La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jiří Wolker

(1900-1924)

Tre glorigata poeto, kvankam tre june mortinta. Trovinte en komunis-maj ideoj firman bazon kontraŭ la malkvieto de la nuntempo, li verkis kelkajn poemojn de sociala liriko kaj baladojn tre delikatajn kaj tre karakterizajn por sia temo. Ankaŭ proze li verkis kelkajn baladojn socialajn sur metafizika fono.

BALADO PRI NENASKITA INFANO

Ili sin alridis renkonte,
ili sin ekamis venonte,
sub kaja lanterno unue –
kie la akvo kuranta forflue

La homojn spegulas, starantajn tiuloke –
sin kisis reciproke.

La geamantoj estas ja riĉuloj;
iliaj trezoroj rezistas al kalkuloj:
la manoj, okuloj, brusto kaj buŝo.

”El urbo ni rapidos,
nin blanka vojo gvidos,
post urbo meze de l’ bedoj grenaj
naskiĝis kamplimoj razenaj…

Tie ni trezorojn revidos,
fidele interkonfidos,
ke ili ne forbrulu
aŭ al ni ne forflugu
kiel bela
bird’ fabela.”

Elurbis ili dumvespere,
ne devis peti amon vere,
ĉar ankaŭ junaj rajtas ami,
ĉar ankaŭ povraj rajtas ami,
el am’ naskiĝis hom’ surtere,
elurbis ili dumvespere.

Komence ŝi rezistis,
komence ŝi time neis,
tamen ŝi fine sindone obeis.

Mi donis la karnon kaj li prenis,
la karnon el sango kaj vivo,
ĉar al li la kor’ jam apartenis.

La koro el sango kaj vivo.

Geviroj estas la am’,
am’ estas klingo kaj pan’.

Mi vin distranĉis, amatino kara,
Sang’ fluas tra mia mano
el blanka pano.

Reiris la kruroj hezite
distancon de-porde al-lite,
se brulas la nokto, lit’ estas glacia,
ĉi-nokte sur koro ŝia
naskiĝis infanbuŝeto.

Kvar nudaj muroj de l’ ĉambro malglata
ĉi nokte priploris, ke tromalfacilos
detranĉi la panon por buŝo malsata.

Super la urbo la luno ĉiela
trifoje ŝvelis, dufoje estingiĝis,
ĉe tria estingiĝo super la strat’ malhela,
la koron alparolis la buŝ’ infana:

Ho panjo kara,
mi estas la amo
por la naskiĝo prepara.

Aŭdinte tiun diron
vizitis ŝi la viron.

Ĉambreto lia estis malgaja, malbonvena,
kiel sur lacaj ŝultroj la kapo zorgoplena.

Post kiam ili ambaŭ tion eksciis,
eksidis ili sur litorando.

Ili sidis palaj nedirante vorton,
… por amo kaj murdo serĉis la forton.

”Hodiaŭ
nia koro, ho karulino,
kaj mil aliaj koroj de homamasoj
estas nur surtablaj gastejaj bierglasoj.

La buŝo amaras, ebrio sufiĉas por ĝi.

Ni sangon glasverŝis kaj devis rumon engorĝi.

Centmiloj da homoj geamis
kaj neniun idon naskis la ampar’
– ankaŭ tiu nia devas ne naskiĝi,
ne estas peka far’,
estas nur mizero.”

La suno ne radias,
la steloj jam ne brilas,
al kuracisto iras
du geamantoj.

Tiu voj’ nek blanke nek mole sin etendas,
oni tien iras sur ŝtonaj ŝtupoj
kaj antaŭatendas,
longe, longe atendas,
ĝis oni la pordon terure fermitan
per flava kaj straba rigardo malfermetas
kaj diras: Mi petas.

La manoj de l’ kuracisto karbole aromas
kaj vortoj glacias:

”Malsanajn virinojn kuraci mi ne scias,
mi nur riparas rompitajn objektojn.”

ŝian jaketon li demetis,
perfingre tamburis sur ŝia brusto
marŝon funebran.

Ho virino,
ĉu vi aŭdas entute,
la voĉon brulintan sur via mamo?

