La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Martin Kukučín

(1860-1928)

El la plej eminentaj slovakaj prozistoj. Kuracisto. Vivis multajn jarojn en Praha, poste en Dalmatio (nun provinco en Jugoslavujo), poste en Suda Ameriko. En j. 1922 revenis la patrujon sed baldaŭ denove elmigris Jugoslavujon, kie li mortis. Majstro de popola lingvaĵo, samtempe konsekvenca defendanto de la pureco de l’ literatura lingvo slovaka. La dialogoj de liaj rakontoj kaj romanoj havas grandan signifon por slovakaj sintakso kaj vortaro. Tre eminentas lia arto karakteriza. La plej bona el liaj romanoj estas: ”Domo sur arbardeklivo”. La plej ampleksa estas lia kvar-voluma romano: ”La patrino vokas”, aperinta kelkajn jarojn antaŭ lia morto. – La supra ĉapitro el ĝi rolas en Punta Arenas (Argentinio). Jugoslava elmigrinto diskutas kun siaj *samlandanoj pri mono kaj admonas ilin reveni patrujon.

LA MONO TRANSFORMIĜAS

Sinjoro Simon respondis al la ĉiliano, ke li eraras. La homa progreso ne estas vera en ĉiuj fakoj. Progreso en sciencoj, artoj, en klerigado, eĉ novaj inventaĵoj kaj maŝinoj, ne estas ankoraŭ progreso: ĝi estas nur ornamo, ĉarma orumaĵo. Sub ĝi ni subpremas la senton de konveno kaj justeco, same kiel la antikvaj romanoj kaj egiptoj. En la lernejoj ni nur instruas la gejunulojn, sed ni ne edukas ilin al la homaraneco: ni inokulas krudan egoismon en iliajn korojn, kiamaniere ili rezignu je sia lingvo kaj deveno por ke ili havigu al si oficon, riĉaĵon. E1 la instruoj de Kristo eĉ unu ne enradikiĝis en nia socio. Elokventaj dimanĉaj oratoroj ilin predikas, batas al si la bruston, ke ili estas veraj konfesantoj, sed en la koro mankas konvinko. Kiu sekvas Kriston? ĉu tiuj, kiuj lin afekte konfesas sur la placoj? ĉu la potencaj ŝtatistoj, kiuj en la arto de regado sekvas Cezaron, Anguston kaj ne la Krucumitan? Kiu plenumas hodiaŭ Lian ordonon: ”Disdonu ĉion, kion vi havas kaj sekvu min?” Mi vidas, neniu disdonas, ĉiu akaparas, kiel en la antikva barbara epoko, kiam oni pri Kristo ankoraŭ nenion aŭdis. Ĉu libereco kaj sendependeco, kiel ni ilin nun vidas, estas vera libereco? Nia socio ne maturiĝis morale, por ke ĝi povu starigi la veran Liberecon sur piedestalon. Ĝi ne volas aŭdi pri la Amo de Kristo: oni diras ke estas pli valore havi nur iom da povo kaj potenco, ol grandan kvanton da vero kaj justo. La potenco servas al egoismo, donas avantaĝojn, ni diru – monon. Mono estas potenco, pro tio ni sopiras je ĝi kaj fořetas la veron de Kristo kaj la justecon. Oni vidas, ke ĉiu volas sian profiton: la subpremanto kaj la subpremato; ĉiu servas al sia Mi, ne al Amo kaj Justeco. ”Kredu al mi” – finis sinjoro Simon sian klarigon pri la Libereco – ”pro mono la homoj dividiĝis je subpremantoj kaj subprematoj.”

Ankaŭ la ĉiliano fine konfesis, ke la mono baris la vojon al la justeco kaj amo. Kio estas fakte bela kaj granda en ni, tio pereas pro ĝi. Antaŭ ĝi falas eĉ la amo de Kristo, kiun li instruis al ni.

”La mono gvidis la homojn en grandan eraron” – klarigis al li sinjoro Simon. ”Ni vidas en ĝi nur krudan substancon.

Sur ĝin alkroĉiĝas volupto, ĝuemo, subpremado de malfortuloj. Ni ne volas ridi en ĝi moralan flankon, kiu donas liberecon de laboro. La liberecon de laboro havas hodiaŭ nur tiu, kiu havas monon. Li havas liberan vojon al riĉeco. Kiu monon ne havas, tiu ne havas laboron, en kiu estas riĉeco, egaleco kaj feliĉo.”

Li haltis kaj komencis pripensadi. El la mono kulturi la liberecon de laboro, el la laboro krei riĉecon sen subpremado.

”Tio ne estus malbona: nur atingi ĝin, la liberecon de laboro!”

