La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Horký

(1879-)

Vigla ĵurnalisto kaj verkisto proza kaj versa. Ofte satira, iam sentimentala. Sukcesis ankaŭ en teatraj komedioj.

MALBONA PERSONO

Sur la mondo estas multaj homoj, kiuj diras pri si, ke ili ha vas bonan koron. Homojn, kiuj asertus la malon, oni renkontas malofte. En miaj rememoroj vivas bona estaĵo, kiu estis konvinkita, ke ĝi estas malbona persono. Pri li mi rakontos.

Foje, tio estis jam antaŭ multaj jaroj, mi fartis tiel brile, ke mi iutage iris en la Judkvartalon por vendi familimemoraĵon: belan poŝtranĉilon kun perlamotaj tenilsurfacoj kaj kun riĉa orinkrusto. Post malespera marĉandado mi ricevis por la tranĉileto du guldenojn. Estis freŝa somermateno. Kelkajn krejcerdekojn mi elspezis por manĝaĵo, por du krejcerdekoj mi aĉetis kolumon kaj por unu mi iris min bani en popolan banejon. Tiamaniere – kvazaŭ nenio – disvaporis la unua guldeno. Je la deka mi revenis hejmen kaj la duan guldenon mi metis en la tirkeston de la tablo.

Mi sentis min tre refreŝigita, la muroj korpremis min. Mi ekvolis vagi tra Praha. Mi ŝlosis la loĝejon kaj post unu duonhoro mi estis el Vinohrady malsupre sur Francisko-kajo, de kie mi, sidante sur benko, rigardis al Hradĉany. Ĝi estis pli gaja, pli hela ol alifoje, kaj la lazuro super ĝi ŝajnis al mi blua kiel cejano, ĉar mi estis satmanĝinta kaj sattrinkinta, kaj miaj pupiloj estis senigitaj de la nebulaĵo, kiu antaŭe eĉ la plej belajn aferojn kolorigis grize. La kafo, kiun mi matene trinkis, inundis ĉiujn miajn sensojn kiel mirakla suko. Mi eksentis forton de el radikoj kaj por tiu momento revenis al mi la konscio, ke mi estas juna floranta pomarbo. Peco da pano superis miajn melankoliojn, kaj mi rektigis la falegantan branĉaron.

Se tiumomente estus post la rivero eksoninta: Kontraŭ ilin!, mi tuj estus serĉinta ŝtonon kaj kurinta kun la demonstraciantoj.

Mi ne demandus, kial kaj kontraŭ kiun. Kaj se tiumomente estus brulintaj la Malnovurbaj Muelejoj, mi estus la unua penetrinta en la fajron kaj vivriske elportinta malnovajn seĝojn. Mi estis sata, jen estis ĉio. Glaso da konjako, ĝueme eltrinkita post nekutime bona matenmanĝo, blankarde disflamigis ĉion, kio jam de kelkaj semajnoj en mi subbrulis.

Mia koro batis kaj de piedoj ĝis al kapo avide tremis ĉiuj miaj arterioj kiel brulŝnuro, kiu en la aero flarsentas eksplodaĵon.

Samgrade min ebriigis amo kaj ribelo: Mi estus kisinta kaj murdinta, per unu orelo mi perceptis krakegadon de ĉaroj kaj en la alia sonis al mi io, kio estis komparebla sole kun milda modultremo de orgeno. Tiel mi varmumis sur la benko kontraŭ la suno, kaj kiu scias, ĉu mi ne parolis al mi mem, ĉar ĉe ekblovo de venteto mi sentis, ke mia buŝo estas malfermita.

Mi ekridetis. Mi ekpensis, ke mi similas al aperturo de polvokovrita aŭtomato, en kiun la mondo ree unufoje ĵetis – pro kaprico – kelke da glutkvantoj, por ke la figuro movu okulojn kaj muziko ludu. Kaj tiu stato, mi konfesas, estis al mi tre agrabla. Mi klare observis tiun procedon de l’ reviviĝo kaj rimarkis akrasente ĉiun revekiĝantan risorton kaj radeton.

