La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Julius Zeyer

(1841-1903)

Granda poeto romantisma. Filo de riĉa komercista familio en Praha, edukita per la fabeloj de maljuna vartistino kaj per vagado tra la antikvaj kvartaloj de Praha. Multe li vojaĝis en fremdlando, fine, post la nesukceso trovi profesion respondantan al lia vivkoncepto li loksidiĝis en la negranda urbo Vodňany en suda Bohemio, kaj dediĉis sin komplete al verkado. Sukcese li provis ĉiujn fakojn de poezio, sed lia plej propra fako estis la historia eposo, en kiu per tre riĉa lingvaĵo li rerakontas legendojn el la plej antikvaj epokoj de sia kaj de fremdaj nacioj.

Li estis konvinkita katoliko kaj en la katolikisma mistiko li serĉis la lastan respondon al la demandoj pri la senco de la vivo kaj la trankvilon por sia sentema animo. En kelkaj prozaj verkoj, precipe en la romano ”Jan Maria Plojhar” li sukcesis per nemultaj frazoj esprimi la fidon kaj timon de la ĉeĥa patrioteco en formo nefacile superebla. Liaj dramaj verkoj siatempe estis ofte ludataj; ili distingiĝas per plaĉas versoformo, konflikto de noblaj ideoj, fido al la supernatura justeco, mankas al ili la efektiva drameco.

KOMENTARO AL LA POEMO NEKLAN

La verkisto prenis la temon el la prahistoria, mita tempo de la ĉeĥoslovakaj gentoj. Prapatro Ĉeĥ venigis sian genton en la nunan Bohemion. Ĉiujn tieajn slavojn kunigis en unu imperion la granda princo Samo. Liaj posteuloj estis: Krok, lia filino Libuŝa, kiu edziĝinte al kampisto Přemysl, fondis la dinastion de la Přemyslidoj. Inter la anoj de la dinastio okazis ofte kruelaj bataloj pri potenco kaj regopovo.

La tragedio okazas dum la regado de princo Neklan, kiu laŭ la legendo, militis kontraŭ alia slava gento: la Luĉanoj. Neklan estas pacama princo sed estas atakita de la luĉa princo Vlastislav. Unu el la ĉeĥaj vladikoj (t. e. tribestroj), nomata Tyr, estis parenco al Vlastislav, sed subulo de Neklan. El tio fontas lia tragedia konflikto.

Tyr estas jam kristano, kvankam la cetera popolo estas ankoraŭ pagana. Li edziĝas al Klimba el la gento de Luĉanoj, sed post la edziĝfesto li ekscias, ke Klimba estas jam delogita. Li ne forpelas ŝin; tamen li ne konas la deloginton kaj ne scias, ke tio estas Vlastislav mem, lia plej intima amiko, kiun Klimba amas plu eĉ post la edziniĝo al Tyr. La tria akto priskribas la intertraktadon de la senditoj de Neklan kaj de Vlatislav kun Tyr, ĉar ambaŭ partioj penis akiri lian aliancon en la venonta milito.

Praha estas la ĉefa komunumo de la ĉeĥa gento. Vyšehrad estas fortikaĵo kaj rezidejo de Neklan. Chynov estas fortikaĵo de Tyr. Straba – praavino de Tyr, vidvino post princo Vojen.

Svatava – edzino de Vlastislav. Lovín – fortikaĵo de Vlastislav.

Kruvoj estas sendito de Neklan. Klen – armeestro de Neklan.

NEKLAN

Tragedio en kvin aktoj.

Akto III.

Chynov. Ne malgranda ligna ĉambro kun larĝa aperturo en la fono, tra kiu oni vidas pejzaĝon, kampojn prilumatajn de oblikvaj sunradioj kaj post ili malhelajn arbarojn. Granda, peza kverka tablo, ĉe kiu sidas KLEN kaj KRUVOJ. TYR prezentas al ili kornon plenan de mielmosto.

KRUVOJ: Jam ĉesu la festeno. Vi, sinjor’,
de tago min regalas sen demand’
pri la motivo veniginta nin.
Vi scias ja, ke serioza temp’
malhele nubas. Kaj ne pensu do,
ke nia celo estis amuzaĵ’.

TYR: Ĉu amuzaĵ’? Ho, ne troveblas ĝi
ĉi tie, Kruvoj. Kiu serĉus ĝin
en tomb’?… Ho tomba dezertec’
ĉi tie estas
(sed ne tombtrankvil’)

(Li turnas la rigardon al la panoramo tra la fenestro
kaj enpensiĝinte parolas al si:)

Ja strange. Kiel fremdas la aspekt’
de la pejzaĝ’… Estadis reva ĝi;
sed nun super la vasta region’,
arbaroj, kampoj, kvazaŭ sternus sin
vual’ funebra… Kia peza ĝem’
el nigra forsto venas! Infanplor’:
susur’ de spikoj miksas sin kun ĝi.

Ĉu vi, hirundoj, en krepuska lum’
malĝojflugante tristas kiel mi?

Majesta Nokto, venu… Kiel plend’
vest’ via nigras…

KLEN: (al Kruvoj). Kio estas do
al li: en pensoj reforgesas nin!
Malgajas lia vid’… Ĉu estas vir’
junaĝa tiu, kiu igis ĵus
al fianĉino edzo?

KRUVOJ: Ankaŭ ŝi!
Ĉu vidis vi? Nur pala korp’ sen sang’
kaj apatia ŝajnas kiel ŝton’.
Sed nin koncernas tut-alia zorg’:
Ĉar vent-rapide hastas Vlastislav,
facile povus antaŭiri nin,
kaj faros kun li aliancon Tyr.
Ni traktu.

(Li brue leviĝas) Tyr, pri kio sonĝas vi?

TYR: (kvazaŭ vekiĝinte). Mi? Pri nenio.
Jes, vi diris nun, ke vin venigis al mi…

KRUVOJ: amuzaĵ’.

