La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Verkistino pentranta precipe virinajn karakterojn kaj sortojn de virinoj, ofte nekutimajn, en konfliktoj kaŭzitaj pro la kapitalisma socia *ordo. La metodo de priskribo estas realisma, sed la interna ideo apri-ora, socie reformema.
Mi petas vin, sinjoro… Mi petas vin, sinjoro… Bonvolu diri al mi, kie estas ĉi tie la insulo Kampa?”
La demando estis malkuraĝa, la voĉo spireganta, la rigardo de brune grizaj, superbonaj okuloj esprimis humilon kaj premitecon. La demandinto estis dekkvinjara gimnaziano, kamparano de kapo ĝis piedo, li estis la unuan fojon en Praha.
Oni diris al li: ”Iru sur la Ponto de Karolo kaj poste maldekstre ŝtuparon malsupren.”
Li ridetis malfide pri tiu ĉi klarigo kaj ĉirkaŭrigardis de sur la ponto la riveron. Kie estas tie ĉi ia insulo?
”Sur Kampa, fileto,” diris al li hejme la patrino sendante lin kun krucosigno al Praha, ”sur insulo Kampa loĝas onklo Adolfo. Tio estas apud la Ponto de Karolo; vi ja eldemandos tion.”
Tiu ĉi onklo, hodiaŭ riĉulo, sed iam ankaŭ malriĉa studento, ŝuldis al la patrino ian grandan dankon. La patrino diris, ke li elserĉu tiun ĉi onklon, maljunan fraŭlon, ke li kisu al li la manon, diru saluton kaj al la mastrumistino donu la buteron kaj ovojn. Li petu nenion, la onklo ja mem rememoros la faritan bonon kaj sian grandan promeson. De la onklo li estis ironta ankaŭ al pli malriĉaj parencoj en Letná. Jaroslav, la gimnaziano, troviĝis do la unuan fojon en Praha. Li sonĝis pri ĝi grandajn sonĝojn. Li sciis el geografio, ke en la vico de la plej belaj urboj de l’ mondo ĝi estas sur la kvara loko; li pensadis: ”kaj kiu scias – eble ĝi povus esti sur la loko unua, se… se la ĉeĥoj ne estus orfoj inter la nacioj.” Tiel laŭvorte tion pensis kvinaklasano Jaroslav.
Li sciis eĉ, ke Praba estas kullura centro, ke ĝi estas ia mirakla, ora puto, el kiu ankaŭ li iam ĉerpos scion kaj saniĝon: kiam li iros universitaton. Ankaŭ la patrino rigardis la urbon Praha ia ora puto, sed tio estis sur insulo Kampa kaj nomiĝis Onklo Adolfo.
”La patrino estas bona, sed tro simpla virino,” diradis al si Jaroslav, kompreneble denove nur spirite; Jaroslav malmulte parolis laŭte.
Kaj li do serĉis Kampa’n. Li imagis Vltava’n kiel malgrandan maron kaj en la mezo insulon, en kies verdaĵo kaŝas sin plaĉaj somerdomoj.
Li ne kredis la homojn, kiuj sendis lin sur la Ponton de Karolo kaj poste maldekstre malsupren.
Li revenis kaj direktiĝis al Žofín, konvinkita, ke tio estas la insulo Kampa, kaj ke en tiu bela somerdomo kun kolonaro, kaŝita en la ombro de larĝbranĉaj maljunaj arboj, loĝas la riĉa onklo.
Reslis fine al li, kompreneble, nenio alia ol kateni la fantazion kaj reveni denove al la Ponto de Karolo.
Li ĉirkaŭrigardis, memorigante al si en la spirito, ke li iras sur malnova fama, memorinda ponto, ke li vidas Hradčany… kaj li bedaŭris, ke li ne estas larme kortuŝita…
Li malsupreniris ŝtuparon sur malgrandan, modestan placon plenan de argila vazaro; tio aspektis preskaŭ kiel hejme dum foiro. Li trovis la domon de l’ onklo.
