La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Janko Jesenský

(1874-)

Slovaka poeto kaj prozisto staranta inter la klasikuloj (Hviezdoslav kaj Vajanský) kaj modernuloj. Liaj poemoj de juneco estis simbolismaj. Liaj rakontoj estas realismaj, el la medio de malgranda urbo, ofte kun bona ironio. Militkaptito dum la mondmilito, li aktive partoprenis la organizon de la ĉeĥoslovakaj legioj en Siberio kaj publikigis vicon da naciismaj poemoj tre bonaj. Ankaŭ en la respubliko li daŭre publikigas poemojn kaj prozaĵojn. Alta administra oficisto (vicprezidanto de la Lando slovaka).

SUR LA STRATO

Nokto morta.

Estas por ĝi preparita blanka kripto.

Solaj nuboj hejmen iras, kvazaŭ pastroj post
verdikto.

Matenruĝoj, blanke-ruĝaj akolitoj, stel’ estingas.

Jam tagiĝas. Rosbaptita infaneto
manon svingas.

Vento serve-rapidema oscedante vojojn lekas,
forigante arbfoliojn, bonhumore
birdojn vekas.

Pasereton,
hirundeton en la nesto dormetantan.

Alten levas alaŭdeton, por ke kantu himnon sanktan:

Kvara estas.

Bon-matenon! bondeziras ama koro sonorila.

Sonas paŝ’ de l’ vagabondo sur la tero rose-brila.

Kluzo ŝaŭmas

Radoj klakas.

Vagonar’ en kampo zumas.

Branĉo de l’ vent’ balancita tremetante ĝoje krakas.

Fenestretoj palpebrumas.

Knaras pordo malfermita.Jam eliras virineto, nelavita, nekombite,
rigardanta kiel pigo.

Jen la dua. Jen la tria.

Eksalutas.

Kunvenadas
al parolo kalumnia.

Ĉeval’ henas.

Bovo muĝas.

Servistino kantas ie.

Sur la ŝtona vojo sonas veturilo melodie.

Sonas vipo
de paŝtisto.

Aro bruas sub fenestroj.

Iras, pepas anseridoj, kondukitaj de la estroj.

Sur kaŝtanoj lumas lumoj, bruligitaj de l’ materio.

Flamoj glitas sur la arboj,
rampas ĉien sen reteno.

Brilas muro,
Brilas domo.

Venas domen tra fendaĵo.

Serpentumas al la lito.

Kovras kapon per oraĵo.

Flor’ odoras,
ĉien venas ĝia milda bonodoro.

Princo dormas.

Arboj, domo kaj la lito – pura oro.

* * *

Ho beleco,
belo ĉarma!

Mi serĉadas bildon vian…

* * *

Sur la strato frenezuloj ludas strangan ludon sian.

Mi serĉadas ejon vian.

Mi serĉadas vian domon.

Frenezuloj frenezigas.

Frenezigis ĉiun homon.

Kio devus morti vivas.

Kio devus vivi, mortas.

Ĉio ŝaŭmas, zumas, knaras, siblas, fajfas, bruon portas.

Parolemo eksilentas.

Silentemo ekparolas.

Ĉiu frapas, batas, sonas, blekas, hurlas, krii volas:

Mi konstruas monumenton.

Preĝi arde mi sopiras.

Sed jen ĉio krias, veas, klakas, grincas, peze spiras:

Tion kaŭzas frenezuloj – sur la lipoj moka rido,
pretendeme ĉiu pensas, ke li estas la reĝido.

Dignoplene sin turnante, eligante strangajn sonojn,
manĝas nervojn, kiujn oni beste ĵetis sur la ŝtonojn.

Rulas, ĵetas, piedbatas, kiel pilkon el la tolo,
kapon vian, kiun oni tranĉis for de via kolo.

Karnon ŝiras, kvazaŭ linon,
poste ĵetas en maŝinon,
ŝpinas, teksas, faras el ĝi, silkemolan mulmuslinon.

Ŝiras haŭton.

Ŝiras harojn.

Okulŝtelas fulmojn, stelojn
sur la pezajn ledmaritelojn, silkon, perlojn, varmajn felojn.

Por beligi siajn tablojn, de l’ okuloj florojn rompas.