Jen ĝi lastfoje ankoraŭ ekkriis.

…Jam estas mute.

Dume li staris,
ĉe pordo sur sojl’ de l’ ĉambro li staris.

Sed liaj okuloj lin perfidis kaj ne staris kun li,
sed spasmee sekvis la doloron febran
ŝian doloron – la ĉaron funebran,
aŭtuna vento blovis, la radoj knaris.

Ĉu faris tion mi?

Mi tion faris.

”Braktenu min karulo,
kiam ni descendos la ŝtupojn.

Mi ne estas plu kuraĝa, sed plorvola,
ĉar el ĉiu riĉo
restis en mia poŝ’ nur dozo eŭmenola,
ĉar mi estas nur vundo,
kiun malriĉa ido brakumas nun do.

Mi ne estas virino,
mi estas tombo.

Okuloj miaj estas du kandeletoj,
brulantaj aŭtune sur tomboj kiel oferpetoj
kaj neniu preĝas super mi.

Ankaŭ virino volas la mondon pli feliĉan,
kaj la virin’ priploras la forton ne sufiĉan.”

Vespere
multaj geamantoj gajecon ne trovis,
ĉar ne plu vivos, kio vivi povis,
kaj multaj eĉ ja ne lamentas,
ĉar ili nenion sentas.

La suno brilis surtere,
la arboj ne verdis jam,
homoj surtere geamas,
sed ne naskiĝos la am’.
ĉu ĝi ne naskiĝos?

1922 (T. Pumpr)

PRI KAMENTUBISTO

Kamentubisto portas ne nur ŝtupetaron kaj nigran vizaĝon. Kamentubisto portas ankaŭ feliĉon. Tion scias ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj, kiuj havas butonojn sur surtuto.

Kiam li preteriras, rapide ili mankaptas butonon kaj pensas pri tio, al kio ili sopiras. Kaj efektive ilia deziro plenumiĝas, ĉar la homoj faras tiel jam de longe kaj faros tiel, kiom longe irados kamentubistoj sur stratoj. Se tio ne estus vero, certe ili tion ne farus.

Do vidu: ĉiuj homoj povas esti siamaniere feliĉaj. Ili bezonas por tio nur butonon kaj kamentubiston.

Tion bone sciis Hanĉjo, malgranda orfo. Ĉar li estis kompatindulo, vivanta de tago al lago sur pavimo dedelonge, kaj havis multe da belaj deziroj. Li povis deziregi bulkon, bileton por karuselo, mortintan panjon aŭ pometon, kiajn vendis mastrinoj en pankorboj sur la urboplaco de Sankta Jakobo.

Ĉar li nenion havis, la mezuro de lia feliĉo estis granda.

Sed jen unu grava malhelpaĵo: la malgranda Hanĉjo ne havis ĉe sia disŝirita jako kaj ĉe ĉarpiigita pantalono eĉ unu butonon. Jakon kaj pantalonon li ricevis de bonaj homoj, sed vi ja scias, ke ankaŭ la bonaj homoj ne donas sian multvaloraĵon. Tial, kiam li ĝin ricevis de ili donace, ĝi estis jam multe eluzita kaj ĉiuj butonoj estis for. La bonfarantoj, kiuj donis al li la vestaĵon, ne pensis, ke tia malgranda knabo bezonas butonojn. Sufiĉe, ke ili kovris lian nudecon. Ankaŭ Hanĉjo komence ne pensis, ke al lia vestaĵo io mankas. Nur kiam li eksciis la sekreron pri kamentubisto, butono kaj feliĉo, malĝoje li pensis:

Mi ne povas esti feliĉa, ĉar mi tute ne havas butonon. Tio tro afliktis lin, ĉar li deziris esti feliĉa. Kaj kiu tion ja ne dezirus! De tiam li pensis pri nenio alia, ol kiamaniere havigi al si ian butonon. Por la ceteraj infanoj nenio malfacila, sed por Hanĉjo klopodo ne malgranda. Por havigi butonon estas ĉiam necesa ia paĉjo, kiu ĝin aĉetas, kaj ia panjo, kiu ĝin alkudras.

Kaj tiuj du premisoj al Hanĉjo absolute mankis.

