La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jaroslav Hašek

(1883 – 1923)

Aŭtoro de tre multaj groteskaj, burleskaj, karikaturaj, humuraĵoj. Per malofta intuicio li sciis trovi komikajn elementojn en situacioj de etburĝaj profesioj kaj metioj; ankoraŭ pli bone li sukcesis plurfoje kon-trastigi la senmoralon de almozulo aŭ bankrotinto kun la moraleco filistra. Sed multaj liaj komikaĵoj estas sen ia ajn valoro satira, ĉar mankas en ili ia ajn etika volo. Tutmondan sukceson havis lia romano ”Aventuroj de la brava soldato ŝvejk”, tradukita en multajn lingvojn. La primitiva, malkuraĝa duonklerula soldato venas en tre diversajn situaciojn de la mondmilito kaj ĉie venkas per siaj stulteco kaj ruzeco strange miksitaj. En kelkaj lokoj de tiu libro la terureco kaj sensenco de la milito estas demonstritaj dum vira ridego tiom akre, ke *la plej famaj romanaj protestoj kontraŭ la milito aspektas sentimentalaj kompare kun ĝi.

FINANCA MIZERO

Oficisto de la banka entrepreno ”Paŝulo kaj Komp-io” la maljuna ŝimo, prenis post dekkvin jaroj finfine la kuraĝon kaj frapetis la pordon de la kontoro de financulo Paŝulo, por ke li petu lin plialtigi lian salajron depost la Novjaro je dudek kronoj.

Sidas do ŝimo antaŭ sinjoro Paŝulo, ĉar tiu ĉi aŭskultinte lian peton mansignis al li, ke li sidiĝu; kaj la sinjoro ĉefo marŝas en la kontoro, gestadas per la manoj kaj diras: ”Mi povus tuj elĵeti vin kun via senhonta peto: sed ĉar mi havas ĝuste liberan duonhoron, mi volas paroli kun vi tute amikmaniere.

Vi volas, ke mi plialtigu vian salajron je dudek kronoj por monato, kio signifas 240 kronojn por jaro. Tion vi postulas de mi en epoko, kiam Damokla glavo, plikariĝo de mono, ŝvebas super la mon-merkato? ĉu vi scias, ke la Alpo-akcioj falas de 772.- al 759.1, ke la Frederiko-Uzino-akcioj falis de 940.- ĝis 938.- La kurzo de la Armilejo falas same, kara sinjoro ŝimo.

De 728.- ĝi falis al 716.40. Ĝi estas efektive terura, kaj vi volas 20 kronojn kiel plisalajron!”

Li komenci kunfrapadi la manojn kaj elpuŝadis el si: ”La merkato de la bankaj valoraĵoj ŝanceliĝas. La gvidanta bilo, la akcioj de la Aŭstria kredita instituto, estas malfortigita en la lastaj tagoj al 664.90 kaj la tuta falo faras 5 kronojn, kaj vi volas 20 kronojn da plisalajro! La merkato de valoraĵoj fretaj estas karakterizata per malviglaj kaj aĉaj negocoj, la ŝtataj fervojoj falas je kompletaj 12 kronoj. La itala registaro ne povis elprunti en Francujo 100 milionojn da frankoj, kaj vi volas de mi 20 kronojn da plisalajro.

Francujo volas vendi la fabrikojn, oni parolas pri vendo de la ŝtatbienoj en Rusio, kaj vi venas al mi kvazaŭ tio estus memkomprenebla: ””Mi servis fidele dum dekkvin jaroj, sinjoro ĉefo, dekkvin jarojn, mi permesas al mi peti rilate al financa mizero, ĝenerala plikariĝo, dek infanoj, truaj botoj, malsaneca stato, monate 20 kronojn da plisalajro.”” Malfeliĉulo, vi pravas, la financa mizero estas granda. La akcioj de la suda fervojo falas je 5 kronoj popece kaj mi posedas ilin…

