LA FINA PARTO EL LA DRAMA EPOSO ”KAIN”
Kain:
Sed – sang’ de l’ frat’… La patro! Aŭdis vi malbenon lian: al la ter’ tremanta arbaro skue siajn suprojn klinis – kaj Kain, incitita ĝis ekstrem’, skurĝate de la branĉoj – kia mir’? – sovaĝis beste… Pa, arbar’!? De supre ekbruis tondro!… Sible la natur’ ĉirkaŭe ĝemis, muĝis… Ĉu vi aŭdis? Ĝis nun mi sentas tion, jes, ĝis nun – Virin’, hu, krim’ – super mezur’ kaj pezo! Nenuligebla juĝo –
Dina:
Ne, ho ne! karul’, ĉi tio povas alliiĝi… El la malben’, mi kredas, iĝos beno: el sub terbul’ ja kreskas ora spik’. Vi senkonscie agis, ĉar pasio blindigis vin, ekbolis en la kor’ la sango: mi esperas, ke pardon’ eltombe suprenflugos, por kunflui kun grac’ ĉiela super via kap’ en roson… Nur la animon ekflamigu! Ĝi estas ĉiopova –
Kain:
’Ĉiopova’ vi diris, Dina?
Dina:
Jes – Sed vane jam, karul’! Malfrua nokt’ – la familio angoras… Grimpu zorge suben… Vidu, jam frapa bril’ – Jam sin ekmovis li, giganta ombro, forte skuiĝanta. Malsupren li ekrampis. Lumu, lum’…’ li diris pete; sed ĉe lia flank’ en naŭza lum’ aperis Lilita.
Lilita:
Ha, kien? Haltu, frenezul’!
Kain:
Jen kiu?
Lilita:
Lilita – eks-angel’!… Virin’ pekinta, sed ĉiam loge ĉarma – juĝu mem: okuloj fajras, ondas la harar’ kaj floras vangoj… ĉu beleco mia vin ne imponas? Diru – Arda flam’ en mia brust’ kapablas – aŭdu min! – ĝis senfineco amon elradii, se lipon tuŝas lip’ – Flugilojn eĉ mi havas – brule iom difektitajn, sed liberigajn…
Dina:
Ŝin evitu, ho, foriru, Kain!… Kain (al Lilita). Kion volas vi?
Lilita:
Migrante tra la mond’…nu, vagulino mi estas; ne mirinde: tedis min brakum’ de l’ samgentanoj – kvankam varma, banala tamen…kaj en la ekskurs’ mi venis, kie Adam kun la siaj nun kaŭras. Ekscivolis mi, ĉu ili pli malprospere fartas ol antaŭe aŭ malbeninde bone, krude-dolĉe, plezure-tede?… Ĉu ne sonĝis vi pri mi hieraŭ nokte? Vin dormantan rigardis mi, admiris viajn brovojn maltimajn – ha! jen ribelema mens’, malpaca! Brave!…Estas vi gigant’ laŭ pens’ kaj ago, vera kuraĝul’ en venĝo kaj insido! Ĉu vi do plugadu plue la senfruktan grundon kaj akvu ĝin kaj luktu kun virbovoj en sulk’ haltintaj?…
Dina:
Ne aŭskultu plu mensogon ŝian! – Nobla jen labor’: edifas ĝi kaj kontentigas, Kain – Mem Di’ ordonis ĝin…
Lilita:
El la krutval’ la di-similan aŭdis mi parolon, konkludojn viajn de amplekso vasta, obstinon grandiozan, mond-minacan… kaj kredis mi! ’Jen li!’ kun ĝoja ĝem’ mi flustris; ’tian do mi ĝuste serĉas – mi trovas lin!’ – Mi veni devis ja. por vin konigi ankaŭ al vi mem, alie vi apenaŭ vin ekkonus. Ĉu vi konscias esti geniul’? Al ni pro viaj vol’ kaj kapablec’ vi apartenas! La agleca vervo, la svinga fort’ en brakoj, la soif’ al venĝo, la avido je perfort’, klopod’ al venk’, ekstermo kaj detru’!… Ĉu por humila jugo la flubilojn demetu vi, majeston vian nuban per hel’ vi malhonoru, por mispaŝi kaj fali?…
Dina:
Ve, ho ve!… Ne lasu plu vin trompi, Kain! Pensu pri l’ ekbril’ en la animo… Cedu, ŝin forpelu! Ĉe min rapide saltu! –
Kain: (al Lilita).
