La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Matej Anastáz Šimáček

(1860-1913)

Organizanto teoriulo kaj praktikulo de ”civitana realismo”. Komencis per mallongaj pentraĵoj el la vivo en sukerfabrikejoj, poste dediĉis sian tutan honestan energion al ampleksaj romanoj priskribantaj la morojn kaj problemojn de burĝa societo najbaranta unuflanke kun laboristaro duaflanke kun artista bohemaro. ”Ofte li preferas priskribi tipojn dekadencajn aŭ malsaniĝintajn eliĝintaj el la sana burĝa meznivelo kaj sopirantaj je etika renaskiĝo. Sed pleje li preferis diskuti problemon de kulpo kaj puno, socia sano kaj ĝia difektiĝo, etika rebonigo kaj biologia renaskiĝo”. (Arne Novák)

MIA HUNDO

Ĝi nevidate ĉie min apudas,
se haltas mi, al mi ĝi sin altrudas.

Min jam el sub la benko gimnazia
rigardis flava okulparo ĝia.

Kaj kiam en dancej’ unuafoje
knabinan manon mi ekpremis ĝoje,

la pord’ mallaŭte estis malfermita
kaj min surprizis ĝia ven’ subita.

Ĝi meze de plezuro aŭ diboĉo
tre ofte ĝenis min per boja voĉo,

se mia buŝ’ virinan nukon trovis,
fantome ĝi sin ĉiam pretermovis.

Ĉeestis ĝi, eĉ kiam ĉe l’ altaro
genuis ni, la jungeedza paro –

ĝi ree min timigis, arogante
en litoĉambron nian penetrante.

Se revas mi, laboras aŭ meditas,
blekado ĝia plora min ekscitas,

se verki novan volas mi volumon,
ĝi per piedo baras mian plumon.

Ĝi proksimiĝis kaŝe kaj senbrue,
fileton kiam kisis mi unue,

nun, dum prospere kreskas la infanoj,
la nazon frotas ĝi je miaj manoj.

Palpebrojn miajn kiam sonĝo tuŝas,
ĝi murmurante ĉe la lit’ ekkuŝas,

min post la dorm’ sursaltas ĝi rapide,
manlekas min, rigardas min rigide.

Milfoje ĝin bastonis mi kruela,
persistis tamen ĝi, la hund’ fidela,

ŝlositaj pordoj vanis por defendo,
ĝi tra fenestro venis aŭ tra fendo.

Mi murdus ĝin, sed ĝia vivo ĝuste
ĉe mi en cerb’ radikas kaj enbruste,

nur kune kun la fin’ de mia sorto
pereos mia hund’ – la pens’ pri morto.

(Miloš Lukáš)

ONKLINO ROZI

I.

Kiam mi venis el la gimnazio en Hradec post la maturekzameno al Praha, mi unue penis trovi la parencojn, kiujn mi ĝis nun ne konis, poste kelkajn familiojn, al kiuj mi ricevis rekomendajn leterojn de du el miaj gimnaziaj profesoroj aŭ de la familioj, en kiuj mi en Hradec instruis.

Estante malriĉa, nekonata en Praha, premata de timo pro mia estonteco, sed samtempe plena da ekspansia juneca forto kaj kuraĝo al batalo kontraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, por ke mi eliru el la plej malfavoraj komencaj cirkonstancoj, mi ekfrapis unue la porden de la loĝejo de gimnazia profesoro Harapat, kiu estis kuzo de mia maljuna panjo, vivanta nun penplene en eta vilaĝo apud Předméřice. Venis malfermi virino eble kvardekjara, alta, malgrasa, en eluzita drapa bluzo zonita per blua antaŭtuko, kaj kiam ŝi ekvidis min, rigardantan ŝin el sub okulvitroj, malklariĝintaj de vaporo venanta el varma kuirejo en malvarman koridoron, ŝi diris per profunda aldo:

”Nur, mi petas, viŝu la piedojn – forte, ni havas la kuirejon ĵus lavita – kaj se oni ne atentas, ĝi tuj paŝmalpuriĝas.”

Frotante per la ŝuplandoj sur pajla mato, mi elbuŝigis post la finita atentigo tute nekuraĝan ”mankison”, kiu post la antaŭa kuraĝa ”komplimento”, per kiu mi volis plej favore prezenti min, sonis tre modeste.