TYR: Vi mokas.

KRUVOJ: Ĉiujn ŝercojn for
en malfacila, ŝtormgraveda temp’!
Afer’ duobla gvidas min al vi:
Riproĉ’ unue: Ekparolas nun
sendit’ de Neklan, ne plu via gast’.

TYR: Mi aŭdas.

KRUVOJ: Neklan estas via princ’.
Do kial luĉan princon al batal’
vi akompanis? Ne serĉadas ja
vladikojn Neklan ĉe la malamik’.

TYR: Amiko mia estas Vlastislav,
al mi parenca kiel Neklan mem.
Ni kontraŭ saksojn militiris, ĉar
germanoj ĉiam mordatakas nin;
ni ĉiuj rajtas, ni eĉ devas ja
ekstermi ilin, ĉu kun luĉa princ’,
ĉu kun la princo Neklan. Tempe de
la militir’ kun luĉa Vlastislav,
ankoraŭ ne ekzistis rivalec’;
la reg’ de Neklan estis en respekt’
– almenaŭ ŝajne – kaj antikva ord’
ŝatata estis eĉ de Vlastislav.
Mi pravis tiam.

KRUVOJ: Mi rekonas, jes,
kaj vin absolvas de la kulpriproĉ’.
Respektis tiam ordon Vlastislav,
sed nun li malrespektas. Dua tem’
min veniginta, estas, ho vladik’,
rememorigi vin pri via dev’.
Ke Neklan atakatas, scias vi.
vi ja ĉeestis, kiam Vlastislav
senditojn niajn kun furiozec’
ofendis moke.

KLEN: Fi, lin mordu pest’.

TYR: Amikon mian? Min indulgu, Klen.

KRUVOJ: Ĉiam amikon?

TYR: Ĉu demandas kor’,
ho Kruvoj, ja, pri princa rivalec’?
Mi Vlastislavon amas kiel frat’.

KLEN: Ja jes! Vi devas esti danka, ĉar
la amatinon donis li al vi.
La feliĉecon oni pagu eĉ
per ribelad’, perfid’…

TYR: (flanke). Ho mia Di’,
vi scias pri la kruda, sanga mok’,
suferon vidas mian. Helpu min:
Ne malkaŝiĝu larme la dolor’!…
”Feliĉo” diris Klen.

KLEN:  Li sonĝas, ĉu?
Kion li flustras?

KRUVOJ: Nu, vekiĝu,Tyr.

TYR: Kion Klen diris?

KLEN: Ho, forgesu ĝin,
sinjor’. Mi trois, parolante pri
perfid’, kiam vi pri la amikec’
– mi tiun nomon ne eldiru plu –
de tiu deloganto. Tamen nur
memoru vortojn, kiujn diris vi
en Luĉo: nome, ke por dev’ kaj rajt’
vi pretas morti.

KRUVOJ: Klaras via dev’?
Kaj ĉu vi scias, kies estas prav’?

TYR: Jes, Neklan pravas.

KRUVOJ: Simple, mia Tyr,
sincere vi parolas, kiel vir’.
Mi vidas jam: Ne vanis nia pen’.

TYR: Ĉu Neklan min suspektis pri ribel’?

KRUVOJ: Ne. Li pri via am’ al Vlastislav
sciante, penas rekonsoli vin
en la batalo kontraŭ la amik’.
Li braketendas al la ĉirkaŭpren’;
kaj povos trovi vi ĉe lia kor’
bofraton Krasník; li en alianc’
kun Neklan estas. Vi en lia dom’
kun Krasník repaciĝos; sciu ja,
ke lin ofendis via edziĝfest’,
kiun subile faris vi sen li.
Do, kiam venos vi, vladika moŝt’,
kun soldatar’ al sankta Vyšehrad?
La plej heroa estas vi vladik,
kaj en armeo famas via nom’.

(KLIMBA rapide eniras)

KLIMBA: Ho Tyr, min kaŝu. Kaŝu, gardu min.

TYR: Ĉu kaŝi? Antaŭ kiu?

KLIMBA: Antaŭ mi
kaj antaŭ li, antaŭ la loga pov’ –

TYR: Rekonsciiĝu, Klimba, el delir’.

KLIMBA: (flanke). Ho ve, kion mi diris?

(Al Tyr:) Pravas vi.
Malsanas kaj deliras mi en tim’
naiva estis de mi la alarm’.
Sur monto sidis mi post nia dom’,
rigardis reve al la malproksim’…
Subite kiel lupoj el arbar’
galopas rajdistar’ al nia dom’.
Mi timis tre.

TYR: Rajdantoj? Tien ĉi?

KLIMBA: (al si). Ĉu estis vi, aŭ ombro via nur,
kiun mi ŝate portas en la sin’,
kiun mi vidas ĉie, kien ajn
mi vidon turnas?

(Eniras servisto:)

SERVISTO: De l’ arbara rand’
alproksimiĝas trup’ de rajdistar’
kaj princo Vlastislav en ĝia front’.
Mi vidis lin.

TYR: Mi al li flugas jam.

(Li rapidas for.)

KLIMBA: (al si). Ne estis tromp’. Li venas. Mia kor’,
ĉu ĝojo premas aŭ doloro vin?
Sovaĝa krio penas el la buŝ’
penetri. Ho, verkaŝa, falsa mask’,
kie mi trovos vin?

(Ŝi rapidas for.)

KLEN: Surprizas ja
renkont’ ĉi stranga.

KRUVOJ: Mi supozis jam,
ke delogonte venos li al Tyr.
Nu, espereble li malfruis tro;
– Sed iros Tyr tra dura ekzamen’:

(VLASTISLAV eniras kun TYR.)

TYR: (apud pordo al servisto).
Estrino via venu tien ĉi
saluti gaston.

