’
Nun estingiĝis tute jam.

(Ĉu nura blovo de la vent’ –
Aŭ ĉu avert’ pri akcident’?)

Ekstere paŝoj! Ies brak’
Fenestron frapas: klak! kaj klak!

””Saluton, amatino, he!
Ĉu dormas vi? Ankoraŭ ne
Ĉu min forgesis via kor’ –
Aŭ vi akceptos kun favor’
Min, revenantan en ĉi hor’?””

”Ĉu vi, karul’? Pro Dio, jes,
Vin rememoras mi sen ĉes’,
Ĵus nun – jen pruvo de l’ fidel’!
Pri vi mi preĝis al ĉiel’!”

””Sufiĉe, hu! Ne preĝu plu –
Vojaĝos kune nun ni du,
Ekiru, fianĉino, hoj!
La luno lumas al la voj’!””

”Pro Dio! Kiel stranga tent’!
Profunda nokto – muĝas vent’:
Netaŭga tempo por promen’ –
Atendu ni ĝis la maten’!”

””Nun mia hor’, dum brilas lun’ –
Dum tag’ mi dormas! Venu nun!
Antaŭ ol sonos koka vek’,
Ni geedziĝos – ek do, ek!

Obeu min, kaj sen hezit’
Min sekvu al edziĝa lit’!””
De l’ alta volbo de l’ ĉiel’
Verŝiĝis pala luna hel’,

Bruege muĝis nur la vent’.
Vilaĝo dormis en silent’,
Li antaŭiris – salt’ kaj salt’! –
Ŝi pene sekvis lin sen halt’.

La hundoj ilin sur la voj’
Salutis per ulula boj’ –
Kaj strange sonis la ulul’:
Hu, hu! – proksime senvivul’!

””En tiaj noktoj, kia nun,
Mortintojn sorĉe vekas lun’;
Ĉu aventur’ kun mort-figur’
Vin ne plenigus per terur’?””

”Ho, apud vi ĉu timu mi?
Cetere min ja ŝirmas Di’ –
Sed nun rakontu vi, amat’,
Pri via patro, lia stat’,

Pri la patreto kaj patrin’,
Ĉu ame ili traktos min?””
””Ne ĝenu min per scivolem’,
Rapidu – kaj vi vidos mem.

Nur pluen, pluen, sen ŝancel’
Al nia malproksima cel’! –
Vi kion premas al la kor’?””
”Libreton por edifa hor’.”

””Pa – ŝtone peza jen balast’!
Vi ĝin fořetu sen prokrast’,
Ĝin ĵetu for kaj poste nur
Vi min egalos en la kur’!””

Li mem ĝin ĵetis – kaj, .sen lac’,
Pasiĝis tuj dekmejla spac’.
Sur plua voj’ diversa bar’:
Jen rok’, jen monto, jen arbar’;

De sovaĝ-hundoj hurla vok’
Aŭdiĝas ie sub la rok’,
Averte krias la noktu’:
Proksima malfeliĉ’! hu, hu! –

Kaj li antaŭe – salt’ kaj salt’!
Ŝi pene sekvas lin sen halt’.
Per akraj dornoj dum la kur’
Vundiĝis grate ŝia krur’,

Kaj sangaj signoj de sufer’
Restadis post ŝi sur la ter’…
””Plenluno! Tiutempe, ha,
Mortintoj reviviĝas ja!

Ĉu aventur’ kun mort-figur’
Vin ne plenigus per terur’?””
”Ho; apud vi ĉu timu mi?
Cetere min protektas Di’! –

Sed ne rakontu pri fantom’,
Prefere do pri via dom’:
Ĉu pura, gaja la loĝej’?
Kaj ĉu proksime al preĝej’?”

””Jen superflua scivolem’ –.
Vi ĉion baldaŭ apertos mem.
Nur pluen, pluen, kun akcel’
Al malproksima nia cel’! –

Vi kion portas sur tali’?””
”Ĝi estas mia rozari’.”
””Sufoke la serpenta ŝnur’
Volviĝas ĉirkaŭ la statur’;

Insiste urĝas jam la hor’ –
La rozarion ĵetu for!””
Li mem fořetis… Tuj, sen lac’,
Pasiĝis dudekmejla spac’.

Sed poste – nova jam danĝer’:
Jen ŝlim-herbej’, jen marĉa ter’,
Kaj super marĉo kun malic’
Vaglumoj dancas, naŭ en vic’,

Samnombra vico marŝas – ej!
Kvazaŭ kun ĉerko al tombej’,
Kaj en laget’ laŭ sia mor’
Funebre blekas rana ĥor’. –

Kaj li antaŭe – salt’ kaj salt’!
Ŝi sekvas – sed jam ne sen halt’:
Ho, malfeliĉa vi knabin’,
Tranĉherboj akraj vundas vin,

Kaj la filikoj verdaj – ve! –
Per via sang’ ruĝiĝas tre…
””Al tombo tiras ĝuste nun
Vivantajn homojn la plenlun’;

Ĉu aventur’ post tombej-mur’
Vi ne plenigus per terur’?””
”Al Dia volo estu dank’,
Ne timas mi ĉe via flank’;

Sed min ripozi lasu do
Kaj ne rapidu tiel tro.
Mi streĉas fortojn – sen efik’;
Kaj en la koro – akra pik’!”

””Al cel’ antaŭen, karulin’!
Ni baldaŭ jam atingos ĝin.
Necesas ĝustatempa ven’:
Atendas gastoj kaj festen’.