Sur iliaj ventroj ĉeno de doloro via pompas.

Cerbon brogas, rostas, bakas,
ĉirkaŭigas per medolo.

Sangon trinkas, por ĉiame esti sataj ĝis la kolo.

Sur la korojn niajn batas per la pugno sen pardono,
kaj la koroj kiel pilkoj, saltas alten laŭ ordono,
Sur stomakoj ĵazband’ ludas,
Oni aŭdas bestan tonon.

Kaj artistoj senkompataj
jam agordas violonon.

Ĵetas kubojn pri animoj,
ludas ludon kontraŭmoran,
opinion oni ŝanĝas kiel veston senvaloran.

Multaj turoj ĉirkaŭstaras,
kalkuladas stulte horojn,
rompas tempon erigitan, dispecigas niajn korojn.

Sonas multaj sonoriloj
ĉu de Dio gracon petas?

Ĉiu sono – ĉerkonajlo –
post la vivon punkton metas.

1929 (Pavel Rosa)

LA VORTO DE LA AMO

En la salono ili sidis. Unue ĉe fenestro kaj poste meze de la salono. Ŝi volis ion ludi. Ŝi eksidis al fortepiano kaj ludis. Li en fotelo fumis cigaredon kaj rigardis ŝin. Blankan, maldensan fumon li de tempo al tempo forblovadis flanken, por ke li ŝin pli bone vidu. Li ankoraŭ ne konfesis al ŝi, ke li ŝin volonte vidas, li nur sentis, ke io lin senĉese al ŝi tiras, ke li sopiras ŝin ĉiam vidi, paroli kun ŝi, preni ŝian manon, preni kaj karesi kaj, se eble, al buŝo ĝin levi! Ŝiajn harojn, aŭ ŝian brakon, tuŝi, almenaŭ por momento! Kiel li tiel sidis, li observis, observis ŝin senvorte kaj kun la tuta animo en ĉiu rigardo.

– Kian, puran vizaĝon ŝi havas – li pensis. Profileton! Rozkoloran nuancon de virga freŝa juneco… Ŝi duonfermas la palpebrojn kaj el la nigraj grandaj okuloj restas nur mallarĝeta, hela, brilanta strieto, rubandeto. Kvazaŭ ŝi timus de tiuj fortaj tonoj de l’ muziko… Orelringoj oraj, similaj al frostiĝinta guto, kiel ili tremas, kiel ili tremas, se ŝi ekmovas tiun ĉarman, belan kapeton. Kia pureco! Dio! Kaj li fumas cigaredon.

Ĉu ŝi tiel sopiras, tiel sentas, kiel mi? Ĉu ŝin ĉio tiel pelas al mi, kiel min al ŝi? Se mi malkaŝus ĉion, ĉu fortiĝus ĉe ŝi la amo, ĉu ŝi rigardus min tiel, kiel mi nune rigardas ŝin? Ne.

Mi neniom malkaŝos. Mi atendos, ĉu ŝi ion konfesos. Ne. Mi ne povas ĵeti ombron en ŝiajn senzorgajn pensojn.

Kaj tiam, en tiu posttagmezo, ĉe fortepianludo, Ĉurin verdire ektimis, ke li volus de ŝi rigardojn de dankemo. Eĉ pli multon, rigardon de amo. Aman vorton, vorteton. Sed eĉ tio estus malmulto. Li volus la tutan sindonemon de ĉi tiu freŝa, knabina animo. La tutan sincerecon de ĉi tiu senkulpa infano sen falso kaj mensogo, pura kiel kristalo, travidebla kiel puta akvo. Kiamaniere li kuraĝas pensi ion similan?

– Kaj ĉu vi ŝatas Chopin-on? – ŝi demandis subite. Ŝi rigardis lin tiel rapide, ke li apenaŭ kapablis forturni la rigardon al la folioj de granda palmo, kiu staris en angulo.

– Ne ŝatas, fraŭlino – li respondis post momento. – Li estas tia somnambulo sen propra vira forto. Tia arta torento en parko kaj baronino super ĝi kun blanka sunombrelo.