Antaŭ tagmezo mi foriris al Karola placo, kie en la parko forfloradis siringoj. Eĉ ne ekpensinte pri parkogardisto, mi tuj avide ekatakis arbuston kaj forŝiris kelkajn branĉetojn, kiujn mi post momento disdonis al knabinetoj, kiuj iris en lernejon.

Unue ili ne volis preni, ĉar mi estis kadukvestita, tamen poste ili lasis sin alidecidigi kaj prenis de mi unu post la alia, alflarante al ĝi kiel grandaj fraŭlinoj. Nur uni el ili forkuris de mi kaj eligis kontraŭ mi la langon. Sed tiun mi kuratingis, kaj kiel satisfakcion ŝi donis al mi beletan ruĝon sur siaj vangoj. Ankaŭ mi ruĝiĝis kaj sento de varmo, rememoro pri infanaĝo, ekbrulis en mi sub la blanka firmamento. Mi ekemis stratbube petoli. En la strato Ječná mi haltis ĉe domangulo kaj mortigis muŝon, kiu eksidis sur afiŝo de ia Artekspozicio. La afiŝo prezentis nudan virinon kaj la muŝon mi alplaŭdis ĝuste meze de la mamoj. Iu alrigardis mian stratbubaĵon kaj mi rediris al li: ”Sinjoro, mi murdas nur pro galantaj motivoj. Mi ne toleras, ke sinjorinoj estu ĝenataj de muŝoj.” Kaj en tiu ĉi stato, kiu igis ĉion forgesi, mi eniris por tagmanĝi en restoracion en Vinohrady, strato de Havlíček, ne rememorinte, ke hejme en la tirkesto mi lasis la guldenon.

Nur fine de la tagmanĝo mi rimarkis mian akcidenton kaj la manĝaĵo amariĝis en mia buŝo. En la gastejo oni min ne konis kaj mi ne havis tie eĉ unu konaton. Estis ankaŭ nenio, kion mi povus lasi al la kelnerino kiel garantiaĵon por la nepagita tagmanĝo. El ĉio, kion mi surhavis, havis valoron nur mia duonnova ĉapelo, tamen ankaŭ tiu ne egalis laŭpreze la konsumitan tagmanĝon. Ĉio alia, kion mi portis, estia uzkaduka, kaj mi pensas, ke en la restoracio, kie estis tagmanĝoj po kvardek krejceroj kaj societo de etoficistoj, mi vekis atenton.

Mi havis turmentan senton.

Ne sciante helpon, mi elkuris senĉapele antaŭ la gastejon kaj staris tie longe kun la malforta espero, ke mi ekvidos konatulon kaj prenos prunton de li. Sed vidante neniun, mi denove revenis en la gastejon, kie oni jam komencis priatenti min. Post momento mi ree elkuris eksteren kaj tiel mi ripetadis mian malesperan eksperimenton kelkfoje kun espero ĉiam pli malforta… Sur la strato ne aperis eĉ unu konatulo.

Proksimiĝis jam la dua horo kaj la gastoj jam eliradis el la ejo.

Kiam mi, denove restinte ekstere tempon rimarkinde longan, revenis en la gastejon kaj sidiĝis ĉe la tablo, aliris al mi la kelnerino kaj diris tute laŭte:

”Vi ne havas monon por la tagmanĝo, ĉu ne vere?”

”Mi ne havas,” mi respondis hontigite. ”Mi forgesis mian monon hejme.”

Ŝi estis malgranda, nebela, mistrajtita de varioloj, kaj dum ekscitiĝo ŝia buŝo kurbiĝis. Ŝia vizaĝo fiksiĝis tute bone en mia memoro, mi vidas ŝin klare ankaŭ post jaroj. Apenaŭ mi konfesis mian akcidenton, ŝi tuj komencis krii, ĝis homoj haltadis en la vestiblo.

”Tion mi tuj pensis,” ŝi siblis al mi. ”Tiaj uloj estis jam tie ĉi! Vi estas sentaŭgulo, ĉu vi komprenas? Mi alvokos policanon!

Mi ne estas trompebla per tia spekulacio! Li manĝegas ĝissate, li trinkas ĝissate, kaj malriĉa knabino tion pagu!”

