La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Eduard Bass

(1888-)

Ĉefredaktoro de tagĵurnalo Lidové Noviny. Akrevida ĵurnalisto, aŭtoro de pluraj libroj de bonhumoraj rakontoj, felietonoj kaj eseoj pri *tre diversaj temoj. Lia satiro ne estas renversa, sed scias trovi la ce-lojn atingeblajn de reformo hodiaŭa.

LA SINDIKATO

Ivan Buňka, komitatano de la Sindikato de ĉeĥaj verkistoj, etendis sin en apogseĝo kaj rigardis la fumstrieton, suprenleviĝantan el egipta cigaredo. La fumo krispiĝis kaj ringe flugis, sed tra ĝia griza vualo Buňka vidis la tutan longan vojon, kiun la ĉeĥa verkistaro jam faris, dank’ al la senlaca agemo de ĝia Sindikato ĝenerale, de ĝia komitato precipe kaj de Ivan Buňka antaŭ ĉiuj ĵus estis ĉi tie unu el la plej grandaj eldonistoj kun respekta peto, ĉu li rajtus eldoni kolekton da liriko de nia netaksebla Ivan Buňka. Ivan Buňka eĉ ne parolis kun li. Tiajn aferojn prizorgos lia sekretario en la antaŭĉambro. Ivan Buňka devis ekridi: kvazaŭ li vidus ilin…

”Permesu, tre estimata sinjoro sekretario, ke mi prezentu min respektplene al vi. Mi estas grandeldonisto Filip Bohumír Kocábek. Mia firmo estas al vi certe konata. La plej eminentaj kaj famaj majstroj de la plumo honoris min per sia konfido kaj presigas ĉe mi siajn verkojn. Tamen mi konsiderus speciala honoro, se mi povus… se mi rajtus :…ehm… pardomu mian kompreneblan embarason… ”

”Hm. Verŝajne vi volas eldoni iun verkon de Ivan Buňka?”

”Jes, jes. Mi estas tute konfuzita, ĉar ĝi estus por mi tia distingo, ke… Kompreneble, estimata sinjoro sekretario, ke mi aspiras al nenia profito! Estas ja vere, ke la plimulto de la eldonistoj unuiĝas en Sindikaton por la reguligo kaj plibonigo de siaj enspezoj, tamen… inter ni dirite… por mi estus pli grava la honoro esti eldonanto de nia glora majstro kaj do mi estas preta al ĉia ofero…”

”Mi sekvis iomete vian agadon – kompreneble nur kiom mia libera tempo tion permesas… ”

”Mi komprenas, plene komprenas. Vi estas tro ŝarĝita per laboro, ol ke vi povus sekvi eĉ la senpretendan agadon de simpla grandeldonisto.”

”Ho, mi petas, ni faras, kion ni povas. Sed en la hodiaŭaj cirkonstancoj mi ne povas veki en vi grandajn esperojn.…Vi konsentos mem: nepra manko de skribpapero…”

”Se vi permesus… mi tute ne atendas gajnon. Male, pagos ĉiujn elspezojn, paperon, preson, grafikartiston, reklamon kaj mi ne volas eĉ heleron por tio! La tutan enspezon povas reteni, la fama majstro, sole se li konsentos, ke aperu sur la libro mia nomo kiel eldonanto.”

”Hm… via propono ja ne malhavas ion interesan, sed interalie mi rememorigas, ke ni havas ĉi tie amasegon de samaj petoj…”

”Tamen se estus eble, ke mi parolu persone kun la majstro… mi havas ĉi tie rekomendan leteron de la opereta kantistino fraŭlino Mrnina…”

”La majstron oni ne povas nun ĝeni. Li ripozas post la tagmanĝo. Se vi havas ian specialan rekomendon, aldonu ĝin al la petskribo, kiun vi povas transdoni al mi dum ofichoroj.”

”Mi dankas, estimata sinjoro sekretario. Vi estas tre afabla.

Kaj kiam mi rajtus esperi je bonvola respondo?”