”Nu, jam sufiĉe, venu plue” ŝi diris denove tiel severe, kiam la mato ektroviĝis en minaca danĝero, ke mi disfrotos ĝin. ”la tuta varmo forbloviĝos – venu, venu!”

Ŝi repaŝis en la kuirejon kaj ekstaris antaŭ ni tri paŝojn antaŭ la pordo. ”Mankison” mi diris ankoraŭ pli malkuraĝe ol antaŭe, fermante post mi la pordon. La kuirejon plenigis odoro de acida brasiko.

”Kion vi portas al ni” eksonis iom pli afable el ŝia buŝo, kvankam ŝiaj okuloj, – grizaj, esploremaj okuloj – kiel mi rimarkis eĉ el sub la okulvitroj ŝin rigardante, – severe min mezuris de la kalkano ĝis al la kapo, fiksiĝante plej longe sur mian ĉamaron, kiu jam konsiderinde briletis kaj kiu, ĉar vestita trans la ĉiutagan drapan jakon kaj zorge butonumita ĝis malsupre, por ke ne estu videblaj la inkmakuloj sur ĝi, videbligis pli ol okulfrape, ke ĝi estis kudrita por mi antaŭ pli ol du jaroj.

Mi demetis la okulvitrojn kaj sentante, kiel mi ruĝiĝas, mi diris malkuraĝe; ”Mi petas, ĉu sinjoro profesoro estas – ”

”Ne estas” ŝi diris ne ĝisatendante la finon de mia demando kaj rigardinte la kuirejan pendhorloĝon ŝi aldonis: ”Sed li venos post duonhoro.”

Estis dek minutoj antaŭ la tagmezo. ”Mi do venos pli malfrue” mi diris kaj surmetis denove la okulvitrojn, kiujn mi dume nerimarkite viŝis per la rando de la ĉamaro.

”Kiom vi volis de li” anoncis sin ŝia virineca scivolemo kaj speciala ekrido – la nepriskribebla ekrideto de virinoj sentataj, ke oni timas ilin kaj ke ili ekhavas superecon; la ekrideto, kiu konfuzas min kaj enpelas ruĝon de embaraso sur la vangojn, ŝviton sur la frunton kaj malsekon en la okulojn; rideto duone bonvola, duone moka, aperis sur ŝiaj maldikaj, velkantaj lipoj.

”Mi estas Filip Kořínek, filozofo, – parenco, – li, sinjoro profesoro…”

”Mi scias jam, venu – venu plue,” kaj ŝi jam rapide malfermis la pordon al la ĉambro.

Mia koro malpeziĝis.

II.

”Ho, la frato ĝojos” – ŝi certigis min eb1e jam la kvinan fojon sidante apud mi sur kanapo tegita per kotona ŝtofo kaj rigardante min afable kaj kompleze, sed kun la sama rideto ĉirkaŭ la maldikaj lipoj. Mi rimarkis, ke dum ŝi tiel ridetis; ŝi ŝajnis esti pli juna ol kiam ŝi rigardis severe. Mi estus taksinta ŝian aĝon nur tridekkvin.

Ŝi demandis intertempe pri mia patrino, pri la onklino el Hradec, ĉe kiu mi loĝis, pri miaj fratinoj (ŝi eĉ ne sciis, ke la pli aĝa antaŭ du jaroj mortis kaj la pli juna edziniĝis kun selisto el Předméřice), pri la ceteraj parencroj, kiujn mi apenaŭ konis laŭnome kaj fine ŝi turnis la parolon al mi, kion mi intencas studi, ke mi devas nomi ŝin ”onklino” kaj tuj ŝi donis al mi sian manon, por ke mi promesu tion al ŝi. Mi transmetis la ĉapelon en la maldekstran manon kaj premis ŝian manon tiel malkuraĝe, kie al la profesoro-matematikisto, kiam mi adiaŭis lin. Neniam mi estis amiko de la matematiko kaj mi havis tiam, dum la unua kaj lasta manpremoj, ian ridindan timon, ke li ankoraŭ en tiu ĉi lasta momento demandos ion, kion mi ne scios. Sed li ne demandis. Nur iom li detiris la lipojn kaj pli forte ekspiris, – ĝuste, ĝuste tiel, kiel nun la fraŭlino Rozi, mia onklino. Eble li atendis, ke mi dankos al li, sed mi pro la emharaso vere eĉ ne povis. Eble ankaŭ ŝi atendis ion jes, certe, mi sentis facilan ektiron de ŝia mano supren en la direkto al mia vizaĝo – sed mi tute simple liberlasis tiun mallarĝan manon kaj transmetis la ĉapelon ree en la dekstran manon.