”El la libera laboro fluus la riĉeco al ĉiuj same. Hodiaŭ ĝi fluas en la poŝon de unuopuloj kaj grupoj de riĉuloj. Se ĉiuj estus riĉaj, oni ne povus subpremadi sin reciproke: la potenco estus ĉe ĉiuj dividita egale. En la libereco de laboro estas la radiko de la libereco kaj la paco tuthoma. Liberaj unuopuloj povas formi liberan komunumon: ĝi estu granda regno aŭ malgranda nacio.”

La ĉiliano haltis kaj admiris kun la aliaj la novan Liberecon, kiun kreis al si unuopuloj, kiuj scipovis havigi al si la liberecon de laboro. Tiu jam ne estas aĉetebla por sango, sed por fidela laboro. Li rigardis sinjoron Simon iom konfuzita. Pri ĉi tiu vojo al la granda Libereco li ĝis nun ne aŭdis. ”Ĝi postulas, ke oni liberiĝu de imago, ke mono estas riĉeco: nura kruda, aĉa materio. Kiam ni kapablos vidi klare la aĵon, kiu al ni plaĉas nur pro tio, ĉar ni metis en ĝin ĉion, kio estas en ni malbona kaj difektita? Ĝian idolon ni adoras, ĉar en ĝi estas nia barbara Mi.”

La ĉiliano respondis post momento. ”Do, atingi la nivelon, kie la mono estus nur fundamento de libera laboro kaj egaleco, estas granda peno. Kiam vi sukcesos tion fari? Kiamaniere? Vi devus aliformi nian erarvagintan, egoisman racion, niajn sentojn kaj ĉiujn niajn opiniojn. Tio estos por vi malfacila laboro, ĉar al ni fakte plaĉas tio, kio en la mono estas barbara kaj malnobla: ne ĝia nobla substanco. Ĉu vi pensas, ke ni lernos taksi la monon laŭ ĝia morala flanko? Havu kun ni kompaton! Postulu de la homoj, kio estas homa: la homo sopiras je materio, timas flugi en etero… ”

Sinjoro Simon klinis la kapon: li fakte postulas de la homoj multon, pli multon ol ili povas doni. Neniam ili forigos de la mono la aĉan kaj krudan kruston, por ke ili povu rigardi ĝian puran substancon. Ĉiam ili vidos en ĝi nur volupton, lukson, perforton…

Li rigardis ĉirkaŭen; vidis la ĉarman puran dometon malantaŭ blanka barilo: sub la fenestroj, salikoj. Suko cirkulas en ili, plenigas la branĉojn, kiuj reviviĝis. Amentoj grizas sur ili, radias en blue-silka, perla brilo. La tero vaporas, kvazaŭ ĝi spiradus sub la forta atako de la printempo. La okuloj al li ekradiis de varma brilo, lia kredo plifortiĝis, kvankam oni ĝin subfosas… La naturo reviviĝas, nova vivo burĝonas, printempo komenciĝas: ĉu nur la homo restu eterne morta sub la glacio de barbara egoismo?

”La barbareco, mi pensas,” – li klarigis –” ne plaĉos al ni eterne. La homa koro estas kiel monero: havas du ejojn. Unu estas plena de malbonaj intencoj, profitemo, manĝemo kaj avido je ĝuo. Sed eĉ la plej malbona homo havas en la koro ejeton, kie estas kaŝita la sopiro je io pli bona. Tie estas eĉ konscienco, kvankam iomete timigita. Oni bezonas nur iom pligrandigi la ejeton, doni al la bono, kiu estas en ĝi kunpremita, iom pli da spaco kaj tuj ni malpli multe adoros la barbaran Mi. Kiu scias, ĉu ni ĝin ne deĵetos foje de la piedestalo, kiel siatempe oni deĵetis la Oran Bovidon.”

”Do vi volas diri: Ni rekonsciiĝu, pliboniĝu: ni ĉiuj bone fartos, liberuloj kaj ankaŭ subprematoj. La malbono devenas de ni ĉiuj, de subpremantoj kaj subprematoj. Ni ne fartos pli bone, ĝis kiam ni dekutimiĝos esti avidaj. Ni havos paradizon sur la tero, se ni renaskiĝos.”

”Kaj ĉu tio ne estas fakto?” demandas sinjoro Simon. ”Disdonu ĉion kaj sekvu min, aŭ amu la proksimulon: donu al li la plej bonan, kion vi havas en vi. Ĉu ni tiel ne riĉiĝos ĉiuj?

Alia konsilo ja ne ekzistas! Ni ĉiuj estu veraj homoj kaj ni ne dividiĝos je nacioj, nek je klasoj.”

”Ho, kien ni venis!” ekridis la ĉiliano. ”Ni ne estas kompletaj homoj, ne. Multe da barbareco estas en tiu pli granda ejo.