Tio ne estis somerdomo kun kolonaro. Tio estis domo malhela, malnova, loĝata de malriĉularo.
Jaroslav longan tempon sonorigis ĉe malalta pordo, remburita per pajlosako, kaj poste longan tempon li ne povis interkompreniĝi kun dika, malafabla maljunulino, pri parenceco nenion ŝi emis scii.
Jaroslav jam turnis sin por forkuri, kiam subite aŭdiĝis de ie profunda, raŭka voĉo, postulanta klarigon…
Jaroslav ektroviĝis en sufoka, malalta ĉambro, kien neniam, neniam venis suno, kie ne estis floroj kaj ne estis ebla eĉ vivo.
Li haltis timeme meze de la ĉambro.
La maljunulino puŝis lin al lito en la angulo.
Tie kuŝis pala, malsana maljunulo, nur ostoj kaj haŭto; sole la fajrerantaj okuloj, plenaj de malfido kaj ankaŭ de ia sagaca humileco, malkaŝis, ke en la maljunulo estas ankoraŭ sufiĉe da vivo.
Jaroslav kliniĝis kaj kisis la manon kuŝantan sur la kuseno; la mano estis tre mola kaj velkinta, seka kaj varmega.
La interparolo kun la onklo estis ankoraŭ pli malfacila ol kun la mastrumistino. Neniun li konis, nenion li memoris.
La mastrumistino ĉirkaŭiradis, ĝemadis, estis ĝene por ĉiuj.
Jaroslav fine deklaris, ke li do iros; neniu detenis lin. Li staris denove sur la placo kun la argila vazaro, kun belega malnova aleo, kun benkoj najbarece okupitaj de virinoj kaj infanoj.
Li proksimiĝis al malplena benko kaj sidiĝis por rekonsciiĝi kaj spiri freŝan aeron.
Eble trijara infaneto alpaŝetis al li sur dikaj, larĝe disstarantaj piedetoj; ĝi portis per ambaŭ manetoj ladan poteton plenan de sablo, la sablon ĝi elŝutis en la sinon de Jaroslav kaj denove malaperis.
Jaroslav leviĝis, forigis la sablon kaj iris sencele plu.
Logis lin la Parko Odkolek.
Li apogis sin al la muro super la rivero, ekrigardis la akvon kun la tremanta ora rebrilo suna, kaj lia koro superpleniĝis de dolĉeco.
Li ne estis en Praha, li estis hejme ĉe la fiŝlago en arbaro, kun fibro kaj neklaraj sentoj de delikataj agrablo kaj paco.
Virina rido vekis lin.
Tri knabinoj en mallongaj, preme malvaslaj jupetoj stariĝis apud li kaj ridis pri io per nenaturaj voĉoj.
Li forpaŝis reĵetita en malĝojan realecon.
Kion nun? Kien? ĉu al la aliaj parencoj? Plej volonte li estus turniĝinta kaj veturinta hejmen.
Praha estis granda, belega, tumulta, sed estis al li preme kaj malĝoje en ĝi. Sed por komplezi al la patrino, li elserĉis ankaŭ la malriĉajn parencojn.
Ili loĝis en Letná en nova domo. Estis en ĝi pli hele kaj pli afable, ankaŭ la onklo, horloĝisto, estis pli agrabla kaj pli afabla kaj la onklino bonvenigis lin amike kaj certigis, ke ŝi memoras Jarĉjon de kiam li estis ankoraŭ tute malgranda. Ŝi invitis lin al posttagmeza manĝo kaj konstante babilis kaj demandis pri ĉio ebla.
Vespere venis hejmen kuzo, dekokjara komerc-akademiano, malaltkreska, diketa, kalve hartondita.
Li demandis Jaroslavon, kiel plaĉas al li Praha kaj ĉu li estis jam en kabareto. Jaroslav eĉ ne sciis, kio estas kabareto.