”Atendu iom, Filipo” – la unuan fojon ŝi nomis min tiel kaj ŝiaj lipanguletoj dum tio ekskuiĝis – ”mi devas rigardi la kuirejon.

Vi tamen restos por tagmanĝo kaj mi petas, peridigu la ĉapelon ien!”

”Mankison” mi diris al ŝia invito, kiun mi cetere atendis, kaj sentante, ke ŝi tiras la ĉapelon el mia mano, mi ankoraŭ pli firme ĝin premis en nekomprenebla konfuzo.

”Nu, lasu tamen,” kaj ŝi elŝiris ĝin el mia mano, ”vi estas kiel malkuraĝa fianĉo,” ŝi aldonis kaj estis io pika en ŝia voĉo.

”Ni havas farunbulojn kun brasiko. Ĉu vi ŝatas tion?” ŝi turnis sin al mi en la pordo denove jam kun la sama rideto, kiu faris ŝin pli juna kaj kiu ne malkvietigis min plu; male, laŭ kiu mi ekkonis, ke ŝi almenaŭ ne koleras.

”Jes” mi respondis sincere kaj la odoro de brasiko el la kuirejo ĉi tien enblovita, aperigis tuj poste sur miaj lipoj dankan ekrideton.

Kiam la onklino eliris kaj mi soliĝis, mi ekstaris kaj rigardis pli detale la tutan ĉambron. Ĝi estis kvadratforma kaj hejmece aranĝita. Kontraŭ la pordo kuireja staris ĉe la muro kanapo kaj antaŭ ĝi tablo tegita per vakstolo. Super la kanapo pendis deklive spegulo kaj ĉirkaŭ ĝi bildoj; maldekstre de la kuireja pordo estis du fenestroj en la korton kaj kontraŭ ili pordo al la dua ĉambro. Ĉe unu el la fenestroj staris kudrotableto kaj super ĝi pendis daguerrotipaĵoj kaj fotografaĵoj en brunaj premitaj kadroj, bonguste dislokitaj. Mi alpaŝis pli proksimen kaj observis ilin. Jen estis la onklo arbaristo ankoraŭ kiel arbarista lernanto, maldika (kiel li ŝanĝiĝis de tiu tempo!), apud li la onklino el Hradec en silka kvadratdesegnita vesto kun krinolino kaj en mola ŝalo metita trans la ŝultrojn, kaj meze plej verŝajne la onklo-profesoro. Jes, certe! La onklino el Hradec diradis ja, ke ŝi memoras lin kiel malfortan, altan studenton. Li preskaŭ similas la profesoronmatematikiston en Hradec. La matematikistoj estas ja ĉiuj tiel alten tiriĝintaj, maldikaj, kun maldensa barbo kaj ĉirkaŭ la maldikaj lipoj kun mokrido, dum kiu la lipanguletoj suprentiriĝas.

Tio sole ĉagrenas min, ke la onklo estas ankaŭ matematikisto – eble li volos persvadi min, ke ankaŭ mi studu matematikon, sed mi montros al li la maturecan ateston. – Mi ekpalpis la brustpoŝon, ĉu mi ne forgesis ĝin. Ne, ĝi estis tie. Li vidos: religio, latina, greka kaj ĉeha lingvoj-eminente, ĉiuj ceteraj objektoj-laŭdinde, kaj nur fiziko kaj matematikobone, kaj tio eĉ nur por ke oni min ne senigu de la eminentigo.

Mi sentas, kiel li kuntiros la lipanguletojn kaj rigardos min tiel moke kaj malŝate, eble li eĉ demandos ion – sed eĉ se mi ne scius tion, ĉu gravas? Mi estas klasika filologo kaj tute ne matematikisto. Ekzistas ja ĉefepiskopoj kaj ne scias matematikon.

Mi diros tion al li. Kaj mi sentis specialan kontentiĝon.

Sammomente en la kuirejo aŭdiĝis sonorado kaj mi ektremis.

La onklo. La onklino malfermas.

”Ni havas gaston, Vinci” mi aŭdas ŝian aldan voĉon. Basa murmuro, brua paŝo, malfermo de la blanka pordo kaj en ĝi nigra siluetiĝo de granda figuro alta, larĝoŝultra, kun nubmiena, dika, sed pala vizaĝo dense kreskekovrita per mallonge tondita barbo.