Diru ĉion!
Lilita:
Ekamu min – kaj estu mia di’! Jes, estu!… Vidu, kiel mia brust’ ondiĝas – Ĝuos vi anĝelan amon, malestimitan, sed ne rifuzindan – ne virgan plu, sed tamen sen difekt’: vi spertos mem – Du ombroj (proksimiĝu!) ekardos flame – Lando Nod, amat’, troviĝas post Eden’; miriga lando, ĝardeno rava: tien iros ni, ĉu ne? – kun granda kunigita sent’ – Ni fondos paradizon… aŭ konkeri tiun de l’ viaj volas vi? Ni kune florigos ĝin! – Vi mia estas?
Dina:
Mia, ĉu? Venu!…
Kain: (meditinte).
Prem’ kaj pik’ en miaj membroj, kirleg’ en brust’… Mi – via, Lilita!
Dina:
Ne eble! Ne rifuzu mian amon, eternan, veran! Kain, Kain, oj!…
Lilita:
Al mia sin’ kliniĝu, mia Kain, ĝis ni ekiros nian vojon krutan –
Kain: (obeas, sed tuj li skue sin retiras).
Hu, en la frunt’ – jen akra bruldolor’
Lilita:
Mi ĝin blovetus…
Dina:
Oj, inspiron mian estingos ŝi!…
Kain:
Ĝi ĉesis jam: sufiĉe. Lilita. Iru ni –
Dina:
Ho, Kain!…Ve! ne aŭdas li, foriras!… Eternul’, al mi redonu lin!… Ŝi falis… Salte levinte sin, rigide ŝi rigardis la montan dorson, kie ombroj du grandegaj paŝis, kvazaŭ par’ da nuboj, per ruĝa sango de l’ mortanta lun’ superverŝataj – ŝia plenda kri’,’ ŝancel-moviĝe ŝvebis sur flugiloj de l’ trema bril’ – kiel vundita birdo, ĝemanta en la finsufer’… De tiam en fluojn du, la teron trafluantajn, ĝis nuna temp’ disiĝas la homar’. La unu fontas el rokaĵ’ de koroj ŝtonecaj, el la val’ de kruda mens’, el sub kranioj arogantaj, kiuj puŝegas kornojn eĉ tra la ĉiel’; digate per blokegoj da maljust’, pelate per kaskad’ de l’ egoismo, vergate de ekscesoj, furioza pro ebriigaj glutoj de malam’, kun bru’ avida, kun inklino murda ĝi torentegas ruze kaj minace kaj uzurpeme; bordojn ĝi deŝiras, lumturojn, rifuĝejojn de la virt’, de l’ ver’ altarojn; ĝi inundas kampojn kaj ties belon, bonon; rabas ĝi rezultojn de l’ esperoj kaj laboro, Kanaan-landon ŝanĝas al dezert’… Kaj la alia? Ĝia font’ misteras: pluvet’ ĉiela eble naskis ĝin kaj nutris; ĝin kreskigas nun ĉi-sube la degelaĵoj de l’ indulgo, larmoj de la kompat’, frunt-gutoj estimindaj, oferaj sango-perloj… en fluej’ regula fluas ĝi (jam de-komence estante vigla, forta), plaŭdas, migras zigzage-vage tra la vasta ter’, akvumas ĝin kaj faras ĝin fekunda, liveras panon al malsata buŝ’ kaj donas trinki, korpon vestas nudan, animojn ĝi plenigas per feliĉ’. Jen paralele ambaŭ kuras vete. jen proksimiĝas, spitas sis, konfliktas kaj longe batalegas inter si; sed la detrua, muĝa, venenŝaŭma triumfas ĉiam super la rival’… Ho, kiam ĝi, la raba, malfortiĝos? Ho, kiu suno neniigos ĝin? Kaj kiam tiu milda kaj afabla fariĝos riverego, por kunigi en familian rondon la homaron sen spit’ kaj trompo – kaj la teron fari oazo sen dezert’, eden’ sen pek’? –
(Miloŝ Lukaŝ)
KONDIĈOJ DE VIVO FELIĈA