”Kiom da jaroj vi havas entute?” demandis la kuzo, ĉirkaŭrigardante kun miro Jaroslavon, kiu estis pli altkreska ol li, parolis profundbase kaj sub la nazo havis jam malklarajn lipharojn.
”Dekses,” diris – aldoninte al si jaron – Jaroslav, ruĝiĝante.
”Kaj neniam vi estis en kabareto! Tio estas stranga,” diris la kuzo kaj profunde enpensiĝis. Poste li aldonis konsole:
”Negrave, tio estas venkebla. Se vi restos ĉe ni kelkajn tagojn, la tutan Praha mi montros al vi. La vivon mi montros al vi! ĉar vi, kara amiko, ĝis nun ne vivis.”
”Mi tre dankus vin, se vi –”
”Nu bone, bone, kamarado; nur ne estu tuj sentimentala.”
La interparolon interrompis la onklino per la demando, ĉu Jaroslav restos ĉe ili vespermanĝi aŭ ĉu ili iros ien kun Vladimír.
Jaroslav rigardis senkonsile la kuzon, kaj Vladimír, kiu verŝajne havis en la familio la decidan voĉon, respondis rapide:
”Ni ne vespermanĝos hejme. Ni iros ien. Mi volas montri al tiu ĉi sciavida knabo Praha’n, la patrinon de l’ urboj. –
Venu, kara amiko.”
La onklino rigardis iom zorgoplene Jaroslavon, poste ŝi flustris al la filo pete:
”Sed ne ĝis mateno…”
Vladimír signis kvietige per la mano kaj ambaŭ knaboj eliris en la klaran, varman antaŭvesperon.
Ĉirkaŭe sonis gajaj voĉoj, la virinoj en malpezaj, helaj ŝtofoj, tra kiuj brilis rozkolora haŭto, spiris lacajn ridetojn, la infanoj estis revenantaj el la parkoj saltante, la geamantoj malrapide, kaj Vladimír instigis Jaroslavon al pli rapida malsupreniro.
”Venu, mi kondukos vin en Oran Puton, por ke vi vidu la urbon.”
Jaroslav levis surprize la okulojn aŭdante la vortojn, kiujn li tiel volonte atribuis al la amata, nekonata Praha.
”En Oran Puton…” li ripetis reveme.
”Jes; la panoramo de tie tio estas io – unika.” Kaj efektive kiam ili supreniris mallarĝan ŝtuparon de malnova, malhela domo en strateto sen elirejo sub la kastelo, aperis kiel je manmovo de sorĉisto antaŭ Jaroslav la tuta Praha kaj eldevigis el li ĝojplenan ekspiron de mirego kaj admiro.
Vladimír sentis sin ĉie ĉi kiel hejme.
Ili sidiĝis nur ĉe la muro por esti tre proksime al Praha kaj baldaŭ havis kunulojn. Venis du kolegoj de Vladimír, el kiuj la pli aĝa jam estis universitatano, kun juna knabino bluokula kaj tre ruĝa. La knabino havis malvastan, malsupre kunligitan jupon, malvastan bluzon, tre blankan kaj travideblan, tiel ke estis klare videbla la desegno de la brodita malsupra talivesto kun enplektita blua rubando. La ronda, diketa brako kaj brusto, kiom ne kaŝis ilin la talivesto, estis tiel rozkolora kiel la vizaĝo.
La mirantaj okuloj de Jaroslav fiksiĝis sur la desegno de la malsupra talivesto. Ĉe ili en la urbeto oni ankaŭ jam komencis porti tiujn diablajn desegnojn; sed Jaroslav vidadis ilin nur de malproksime dimanĉe snr la korso. De tiel proksime – kaj dum tuta posttagmezo – ankoraŭ neniam li rigardis tian belecon…
”Jes,” li diris al si en la spirito, ”tio estas io – unika.”
