La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Alois Jirásek

(1851-1930)

La plej granda kaj la plej fekunda verkisto de historiaj romanoj kaj rakontoj. Liaj verkoj temas pri ĉiuj epokoj de ĉeĥoslovaka historio sed tamen kun plej granda atentemo li dediĉas sin al temoj el la epokoj plej gloraj. Tio estas al epoko de husanoj kaj epoko de nacia renesanco.

La ampleksaj romanoj estas iam ligitaj eĉ en pli grandajn grupojn. Ekz. ”Frataro” pri husanoj, ”F. L. Vek” pri epoko de la nacia renaskiĝo. Li verkis ankaŭ multajn dramojn, el kiuj kelkaj estis tre sukcesaj en teatroj. Dum la mondmilito kaj post la politika renverso li estis tre populara verkisto, rigardata kiel heroldo de nacia kredo, ke la glora historio garantias aŭ promesas bonan estontecon al la nacia komuno.

CORDATUS BOHEMUS

Forta bruo kaŭzita de la subita ekstaro de ĉiuj studentoj in terrompis la fluon de pensoj de Vek. Ankaŭ la juna filozofo stariĝis kiel ĉiuj kaj fiksis kiel ĉiuj siajn okulojn je la profesoro, kiu paŝis de la pordo al la podio kaj de tie ĉi al la katedro.

Tio estis eksjezuito, pastro Stanislav Vydra, fama matematikisto.

Li venis en nigra sutano pastra, kiun li vestis ĉiam, kiam ajn li iris prelegi en la kolegion.

Li estis homo eĉ ne kvindekjara, de staturo ne tre alta, maldika, de alta, kalva frunto, vizaĝo esprimplena. Sur ĝi ĉiuj jam de malproksimete rimarkis la ne malgrandan nazon iom longan kaj bele kurbitan. Sed kiu rigardis de proksime la eksjezuiton, tiun kaptis liaj grandaj, malhelaj okuloj, en kiuj brilis akra spirito, malfalsa afableco kaj severeco.

Riverencinte al la studentoj, li ne sidiĝis ĉe la katedro, ne prenis el la poŝo skribitan prelegon por el ĝi monotone legi aŭ dikti, kiel tion la profesoroj plej ofte estis farantaj, sed arminte sian dekstran manon per kreto, li stariĝis apud la katedro.

Per sia rigardo li transflugis la tutan aŭditorion profunde kvietiĝintan, ridetis afable kaj diris milde kaj kore, latine: ”Carissimi!”

Poste li ekparolis germane. Li parolis malrapide kaj estis evidente, ke parolante li pripensas, ke li ne estas kutimiĝinta uzi tiun lingvon, nek ke li estras ĝin flue kaj senerare. Latine, kiel li prelegis ĝis antaŭ nelonge, tio estus estinta pli facila, same kiel ĉeĥe. Sed nun li ne havis permeson paroli latine, des malpli ĉeĥe. Li klarigis la matematikon malrapide, kun aplombo, klare, kompreneble. Sed longe li ne eltenis ĉe la katedro. Li ekstaris ĉe la stablo kun nigra tabulo, kaj tuj lia dekstra mano ekdesegnis ciferojn, komence malrapide kaj regule, sed ju pli longe, des pli rapide. Dum tio li ankaŭ ŝanĝis la fluon de la parolo. Li parolis pli sonore, pli rapide, lia vizaĝo tute vigliĝis, la okuloj brilis.

La studentoj malsupre aŭskultis kiel en preĝejo, rigardis lin atente kaj denove skribis, ju pli longe, des pli rapide, ĉar la profesoro ekflamis. Lia dekstra mano nur flugis sur la tabulo, ciferoj kaj literoj tie multiĝis kaj multiĝis, la tabulo sonoris pro frapoj, eroj de 1’ kreto ŝprucis ĉirkaŭe kaj flugfalis, la genio de la germana lingvo ju pli longe des pli malgajiĝadis, plejparte pro la germanaj substantivoj, kies genron la klera profesoro preskaŭ neniom atentis kaj metis artikolojn malĝuste, eĉ ridinde, aŭ denove eĉ peke ŝparis ilin.

Sed poste la genio de la germana lingvo ekspiris pli libere, kiam la profesoro flamanta pro entuziasmo salte ekuzadis la latinan lingvon, kiun li majstris, kiam li meze de ĝi elkriis ĉiumomente ion ĉeĥe, kaj ĝi ekspiris, kiam eksonis la profesora:

”Quod erat demonstrandum.”