Hanĉjo volis perlabori monon por aĉeti butonon. Li portis akvon al unu sinjorino en la kvinan etaĝon, al alia li alportadis karbon en malgranda veturileto kun vila hundo, li iradis piede al vilaĝo por lakto, unuvorte li laboris, kiel povas knabo en lia aĝo.

Sed monon por aĉeti butonon li tamen ne perlaboris. La homoj pensis: kial doni al tiel malgranda knabo monon, li ĝin ne komprenas kaj plej verŝajne elspezus por frandaĵoj. Ili donos al li prefere ion por manĝi – tio pli taŭgos por li.

Kaj ili donis al li. Jen panon, jen fromaĝon, jen teleron da supo aŭ ian restaĵon de tagmanĝo. Kaj Hanĉjo, kiam li estis satmanĝinta, falis en tian feliĉegecon, ke li forgesis ankaŭ la butonon kaj kredis, ke sian feliĉon li atingos ankaŭ sen ĝi.

Sed kiam vespere li plene digestis la manĝaĵon kaj en la poŝo li havis nenion krom malsato, tiam forpasis lia tuta memkonfido, tuta forto. La sopirata butono komencis danci antaŭ liaj okuloj kun ĉiuj miraklaj ecoj. Precipe kiam li preteriris la butikon de butonfaristo, kie en elmontra ŝranko estis multaj amasoj da diversaj butonoj. Jen estis unuj por soldatuniformoj, aliaj por civilvestaĵoj. Unuj tute orumitaj kun belaj engravuritaj literoj, aliaj por maristoj kun bluetanta brilo de maro. Sur iuj estis kvar videblaj truoj, sur aliaj la truoj estis kaŝitaj sub brilanta metala supraĵo. Super ĉiuj brilis vico de grandaj perlamotaj butonoj, kiuj altiris la okulojn de Hanĉjo kiel magneto.

Ĉi tiuj certe alportas la plej grandan feliĉon, pensis Hanĉjo, sed versimile neniam mi atingos ilin. Tiuj certe estas ege multekostaj.

Tamen li rigardis ilin pli kaj pli avide, ĝis kiam sinjorino en la butiko rimarkis lin kaj, nekomprenante la fajron en liaj okuloj, lin forpelis.

”Foriru, malpura bubo! Nenion bonan montras viaj okuloj.”

Ŝi pensis, ke li volas ion de ŝi ŝteli kaj Hanĉjo hontigite foriris.

Kaj nokte, kiam li dormis en ejo super la kelo sur ĉifonaĉoj kun dek ankoraŭ pli malfeliĉaj homoj, la perlamota butono kaj la nefavora vizaĝo de la vendistino flugpendis en liaj sonĝoj.

Kiam li tiom longe kaj longe sopiris vane, okazis al li foje, ke li ekvidis sur la strato knabineton, kiu sur la mantelo havis ĝuste tian belan perlamotan butonon, kian li vidis en la butiko. Sed ne nur tion atentis Hanĉjo, li rimarkis ankaŭ, ke la bela butono nur pendas sur fadeno, kaj ke ĝi baldaŭ deŝiriĝos. Lia koro ektremis ekpensante, ke la knabineto ĝin povus perdi kaj li trovi.

Jen estus la fino de liaj suferoj. Jam morgaŭ li povus ja havi kion li nur dezirus.

Tial nerimarkite li turniĝis sekvante ŝin. Kion li tiom deziris, tio ankaŭ okazis. Ĝuste kiam la knabineto eniris la pordon de malalta domo, la butono deŝiriĝis kaj restis kuŝanta sur la pavimo, kaj ŝi ne rimarkis tion. Ŝi estis ja tre neatentema knabino, se ni konsideras, ke tio estis la sola butono, kiun ŝi havis, kaj ke pro ĝia perdo ŝi estis senigita de ĉiu feliĉo, kiu al ĝi estis alligita.

Hanĉjo ĝojkriis. Singardeme li levis la butonon kaj tenis ĝin en la mano. Ĝi ekradiis en la sunbrilo kiel gemo. Rapide li kaŝis ĝin en poŝon kaj ĉirkaŭrigardis.

