La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tre sukcesa kaj tre legata slovaka prozisto. Pritraktas tre aktualajn temojn de samtempa socio. Ofte per ironia, ofte per drasta troigado vidigas situaciojn kaj vidpunktojn, kiuj estas reformendaj aŭ nov-anranĝendaj laŭ lia konvinko. UEA-vicdelegito en PiešÐeany , kie li estas banloka kuracisto.
Izole kuŝanta vilaĝeto en suda parto de Anglujo. Inter Sommerset kaj Cornwall, oriente ondumantaj akvoj de Angla kanalo kaj tute proksime, ĉirkaŭ ok mejlojn fore, trankvilaj, larĝaj akvoj de Atlantiko. Tuta naturo ĉi tiea vivas en signo de proksima oceano. Somere sereno kaj suno, vintre blovas malseketa okcidenta vento. A misty, moisty day, oni nomas ĉi tian veteron. En aero naĝas malaj vaporoj; sunon oni eĉ ne vidas.
Devus esti malvarme, estas ja februaro. Sed vintron oni ĉi tie tute ne konas.
Eterna verda naturo. Feliĉa regiono, sen peniga, malfacila agrikulturo. Kial prilabori la teron? Korpo de Anglujo, de ĉi tiu juvelo emmetita en arĝentkoloran maron, ne estas por tio, por ke oni ĝin vundu per plugilo, plugu per traktoro. Kial ni havas koloniojn? Sur la tero de Anlujo kresku nur herbo por ŝafidoj. Ŝafoj, lano, ŝafviando kaj nur malmulto da terfosado.
Vilaĝeto sur la bordo de Atlantiko, pura kaj civilizita, kiel ĉiuj vilaĝoj de Anglujo. Sur la stratoj asfalto, en la domoj gaslumo kaj akvokondukilo. Supren al malnova domo gvidas serpentumanta vojeto. De tie, se estas serene, oni vidas oceanon. Ne tute klare, kaj se oni ne dirus, ke ĝi estas oceano, vi pensus, ke tie sur horizonto skiziĝas nur griza, mola nubo.
Simbolo de vilaĝa trankvilo estas ĉi tiu malnova domo sur monteto. Similaj domoj estas kelkaj ĉi tie. En ili loĝas angla provinca nobelaro sen bienoj. Plejgrandparte estintaj koloniaj oficiroj. Ili finservis siajn tridekkvin jarojn sub varma suno de suda Afriko, aŭ en ekvatora varmego de Hindujo. Aŭ ili krozis la marojn sub la flago de du-tri imperiestroj. Sian karieron ili komencis plejparte en epoko de Viktoria. Viktorian superis neniu el ŝiaj posteuloj, tiel longe ŝi regis. En ŝia nomo subpremis ĉi tiuj belaj, trankvilaj maljunuloj la vivon de koloraj popoloj en tropikaj regionoj. En la nomo de ŝia Moŝto, la Granda reĝino, of the great Queen, estis faritaj gloraj heroaj agoj por la nacio loĝanta sur la juvelo en la arĝentkolora maro kaj teruregaj nehomaj agoj por la nacioj de tropika naturo. La oficiroj de la armeo kaj de l’ homaro havigis al si riĉecon, siajn jarojn finservis kaj poste revenis en la patrujon por pasigi la reston de la vivo en kvieto kaj trankvilo. El glora, kruela tiraneco restis nur gloraj rememoroj.
Posedanto de la soleca dometo super la serpentvojo estas pli ol sepdekjara, sed eĉ hodiaŭ li estas kvazaŭ el ŝtalo. Li sidas sur ĉevalo kvazaŭ alkreskinta kaj estas fidela partoprenanto de la plej riskaj vulpĉasadoj. En la malnova domo oni hejtas en kameno per lignoŝtipoj kiel decas, kaj ne per fulgema karbo, kiel en la urboj. Agrable estas sidi ĉirkaŭ la kameno en profundaj kaj komfortaj anglaj klubseĝoj.
