La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jiří Karásek Ze Lvovic

(1871-)

Gvidanta spirito inter la generacio de dekadenculoj, florinta ĉ. 1900. Verkis multon en versoj kaj en prozo. ”Liaj romanoj iam amasigas historiajn strangaĵojn priskribante ilin kun sciencula fakeco kaj klasigo; ofte aperigas naturalismon venantan kontraŭ la aŭtora volo. Sed en kelkaj siaj versoj, precipe en sia viraĝo, li scias redoni solulajn statojn de deprimeco, laceco, sveneco, naŭzeco kun tiom pasia esprimmaniero ke ĝi transformiĝas kaj liaj vortoj iĝas nutro por fajro de belo kaj forto, kaj senvole multigas la vivon, kiun ili volus eviti kaj el kiu li volus fuĝi. (F. X. Šalda)

SODOMO

Ras’ finvivinta elsternas sin sur kuseno lita.
Floris sen cel’ por ni rozoj. Velki, ilia sort’.
Dancojn, orgiojn, jubilojn! Fajru nun hejm’ bruligita!
Vian, hetajro, nudecon! Poste alvenu mort’!
Kuŝas varmego sur strat’. Ĉielo malalten ruĝas.
Suno el kupro, blazon’ krevinta, jen lum’ por splen’!
Peste odoras aer’. Paŝantoj malvigle fuĝas
trovi embuskon, kaŝantan ombron post la kurten’.
Sed en loĝejoj de ĉiuj, arde en ama pozo,
korpoj volupte klinitaj luktas en furiozo.
Vanto! Perdiĝis el nudo ĉia loganta fort’.
Jahve, ĉu kreis vi nin, ke niaj malbenu lipoj?
Sentoj, velksekaj de vant’ egalas al herboripoj.
Celon ni perdis jam. Naŭzas vivo, enuas mort’.

(Stan. Kamarýt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.