VLASTISLAV: Kruvoj kaj vi, Klen,
saluton. Ni en Luĉo antaŭ temp’ – –

KLEN: Mi, princo, bone memortenas ja
afablon vian.

VLASTISLAV: (ridas). Sed koncernis ĝi
ne vin, sed vian estron. Volu do
forgesi por moment’. Ni ĉiuj tri
ĉe Tyr gastumas: Kruvoj, vi kaj mi.

KRUVOJ: Ankoraŭ gast’ alia sekvas nin
tra la krepusko galopante, princ’.
Estas la Nokto, kiu venos tuj.
La Nokto, tiu nigravesta gast’,
kiu ĉevalojn, stelojn sendos al
paŝtiĝo sur la blua firmament’.
Kaj ili lumos al ni sur la voj’
neprokrastebla.

TYR: Vi forrajdos jam?
Restu en Chýnov ĝis morgaŭa tag’…
Kun malfidemo vi vizitis min,
kaj vidas, ke ĉi tie Vlastislav –
vi ja divenos – malfacilas dir’…

KRUVOJ: Kun malfidem’ mi venis, sed kun fid’
kaj kun certiĝo mi foriras, Tyr.
Vi ne pensŝanĝas kaj rekonis vi
la pravon, kie estas via lok’.
Adiaŭ, Tyr, vi ankaŭ, luĉa princ’.
Kuraĝis vi al nest’ de l’ malamik’.

VLASTISLAV: Dom’ de l’ amiko Chýnov estas ja.

KLEN: Sed staras ĝi en Praha princoland’
sub reg’ de Neklan. – Vi koncedas, ĉu?

VLASTISLAV: Sed estas kontraktita inter ni,
militkomenco nur post nova lun’.

TYR: Tamen sekurus vi en mia dom’
sen tio ankaŭ.

KRUVOJ: Do, adiaŭ, Tyr.
Amik’ vi estas, noblanima, kaj
amiko via vin estimas tro,
ol al perfido fia logi vin.
Vi estas vir’, kaj simpla estas vort’,
kiun mi de vi portas al la princ’:
Ke vi pri pravo scias kaj pri dev’…

VLASTISLAV: Halt’, Kruvoj! Ankaŭ mi ja kiel vi
persvadi volis Tyron. Tiu ĉi
intenc’ kaŝita antaŭ vi kaj Klen
aŭ ruz’ aŭ timo ŝajnus. Sed mi mem
malŝatas ruzon kaj ne timas mi…
Mi antaŭ Kruvoj diru ĝin kaj Klen:
Rigardu min kaj aŭdu min, ho Tyr.
Ni ofte staris kune en batal’,
aperis ofte al ni la vizaĝ’
de l’ pala Mort’. Neniun pli ol vin
mi ŝatas. Do, la staton de la kor’
malkaŝu al ni nun.

TYR: Ĝi sangas nur!

VLASTISLAV: En unu vorto kiom da dolor’…

TYR: Min devo mia ŝarĝas kiel ŝton’ – –

VLASTISLAV: Pri devo vi parolas? Sciis mi,
ke vidon vian trompos falsa pens’.
Por diri veron mi alvenis mem:
Amikoj reciproke helpu sin.

TYR: Se pravas la amik’.

KRUVOJ: Ho Vlastislav!
Ankaŭ vi estas princo. Ĉu vi do
vladikojn luĉajn petas pri bonvol’,
aŭ nur postulas iron al batal’?

VLASTISLAV: Pli multe estas Tyr ol nur vladik’.

TYR: Eĉ se mi estus. Estas mia dev’
defendi la hejmlandon.

VLASTISLAV: Via hejm’
ja estas Chýnov. El ĝi faros mi
princlandon grandan, kiu estos nur
sub mia rego, sub alies ne.
Vi estos princo. Kvankam estas vi
nur laŭpatrine Přemyslida an’,
vi tamen ree ktm la dinasti’
parencas per edzino bela nun.
Mi tial donis ŝin al vi, amik’,
por vin altigi…Vi komprenas jam?

KRUVOJ: Rabaĵon vi disdonas antaŭ venk’.
Ho Tyr, ho Tyr, ne lasu kapti vin
per ret’ de l’ mistifikoj.

TYR: Kruvoj, halt’!
Vi min ne humiligu, Vlastislav.
Ĉu mi vendeblas? Estas kruda bat’.
Motivo via malprofundas tro,
kaj tiujn vortojn vi ne kredas mem.
Ne sola Chýnov estas la patruj’.
Ĝi estas tuta bena land’ de Ĉeĥ,
tuta de Samo granda heredaĵ’.

VLASTISLAV: Ĝi estas mia laŭ pli alta rajt’,
ĉar Vojen normis, ke la Sama kron’
al tiu apartenu, kiu nur
meritas porti ĝin; kaj scias vi,
ke Neklan timemulo estas. Tyr,
mi ĵuras: Se la opinion ĉi
mi vidus falsa, kaj se… Neklan mem
kiel heroo granda montrus sin –
ke antaŭ li sin klinus mia frunt’.
Sed min rajtigas lia malkuraĝ’.

KRUVOJ: Pri propra grando vi parolas nur.
Kial ni kredu? Eble grandas vi
laŭ propra opini’, nur tial, ke
malgranda ŝajnas al vi Neklan princ’.

VLASTISLAV: Kiu vi estas, ke kuraĝas vi
paroli tiel? Al amiko Tyr
mi venis, ne al vi, servist’.

KRUVOJ: Tamen ne via.

TYR: Kruvoj estas gast’.

VLASTISLAV: Amik’ malvarma ŝajnas esti tre
hodiaŭ Tyr. Ho tutalia vi
en Luĉo estis, min dankante pro
feliĉo akceptita.