Mi volis elkrii ”Mankison, sinjoro onklo,” sed mi ne povis.

Ŝajnis al mi, ke mi paliĝas. ”Jen estas Filip Kořínek, filozofo,” aŭdiĝas post la figuro la voĉo de la onklino. En la figuro io ekstertoras, li etendas al mi la dikan manon kaj kiam mi ĝin ekkaptas, li premas la mian, ke mi preskaŭ ekkrias. ”Servus, kamarado” diras la onklo per profunda baso kun forta, stertora r.

”Sidiĝu nur!”

”Belajn salutojn de la panjo.” ”Sidiĝu” ektondras, ke mi preskaŭ saltis al la kanapo. Li estis terura!

Mi ne povis daŭrigi, sed la onklo ne atendis tion kaj brue iris en la alian ĉambron. Mi rimarkas, ke dum la irado li laŭtspiras.

III.

La onklino reiris en la kuirejon. La onklo apude senvestigas sin. Mi trankviliĝas.

Jen do estas ankaŭ matematikisto! Sed tute alia. En lia kapo ne svarmas nuraj tangentoj kaj kotangentoj – verŝajne li estas filozofo. Diamanto en kruda ĉirkaŭŝelo.

Kun li mi akordiĝos. Ankaŭ mi inklinas al pli profunda meditado kaj esplorado. Reguloj kaj teoremoj algebraj – kio tio estas? Bagatelaĵo! Pri noblaj ideoj temas, pri profundaj veroj de grandaj saĝuloj, lakone esprimitaj. Evidente ankaŭ li estas ŝatanto de ili. Tia estis ankaŭ nia klasprofesoro. Ŝajne nealproksimebla, malafabla grumblulo, sed koro ora. Li vivis nur kun sia Sokrato, Platono, Aristotelo, Cicerono. ”En la antikvuloj estas ĉio,” li diradis. Li amis la mondojn subirintajn, ilian brilan kulturon, kiel mi amas ilin. Kun la onklo mi certe akordiĝos. Mi ĝojas, ke li ne estas tia, kiel mia estinta profesoro de matemaliko, kaj jam pro tio mi ekhavas simpation al li. Mi studos lin. Li demetas apude la botojn, li ŝatas komforton.

Li estas prava. Nun li sidiĝas… Kaj kial li ne venas ĉi tien?

– Kial li lasas min ĉi tie sidi sola? – Eble li vokos min tien?

– Aŭ ĉŭ li skribas ion?… Aŭ ĉu li ne ŝatas vidi min? –

Mia gorĝo kuntiriĝis kaj en la okulojn premiĝis larmoj. Mi estis ja tamen ankoraŭ knabo.

En tiu momento venis la onklino kaj preparis la tablon. Mi stariĝis. ”Sidiĝu ĉi tien, Filipo” ŝi diris kaj montris la seĝon kontraŭ la kanapo. Tuj poste ŝi alportis el la kuirejo vaporantan supon kaj ekvokis laŭte: ”Vinci!” – Tiu nomo ne konvenas al la onklo-filozofo.

Li eniris en eluzita negliĝjako sen kolumo kaj en pantofloj.

Mi rimarkis, ke eĉ la pantalonon li demetis. Ŝajne li estas ega epikurano. Ankaŭ bone.

Mi atendis, ĝis eksidis li kaj la onklino. Mi pensis ke li ankaŭ min instigos, ekridetos, sed nenio. I.i prenis plenan teleron da supo, kulermovis ĝin kaj komencis sorbe manĝi.

”Do sidiĝu, kaj prenu” diris afable la onklino. Sidiĝinte mi krucesignis min. Ĉe la onklino en Hradec mi eĉ laŭte preĝadis. La onklo rimarkis tion kaj ekrikanis.

”Certe vi loĝis en Hradec ĉe la idolanino, ĉu vere?” li ekmurmuris kaj rigardis min de sube.

”Jes” mi diris perplekse.

”Oni vidas tion.”

Evidente li estas ateisto. – La supo estis bonega. Mi opiniis mian devon rilate al la onklino diri tion. Ĝi certe ĝojigos ŝin.