– Severa mi estis, – rakontas la maljuna gastiganto – ofte eĉ kruela, sed ĉiam justa, ĉiam fidela soldato de l’ Granda reĝino. Mi alvokigis vilaĝestron en iu hinda vilaĝo, en kiu ni serĉis insidan murdinton de iu nia soldato. ”Aŭskultu, vilaĝestro, ni scias, ke via filo mortigis anglan soldaton. Ankaŭ tion ni scias, ke li kaŝas sin ĉi tie, en la vilaĝo, li estas via filo. Donu al ni la murdinton, vilaĝestro, por ke li ricevu merititan punon por mortigo de la soldato de l’ Granda reĝino.” La vilaĝestro neis. ”Ne, la murdinto ne estas en la vilaĝo.” – ”ĉu vi povas ĵuri, ke via filo ne kaŝas sin en la vilaĝo?” – ”Mi povas, se vi tion deziras.” – ”Bone, vilaĝestro, mi ne postulas, ke vi ĵuru, kaj nune mi nenion povas pruvi al vi. Sed, se estos pruvite, ke vi mensogis, ni vin pendigos anstataŭ via filo. Ĉu vi tion pripensis, vilaĝestro?” – ”Mi pripensis, sinjoro.” – La saman nokton fuĝis la vilaĝestro el la vilaĝo, kune kun sia filo, la murdinto. La filon kaj la patron mi trovis post dek jaroj en proksima ĉirkaŭaĵo. Ni ekkonis ilin, rekondukis en la vilaĝon, ni kunvenigis loĝantaron kaj demandis: ”ĉu estis tiam via filo ĉi tie, vilaĝestro?” – ”Estis, sinjoro.” – ”Kaj kial vi al ni mensogis, ke li ne estas ĉi tie?” – ”Por ke mi lin savu, sinjoro.” – ”Ĉu vi scias, kiom mi tiam promesis al vi pro mensogo?” – ”Mi scias, sinjoro. Mi akceptas la respondecon kaj mi petas de vi nur unu favoron: lasu mian filon kaj punu min. Por unu kulpo ne postulu du vivojn kaj akceptu mian vivon por plenumi la justecon de l’ Granda reĝino.” – Mi akceptis la proponon de l’ vilaĝestro kaj plenumis la peton de l’ patro. La filon mi liberigis kaj ni pendigis la patron. Ni pendigis lin en la vilaĝo. Ne nur miaj soldatoj, sed la tuta vilaĝo estis konvinkita pri miaj justeco kaj humaneco.
– Hehe, vi lin pendigis, – nu, bonega afero – pendigi patron anstataŭ filon, how wonderful!
Ŝtipoj en la kameno brulas per hela flamo. Mi vidas diinon Justitia, ŝia vizaĝo estas trankvila kaj pesilo en ekvilibro.
Ŝtipoj brulas, kaj rememoroj pri pasintaj tempoj miksiĝas kun la novaj.
– Ĉiam ni estis nacio prudenta kaj justa. Ĉu vi scias, kion oni faris en Berlino al nia ambasadoro en la jaro 1914, kiam ni transdonis al ili ultimaton? Oni malhonorigis la anglan ambasadoron, kraĉis sur lin, kaj ĉu vi scias, kion faris romanoj, kiamaniere ili rekompencadis ofendon de roma ambasadoro?
Mi mem estus ekbruliginta Berlinon ĉe kvar flankoj, kiel tion faradis romanoj, mi estus ĝin detruinta kaj eĉ al suĉinfanoj mi ne estus doninta pardonon…
La pugno de la maljunulo frapas sur la tablon, el la okuloj radias fajreroj de hardita soldato de l’ Granda reĝino. Poste li estas denove trankvila, ridema, afabla maljunulo, kiu venis al suda limo de sia patrujo, al Atlantiko por pasigi la lastajn momentojn de sia maljunula vivo.
– ĉu vi volas iom promeni? – demandas sinjorino, kiu estas preskaŭ je dudek jaroj pli juna ol la edzo.
La maljuna sinjoro restas ĉe kameno, la sinjorino min gvidas en ĝardenon. Verda ĝardeneto. Tio ne estas verdo de somero, sed ĉi tie verdiĝas eĉ vintro per aparta vintra verdo. Jen estas fiero de l’ ĝardeno. Monkey tree, simia arbo, unusola ekzemplero de la ĝardeno. Posteulo de pramaljunaj avoj el junaĝo de terglobo verŝajne el tiraso, kaj tial ĝi nomiĝas la arbo de simioj, ĉar ĝi estas unusola arbo, sur kiun ne kapablas simio surrampi. Ĉiun branĉeton eĉ mem la trunkon kovras fortaj kaj pikaj skvamoj.