La mano malleviĝis, la tabulo eksilentis kaj la profesoro tute ruĝa kaj ŝvitanta eltiris poŝtukon kaj komencis viŝi la frunton kontente, ridetante kaj transrigardante la studentojn haste skribantajn post li la eksplikojn, dum la anserplumoj laŭte knaris.

Vek, antaŭe vekita el siaj kalkuloj kaj revoj pro la eniro de l’ profesoro, klopodis poste plene elŝiri sin el ili kaj labori kun la ceteraj. Tion li ankaŭ sukcesis dum sufiĉe longa tempo, sed poste, dio scias, ekŝvebis antaŭ liaj okuloj la kapo de Paŭlina kaj ŝiaj okuloj, kaj kiam li denove rekonsciiĝis, ho! kie jam estis profesoro Vydra, kian amasegon da ciferoj kaj literoj li dum tiu momento estis ree desegninta, dum la studento enpensi ĝis! Tio estis vera labirinto, kies fadenon Vek perdis.

Skribi plu kaj ne kompreni estus vana laboro. Tial li ĉesis skribi kaj nur atentis, penante sekvi la majstron kaj kompreni lin. Nun, kiam Vydra, fininte, rigardis la studentojn, Vek ektimis.

Li sciis, kio sekvas kutime: ke post la eksplikado la profesoro ŝatas apliki, ke li vokas iun el la studentoj uzi la eksplikitan regulon praktike je iu ekzemplo simila kaj montri, ke li komprenis la eksplikadon. Kien li nur sidiĝis! Sur la plej videblan lokon, en la vidon de Vydra! Kial li tie restis malantaŭe, kie estas eble sin kaŝi!

La instruanto de Paŭlina ruĝiĝis. La rigardo de Vydra haltis ĝuste sur li, jam li elektas lin. Jes, afable ridetante mansignas al li la profesoro veni al la tabulo. Li leviĝis, iris, ŝajnante al si mem viktimo. Ankoraŭ neniam li estis ĉe tabulo. Kiel tio finiĝos!

Ĝi finiĝis tiel, kiel ĝi nur povis finiĝi. La procedo estis mizera.

En la komenco ĝi estis preskaŭ bone, sed ju pli longe, des pli malbone, ĉe kio aperis ankaŭ kelkaj – kaj sufiĉe gravaj – matematikaj mankoj de Vek. El la vizaĝo de Vydra malaperis la rideto kaj sur la alta frunto dismetis sin ombro de malagrabla surprizo, nekontenteco, ja eĉ ĉagreno.

Vek fartis malbone. Li hontis kaj deziris nur, ke li povu malaperi aŭ fuĝi.

”Kara sinjoro, ars mathematica postulas diligentecon kaj laboron,” aŭdiĝis subite. (Vek jam ne kuraĝis rigardi la profesoron.)

”Iru kaj ekzercu; tiamaniere vi ne atingos bonan rezulton.”

La vortoj sonis severe sed serioze, kaj falis potence, pli potence ol se ili estus prononcitaj kolere. Vek eĉ ne sciis, kiel li revenis en la benkon. Li rigardis antaŭ sin en la eksplikojn kaj levis nur tiam siajn okulojn, kiam la tabulo ree sonoris pro batoj, la kreto eretiĝis kaj flugis ĉirkaŭe; iu kalkulis; ne la profesoro, sed unu el la studentoj kaj nome tiel saĝe, lerte kaj rapide, ke 1a profesoro ne devis intermeti eĉ unu vorton.

Vydra staris apude, metinte la maldekstran manon en la poŝon de la sutano, en la dekstra tenante kreton, kaj sekvis akraokule la laboron de l’ studento. Nur per la kapo li kontente jesis, ”bene, bene” ĉiumomente ripetis, ĝis li poste klakis per la fingroj kaj elkriante ”optime”, alpaŝis rapide al la studento, kiun en malfalsa ĝojo li ĉirkaŭprenis.

”Gaudium meum, dimidium animae, kiel bele vi kalkulis!

Ĝojo, vere, ĝojo!” tion li diris germane kaj ĉeĥe li aldonis: ”De kie vi estas, solkarulo?”

”El Žebrák –”

”Ĉu? Domaĝe, ke ne el Hradec, sciu, el Hradec Králové, la fama urbo. Excellenter! Mi estas ĝojigita!” li diris ree al la studento, kiu tutfeliĉa foriris al la benko. riverencinte.

Vydra turninte sin poste al la studentaro, diris ĉeĥe: Ĵus mi rememoras. Ĉu vi scias, miaj karuloj, la kioma estas hodiaŭ?”

”La dekunua!” aŭdiĝis multaj voĉoj.