TYR: (flanke) Mia kor’,
senbrida, nun silentu,
(laŭte) Ho, amik’,
min ne riproĉu. Mi pro via am’
dankema estas, tamen ne sen sent’.
Asert’ pri rajto via estas tromp’.
Ne nubmienu. Volis diri mi,
ne, ke vi trompas min, sed nur vin mem.
Insida estas nia homa kor’
kaj al sintrompo emas la anim’.
Grandecon volu por la patroland’
samkiel mi, sed ne nur por vi mem
la grandon volu.

VLASTISLAV: Jam ŝufiĉas, Tyr!
Pli elokventis Kruvoj, klaras jam.
Mi estas cervo, kiu tra arbar’
kapleve kuras kun fiera frunt’,
li estas vulp’. Nu bone. Sola do
mi sekvos voĉon de la patra sang’.

TYR: Kial mediti pri la patra sang’
kaj serĉi agjustigon nur en ĝi?
De grandaj agoj esti patro, ja
valoras pli, ol esti nura fil’
de grandaj patroj. Mia Vlastislav!
Kun Neklan repaciĝu! Poste mi
al batalegoj akompanos vin
por glor’ kaj famo de la kara land’,
kio juĝis Krok, profetis Libuŝa.
Ho multa nia kara parencgent’
sub fremda jugo ĝemas.
Venku ni murdantojn sangavidajn, por la sav’
de tiuj kiujn nia malamik’
sufokas tiel malsatanta lup’
inside… Foje Samo faris ĝin.
Ho, brilis al mi lia sankta kron’
en rev’ junaĝa…

KRUVOJ: Fluas Sama sang’,
pranep’ de Straba, eĉ en via korp’!

TYR: Vi, Kruvoj, certe ne komprenus min,
se mi rakontus al vi pri la kron’,
kiun atendas mi laŭ mia kred’.

KRUVOJ: (flustre) Vi aŭdas, Klen?

KLEN: Sed ne komprenas mi.

KRUVOJ: Mi jes: Per modesteco maskas Tyr
la ambicion – kaj malkaŝis sin.

TYR: Nu do, Vlastislav!

VLASTISLAV: Ne parolu jam,
ĉar profundaĵ’ oscedas inter ni.
Ĉu mi subiĝu? Kaj al Neklan, ĉu?
Mi ĝis hodiaŭ ne ellernis ja
”subiĝon” kaj signifon de la vort’
– kvankam pri senco ĝia mia glav’
instruas ĉiun, kiu baras min.

TYR: Kaj tamen estas grande, ho amik’,
al prav’ subiĝi –

VLASTISLAV: Kie estas, prav’?
La mian vi ne kredas. Ĉesu jam
la diskutad’. Disiĝu nia voj’.
Tamen vi, ruza Kruvoj, kaj vi Klen,
al Neklan kuru kaj informu lin,
ke amikecon inter mi kaj Tyr
longdaŭran pereigis via lang’,
kvankam ĝi firmis kiel sankta kverk’
sub kiu homoj preĝas en arbar’
kaj kiun timas tuŝi eĉ la fulm’.
Ho ridos certe Neklan-Timemul’.
kiam li aŭdos, ke en sangbatal’
sin vid-al-vide Tyr kaj Vlastislav
atakos… Kiam fulmojn vidos li
el glavoj niaj fajri; nia sang’
makulos nin, kaj al la nigra nokt’
animo mia aŭ anim’ de Tyr
ekvagos.

TYR: Ne, ni ne renkontos nin
en tiu sangbatal’! Mi estos for,
kvankam mi sopiregas je la mort’.

KRUVOJ: Ĉu vi do cedas, Tyr?

KLEN: Sed via vort’!

KRUVOJ: Kaj devo via.

TYR: Ne forgesas mi.
Mi bonplenumos ĉion laŭ la dev’.
Mi ja ne finis, kiam Vlastislav
eniris domon. Do mi finos nun:
La soldataron sendos mi al princ’
kun la ĉevaloj kaj kun armilar’,
trezorojn kun la tuta mia or’.
En Chýnov restos unusola vir’:
mi mem. Havaĵon mian havos princ’,
sed por amiko restos mia am’.
Ĝin, Kruvoj, mi ne prenos for de li.
Tion rediru. Neklan juĝu mem:
se min puninda opinias li,
li punu min, kaj mi subiĝos, ĉar
Neklanon mi rekonas mia princ’.

VLASTISLAV: Kial, ho Tyr, mi adiaŭu vin,
kiam mi amas vin pli ol ĝis nun.

KRUVOJ: Mi frunton klinas antaŭ vi, ho Tyr,
kaj mute iras.

KLEN: Do, adiaŭ. Sed
domaĝ’, ke vi ne batalgvidos!

TYR: Restu nur!
Kiel amikoj ni disiru ja.
Antaŭ foriro la edzin’ al vi
mielon donos. Jen ŝi venas jam.

(Klimba eniras)

Saluton diru do al Vlastislav.

VLASTISLAV: Saluton, Klimba.

KLEN: (al Kruvoj) Vidon klinas ŝi
kaj tremas: estas pala kiel ŝton’.

TYR: Edzino, niaj gastoj iras jam…
Mielon portu kaj prezentu ĝin.

(Klimba foriras)

VLASTISLAV: Mantelon prenu tiun ĉi, ho Tyr!
Mi portis ĝin, kiam en lasta nokt’
antaŭ la saks-batal’ en unu lit’
ni dormis kune sub mantelo ĉi.
Kaj ambaŭ niajn korojn kovris ĝi
kaj koroj frapis en la harmoni’…
Mantelo daŭras… sed la harmoni’?
Do, restu al vi tiu memoraĵ’!

(Li prezentas al li la mantelon kaj forturnas
la vizaĝon)

TYR: En mia kor’ ĝi daŭras. La amar’
de viaj vortoj estas de mi for.
Sed foje venos tempo, Vlastislav,
ke vi min juste juĝos. Jen la man’:
Al koro premu ĝin, ne turnu for
vizaĝon.