”Tio estas malfacile direbla. Ni havas tro multe da aliaj zorgoj. Venu informiĝi…eble post kvarona… aŭ prefere post duonjaro…”

Ivan Buňka ridetas super la cigareda fumo. Kiel ŝanĝiĝis la cirkonstancoj! Jen ekzemple la hodiaŭa anonco en gazeto: ”52 jara ĉeĥa grandeldonisto, patro de kvar malgrandaj infanoj, troviĝanta en plej granda mizero, petas la estimatajn sinjorojn verkistojn pri ia ajn okupo. Kopiado de manuskriptoj, farado de korektoj, skribado laŭ diktado, bonvenaj. Afablajn proponojn sub ĉifro: ”Diligenta kaj modesta” en la administracion de tiu ĉi gazeto.”

Tamen venis ilia vico! Kaj nur per la giganta laboro de la nelacigebla Sindikato. Aŭdiĝis ja voĉoj de verkistoj tro timemaj, kiuj deziris la tiel nomatan prudentan harmonion kun la eldonistoj. Kiuj volis aranĝi la reciprokan rilaton en interkonsento kaj garantii al ambaŭ partioj profiton proporcian al iliaj meritoj. Sed la fieriĝintaj eldonistoj volis batalon kaj la Sindikato ĝin akceptis. La ĉeĥa publiko tujege konsciiĝis, kies partion ĝi devas subteni. La memhelpo de l’ aŭtoroj turnis la ludkarton kaj hodiaŭ estas li, Ivan Buňka, kiu havas vilaon apud Praha, aŭtomobilon kaj jaĥton, dum liaj eldonantoj apenaŭ ricevos pro lia protekto postenojn de skribistaĉoj ĉe la magistrato. La reprezenta domo de ĉeĥaj verkistoj estos post nelonge konstruita kaj estas jam necese prepari la festenon. Estos necese inviti la aŭtorojn el somerrestadejoj, maraj banlokoj kaj el luksaj ekspedicioj al Hindujo. La Sindikato devas labori per plena vaporo kaj ĝiaj komitatanoj ne estas sen zorgoj. Kiel beata estas laŭvere la vivo de tiuj parioj-grandeldonistoj, kiuj faciligas sian mizeran ekzistadon per glaso da biero en fulgumita gastejeto de Malgranda Kvartalo kaj ne havas eĉ imagon pri la zorgoj de granda mondo!

La cigareda fumo flugas ringe kaj krispiĝas. Iu frapas. La persona sekretario de Buňka respekte eniras pordon.

”Kion vi alportas por mi?”

”Estas vizito ĉi tie, majstro. Malriĉiĝinta grandeldonisto. Li petas ian subvencion.”

”Ree almozado! ĉu mi ŝtelas?”

”Ankaŭ mi diris tion al li, majstro. Sed li ne lasas sin forsendi.”

”ĉe la hodiaŭaj cirkonstancoj mi povas fari por li nenion. Vi ja scias: papero, inko, plumoj, ĉio estas ege plikariĝinta. Kaj tiuj plumingoj! Kompreneble, tiuj homoj tion ne kalkulas! Aldone mia privata dungitaro, plialtigitaj salajroj, kareco de nutraĵoj-”

”Ĉion mi diris al li, sed li ne moviĝis for de l’ antaŭĉambro. Li petas almenaŭ la Sindikaton pri ia subteno, kaj la majstro, kiel komitatano de l’ Sindikato…”

”Tio estas io alia. Donu al li dekkronan bankbileton, kaj ke li jam iraĉu… ”

La sekretario kliniĝis kaj forglitis. El la antaŭĉambro aŭdiĝis trorapida dankado kaj laŭta laŭdado de l’ mizerulo grandeldonisto.

Ivan Buňka etendis sin en la apogseĝo. Lin superregis la feliĉega sento de farita mecenaĵo kaj jen…

En ĉiu bona rakonto estus nun skribite: ”kaj jen li vekiĝis.”

Sed ĉi tiu rakonto volas esti fidela bildo de l’ realeco.

Ne estas vere, ke Ivan Buňka vekiĝis.

Neniu komitatano vekiĝis tiumomente.

Male: la tuta Sindikato de ĉeĥaj verkistoj dormis plue.

1918 (V. Čech)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.