Sed kial mi tion diras al vi, vi ulo. Memoru, ke eĉ la akcioj de la Buŝtjehrada fervojo ne havas hodiaŭ bonan ŝancon bilancan kaj la kurzo de la litero A de l’ Buŝtjehrada fervojo falas de 2515.- al 2426.-; kaj de la litero B, de 1004.- al 976.- Vi do freneziĝis kun via peto pri plialtigo de salajro. Homulo, tio ja estas frenezaĵo! Iru en la borson de Praha! En la merkato estas tiom da valoroj, tia aĉetemo, sed kiom tio helpas! ĉiuj akcioj vidigas teruran malfortiĝon! Eĉ unu ne estas firma! La akcioj de la Kreditbanko, iujn mi makleradis je 760.- falis ĝis 750.75! Kion vi diras pri tio? ĉu vi volas ankoraŭ plisalajron, maljuna viro? ĉu vi ankoraŭ persistas pri via postulo, kiam oni eĉ ne povas imagi, ke la svisa registaro povus elprunti ie ajn 2 milionojn, kiujn ĝi bezonas por kuranta elspezo? Jes, maljuna viro! La monataj listoj pri debito de mono ne estas favoraj, ĉi-jare la bilanco estos por freneziĝi. Rumanujo, Turkujo, Grekujo, Bulgarujo ne povas prunti por si eĉ groŝeton, kaj vi volas, ke mi plialtigu vian salajron.

Hispanujo, Portugalujo, Italujo povas nenie lokigi obligaciojn. La banka entrepreno FranÁais Frčres en Lyon perdis 150 milionojn sekve de la ekspedicio Maroka, kaj vi tute kviete venas kaj ekparolas: ””Mi petas, sinjoro ĉefo, plialtigi mian salajron je 20 kronoj.”” Homulo, ĉu vi scias, ke oni parolas pri fuzio de la Rosicaj karboejoj kun la Frederik-entreprenoj, kaj ĉu vi scias, ke la aĉeto de la minejakcioj de la minista entrepreno ”Maria-Anna” sekvigos la malgrandigon de la jara spezo je 20 mil kronoj? Spekulacio sukcesas nenie. Aĉetu akciojn de la Podola cementejo, maljuna viro, kaj vi vidos, kiom vi ekfieriĝos! Sed iru kun ili en la borson! Ke vi ne iros, vi kapneas? Nu, almenaŭ firmas la akcioj de la Kolina fabrikejo de artefaritaj sterkoj! Vi pagos por ili eĉ 379.-, sed mi aĉetis ilin je 382.-, do mi perdas 3 kronojn por peco. Mi ne povas, kredu, rigardi vin, homulo! Vi sidas kvazaŭ ligno! Prenu vin diablo eĉ kun la akcioj de la suker-societoj! Mi ja diras al vi, ke ankaŭ ĉe ili naskiĝis malfortiĝo, kaj ke vi ne ricevos pli ol 261.50! Eĉ se vi dispecigus vin! Al mi neniu kuraĝas ilin oferti, simile kiel ankaŭ ne la akciojn de dro Kolben. Mi ja forkurigus tian homon! ĉu vi scias, ke la Wieneberga brikejo estas bankrotonta? Kaj ke la Ljubljanaj lotbiletoj falis? ĉu vi scias, ke la amerika miliardulo Browne mortpafis sin? ĉu vi scias, ke la financuloj Mĝller, Skabat, Hĝbner memmortigis sin, ke pendigis sin financuloj Reche, Quinay, Mains, Bulechard, ĉu vi scias ke saltis en riverojn, kanalojn kaj marojn la financuloj Karelt, Morrisson kaj Commot kaj la bankisto Hamerles eĉ kun sia kompaniulo? ĉu vi scias ke bankroto sekvas bankroton, la karbaj minejoj sur Alaska brulas kaj ke saltis en ilin la amerika karboreĝo? ĉu vi scias, ke la trovejoj de sulfuro en Uralo estas detruitaj de tertremo, ĉu vi scias, ke la Oldenburgaj 50-taleraj lotbiletoj falis je 50%, ke la Salzburga fervoja kaj tramvoja societo bankrotos? Vi tion certe ne scias, alie vi ne volus de mi 20 kronojn de plisalajro por monato…”

Financulo Paŝulo skuis la senmove sidantan ŝimon kaj tiu falis kun glacie malvarmaj manoj de sur la seĝo teren.

Pro tiu financa mizero krevis lia koro.

1913 (Stan. Kamarýt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.