Li enpremis sian cigaredon en cindrujon kaj rigardis ŝiajn delikatajn fingrojn per kiuj de tempo al tempo ŝi ekludis akordon.

– Kion mi do ludu al vi?

– Ne ludu!

– Chopin ja estas belega.

Ŝi lasis fali la manojn en la sinon kaj ekrigardis lin.

– Viva amo estas pli bela – diris Ĉurin kun rideto.

– Vi ja primokas ĝin.

– Ĝi devas esti ideala, pura. – Strange, li pensis dume, mi ne povas diri al ŝi, ke mi ŝin amas. Ŝi forkurus. Eĉ ereton da kompreno ŝi ne havas por mi. Ŝi parolas, sed nenion ŝi sentas.

– Sciu – li daŭrigis laŭte, – ĝi devas naskiĝi en la animo kaj ne en la poŝo, ne por bezono. Ekzemple: mi bezonas en miajn, mi diru, tri ĉambrojn, ankaŭ edzinon, do mi edziĝos, t. e. mi enamiĝos. Aŭ: mi havas vendejon, kancelarion, do kion fari? Mi edziĝos kaj enamiĝos. Podagro en la dekstra piedo min turmentas. Kiu min flegos? Edzino. Do mi enamiĝos. Aŭ nur por ke mi plenumu la postulojn kaj leĝojn de la socio, t. e. ekzemple: mi estis juna, kaj dum dancado, aŭ dum ekskursoj sub arboj ebria pro juneco kaj sango, mi diras al bela fraŭlino: mi vin amas. Mi promesas, ke mi ŝin edzinigos.

Poste la entuziasmo malaperas kaj mi nenion sentas por ŝi.

Sed mi ŝin edzinigos, ĉar mi tion al ŝi promesis kaj la socio deklarus, ke mi estas malhonesta…

– Nu kaj? – interrompis lin Elena. – Tio ja estas senhonestaĵo.

– Kaj ŝi turnis sin tute al Ĉurin, kiu skribante per krajono sur peco de papero daŭrigis:

– Ne. Vera amo neniam estas pro bezono, same kiel ĝi ne havas kaŭzon kaj estas ĉiam sen flankaj interesoj, nur kun unu, anima, profunda intereso pri tiu dua persono. Amo devas esti ĉio en la homo. Ĝi ne povas havi kaŭzon. Ne. Mi vin amas pro tio, ĉar mi vin amas, ĉar la koro diktas al mi tiel. Ne pro tio, ke vi estas bela, ke vi havas ĉarman buŝon kaj bonege ludas Chopin-on, sed pro tio, ke mi vin amas…

– Ĝi estus kreskaĵo en aero, – interrompis lian parolon Elena ne tute kuraĝe kaj iomete ŝi ruĝiĝis. Ĉurin mem estis ruĝa.

– Oni devus scii kial oni amas.

Ŝi ektuŝis la fortepianon. Ankoraŭ ion ŝi volis diri, sed Ĉurin interrompis.

– Oni devas ne scii. – La homo scias, kial riproĉas lin la konscienco, kial li pekas, kial li ne povas repagi ŝuldon, sed se la homo scias, kial li amas, li fakte ne amis. La amo devas esti eco. Ĝi devas esti alfiksita sur la homo. Ĝi devas esti lia naturo. Kvazaŭ por alkoholulo la drinkado. Kontraŭ ĉia racio.

Vi min malhonoris, vi min malamas, sed mi vin amas. Mi amas; amas, kaj ĉiam mi vin amos. Mi ne scias, kiel mi vin amas, sed mi vin amas!

Li fakte parolis tre sentoplene, arde kaj konvinke kaj Elena pensis, ke tio koncernas ŝin kaj lin. Ŝi ruĝiĝis ankoraŭ pli, ĝis la kolo kaj translokiĝis sur la kanapon sub la palmo, kie estis ombro. Ŝi volis, ke li ne rimarku, ke ŝi ruĝiĝis.

– Sed mi ne scias, ĉu tio vin ne ĝenas? – li demandis subite, nur pro formo. – Tio estas nur perdo de tempo.

– Ho, ne. Mi vin volonte aŭskultas…

Vi min volonte aŭskultas, – li pensis kaj gajiĝis. Se mi nur povus diri al vi, ke mi vin amas. Se vi min amus. Ekbrilon en la okuloj, konfeson en la voĉo. Ĉion mi dirus al vi. Sed vi silentas.