La universitatano parolis kun Vladimír pri la socialigo de l’ arto. Jaroslav avide aŭskultis, ne deturnante de la desegno la okulojn. Amiko la universitatano trinkis bieron kaj manĝis panon kun butero.
La knabino komence mienis, kvazaŭ Jaroslav ne estus ĉe la tablo. Nur kiam la universitatano implikiĝis en la debato kaj la tria junulo manĝis kaj trinkis, ŝi turnis siajn rondajn bluajn, kvazaŭ konstante mirantajn okulojn al Jaroslav. Unue tiuj okuloj nur miris, poste ili estis tre malrapide mallarĝiĝantajmallarĝiĝantaj; en la iomete malfermitaj rozkoloraj lipoj aperis etaj, maldensaj dentoj. Ŝi ridetis. Jaroslav ruiĝis. Estis al li varme kaj dolĉe.
”Kiel plaĉas al vi en Praha?” ekparolis la knabino dorlotvoĉe, kaj duonlaŭte ŝi ekridis.
”Aĥ, plaĉas… mi…”
”ĉu vi estas jam longe en Praha?”
”Ne… antaŭ nelonge…mi…”
”Kiel longe vi restos ĉi tie?”
La knabino konstante demandadis, sed la respondoj tute ne interesis ŝin; Jaroslav pri tio iom miris, sed ŝatis tion, ĉar la demandoj de la knabino lin embarasis. Li hontis, ke li estas en Praha la unuan fojon kaj nur de hieraŭ, ke li estas la unuan fojon en Ora Puto, ke li neniam estis en kabareto kaj ke li estas nur dekkvinjara…
Subite li sentis, ke iu tretas lian piedon. Sed tio povis esti neniu alia ol la rozkolora knabino, sidanta senpere kontraŭ li ĉe la mallarĝa tablo.
Li tiris la krurojn sub sin por ŝpari al ŝi pardonpeton.
Ŝiaj mirantaj rondaj okuloj, konstante gaje sur lin fiksitaj, ekmiris eĉ pli. Li ekmoviĝis pro embaraso, eltiris denove iom la piedojn kaj sammomente ree li eksentis la tuŝon de ŝia ŝueto, ĉifoje tre emfazan; la knabino iom sin movis kaj eĉ per genuo tuŝis lian genuon.
Jen komprenis fine Jaroslav, ke tio estas elmontro de delikata atento de la knabino kaj li estis tute konfuzita. Antaŭ unu horo tute nenio, nek knabinoj, nek okazaĵoj en lia modesta, lernejknaba vivo, ĉio estis konata nur el romanoj kaj subite, vidu, kio okazas!
En lia kapo nebuliĝis, la koro superfluis pro ĝojo. La knabino apogis sian ruĝetan, forte elstarantan mentonon per la mano, la kubuton ŝi metis sur la tablon kaj ekrigardis Prahan; la piedeto tretis ĉiam pli vigle, la genueto premis sin al lia genuo, kaj neniu konjektis eĉ ion plej etan.
”Tio estas belega panoramo, ĉu?” ŝi diris kaj montris per la elstaranta mentoneto antaŭ sin, al Praha kun la tegolaj tegmentoj, kun la verda kupolo de Sankta Nikolao, kun la brilanta rivero; al Praą centotura, al Praha plena de vivo kaj memoraĵoj, pri glora pasinteco…
La vivo estis proksimiĝanta, la nekonata vivo; el Praha, la mirakla fonto de ĉiu scio kaj ekkono, ĝi fontis, vigla kaj forta.
… Aĥ, se nur la ĉeĥoj ne estus orfoj inter la nacioj – certe la mirinda urbo estus nomata en la lerneja geografio sur la unua loko en la ordo de la plej belaj urboj.
Praha, Konstantinoplo ktp…
Krepuskiĝis, kaj ĉiuj turoj, ĉiuj pontoj kaj tegmentoj submergis sin en bluajn kaj verdajn mallumojn kaj miloj da lumoj ekbrulis en grupoj kaj vicoj.