Sed kio pendas – ĉu sekret’? –
Sur via kol’, sur la ŝnuret’?””
”Kruceto, panja amulet’.”

””Ho ve, la malbeninda or’!
Ĝin, karulino, ĵetu for,
Por ke ĝi nin ne piku plu –
Kaj birde flugos tuj ni du!””

Li ĝin fořetis – kaj sen lac’
Pasiĝis tridekmejla spac’.
Ha, sur vastega ter-eben’
Tre alta domo staras jen:

Fenestroj longaj, stranga stil’ –
Kaj supre tur’ kun sonoril’.
””Rigardu, karulino, hoj!
Jen jam la cel’ de nia voj’.””

”Pregej’! – Kompatu min ĉiel’!”
””Malĝuste! Mia jen kastel’!””
”Da tombaj krucoj tuta mar’!”
””Ho ne – jen mia frukt-arbar’!

Min, karulin’, rigardu nur
Kaj saltu gaje trans la mur’!””
”Ha, lasu min! Nun ama flam’
En viaj trajtoj mankas jam,

Venenon spiras via brust’,
Sur via kor’ – glacia krust’!”
””Vin ne timigu trompa ŝajn’,
Ĉe mi vi trovos ĉion ajn.

Hodiaŭ – al hazardo dank’! –
Ja eĉ da sang’ ne estos mank’. –
Ho, kio jen en la paket’?””
”Ĉemizoj : dot’ laŭ via pet’.”

””Al ni sufiĉos sole du:
Por vi kaj mi; por kiu plu?””
La pakon – kun ridaĉ’ kaj kri’ –
Trans la barilon ĵetis li.

””Ne timu: min rigardu nur
Kaj saltu post la pak’ trans mur’!””
”Vi ĉiam antaŭiris min,
Kaj mi vin sekvis ĝis la fin’;

Do ankaŭ por ĉi tiu foj’
Vi gvidu min al ĝusta voj’!”
Li sen suspekt’ pri ruza far’
Sin salte ĵetis trans la bar’;

Li suprensaltis klaftojn kvin –
Kaj jam forestas la knabin’:
Nur ŝia blanka vest-kolor’
Perfidis, ke ŝi kuras for,

Sed rifuĝejo – bona ŝanc’!
Troviĝis tuj en ĵet-distanc’.
Malalta pordo kun riglil’:
Jen kamereto por azil’!

Ekknaris pord’ post la knabin’,
Kaj la riglil’ defendas ŝin.
Tra fendoj en la ligna mur’
Penetras duonlumo nur;

En la fortika kameret’
Ripozas morta hom’ sur bret’.
Ekstere kreskas ĉiam pli
De tombaj monatroj brua kri’,

Kaj en ilia raŭka voĉ’
Minaco muĝas kaj riproĉ’:
””Ŝi estos nia nun viktim’,
Ĉar ŝi ne zorgis pri l’ anim’!”””

Kaj la fianĉo – frap, frap, frap!
Bategas kontraŭ porda klap’:
””Mortinto, aŭdu! Venas gast’!
Malfermu pordon sen prokrast’!””

Kaj frotas jam per fingra pint’
Okulojn siajn la mortint’,
Levatas kapo sur la bret’
Kaj turnas sin al la pordet’.

”Ho, Dio, helpu en mizer’.
Kaj savu min de la infer’!
Mortinto, kuŝu! – kaj al vi
Eternan pacon donu Di’!”

Tuj refermiĝis la okul’.
De la kuŝanta senvivul’.
Sed nun pli forte: frap, frap, frap!
Eksonas sur la porda klap’.

””Mortint’, leviĝu de la bret’,
Malfermu pordon de l’ ĉambret’!””
Kaj laŭordone – ho, terur’! –
Sin ree levas la figur’

Kaj brakon en rigida streĉ’
Al la riglil’ direktas eĉ.
”Kompatu min, Jesu’-Sinjor’,
En mia plej dangera hor’! –

Mortint’, ripozu jam en pac’ –
Nin ambaŭ savu Dia grac’!”
Denove do la senvivul’
Kuŝigis sin sur la tabul’. –

Sed nun surdige: frap, frap, frap!
Aŭdiĝas sur la porda klap’.
””Mortinto, he! obeu min,
Eliru kun la vivulin’!””

Knabin’ vi malfeliĉa, oj!
Leviĝas li je tria foj’
Kaj vin rigardas per pupil’.
En kiu mankas viva bril’.

”Madon’, propetu kun insist’
Ĉe via fil’ Jesuo-Krist’!
Mi peke preĝis por malbon’,
Sed nun mi petas pri pardon’ –

Maria, fonto de kompat’,
Ho, savu min el mia stat’!”
Jen aŭdu! En proksinia luk’
Ekkrias vekiĝanta kok’.

Kaj ĝin respondas kun ripet’
Kokar’ de l’ tuta vilaĝet’.
Tuj la mortint’ ĉe ŝia flank’
Falegis peze al la plank’ –

Ekstere ĉesis jam la bru’,
Nek la fianĉ’ aperis plu.
Miregas homoj en maten’,
Irante al la mes-solen’:

En unu tombo mankas ter’ – .
Knabino en la ĉerk-kamer’ –
Kaj super ĉiu tomba ŝton’
Flirtetas blanka tol-ĉifon’.

Vi bone agis, junulin’,
Ke vi almenaŭ en la fin’
Al Dia vol’ submetis vin.

Alie estus via sort’
Ligita kun terura mort’ –
Kaj via blanka korp’ pro pun’
Kun la ĉemizoj samus nun.

1853 (Miloŝ Lukáš)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.