La knabineto eniris nenion rimarkinte.

Hanĉjo malaperis ĉe la plej proksima stratangulo. Atenteme li transportis ĝin hejmen. Li demetis la jakon kaj elpruntis kudrilon. Fadenon li eltiris el la ĉifonoj, sur kiuj li dormadis kaj tuj li komencis la alkudradon por esti preta antaŭ krepuskiĝo.

Sed tiam li ion ekmemoris. Li memoris la knabineton, kiu ie ploras, ĉar ŝi perdis belan butonon. Eble ŝi eĉ ne scias, kiom da ĝojo ŝi estus povinta per ĝi gajni. Se ŝi scius, kion povas influi butono kaj kamentubisto, certe ŝi estus pli atentema.

Iam ŝi certe ekscios tion, sed la butonon ŝi ne plu posedos.

Eble, ke ŝi neniam atingos alian, ĉar estas malfacile akiri butonon. Ŝi perdis ĝin kaj li ĝin ŝtelis. Ŝtelis? Ne, nur trovis. Ĉu li redonu ĝin?

Ne, tion Hanĉjo ne povis, ĉar multajn longajn tagojn li sopiris ĝin havi.

”Kiam ĝi alportos al mi feliĉon, mi ĝin redonos al ŝi kaj eble mi ion ankoraŭ aldonos”, li pensis.

”Sed ĉu mi retrovos ŝin poste?”

Liaj manoj tremis, sed li daŭre alkudradis.

La sekvantan tagon li eliris kun la butono kiel kun stelo.

Sed ŝajnis al li, ke la homoj tro observus lin, se ili tiel rekte ekvidus ĝin sur lia ĉifonita jako. Tial li kaŝetis ĝin per mano.

Li timis ankaŭ renkonti la hieraŭan knabineton.

Li vagadis, iradis kaj serĉis kamentubiston. Li pripensis ankaŭ, kion li deziru. Li decidiĝis por ora kastelo sur vitra monto kaj por oranĝo.

Ĉirkaŭ tagmezo li ekrimarkis kamentubiston. Li estis nigra kiel negro, nur la okuloj estis bluaj kiel violoj. Rapide li turnis la paŝon al la trotuaro, sur kiu iris la kamentubisto kaj pli firme li ekpremis la butonon.

Lia koro en la brusto bategis kiel sonorilo.

La kamentubisto alproksimiĝis. Li marŝis trankvile kaj ridetis.

Hanĉjo estis pala kaj per glaciaj manoj li premtenis la butonon pli kaj pli.

”Kiam li alproksimiĝos je kvin paŝoj, mi flustros mian peton”, li pensis.

La kamentubisto estis apud li. Sub nigra barbo silenta, blanka rideto.

”Nun” diris Hanĉjo, duonvoĉe ĝemeksopirante: ”Ka - stelon kaj o - ran - ”

Krak!

La butono alkudrita per uzita fadeno kaj tro tirata de la mano de Hanĉjo deŝiriĝis kaj restis inter liaj fingroj eĉ kun fadena pedunklo kiel velkinta floro. La esperoj de Hanĉjo subite disfandiĝis. Larmoj aperis en liaj okuloj kaj ploro en lia gorĝo.

Li estis neesprimeble malfeliĉa, ĉar li opiniis tion puno pro la ŝtelo de la nepropra butono por sia feliĉo. Li tiom ĝemploris, ke la kamentubisto rerigardis kaj alpaŝis al li.

”Kio okazis al vi, knabeto?” li demandis. Lia voĉo estis tiel pura kiel la kamentubisto estis fulgonigra. Sed Hanĉjo ĝemploregis tenante la butonon en la malpurigita mano.

”Ĉu iu traktis vin maljuste, aŭ vi perdis ion?” La mano de la kamentubisto karestuŝis la kapon de Hanĉjo, kiel varma ondo. ”Mi prenis trovitan butonon,” li subite ekparolis. ”Mi deziris kastelon kaj oranĝon. Tial mi hieraŭ prenis la butonon.”

Kaj li rekomencis plori.

”Kaj kies vi estas?”