”Tiel bonan supon mi neniam manĝis eĉ Hradec” mi diris malkuraĝe kaj rigardis la onklinon. Ŝi ekridetis al mi kaj diris afable: ”Nenio eksterordinara, kutima gria supo. Sed mi ĝojas, ke ĝi bongustas al vi” Iom sentimigita mi rigardis poste ankaŭ la onklon kaj ekkuraĝiĝis. Mi ekpensis, kion kolego Hráček, kun kiu mi loĝis ĉe la onklino en Hradec, diradis pri ŝiaj supoj. Eble tio ekplaĉos al la onklo. ”Tie ni havadis supojn, en kiuj nur tie kaj tie ĉi naĝadis grasrondaĵoj. Kiam ni serĉadis ilin sur la telero, ni diradis ĉiam: ”Rari nantes in gurgite vasto.” Mi ekridis kaj observis la onklon. Ŝajnis al mi, ke li ne sukcesos resti serioza ĉe la uzo de tiu ĉi citaĵo el Vergilo.

Sed la onklo rigardis min severe de sub la okulvitroj, ekgrimacis ree, ekgrakis kaj kraĉis malproksimen al la planko kvazaŭ pro naŭzo. Mi fiaskis, eksilentis kaj kliniĝis super la teleron.

Kiam mi finmanĝis, estis varmege al mi. Mi sentis, kiel la sango bolas en mia vizaĝo kaj ke sur mia frunto aperas ŝvito.

Kial vi ne demetas la jakon, ”la ĉamaron” ekriproĉis la onklo kaj denove li tiamaniere rigardis min kaj ”la ĉamaron” prononcis tre moke. Evidente li estas ankaŭ malamiko de ĉiu vidigata patriotismo, sed mi alian jakon ne posedas.

”Mi dankas, ne estas varmege”. ”Tss hehehe” elpuŝis la onklo el si, ĝis li ektusis pro sufokiĝo.

La rido estis tre malagrabla al mi kaj mi ruĝiĝis ankoraŭ pli.

Rigardinte hazarde en la spegulon pendantan kontraŭ mi, mi vidis min fajre ruĝa.

”Tuj demetu ĝin,” jen ekkriis la onklo kaj liaj enfalintaj okuloj elstariĝis.

Se li estus postulinta, ke mi senvestiĝu ĝisnude mi estus farinta, post tiu ĉi kalegoria ordono, ankaŭ tion.

”Vidu, li havas ankoraŭ unu jakon – tss-hehehe, vi estas ja malsaĝulo – kaj tio estas ”filozofo!” sonis ree tiel terure moke al mi.

Mi sentis min en brulanta fajro, miaj okuloj rosiĝis, ke mi ne kapablis reteni la larmojn. Mi ekstaris kaj serĉis en la ĉamaro, kiun mi pendigis sur la najlon ĉe la fenestro, mian ruĝan tukon kaj nerimarkite mi dume viŝis miajn okulojn.

La onklo estas sensenta.

Jen eniris la onklino alportante viandon kun sauco. Mi perdis tute la apetiton. La glutaĵoj en mia buŝo kreskis kaj prefere mi estus forkurinta. Se ankaŭ la pluaj tagmanĝoj estos tiaj, tio etos teruraj momemtoj, mi pensis kaj sentis korpreme mian malfeliĉon.

La onklino rigardis mian helan jakon, kiu pro kelkobla lavado estis perdinta la koloron, kies franĝaj manikoj estis mallongaj por mi kaj riparitaj sur la kubutoj. Mi vidis, kiel ŝi kompate ekridetis kaj ree la sango verŝiĝis en la vizaĝon. Mi rigardis honteme en la spegulon; tenante la kubutojn sube, mi ektiradis la manikojn kaj faris sensukcesajn eksperimentojn butonumi la jakon. Ĝi estis malvasta por mi.

Post la viando alportis la onklino por la onklo botelon da biero, por si glason da akvo kaj min ŝi demandis, kion mi trinkadas tagmeze.

”Ĉiam akvon, ariston hydor.” La onklo ree rigardis min elsube kaj diris al la fratino: ”Alportu por li glason, mi plenigos ĝin al li – unu al li ne malutilos.”

”Gracias ago.”

”Iru al la diablo kun tia babilaĉo. Trinku, ke vi forgesu tiujn malsaĝaĵojn” li ekkriis al mi kaj plenigis al mi glason per nigra biero, kiun mi tiam trinkis la unuan fojon. Mi estus trinkinta eĉ petrolon je la ordono de tiu ĉi mia onklo.

1892. (Fragmento) (B. Vlčková)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.