”Jes, la dekunua tago de la monato oktobro, t. e. 5a Idus October. Kaj kio estis antaŭ tricent sesdek kaj tri jaroj? Kio okazis la dekunuan de 1’ monato oktobro 1424 A.D.?”

Ĉie silento. La filozofoj rigardis unu la alian, rigardis la profesoron, ili ridetis, sed neniu anoncis sin. Sed jen, vidu, leviĝas unu, juna, svelta sinjoreto; ha, ĝuste tiu, kiu antaŭe tiom malbonege kalkulis!

La okuloj de Vydra larĝiĝis pro miro. Kaj tuj li ankaŭ ridetis iel nefideme.

”Do,” diris li, ”diru al ni, sinjoro.” Sed li ne diris al li ”meum, gaudium, dimidium animae, solkarulo” – la tono de la demando estis, samkiel la rigardo, nefidema.

”La dekunuan de la monato oktobro 1424 A.D. mortis je pestsufero Jan Žižka de Trocnov, alie de Kalich, kiam li sieĝis la urbon Přibyslav,” respondis Vek. La okuloj de ĉiuj estis turnitaj sur lin. La surprizo, ja mirego kaŭzis en la halo profundan silenton, ĝis subite interrompis ĝin la voĉo de l’ profesoro.

”Excellenter!” li elkriis. ”Jes, jes. Jan Žižka de Trocnov, alie Kalich, nevenkita hetmano ĉeĥa, venkita apud Přibyslav de absceso. Tiel estas, kaj hodiaŭ estas ĝuste la datreveno tricentsesdek-tria. Jes, li vere estis nevenkita hetmano, tiu Jan Žižka de Trocnov, kaj mi ne scias, karaj sinjoroj, ĉu vi trovus en la historio egalan al li. Kvankam Hanibalo estis granda armeestro et non est infitiandum, Hannibalem tanto praestitisse ceteros imperatores prudentia, quanto populus Romanus antecedat fortitudine cunctas nationes, kiel skribas Cornelius Nepos, sed vere pli granda ol Hanibalo estis Žižka, kiu estante blinda je ambaŭ okuloj, estis neniam, eĉ unu fojon ne, venkita, dum Hanibalo, ankaŭ blinda, sed nur je unu okulo, certe akiris multajn venkojn, sed estis ankaŭ plene venkita, kiel el la historio estas konate al vi.”

Por momento li silentiĝis, poste li daŭrigis:

”Estas vero. tiu Jan Žižka estis herezulo kaj terura Husano kaj bone diras la Allegoria de la instruita Florian Hammerschmied:

Qualis psota fuit, qualis trampota clero! dum ferus ad ĉastam chodívával Žižka procházkam, Chasaque per cappas vytahábat z kláštera mnichos, atque cepis zbitos crudeliter ense necabat. –

Jes, tio estas vero. Sed tio estis antaŭ tricent jaroj. Kaj kio okazas hodiaŭ, kiam estas nur filozofio, Aufklärung! Tamen, ne, tio ne estas aufgeklärtes Jahrhundert, tio estas schmachvolles!” kriis Vxdra subite laŭte kaj poste li parolis ju pli longe, des pli laŭte, ja pasie: ”Hodiaŭ malkonstruas filozofoj, ja eĉ filozofoj sur trono la monaĥejojn kaj katedralojn de 1’ Sinjoro, samkiel la anaro de Žižka. Sed tiu almenaŭ ne vendadis multkostajn bildojn, statuojn kaj valorajn librojn al judoj”

(tiam li kraĉis), ”jes, al judoj, kaj ne donis al ili krome ĉiujn rajtojn, kiel okazas en la nuna tempo. Jes. judoj kaj nekatolikoj fartas bone, sed sur jezuitojn kraĉu, ĉar tion Ganganelli permesis.”

La okuloj de Vydra brulis kaj laŭ la esprimo de lia vizaĝo oni povis vidi, kun kia antipatio li elparolis tiun nomon.

”Tiu permesis ĝin kaj alia, ankaŭ potenca sinjoro, sed ne en tiaro, sed kun imperiestra krono, tiu daŭrigas tion, tiun nuligadon de monaĥejoj. Kaj havas da helpantoj…!”

Multaj el la studentoj jam tremis pro la kuraĝego de sia profesoro. Tiu, silntiĝinte nur por momento, daŭrigis per voĉo pli malhela kaj iom pli malrapide:

”Jes, jes, tiel estas hodiaŭ, kiel antaŭ tricent jaroj. Sed hodiaŭ estas pli malhone je tio, ke oni prenas de ni nian lingvon Sankt-Venceslaan, ke oni elpelis ĝin el la oficejoj kaj lernejoj, dum oni tiam defendis ĝin. Jes, karaj sinjoroj, Žižka estis bona ĉeĥo, vera cordatus Bohemus, kiu la germanojn neniom timis.”