Hanĉjo ne sciis, kies li estas. Li apartenis al neniu, sed oni fartas tiel bone, se oni povas al iu aparteni.

La kamentubisto prenis la manon de la ploranta Hanĉjo kaj lin ekgvidis. Lia mano estis nigra kaj fulgoplena, sed Hanĉjo sub ĝia influo ŝanĝiĝis je humila ŝafido.

La kamentubisto kondukis Hanĉjon en malgrandan domon, ĝuste en tiun, kie malaperis la hieraŭa knabineto.

”Panjo kaj Lida, mi venigis al vi knabon, kiu ploras, ĉar li deziris kastelon kaj oranĝon!”

”Mi ne ploras pro tio”, diris Hanĉjo, ”sed ĉar mi proprigis al mi butonon.”

”Nek kastelon nek oranĝon ni povas al vi doni,” diris la edzino de la kamentubisto, ”sed mi donos al vi tagmanĝon.”

Kaj ili donis. Ili lokis lin ĉe tablo kaj ili igis lin manĝi plenan teleron da supo. Unuflanke sidis la sinjoro kamentubisto – jam lavita kaj pura – sur alia flanko la mastrino kaj kontraŭ li Lida, kiu hieraŭ perdis la butonon.

Ili donis al li bonajn kaj afablajn demandojn. Kaj Hanĉjo respondis. Dum sia tuta vivo li ne parolis tiel multe kiel ĉiokaze. Ĉion li rakontis, kiel soleca li estas, kiel li deziris esti feliĉa, kiel li serĉis butonon kaj kiel ĉio finiĝis.

La sinjoro kamentubisto kaj lia edzino ridetis. Lida rigardis lin per seriozaj kaj admirantaj okuloj kaj la supo vaporfumis kaj odoris kiel incenso en preĝejo.

”Vi plaĉas al mi, knabo,” diris fine la kamentubisto, ”kaj se vi volas, vi povas resti ĉe ni kaj mi elinstruos vin kamentubisto. Cetere ankaŭ al Lida estas malgaje esti sola.”

La mastrino kapjesis kaj la okuloj de Lida ekbrilis. Hanĉjo ĝoje kapkonsentis kaj per granda peco da viando li kovras la grandan ĝojon, por ke ĝi ne forkuru. Ĉar ĉi tie la manĝaĵo eniris ne en la stomakon, sed rekte en la koron.

Hanĉjo lernis esti kamentubisto.

Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn. Sed kamentubisto ne povas partopreni feliĉon pere de butono. Ĉar li feliĉon kunportas, li ĝin ne povas ĝui.

Sed Hanĉjo ne rimarkis, ke li estas esceptita el tiu favoro kaj li estis feliĉa eĉ sciante, ke li mem kiel kamentubisto ne povas manpreni butonon antaŭ alia kamentubisto kaj deziri la plenumon de tio, kion li sopiras.

Li grimpis sur altaj tegmentoj proksime al la ĉielo kaj tra kamentuboj li malsupreniris en fulgoplenajn fajrujojn. La homoj ŝatis lin, ĉar li sciis purigi la kamentubojn kiel kaĝetojn, tiel ke la manĝaĵoj sub ili preparataj similis al puraj kanarioj.

Li preparis por suno kaj aero la vojon al la homa fajro. Tio estas bona laboro.

La tempo forfluis kiel akvo kaj Hanĉjo maturiĝis rapide. La sinjoro kamentubisto estis pri li kontenta, la edzino ŝatis lin kaj Lida? – Ho, tiu jam delonge pardonis al li eĉ tion, ke li iam alproprigis ŝin mem.

Tiam Lida jam maturiĝis kiel betulo kaj Hanĉjo estis kiel fago.

Se vi iam renkontos lin, bone vi lin rekonos. Li aspektas same kiel ĉiu alia kamentubisto, sed li havas poŝojn plenajn de butonoj kaj li donas ilin al ĉiu, al kies jako ili mankas, ĉar li ne volas porti la feliĉon nur al unuj kaj al aliaj ne.

Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn, kiuj havas butonojn. Kiam ĉiuj homoj havos butonojn, tiam ĉiuj estos feliĉaj.

(J. Kožený)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.