Vi ne amas. Vi ektimus de la vorto ama. Vi forkurus.

– Ĉu fakte volonte? – li demandis.

– Jes.

– Vidu, Elenjo, – li diris mole kaj pli mallaŭte, daŭrigante siajn pensojn, – vi, virinoj, ne scipovas ami tiel, kiel mi diris, ĉar vi ĉiam scias, kial vi amas, vi amas pro tio, ĉar oni vin amas. En vi, sen la iniciato de viro, sen liaj amaj rigardoj, ĝemoj kaj vortoj, ne estiĝos amo. Vi estas laŭnature timemaj en amo la al viro, ne memstaraj. Eble iam poste, kiam vi ĉiuj estos emancipitaj, ankaŭ vi iniciatos, sed nun estas tiel, ke unue devas ekparoli la animo de viro, poste ekparolos la via.

– Vi, viro, montru al mi vian amon, poste ĝi naskiĝos ankaŭ en mi. Kaj, se vi silentas, mi, virino, eble sentas ion similan al la amo, sed tio restos vana, ne evoluos. – Sed kial mi nun ne povas diri al ŝi, ke mi ŝin amas – li dume pensis.

Elena ekprotestis.

– Ne estas tiel. Ne, ne! – Kaj ŝi eksvingis la manojn en la aero.

Ĉurin ankoraŭ pli bone volis klarigi sian filozofadon. Li eltiris el la flanka poŝo pecon da papero kaj komencis desegni sur ĝi.

– Vi simpatias – li parolis – ni diru, kun Ŝuvik. Ĉu vi lin konas? Inĝeniero. Li estas sufiĉe bela homo, por ke vi, kiel oni diras, kun li simpatiu. Sed li neniam malkaŝos al vi, ke li vin amas. Ĉu vi ekflamos de amo al li? Ĉu vi estos malfeliĉa? Ĉu vi lin entute amos? Viro tion povus. Sed pri vi nun temas. Vi, Elenjo…

– Sed ne kun Ŝuvik.

– Nu, do kun iu alia ?…

– Ĉu kun alia?… Kun alia, jes. Jes, jes. Ne estas vera, kion vi parolas. Mi scias, ke tio ne estas vera.

Vigle, ŝi ekparolis kaj subite eksilentis. Ripete ŝi ruĝiĝis.

– Se ekzemple – komencis paroli Ĉurin, enpoŝigante la paperon kune kun la krajono – se ekzemple… Kaj li eksilentis.

Subite ŝajnis al li, ke Elena pensis je 1i. Al li estis tio adresita.

Tiu alia estas li.

Li leviĝis. Aliris ŝin, eksidis al ŝi kaj flate ŝin prenis je mano.

– Kiun, fraŭlino, kiun vi pensas?

– Neeble diri.

– Neeble. – Li ripetis mallaŭte post ŝi. – Kaj se mi vin volonte vidus. Se mi vin… – li parolis preskaŭ flustre. – Mi vin ja amas. Tre, Elenjo, knabineto…

Li vidis, kiel ŝi klinis la kapon. Ŝia mano en la lia, kvazaŭ ŝi estus volinta sin instinkte alteni, ŝi kunpremis liajn finaĵojn.

Kelkfoje ŝi ektremis kaj poste ŝi kvazaŭ svenis. Ŝia tuta brako senfortiĝis. La kapo kliniĝis eĉ pli profunden. La dorso kaj la kolo kurbiĝis eĉ pli forte. La duonfermitaj okuloj tute fermi ĝis kaj la knabino – kliniĝinta al li – kvazaŭ glitis de sur la kanapo suben sur la verdan dikan tapiŝon. Li kaptis ŝin.

Sidiĝis tute al ŝi sur la kanajlo, turnis al si ŝian paliĝintan, preskaŭ senvivan vizaĝon. Li kliniĝis tute al ŝia buŝo kaj flustris ion sensencan, plenegan de amo, ĝis kiam ŝi malfermis la okulojn kaj respondis:

– Ne tiun… vin, vin!

1912. (Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.