La kuzo kaj la universitatano ĝisorele eniĝis en la preme aktualajn problemojn, kaj restis ankoraŭ la virina movado. Ili do decidiĝis dum la reiro sur la kruta malluma ŝtuparo, ke ili ankoraŭ eniros kafejon, por ke ankaŭ la virina movado estu solvita.
Jaroslav sekvis ilin nekapabla kontraŭstari.
Li malsupreniris en la profundon de la mirakla fonto.
La kapo turniĝis, la koro superverŝiĝis. La vivo, la vivo! li aŭdis el ĉiu voĉo homa ĉirkaŭ si, eĉ el la bruo de veturiloj, el la sonorado de tramoj, el la hurlado de aŭtomobiloj.
La universitatano iris kun Vladimír, post ili Jaroslav ĉe flanko de la knabino.
La universitatano nur rerigardis al ŝi, kiam ili eliris el la Ora Puto sur la straton, kiel patrino pri infano, ĉu ĝi ne perdiĝis, kaj plu li eĉ ne atentis ŝin. Li evidente estis konvinkita, ke kamparana gimnaziano ne povas esti danĝera por ŝi.
Li iris kun Vladimír distancon antaŭe kaj la knabino nur de momento al momento rapidigis la paŝojn, kiam ili tro postrestis. Ŝi pri ĉio atentis kaj konis la ĝustajn limojn.
Ŝi ekbabilis, kaj babilis tiel fervore, ke ŝi eĉ perdis la spiron; ĉe tio ili ĉiam malrapidigis la paŝojn.
Ŝi diris al li:
”Al mi en Praha ne plaĉas. Mi volus vivi en la provinoo. Mi ŝatas ankaŭ la provincon. La arbarojn, kampojn, alaŭdetojn kaj riveretojn, entute tiun poezion; lunlumajn noktojn… tiun kvieton! aŭ la fojnfaradon! ĉu vi scias naĝi?”
”Jes, fraŭlino.”
”Mi ankaŭ. Venu morgaŭ al la naĝejo, jes? Sur la Pafistan Insulon. Ĉu vi scias glitkuri? ĉu vi iam estis ĉe la maro? Mi volus vidi la maron! Kiam vi venos denove al Praha?”
”Mi… mi ankoraŭ ne scias, fraŭlino… sed plej verŝajne…”
”Sciu, la maro… Nia panjo estis, kiam ŝi estis fraŭla, kun paĉjo ĉe la maro kaj ĉiam ŝi ŝatas pri tio rakonti… Nia panjo nome estis el riĉa familio kaj enamiĝis al malriĉa pentristo kaj fuĝis kun li al la maro. Tio, kredu, estas tuta romano.
Atendu, mi rakontos al vi; sed ni tro malrapidas…” ŝi premis lian manon kaj tiretis lin post si. Estis al li agrable, ke ŝi prenis lin je la mano kaj ke ŝi kondukis lin dum momento.
Ili estis sur la Ponto de Karolo, meze de la malhele blua rivero brilanta per la rebrilo de lumoj.
Ili antaŭkuris kelkajn homojn kaj ree malrapidigis siajn paŝojn.
La knabino ektroviĝis dum momento tuŝproksime antaŭ li.
Ŝi iom turnis sin kaj ekrigardis liajn okulojn. Ŝi estis tiel proksime, ke li distingis etajn ŝvitgutojn sur la nazeto kaj sur la supra lipo.