Por la feliĉo – kredas oni! – necesas abundec’ da ĉio: juveloj, lukso sen mezur’, pluveg’ da oro, plensufiĉo da ĉia imagebla riĉo; per polurita plank’ imponi, posedi sofojn el velur’, sur ondaj seĝoj ripozadi – anstataŭ volbo de l’ ĉielo skarlatan havi baldakenon; ne ĉe lampeto aŭ kandelo tranokti sed sub lustroj mil, kie forbrulas la trankvil’ kaj dorm’ – la nokta papilio – en susuranta vest’ paradi kaj roz-odore sin pomadi; okupi rangon kaj postenon jam en lulil’, kun grava rol’ tuj ĉe l’ unua ekparol’; subulojn, kiuj nur obeas kaj sklavas, uzi piedbenke, tre alten levi sin sur ili, kie eĉ bird’ pro lac’ pereas, kaj tie ekmajesti venke –; kiel sanktaĵo kaj idol’, kultata esti de l’ popol’, kaj en potenc’ kaj gloro brili; per unu fojo plenkonsumi kion mil manoj kun atent’ sukcesis ŝpare kunmastrumi, kaj kion kreis jaroj cent, tion detrui en moment’, kaprice la pokalon ĵeti (ne elglutitan pro malĝu’, ĉar ĝi entenas ŝviton sole), sed reŝaŭmigi ĝin laŭvole –; kaj meze de ĥaos’ kaj bru’, delogoj, kisoj, siren-voĉoj tra l’ vivo flugi kaj impeti – fervore celi al diboĉoj kaj frivolec’… kaj tiel plu – jes, la feliĉo – kredas oni! – dependas nepre de ĉi tio: en riĉo kaj purpuro troni… Malprave. – Tut-aliajn vere kondiĉojn havas fart’ feliĉa, kaj kvankam estas ĝi trezor’ de grandaj senco kaj valor’, ĝi tamen estas et-kondiĉa.
Abel’ ĝi estas – plej prefere flugadas ĝi kun zum’ plezura al freŝa font’ de akvo pura; ĝin per manao nutras Dio en la arbar’, sur kampoj floraj kaj sur deklivoj bonodoraj: mielon suĉas ĝi, por tuj ĝin porti al la abeluj’.
Ĝi estas najtingal’ – kaj mortas en ajna kaĝo, eĉ en ora! – kitelon ĝi nur simplan portas; per sia voĉo amdolora ariojn ravajn ĝi prezentas, se la natur’ jam eksilentas kaj eĉ vipuroj la venenaj – la homaj pensoj abomenaj – en siaj kavoj dormas jam; en arbetar’ ĝi kantas ĉarme, kaj Nokto ĝin aŭskultas larme.
Eklum’ ĝi estas – bril’ serena de nevelkanta flor’ edena; ĝi ŝvebas preter la kabanoj, kaj al modestaj vilaĝanoj en la krepusko frumatena sufiĉas ĝia milda flam’: vigliĝas ĉiuj, kiam ili ĝin sur fenestro vidas brili.
Timema estas ĝi birdeto, ĝi ŝerĉas hejmojn de l’ kvieto, anstataŭ ĉe palac’ riĉula ĝi nestas sur baril’ tabula, kaj se danĝeron ĝi suspektas, al simpla mano de l’ domano ĝi rifuĝante sin direktas…
– Modera estas la kondiĉ’, ke oni vivu en feliĉ’…
Se manĝas du el unu plado kaj trinkas el kruĉeto sama, la birdo kiel kamarado aliĝas al konkordo ama – kaj dum la du sin ĉirkaŭprenas, per dolĉa kant’ ĝi ilin benas.
(El idilia eposo: ”Edzino de ĉasgardiston”) 1886. (M. Lukáš).
ALAÛDKANTO
Super mia kap’ aŭdiĝas la alaŭdo jen, kanto ĝia kunverŝiĝas kvazaŭ pluvo mem; mi forpaŝos… ne perdiĝu tiu duŝa ban’, se alien ĝi verŝiĝos, floros flor’ por man’.
1893. (J. V. Dolinský)
|