(Eniras KLIMBA; ŝin sekvas servisto portanta
mielaĵon en pokaloj, kaj brulantajn lum-ŝtipojn,
kiujn li enigas en grandajn ferajn tenilojn sur muroj)

Klimba, venu tien ĉi.
kaj elokventa esti helpu min,
kaj petu Vlastislavon pri ridet’.

(La servisto prezentis al ĉiuj pokalojn, Klimba portas
unu al Vlastislav)

KLIMBA: Kion mi diru? Jen el la pokal’
je mia sano trinku laŭ la mor’.
Sed se reguli moron povus mi:
Ho trinku – petus mi – je mia mort’.

KRUVOJ: Deziro stranga en la juna buŝ’.

KLEN: Tyr restos ja kaj ne forrajdos li.
Do via tristo estas sen motiv’.

KRUVOJ: Kaj tial trinkas mi je via san’!

TYR: Pokalon tenas vi, sed al la gast’
ne donas ĝin, kaj ĝi malplenas ja.

(Li plenigas la pokalon, kiun Klimba tenns, per mielaĵo)

KRUVOJ: (levas la pokalon; dume Tyr plenigas la alian)

Sen ĉiu tristo estu via viv’
kiel animo via sen makul’!

KLIMBA: (lasas teren fali la pokalon, kiun ŝi estis prezentonta
al Vastislav)

KLEN: Jen signo misfatala, luĉa princ’.

KLIMBA: Pardonu, mi malsanas, lacas man’.

VLASTISLAV: (prenas alian pokalon)

Mi, Klimba, mokas signojn de l’ Fatal’
je via san’ trinkante. Estu do
laŭ dir’ de Kruvoj –

KLIMBA: (rapide kaj konfuzite) Estas do malben’.

TYR: (flustre) Rekonsciiĝu, Klimba! Iru for.

KLIMBA: Mi iras, Tyr… (al si, rigardante al Vlaslislav)

Por neniam plu
revidi lin.– Ebriu, ho anim’,
per dolĉa vid’ kaj mortu per dolor’!

SERVISTO: (eniras) Sendit’ alvenis kaj postulas tuj
permeson iri al la luĉa princ’.
Li lin ne trovis en la fortikaĵ’,
do tra Lovín kaj Luĉo rajdis li
kaj eksciinte pri li sekvis lin.
Ŝaŭmŝvitas la ĉeval’ kaj falas jam…

TYR: Eniru la sendit’.

KLIMBA: (al si) Mi restu do.
Alvenas viaj vortoj, Svatava,
por min turmenti…

(La sendito eniras)

VLASTISLAV: Kion portas vi?

SENDITO: Aferon tristan portas mi, sinjor’.

VLASTISLAV: Rapide do! Pli kurta estu trist’.

SENDITO: La nigran rokon konas vi, ho princ’,
altantan al ĉiel’ el densa forst’
ĉe Lovín kiel fingro de l’ Gigant’.
Sur tiu roko staris Svatava,
kiam al Lovín rajdis mi. Post tag’
varmega preskaŭ sama nigris nokt’.
Multegaj steloj brilis sur ĉiel’,
tamen ne longe: venis griza lup’
kaj glutis ilin: nome peza nub’.
Kaj jam senteblis rapidanta ŝtorm’.
Mi rajdis sur ĉeval’, ĉar la princin’
min alparolis: Senprokraste, tuj
al Luĉo rajdu, diru al la princ’:
Li ne militu, trafos lin malvenk’.

VLASTISLAV: Tiel finiĝas via senditaĵ’?

SENDITO: Ne, princa moŝto.

VLASTISLAV: Do parolu plu.

SENDITO: Ĝin antaŭ ŝtormo diris la princin’,
kaj kiam poste preterrajdis mi,
– kaj tondris jam – ŝi ree sur la rok’
starante, plenavoĉe vokis min:
Kaj ankaŭ tion sciu mia edz’,
ke atestiĝos mia profetaĵ’
per mia mort’ subita! – Jen mi, ek,
en nekonita tim’ galopis for.
Ekmuĝis arboj kaj torentis pluv’;
jen nub’ ŝiriĝis kaj la nigra nokt’
paliĝis grize kiel mortvizaĝ’.
Ekhaltis la ĉeval’ kaj staris mi
ĉe l’ sama rok’ post vaga cirkla ir’!
Kaj en malsane pala fulmobril’
– simila al fantoma vaga lum’,
saltanta sur la marĉ’ – ekvidis mi:
Sur pint’ de l’ monto staris Svatava,
ŝi levis blankajn brakojn al ĉiel’
kaj flirtis vente ŝia nigra har’.
Ekbrilis nova fulm’… Ho, princo, ve,
ke ĝin eldiri devas mia lang’…
Edzinon vian trafis tiu fulm’!
Vi kovras vidon.

TYR: Ŝi ripozu jam!

SENDITO: Mi vidis fali ŝin. De sur la alt’
ŝi inter blokojn falis, kie ŝi
frakase restis kuŝi… La ĉeval’
sovaĝis kaj al Luĉo portis min.
Jen ĉion scias vi. Mi finis, princ’.

(Li iras for)

TYR: Obeu tiun voĉon, Vlastislav,
kiu hodiaŭ vokas vin el tomb’.

KRUVOJ: Edzino via, pala kiel mort’,
jen teren falas!

TYR: (proksimiĝas salte al Klimba) Klimba al la lit’
mi vin kondukos –

KLIMBA: (sovaĝe) Ho, ne tuŝu min,
mizeran min! Mi vin malamas! For!
Malben’ al dom’ ĉi tiu, al vi mem.
Malben’ al la ĉiel’, el kies sin’
tiel malfrue venis tiu fulm’!
Pli frue Svatavan ĝi, kaj nun min
mortigi devis!