”Tio estis romano, kion nia panjo kun nia paĉjo travivis!” ŝi parolis plu. ”ĉar, pensu, panjo estis el bona familio, la sola filino, unu el la plej riĉaj fianĉinoj en Praha. Kaj ŝi enamiĝis al artisto. Li eĉ havis tiam ankoraŭ nenian famon. Li eĉ ne havis ĝin poste, ĉar li baldaŭ forlasis la pentradon. Panjo amis lin freneze. ”Li estis, infanoj, bela kiel serafo!” diradas nia panjo kaj balancas la kapon kaj sulkigas la frunton tiel mirigite, kvazaŭ ŝi eĉ ne povus kompreni, ke homo povas esti tiel bela. Al mi tia homo ne plaĉas… blondulo, longaj haroj, sed ne buklaj, rektaj. Ambaŭ miaj fratinoj havas same tiajn harojn kaj entute similas paĉjon. Mi similas panjon. Iom mi similas ankaŭ paĉjon, iom. Panjo diradas: ”Aĥ ne, hodiaŭ – hodiaŭ vi ne plu vidas tiel belajn homojn!” Sed, ĉu mi ne enuigas vin?
Panjo nomas min Babilulino. Nia panjo ĉion iel ridinde nomas. Kiam ni iras sur la strato, ŝi konstante iun primokas.
”Rigardu tiun Eŭgenjon!” Vere. Tio estas ridinda, ĉu? Sed ni rigardu, kio tie okazas?” ŝi longigis la elstarantan mentoneton antaŭen, montrante la ambaŭ junulojn, Vladimíron kaj la universitatanon, kiuj haltis sur la kajo kaj rigardis la kluzon. Staris tie pluraj homoj kaj ĉiuj fikse kaj enpensiĝinte rigardis la riveron.
La knabino haltis ankaŭ kaj apogis sin je la balustrado, sed denove en certa distanco de sia amato, apud fremdaj rigardantoj, kiuj kaŝis ŝin antaŭ li.
Denove troviĝis ŝia vizaĝo tuŝproksime ĉe la vizaĝo de Jaroslav, sed nun, ho ĝojo, tiu proksimeco povis daŭri kelkajn momentojn!
La knabino fiksis longan, ridete sin paŝtantan rigardon sur liajn lipojn.
”Vi havas belan buŝaĉeton,” ŝi diris mallaŭte, dorlote kaj iom malĝoje.
”Vi… Babilulino!” kuraĝis diri Jaroslav kaj ruĝiĝis pro ektimo kaj ĝojo, ke li tiom kuraĝis.
”Vi havas ĉarman buŝaĉeton!” daŭrigis Babilulino per voĉo subite ŝanĝita. Ankaŭ la trajto de ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis; tio eĉ ne plu estis Babilulino, babilanta infanajn sensencaĵojn.
Jaroslavon timigis tiu ĉi ŝanĝo, timigis lin ankaŭ ŝiaj vortoj, sed li estis feliĉa, kaj la feliĉo timigis lin; li konjektis nekonatan malbonon kaj grandan doloron, lia delikata sendefenda juneco tremis pro timo kaj vokis je ĝojo, sed iu alia en lia estaĵo, iu nova kaj malamika, kiu naskiĝis hodiaŭ vespere, tiu ne tremis, tiu vokis nur al vivo – kio estis la vivo? ĉu ne estis ĉio tiom mistera, kruela, dolĉa, kio rigardis lin el la ŝanĝita trajto de la knabina vizaĝo, kio atakis liajn sensojn per varmegaj, turmentaj tuŝoj kaj kion li senembarase nomis ”amo”? ŝia vizaĝo estis tuŝproksime al vizaĝo lia momenton ili silentis, ĝi haltis per sia stranga rigardo sur liaj lipoj kaj la knabo tremis pro plej dolĉa doloro.
”Kaj kiel finiĝis la afero de via panjo?” li ekparolis fine, kiam li sukcesis rehavi voĉon, en feliĉa embaraso, tolerante aŭdace ĝian fiksan kaj malsatan rigardon kaj rigardante mem la ŝvitgutetojn sur ŝia nazeto.