”Mi ne volas vin domaĝumi,” mi diris gorĝpreme, ”post unu kvaronhoro mi alportas vi la monon. Se vi volas, mi lasos al vi tie ĉi mian ĉapelon kiel garantiaĵon.”

Ŝi alsaltis al la pendhoko kaj deŝiris mian ĉapelon malsupren.

”Nu, tio ja estus helpo por mi!” Ŝi ekkriaĉis. ”Tia ĉifono!

Tio ne taŭgas eĉ sub la gladilon. Se vi per tio ĉi spekulaciis kontraŭ min, do vi estas bela fripono. Diru, sinjorino,” ŝi turniĝis al la gastejestrino, ”kiel mi traktu lin. Li ja estas sentaŭgulo, tio evidentiĝas jam laŭ lia rigardo! Li manĝegas kaj trinkas ĝissate kaj poste mienas kiel martiro!”

”Iru kun li al la policejo,” eksiblis la gastejestrino.

”Se vi volas, venu kun mi en mian loĝejon,” mi diris hontigite, ĉar du-tri restintaj gastoj, kiuj malfruiĝis kun la tagman ĝo, glutis perokule la abomenan scenon.

”Kion en la loĝejo? Tie mi povus ja rastkolekti ion!” rebatis la kelnerino krude.

”Venu kun mi kaj mi repagos vin.”

”Ĉu vi havas hejme monon?”

”Jes!”

”Do ni iru, sed la ĉapelon lasu ĉi tie!”

Kaj tiel ni eliris el la gastejo. Mi nudkapa kaj ŝi, ne forturnante la okulojn de mi, gluiĝis al mi kiel koto. La gastoj okulumis post nin tra la fenestroj, kaj kie ni iris, homoj haltis, ĉar estis io krudega, malnobla en tiu paro, kiu ŝajnis krii al la stratoj pri tuta mia hontaĵo. ”Sinjoro Kristo, kie vi loĝas… Estas ja altaĵo… Mi tuj pensis, ke vi estas alta sinjoro…” ekŝercis la kelnerino kruele, kiam ni rapidis supren tra la strato de Čelakovský.

Mi forturnis la kapon kaj kraĉis. Ŝi ekvidis tion kaj murmuris: ”Nu, nu.” Super la restoracio ”U Helmu” mi englitis en grizan domon kaj post momento mi turnis ŝlosilon de mia loĝejo.

Ŝi rigardis min kiel vampiro. Mi iris rekte al la tirkesto kaj elprenis la guldenon, kiun mi metis al la kelnerino en la manon kun vortoj: ”La tagmanĝo kun la biero kostas kvindek krejcerojn, la reston lasu al vi kiel trinkmonon…”

Mi volis en tiujn ĉi vortojn enigi ĉiun fieron de mia doloro, mi volis ”montri” al ŝi. Sed okazis, kion mi ne atendis. La lasta frazo forglitis en mia gorĝo kaj larmoj inundis miajn okulojn. Ni daŭris tiel stari kaj embarasiĝis. Ruinigite mi iris al fenestro, sed ŝi staris ĉiam meze de la ĉambro, kaj kvankam mi ne vidis ŝin, mi sentis tute bone, ke ŝi ne moviĝas. La ĉambro estis plena de amareco kaj ŝajnis, ke ŝi ŝtoniĝis en ĝi. Longan momenton ni daŭris tiel stari kaj fine mi, ne povante plu superi ian atendon, turnis min kaj ekrigardis en ŝiajn okulojn.

”Vi pensas, ke mi estas malbona persono, ĉu ne vere,” ŝi ekparolis mallaŭte. Mi sentis strangan amaron.”

”Nek malbona, hek persono,” mi rediris, rigardante en ŝiajn okulojn. ”Mi ne konas personojn, mi konas nur estaĵojn.

Vi naskiĝis kiel estaĵo kaj vi ne kulpas, ke oni faris el vi personon.

Mi ne volas diri, ke vi havas malbonan koron. Mi pensas nur, ke vi estus povinta agi pli takte. Vi ne scias, kiel min tio dolorigas.”