TYR: Estas frenezec’.

VLASTISLAV: Silentu, Klimba, mi petegas vin.

KLIMBA: Silenti, ĉu? Ne eble, Vlastislav!
Kial la diojn ne malbenu mi
kaj sorton mian? Ho, vi mia rev’,
mi povis esti via! Ho idol’,
kiun adoras mi en tera polv’!
Kial vi senkompate donis min
al aliulo? Kaj ne sciis vi,
ke savos nin la kompatema fulm’!

VLASTISLAV: (ekskuas ŝin forte)

Virin’, vi freneziĝis.

KLIMBA: (falas sur genuojn) Jes! Pro am’!
Min ne ektuŝos, eĉ se scios mond’
pri mia hont’: fier’ ĝi estas ja!
Genuojn viajn ĉirkaŭprenas mi,
al kor’ min premu kaj min gvidu for’!

VLASTISLAV: (Forpuŝas ŝin forte)

For de mi, for! Hontruĝu via vang’!
Vin, fořetinte, mi ne levos plu!

KLIMBA: Kiu mortigos min?…Ne eble ja
se ĝin ne faris la terura mok’!

(Ŝi falas vizaĝ-al-tere)

TYR: (al Vlastislav) Vipuro fia, vi senhonta vir’!
Honeston mian do vi murdis, sed
viziti min kuraĝis? Vi fihom’!
Ja jes! Fihomo… vi inside kaj
cinike murdis amikecon ja,
mild’-ripozantan sur perfida brust’!
Se murdi volis vi, kial ne min?
Vi estas mia gast’, en mia dom’!
Mi vin forpelas! Iru, Vlastislav!
Iru, mi diras, kaj kunprenu la –
la kompatindan –

KLIMBA: (malrapide rektiĝas) Estas vere mi?
Ĉu tiel min mencii estas rajt’?
Tio ne eblas. Estas nur fabel’!

VLASTISLAV: Vi kiel hundon min forpelas, Tyr.
Tamen vi pravas… Mi neniam ja
mallevis vidon antaŭ homo, sed
mi nune devas…
(Al Klimba) Sed al vi malben’,
kaj al volupto, kiun vekis vi –

KLIMBA: Kompatu! Min mortigas via kulp’!

VLASTISLAV: Pro via mi suferas! Kun malam’
mi malrespektas vin. Do iru aŭ
mi manon levos –

KLIMBA: Aŭdu, dioj! Ve!

TYR: Mi gardas ŝin! Respekton al viktim’!
Ekstaru, Klimba, kvankam mi ne plu
vin ami povas – vi malamas min –
tamen ne restos por vi sur la mond’
– krom Chýnov – rifuĝej’. Vi, luĉa princ’,
ankoraŭ staras? – Bone, aŭdu do:

(Li disŝiras la mantelon)

Kiel ŝiriĝis tiu ĉi mantel’,
kovrinta iam niajn korojn du,
por ĉiam mi min ŝiras de vi for.
Nun Kruvoj, min nenio tenas plu
en Chýnov tie ĉi. La amikec’
en tombo kuŝas… do mi venos mem
al Vyšehrad kaj al la militir’.
Jam iru, Vlastislav. Kaj en batal’
por mi la morto estas, ne la venĝ’.

VLASTISLAV: Kion mi diru. Tyr… Ho militbru’
en aŭdo tondru jam
– (Li rapide foriras)

(silento)

TYR: Stariĝu ek,
pekinta Klimba, ĉambron iru jam.

KLIMBA: Vi min forpelis.

TYR: Kruda estis mi.
Jen via hejm’…

KLIMBA: Vi ne malbenas?

TYR: Ne.
Mi vin bedaŭras. Vi rifuzis ja
lumigon de la nokt’ en via mens’.
Vin gardu hela Di’! Memoru nur,
kion mi, Klimba, pri Li diris jam.
Makulojn lavu. Absolveblas pek’.

(Li foriras kun KRUVOJ kaj KLEN).

KLIMBA: (rigardas post lin)

La hela via Di’… En via vid’,
en via voĉmodul’ aperas Li.
Lezitan kanon vi ne rompis for,
vi ne malbenas, vi kompatas min!
Kaj kie estas la pasia ŝtorm’?
Je arda larmopluv’ degelis ĝi…
Ho, nanis Vlastislav ja antaŭ Tyr!
Honte li staris, mute, sen parol’! –
Heroo vera estas vi, ho Tyr.
Kaj vi min amis, sed ne povas plu
min ami nun; kaj tamen gardis min,
kiam min tretis tiu, kiun mi
pri am’ freneze petis…Tamen jam
mi – ŝajne – lin ne amas. Nur malplen’
dezerta estas en la laca kor’!
Ho Vlastislav! Ho, teruranta pens’!
Vi estas kulp’, puriĝo estas Tyr!…
Kion mi serĉas en ĉi dom’?… Makul’
mi estas por ĝi… Diris li:
Ekzistas pekabsolvo! Kie ja?
Do mi foriros. Estas mi makul’,
sed repuriĝos… Jes, sed kiel nur?

(Dr. T. Pumpr)

FELIĈO EN ĜARDENO DE FLORANTAJ PERSIKUJOJ

Mi ekiris matene al la patro.

Li tre ĝojis, kiam li vidis min; li ekzamenis min pri diversaj objektoj kaj donis al mi demandojn tiamaniere, por povi laŭ miaj respondoj juĝi pri la matureco de miaj konkludoj kaj pri la tendenco de miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke li estas kontenta pri mi, ĉar li diris al mi, ke mi ŝajnas al li jam viro, ne plu infano.

”Vi estas laŭ mia konjekto sobra kaj sen pasioj,” li diris al mi, ”kaj paŝas vojon de saĝo.”

Mi ruĝiĝis, la konscienco faris riproĉojn al mi, sed mi silentis.