”Kio? Kial?” ŝi ne perceptis…
”Nu, kiam ŝi fuĝis kun paĉjo al la maro?” ŝi ne respondis: ŝi rigardis…
”Buŝaĉeton etan… buŝaĉeton etan ci havaa, belan kaj karan,” ŝi flustris delikate kaj malĝoje kaj premis per sia kubuto lian kubuton al si.
”Ne do! Rakontu al mi pri via panjo…kaj pri la maro. Mi ŝatus ankaŭ vidi la maron!”
”Jes, jes!” ŝi konsentis distre kaj pli kaj pli premis lin al si.
Ŝi forgesis subite eĉ singardon.
”Donu al mi… donu al mi etan buŝaĉeton!” ŝi subite elspiris peteme kaj humile proksimiĝis al li per sia buŝo. ”Vi estas ia bona, ĉu? Ci neniam estis en Praha? Kaj tie hejme cin gardas panjo – kaj vi timas la pekon! Bone vi faris, ke vi venis al Praha. Tie ĉi estas vivo! Kisu min, animeto, kisu!”
Li ektimis. Se tion vidos ŝia amato…
”Ne zorgu!” ŝi divenis kaj ridis. ”Mi ne amas lin. Ne estas kaŭzo… Donu al mi, donu al mi viam rozruĝan buŝaĉeton!” ŝi alproksimigis la ruĝan, ŝvitantan vizaĝon al la lia, fermis la okulojn kaj premis la lipojn firme al lia tremanta buŝo. Ŝi murmuris dum tio delikate kaj mallaŭte ian nekompreneblan sentovorton.
Kiam ŝi deŝiris sin, ŝi ekspiris, ekridis kaj ĉirkaŭrigardis. Ŝia amanto ne plu staris ĉe la balustrado; li estis foriranta kun Vladimír malrapide sur la kajo al la teatrejo.
”Venu, venu!” instigis la knabino gaje kaj denove jam kviete.
”Kaj nun mi finrakontos la romanon,” ŝi parolis. ”Aŭ ĉu vi ne deziras? Parolu, ĉu vi mutiĝis? Dio! Kiel vi estas konfuzita. Kio okazis al vi? Venu, venu! Li povus suspekti min…” ŝi prenis lin je la mano kaj trenis lin post si.
”Li batus min! Li estas jaluza! Sed zorgi pri mi tion li ne faras. Konstante li nur suspektas kaj minacas, sed scias nenion kaj nenion vidas. Li trovas kamaradon, fanfaronas pri saĝo kaj min li lasas danci kaj amuziĝi kun aliaj. Nu, mi forlasus lin, sed mi tamen nur pensas, ke li amas min kaj iam edziĝos kun mi…”
”Li edziĝos kun vi?” diris Jaroslav tute konfuzita.
”Jes, li promesas tion al mi. Venu, rapidu. Eble li intence lasas min malantaŭe por esplori min. Mi timas. Li ofte estas malbona!”
”Li estas malbona – ?” ripetis Jaroslav kiel en sonĝo.
”Jes! Li havas tiel malbelegajn, kruelajn okulojn kolerante!
Li paliĝas, kurbigas la buŝon, estas terure lin rigardi. Kaj kio estus, se li mortbatus min? Mi estas ankoraŭ juna, plaĉas al mi en la mondo. Nu, kial vi tiom malespere rigardas min?
Malsaĝuleto, rekonsciiĝu! Ili ekkonos tion je vi – kaj li batos min!”
”Mi neniam batus vin! Neniam mi estus malbona! Mi amus vin! Sur la brakoj mi portadus vin!” eligis el si Jaroslav, senkonsciigita per la sopiro je vivo, je mistera kaj dolĉa kaj kruela vivo, kiu estis promesita al li per ŝia kiso.
Ŝi nur ridis kaj rapidis antaŭen.
”Mi amus vin! Neniam mi farus maljustaĵon al vi! Mi amus vin! Mi volus fuĝi kun vi al la maro!”
Sed ŝi nur ridis kaj rapidis, rapidis antaŭen.
1912 (Vuk Echtner)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.