”Mi scias, ke mi estas malbona persono,” ŝi ekĝemis ree kaj turnis inter la fingroj la guldenon kiel ardan karberon. ”Ĉiuj diras tion. Ĉu vi koleras je mi?”

”Mi kompatas vin,” mi respondis laŭvere.

”Oni eĉ ne scias, kiel oni krudiĝas,” ŝi ekparolis mallaŭtvoĉe kaj jen malaperis la kurba trajto de ŝia buŝo. ”Mi mem sentas tion, ke mi estas malbona persono. Sed tio estas jam de tiu pripalpado. Ĉiu-ĉiu pripalpas min kaj mi ofende kondutas al mi mem kiel al hundo, se mi ne povas ofende konduti al homoj. Vi hazarde venis en la mezon de tiu kolero kaj mi –” ŝi ekhezitis.

”Vi,” mi intermetiĝis vigle en ŝian parolon, ”volonte eluzis tiun okazon kaj enhakis en min la dentojn. Vi sentis malŝarĝon, ĉu? Vi mordita mordis: ĉu ne vere?”

”Eble. Mi ne komprenas tion…” ŝi diris al mi responde kun embarasa rideto.

Ni staris momenton, ridetante unu al alia. Ŝi ĉirkaŭrigardis en mia loĝejo kaj ĝia evidenta malriĉeco frapis ŝiajn okulojn.

”Vi estas sen laboro? Kion vi faras? ŝi demandis min subite.

”Mi skribas rakontojn kaj lasas min elĵeti el redakcioj.”

”Ĉu rakontojn?” kaj ŝiaj okuloj stulte dislarĝiĝis. ”Kaj mi pensis, ke vi estas sentaŭgulo.”

”Nu, kompreneble sentaŭgulo. Tion vi divenis…” mi ekridis, kaj ŝi komencis de malproksime kompreni la interligitecon de ĉiuj tiuj amaraĵoj, kiujn devas gustumi ĉiu juna ambicia homo, kiu perfidis la arbarojn kaj iris por konkeradi ridetojn de granda urbo. Ŝi prezentis al mi la manon.

”Diru al mi, ke vi ne koleras,” ŝi ekpetis kaj premis miajn fingrojn. Mi reciprokis la premon, kaj laŭ tio, kiel firme mi, kroĉtenis ŝiajn fingrojn, malsekigitajn de gasteja graso kaj odorumitajn de bierhaladzo, ŝi ekkonis tuj, ke mi pardonis al ŝi. ”Se mi scius, ke vi ne ofendiĝos, mi lasus tie ĉi tiun guldenon …” ŝi ekparolis forturnante la vizaĝon kaj estis preta meti la guldenon sur la tablon.

”Mi konsentas pri kompromiso,” mi diris kun rideto. ”Vi lasos al vi por la tagmanĝo, sed mi lasos al mi la trinkmonon, kiun mi estis al vi dononta. Komprenu, ke mi trosubitis…

Kion mi farus morgaŭ sen tiuj kvindek krejceroj?” mi aldiris kun ironio, sed en ŝercema amikeco. Ŝi redonis al mi la supermonon kaj intencis foriri.

”Kaj la ĉapelon?” ŝi flustris en la pordo embarase. ”Aĥ, la ĉapelon…” mi ekridetis kaj ne sciis, kion mi respondu.

”Ĉu vi estos vespere hejme?” ŝi demandis.

”Mi estos hejme hodiaŭ jam la tutan tagon. Mi volas mediti pri personoj kaj pri estaĵoj. Sendu al mi la ĉapelon pere de gastejservisto.”

”Mi mem alportos ĝin al vi,” ŝi ekridis kaj malaperis.

Nokte antaŭ la dekdua ŝi frapis mian pordon. Ankaŭ poste ŝi vizitadis min ofte kaj tio daŭris preskaŭ kvaronjaron. Ĝis iutage ŝi ne venis kaj mi ricevis de ŝi leteron el la Novurba Malliberejo. Oni malliberigis ŝin, ŝi morde vundis la restoraciestron.

Mi forvojaĝis al kamparo kaj reveninte mi ne retrovis ŝin plu.

1908 (T. Pumpr.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.