”Mi rakontos al vi ion pri via patrino,” daŭrigis la patro, ”decas, ke vi konu la okazintaĵojn de viaj gepatroj. Cetere ili ankaŭ estos instruo por vi.”

Mi malpaciencis aŭskulti lin.

Li kondukis min antaŭ malnovan drapiraĵon starantan en ombro en la fono de la vendejo. Mi memoris tiun drapiraĵon de la plej frua juneoo. Multaj kaj multaj homoj jam estis petintaj la patron, ke li vendu ĝin al ili, sed li ĉiam kontraŭstaris decide kaj obstine. Ĝi estis farita kun neordinara arto. La pentraĵo sur ĝi prezentis ĝardenon kun lageto sur kiu floris nenufaroj de ĉiuj koloroj, kaj en la fono estis orbrilanta palaco.

Sub peonia arbo sidis belega knabino kaj ludis kun pavo.

La patro nun montris al ŝi kaj diris mallonge: ”Tio estas do via patrino.”

”Ĉu,” ekkriis mi, ”tiel belega ŝi estis? Ĉu ŝi baldaŭ mortis?

Kaj ĉu vi mem pentris ŝian portreton?”

”Mi ne pentris ĉi tiun drapiraĵon. Mi alportis ĝin el forlasita domo, en kiu mortis iu maljuna viro. Li ne havis heredantojn kaj ŝuldis al mi iom da mono. Mi prenis la drapiraĵon en konsento kun la oficoj. Cetere mi ne diris al vi, ke via patrino mortis.”

”Kie do ŝi estas?” demandis mi ĝoje.

”Jen,” li respondis kaj montris la bildon.

”Tio estas ŝia portreto, sed kie ŝi estas mem?”

”Kion vi konstante fantazias pri portretoj? Tio ĉi jen estas via patrino mem kaj ne portreto.”

”Aŭdu do klarigon. Foje mi sidis ĉi tie dum krepusko sur tiu ĉi malalta seĝo tute premita. Mi estis ferminta la vendejon kaj sentis min tiom forlasita de la tuta mondo, ke mi nostalgiis.

Mi malesperis kaj estis kapabla fari ĉian frenezaĵon. Mi tiam faris la unuan kaj la lastan fojon en mia vivo versojn. Mia tiama animstato senkulpigas de ĉio. Ne estis sufiĉa unu ridindaĵo, mi kronis ĝin per alia. Mi nome recitis laŭtvoĉe, kion mi kompilis kaj estis eĉ larme kortuŝita. Dum tio mi fiksis la okulojn sur la drapiraĵon, ĉar mia poemo kantis tiun ĉi pentritan knabinon – la solan, kiun mi entute konis. Jen ekmovis sin subite la bildo, la knabino laŭte ekridis.

Mi tiom konsterniĝis, ke mi eĉ ne miris pri la miraklo. Sed la knabino leviĝis, forpelis la pavon de si kaj diris dolĉavoĉe, etendante la manon al mi: ”Vi kompatinda horno? Mi sentas kun vi, mi mortas pro enuo same kiel vi. Mi estas eterne en la societo de tiu malsaĝa pavo. Kiel vi amuzis min! Venu al mi!”

Mi forgesis la faritan ofendon kaj ekprenis la manon, kiu estis mola kiel la plumoj de tiu pavo, kiun la knabino ĵus kalumniis.

Sammomente mi estis levita de la planko per ia mistera forto kaj staris ĉe la flanko de la knabino sub la floranta peonio. La pentrita horizonto komencis profundiĝi kaj estis al mi, kvazaŭ mi estus falanta en abismon. Mi sentis kapturnon.

Sed tio baldaŭ pasis. Mi aŭdis kanti la birdojn kaj la akvo en lageto ekondiĝis. Ĉio spiris veran vivon. La knabino kondukis min en la palacon kaj dumvoje diris al mi, ke ŝi nomas Laochyn. Mi ne scias, kial ŝi tion tuj diris al mi, mi ne demandis pri tio. Laochyn tuj kantis por mi la belajn kantojn kaj ludis ĉe tio je liuto, kiun vi nun nomas via havaĵo. Poste ŝi demandis min, ĉu mi volus resti kun ŝi. Mi sentis, ke venis okazo venĝi la mokon faritan al miaj versoj, kaj mi do respondis, ke mi estas preta resti plu, se ŝi garantios al mi pli bonan amuzon, ol estas ŝiaj kantoj, kiujn mi ĵus estas aŭdinta. Ŝi ruĝiĝis pro kolero, sed poste ŝi sincere ekridis. ”Vi spertu do pli bonan amuzon, malĝentilulo,” ŝi diris. Ŝi kondukis min en apudan ĉambron, malfermis fenestron kaj diris al mi, ke mi alproksimiĝu. Tiam mi ekkriis pro surprizo, kiun mi plu ne kaŝis. Tra tiu fenestro mi vidis ja la tutan mondon kiel geografian karton kuŝi antaŭ mi. Mi vidis ne nur pejzaĝojn, sed ankaŭ la internon de la urboj, domoj, kaj kio estis plej amuza, la internon de homoj! Mi aŭdis, kion ili parolis, kaj vidis samtempe, kion ili pensis. Mi eĉ ne povis longe rigardi, mia kapo turniĝis.

”Nu, ĉu vi restos?” demandis Laochyn.

”Mi estas por eterne via!” mi ekkriis.

”Bone!” ŝi ĝojis kaj poste aldonis: ”Sed mi devas averti vin.

Vi estas nevidebla por la tuta mondo rigardante tra tiu fenestro, sed nur dum vi de via alta starloko neniun alparolos.

Unusola krio direktita al iu preteriranto – kaj via sonĝo estas elsonĝita. Ni estos tiam por ĉiam perditaj unu por la alia.”