Sub la simia arbo kato trenas muson. Bela juna angla kato.
Ne nigra, multkolora. Londona superstiĉo verŝajne ne atingas ĝis ĉi tien aŭ la kvanto de sudanglaj katoj ne superis ankoraŭ kontentigon, oni ne estas devigata protekti ekskluzive nigrajn katojn kaj kariero povas atendi eĉ la multkolorajn. Ĉi tiu bunta, juna adepto de kataj virtoj fiere montras al ni sian ankoraŭ vivan kaptaĵon. Ĝi ellasas ĝin, la premvundita muso ŝancele kuras proksimume unu metron, poste ĝi kaptas ĝin denove.
Mi laŭdas ĝian lertecon, mi gratulus al la kato, sed la mastrino kun ekkrio saltas al ĝi kaj volas al ĝi forpreni la bedaŭrindan muson. La kato malaperis kun la muso kaj la sinjorino ekĝemis. Tiu konata angla virina ĝemo: Poor little creature!
– Tio vin ne doloru – mi volus ŝin konsoli, rigardu, via korto estas plenega de bedaŭrindaj kreaĵoj. Post drata barilo kokinoj, ĉe la stalo ŝafoj, ili ĉiuj ne mortas per natura morto.
Ĉu vi iam pripensis tion?
Malforta konsolo. La homo ofte kritikas kruelecon de aliaj estaĵoj, sed sian propran li ne vidas.
La mastrino havas kvindekkvin jarojn. Ŝi havas arĝentkolorajn grizajn harojn kaj serenan, belegan vizaĝon, per nenio emociitan, sen signo de pasio, kiel ĉiuj anglinoj de bonstataj klasoj. Mi volonte forigus ŝian atenton de la mustragedio.
– Trankvilo de via domo, eterna verdo, ideala perspektivo al panoramo de la vilaĝo sub ni kuŝanta, pli malproksimen sur Atlantikon. Nur salton kaj vi estas en Ameriko. Kaj ĉi tie eterna silento. Via ĝardeno, trankvilo sur viaj vizaĝoj, rememoroj de la kolonelo pri tropikaj landoj, pri la tuta terglobo kaj ĉefe absoluta trankvilo de estanteco.
– Kion, uni havas el ĉio ĉi, se en la animo estas eterna maltrankvilo…
– En la via? ĉu vi entute scias, kio estas maltrankvilo? –
Angla virino, angla viro, via eduko, via flegmo…
– Nomu ĝin memregado, ne flegmo. Flegmon oni inokulos al neniu, kiu ne naskiĝis kun ĝi. Sed nia eduko donas al ni disciplinon, kruelan, nehoman. Pereu, sed ne malkaŝu, ke vi suferas. Vane pasigu viajn jarojn, suferu en soleco, en malkompreno, sed montru vin flegma, kvazaŭ nenio estus, kvazaŭ ĉio estus en plej bona ordo. Neniu iam eksciu pri via vivdoloro. Neniu aŭdu, de vi vorton pri sufero. Eble ĉe fino de la vivo, kiam estas jam ĉio vana, kiam vi jam neniun korekti nek malbonigi povas, aŭdu iu fremda homo tute diferenca, ke tiu angla flegmo ne estas tia, kiel ĝi aspektas.
Min surprizis la realeco. Ne tio, ke mi kiel fremdulo estas atestanto pri guto da amareco ĉe sala Atlantiko. Al fremdaj homoj ni pli facile donas nian konfidon ol al la propraj. Sed senco de la vortoj de anglino min surprizis.
Kaj la fluo de amaraj vortoj ne ĉesis.