Kvazaŭ li estus subite rememorinta, turnis sin Vydra al Vek kaj diris denove en sia milda maniero:

”Nu, kaj ĉu vi scias, karulo,” (Vek jam estis karulo), ”kie Jan Žižka estis entombigita?”

”Unue en Hradec Králové,” – kun aplomho respondis la filozofiano ekstarinte.

”Excellenter, jes, jes, en mia naskiĝurbo. En Hradec Králové, nome en la kapelo de dekunumil virgulinoj, kaj poste?”

”Poste li estis transportita al Čáslav,” respondis Vek.

”Jes, tiel estas, vi estas bona kronikisto, mi vere eĉ miras.

Ĉar en nia tempo, kaj tio estas tre malgajiga, ni tiel malleviĝis, ke ni malmulte aŭ nenion scias pri niaj antaŭuloj. Kaj se ni scius tion, ni ne citlus kun rido la versojn el Proteo, sed malgaje kaj amare estus al ni, kiam ni legas: ”Ho malnovĉeĥa lando! Fueramus Pergama quondam!” Sed ni ree estos!” li elkriis subite, svingante la dekstran manon alte levitan. ”Jes, ni estos! Ĉar la maljusteco, kiu okazas al nia lingvo, devas iam ĉesi kaj ĉesos, ĉar tio estas kontraŭ Dio, kaj ĉar ne estas tute simple neniigi la lingvon, en kiu intertraktadis kaj parolis en parlamentoj reĝoj kaj potencularo; kiu estas tiom fleksebla kaj kerna kaj riĉa kiel ĉiu alia, kaj pli fleksebla ol multa lingvo laŭdata kaj trudata al ni. Jes, karaj amikoj, kio ajn estas direbla latine aŭ greke, pri l’ germana lingvo mi ne parolas, tio estas direbla ankaŭ ĉeĥe same bele kaj orname kaj facile!

Se estus permesite al mi, mi unue montrus ĝin je mia arto matematika. Kaj mi ankaŭ montros. Kompreneble, ne en la kolegio, tie ĉi ne estas permesite al mi, sed alimaniere. Mi intencas verki kun helpo de Dio matematikan lernolibron en la ĉeĥa lingvo, por ke la tuta mondo vidu kaj konvinkiĝu, ke nia lingvo de Sankta Venceslao taŭgas eĉ por superaj aferoj!

Estos pli bona tempo, jes, estos, kondiĉe ke ni laboros. Tial laboru, plejkaraj amikoj! Lernu unue mem private la gepatran lingvon, kiam oni ĝin elpelis el viaj lernejoj, legu malnovĉe ĥajn, bonajn verkojn, legu ĉehan kronikon kaj ĉiu el vi estu cordatus Bohemus, kiu ne timas, kiu la veron diras rekte kaj protektas sian lingvon ĉie, ĉiam kaj antaŭ ĉiu. Kaj kredu, ke via laboro ne estos vana! Pli bonan tempon vi ĝisvivos, ĉar pro nia laboro ni havos kaj havas potencajn propetantojn en la ĉielo, la Heredintoj de tiu ĉi ĉeĥa lando. Sankta Venceslao kaj ĉiujn ĝiajn patronojn kaj tiuj, kiel nia dilectissimus Hradecano Balbinus preĝis, ne lasos perei nin nek la estontajn!”

Profesoro Stanislav Vydra, kaptita de entuziasmo kaj amo al sia gepatra lingvo, silentiĝis. Lia vizaĝo estis heliĝinta, kvazaŭ lumigita.

Li ja liberigis siajn sentojn kaj vidis, ke li trovis favorplenan aŭskulton. La junaj filozofoj estis silentaj kiel ŝaŭmo, atente, pie aŭskultante. Sur nemalmultaj vizaĝoj estis videbla la influo de la vortoj de l’ profesoro kaj rebrilo de lia varma sento.

”Mi detenis vin,” aŭdiĝis nun Vydra milde kaj afable, ”sed vi estas miaj karaj amikoj, tial mi konsideras mia sankta devo prelegi al vi ne nur pri matematiko, sed ankaŭ montri al tiuj ĉi gravaj, mi diru sanktaj aferoj, ĉar vi estas ne nur gaudium et corona vitae, sed ankaŭ spes patriae!”

(La romano rolas en fino de la 18-a jarcento.)

El romano F. L. Vek, I888. (Vuk Echtner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.