Mi dankis la sorton, ke mi povas sub tiel facilaj cirkonstancoj esti feliĉa. Ni festis tuj la edziĝfeston kaj post tri tagoj ni vere amis unu la alian. Mi ne povas rememori la tiaman mian vivon sen sopira ĝemo; ĝi flugis kiel sonĝo plena de gajaj kaj agrablaj bildoj. Kiel longe mi vivis en la lando de fabeloj ĉe la flanko de la bela Laochyn, mi ne povas difini, mi ne pensis pri kalkulado de tagoj, kio cetere estus tre malfacila, ĉar ja estis senĉese tago. La suno tie neniam subiris. Tamen devis tio esti pli ol jaro, ĉar Laochyn estis naskinta vin por mi kaj vi estis jam komencinta preskaŭ prudente rigardi vian ĉirkaŭaĵon, kiam fatala okazaĵo, aŭ pli bone dirite, mia propra malsaĝeco, senigis min de mia feliĉo.

Mi devas diri al vi, ke mi komencis konsideri min granda filozofo. Rigardante tra mia sorĉa fenestro la homan mondon, mi ŝajnis al mi mem senmezure majesta. Kun malestimo mi rigardis tiun klopodon, tiun hastadon, tiun konstantan hipokritecon kaj mensogojn de la homa societo. Mi sentis – kiel oni diras – kvazaŭ mi estus bakita el alia pasto. Mi estis forgesanta, kiel facile estis por mi eviti ĉion ĉi, ĉar mi ne havis propran intereson je la tera mondo kaj ĉar mia propra mi venis en neuiujn rilaton kaj cirkonstancojn kun la ceteraj homoj.

Mia memfiero estis punita. Mi ridis konstante la vantecon de aliaj, kaj mia propra vanteco min pereigis. Nome, foje. kiam mi rigardis tra la fenestro kaj vartis vin, min kaptis la ideo montri al vi la straton, en kiu mi vivis. Jen mi vidas ĝuste ĉe nia domo junan knabinon konversacianta kun juna viro. Li estis varbanta ŝian favoron. Mi vidis, kiel saltis ŝia koro pro ĝojo kaj trivufo, kaj aŭdis samtempe, kiel ŝi mensogis malvarmon.

”Vi ne estas la unua, kiu tiel parolas al mi,” ŝi respondis kantmaniere. ”Mi kutimas aŭdi similan parolojn, kie ajn mi montras min.” La junulo klinis la kapon kaj mi vidis, kiel ŝi pensis kaŝe en la koro: ”Li taksos pli alte mian amon, kredante, ke ankaŭ aliaj alte taksas min. Mi elpensos ion, kio faras min interesa.”

Ŝiaj olruloj direktiĝis al mia sole staranta domo.

”Ĉu vi vidas jen la fermitan pordon kaj la fenestrojn, el kiuj rigardas malpleno?” ŝi diris, ”La viro, kiu vivis tie ĉi, eĉ freneze amis min. Mi rifuzis lian amon. Li malaperis. Eble li mortigis sin pro mi.”

Mi ekridis. Sed la junulo ekrigardis ŝin ĵaluze. ”Sed oni diras, ke li estis bela,” li kriis, ”ĉu vi vere rifuzis lin? Ĉu ne estis intimaj rilatoj inter vi?”

”Mi uzis tro fortan rimedon,” pensis nun la knabino. ”Estas necese flati lin, per tio mi rebonigos ĉion.”

”Ĉu bela?” ridis ŝi laŭte. ”Tiu abomenulo? Li faris bone, ke li mortigis sin. Li ne estis kiel vi, mi ja estus estinta malpli kruela. Pro li, mi petas, ne ĵaluzu! Neniu virino estus aminta lin. Li estis certa, ke rifuzos lin ĉiu virino, ke li restos forlasita la tutan vivon, ke li mortos sen posteularo. Tial li mortigis sin!”

”Mensogulino!” mi ekkriis kolere kun la tuta forto de mia voĉo. ”La plej bela virino de la mondo akceptis min kiel edzon, kaj jen mia filo!”

Mi levis vin pli alte por montri vin kun fiero al la tuta mondo, sed en tiu momento ankaŭ jam mi kuŝis ĉi tie sur mia malalta seĝo antaŭ la pentrita drapiraĵo. La horizonto platiĝis, la birdoj ne kantis, la floroj ne aromis plu, kaj via patrino ludis denove, pentrita, kun pentrita pavo. Mi estus pensinta, ke ĉio estis nura sonĝo, sed en la brakoj mi tenis vin vivan kaj nepentritan. Vi ridetis kvazaŭ nenio estus okazinta kaj tintigis per la ruĝetaj fingretoj la liuto, kiun via patrino estis pendiginta per ora rulando ĉirkaŭ vian kolon, por ke vi distru vin.

Tio estis krom la memoro ĉio, kion mi alportis por mi el la lando de fabeloj, aŭ ĉu mi aldonu tiujn kelkajn vundojn kaŭzitajn de la falo sur mian seĝon? Pro pento mi laŭte ekploris, kio allogis unue kelkajn gapulojn kaj fine la tutan straton.

Estis multe da demandado kaj mirado, kie mi tiom longe vagadis, de kie devenas tiu infano, kiu donis al mi la liuton kaj simile. Mi rapide reprenis ekvilibron, ekhontis antaŭ mi mem pro mia malforto kaj tiel fariĝis filozofo, ke mi humile submetis min al tio, kion mi ŝanĝi ne povis. Neniam mi rakontis, al iu ajn mian aventuron. Hodiaŭ la unuan fojon mi parolis pri tio. Mi opinias, ke vi povas ĉerpi el tio multan instruon, aŭ almenaŭ la scion, ke silento estas ofte la unua virto en la vivo.”

Fragmento el novelo rolanta en Ĥinujo.

1882 (Vuk Echtner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.