– Niajn virojn oni edukas en Oxford kaj Cambridge. Ili estas perfektaj gentleman-oj. Kaj tamen, edzeco estas trompiĝo por ĉiu angla knabino. Gentleman-eco de niaj viroj ĉesas tie, kie ĝi devus pleje komenci. Lernejo ne instruas al ili tiujn aferojn. Vivo kaj fraŭla, maldelikata praktiko ilin malbonigis. Antaŭ geedziĝo ili konis nur du ekstremojn. Artefaritan atmosferon de societo kaj senspiritan maldelikatecon de pagita amo. Tiaj estas niaj viroj, kiam ili eniras edzecon. Kaj kiu ilin plibonigu? Se al niaj knabimoj edukado eĉ tiom ne donas.
IIi konas la vivon fakte nur de societo, kiu estas hipokrita kaj supraĵa. Lasu do tiajn homojn kune vivi. Senscian virinon kaj cinikan viron, kiu konis virinon nur de strato. Kion vi rakontis al mi pri via junularo, tio estas por ni fremda, malbeninda.
Malrespektataj moroj Francujaj! ĉe ni nur bela, nivelita, disciplinita supraĵo, kaj kio okazas sub la supraĵo, pri tio neniu zorgas. Ni scipovas suferi kun kunpremitaj dentoj. Ĉe ni societaj skandaloj estas maloftaĵo, sed ĉiu konsterniĝus, kiu povus rigardi en nin kaj aŭskultus maloftajn erupciojn de nia aflikto, kiujn ni de tempo al tempo unu al la alia komunikas.
Eterne sama kanto de nia hipokriteco kaj surda, blinda indiferenteco de societo. Vi miras, pilgrimanto el Oriento, sed tio ne ŝanĝos la staton. Ne, efektive!
Sekvintan tagon frumatene pluvetis. Ne pluvo, nur etaj vaporgutetoj el la Atlantiko. Mi adiaŭis la kolonelon. La maljunulo, kiel decas je kompleza gastiganto, vekis min pli ol unu horon frue, ol estis bezonate.
– Razilon mi al vi bonege akrigis kaj bano estas preparita.
Rigardante la horloĝon, mi kolere piedbatis guman, per akvo plenigitan, sed jam longe malvarmiĝintan porkon, kiu dum malvarmaj noktoj tiel efike varmigas en nehejtita ĉambro larĝan anglan liton. Adiaŭo kun la maljunulo estis simpla kaj vireca. Sen komplimemtoj, sen frazoj, sed sincere. Kaj nun for, sur malnova, sed amike murmuranta Austin-aŭtomobilo norden, en Barnestapl al vagonaro je Liverpool.
Ni veturas kelkatempe apud Atlantiko, apud Bideforda golfo, preskaŭ sur marbordo. Estas ĝuste tajdo, la oceano malrapide, iom post iom ekokupas larĝan strion de marborda gruzo.
– Nu, vi pilgrimanto el Oriento, kantu ankoraŭ foje tiun dolĉan, malgajan kanton, kiun vi al mi eĉ tradukis. ”Kanabo, kanabo…”
– Se vi pli atentos je direktilo, ol hieraŭ, tre volonte. ”Kanabo, kanabo,” sub fremda, nebula ĉielo, dum misty – moisty mateno, ĉe la akvoj de Atlantiko, ĉe tiu ĉi arĝenthara, revema animo. – ”Sur nian pordeton neniu frapos… ”
– Nobody knocking on the door, – ripetas la sinjorino, rigardas en malproksimojn de la oceano kaj en ŝia okulo ekbrilas larmo.
– Nu, good bye, la pilgrimanto el Oriento, envagoniĝu kaj okupu al vi lokon. Ankoraŭ vorteton… ĉu vi kredas la doktrinon pri migrado de animoj?
– Ne, sinjorino mia.
– Certe, vi ja diris. Ĉe vi kontinueco de la vivo fontas el la senfino antaŭ naskiĝo kaj ne el la individua ekzisto post morto. Sed mi kredas. Kaj mi kredas, kiam ni post cent jaroj renkontiĝos demove, ĉu tie ĉi, ĉu en Kalkuto, ĉu en Yokohamo, ne estos inter ni diferenco de dudekkvin jaroj. Almenaŭ ne malfavore por mi. Nu iru. Multe pluvu en la Oriento, por ke kresku alten, – the green kanabo.
– Kaj brilan sunon por rizo ĉe Yokohamo! Good bye!
(Pavel Rosa)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.