Oni povas aŭdi kiel en ĝi murmuras sovaĝa rabobesto, kiel hundoj, kiuj intencas interbatali. De tempo al tempo ĝi gruntas, kiel porkoj, kiam ili forpuŝadas unu la alian de manĝujo.

En la granda ejo oni trovos diversajn aĵojn. Sed tiu malgranda ejo ne estas tre klare videbla…”

Li premis al ili la manon tre sincere kaj foriris.

Ili eniris en la domon. Atendis jam preparita tablo. En la manĝejo sidis ankaŭ Nikola Žeravič: oni invitis lin festi kune la memortagon de l’ libereco.

Kiam ili post tagmanĝo komencis fumi, trinkante nigran kafon, la mastrino ne foriris en la kuirejon. Ŝi restis ĉe ili. Turmentis ŝin, ke la disputo pri la libereco ne estis finita – unu volus atingi ĝin per la vojo de sango kaj batalo, alia per tiu de pliboniĝo kaj renaskiĝo. Ĉu oni vadu tra torentoj da sango aŭ ĉu oni pliboniĝu kaj renaskiĝu? La unua kaj ankaŭ la dua vojo gvidus tra krutaĵoj, rokegoj; sub ili oscedas abismoj. Rigardu suben; la koro tremas pro la timo, la genuoj fleksiĝas. Ĉu oni plenigu la abismojn per mortintaj herooj, kiuj oferis sian vivon; por ebenigi larĝan, belegan vojon al la Libereco: aŭ ĉu oni plenŝutu ilin per senco de mono, per frateco inter la fortaj kaj malfortaj?”

La aliaj silentis.

Sinjoro Simon kompreneme ŝin rigardis; lia okulo mole ekbrilis. Li atentigis, ke la koroj renaskiĝos per la tempo: la malgranda ejeto en ili pligrandiĝos; en ĝi plifortiĝos la Amo, falos la idolo de egoismo. La ora bovido kuŝos en la polvo. La senco de mono eniros en la korojn. La granda ejo en ili kuntiriĝos; oni ĝin eĉ ne rekonos.

Ankaŭ Nikola aŭskultis: Kia novaĵo tio estas; kiam venos la nova regno en la mondon? Kiam li fine ekkomprenis, el kio ĝi konsistas, li nur svingis ambaŭ manojn. ”Neniu tion ĝisvivos, ne parolu! Mi ne vivos ĝis tiu tago. Mi ne ĝisvivos.” Sur lia vizaĝo montriĝis deprimeco. ”Ne – li skuis la kapon – mi ne vidos la tagon de l’ gloro…”

”Ne dubu! La libereco proksimiĝas. Ĉiutage ĝi estas pli granda per peceto. Ĝi ne venos subite kiel ventego, ĝi venos malrapide.”

Nikola lin rigardis konfuzite, kion li pensas? Kian liberigon li profetas? ĉiutage peceton. Kia Libereco ĝi estos?

Ankaŭ Kreŝimir klinis la kapon, lia mieno montris meditadon. Sinjoro Simon kantas do sian kanton: aliformi la homojn, krei novajn korojn. Kiam li ilin aliformos? Tiu vojo ne ekzistas. – ĉu ankaŭ li plendu kune kun Nikola: ”Mi ne ĝisvivos, mi ne vidos la tagon de l’ gloro?” La Libereco naskiĝas; ili ĉiuj ĝin havas en la koroj, ili parolas pri ĝi, sed ĉiu alimaniere. Ili pensas je la sama liberiĝo, sed ĉiu vidas ĝin alie.

”La Libereco venos” diris Nikola solene, forskuinte de si la efikon de liaj paroloj. ”Ni eksaltos ĉiuj kun glavo en la mano. –

Estos finkalkulado. La sango fluos. Ekfloros de ĝi la Libereco, pura, rejunigita. Tio estos mia tago de l’ gloro.”

”Mi pensas same” eksaltis Kreŝimir. ”Por la Libereco fluos sango.”

”Fratoj” trankviligis ilin sinjoro Simon. ”La Libereco venos, kiam ĝi maturiĝos. Ni prenos ĝin, kiam ni estos preparitaj. Ni pliboniĝu kaj ni liberiĝos. Subpremado senfortiĝos, se ni lernos uzi la monon. Ni prizorgu, kiel decas, ĉiun riĉaĵon; tiun, kiu tintas, kaj tiun, kiu ne tintas: la grandan riĉaĵon de la spirito kaj koro. La Libereco falos en nian sinon kiel matura pomo.”

”La senco de mono” nervoziĝis Nikola ”povas nur helpi, prepari la vojon: sed ne akiri la liberecon! ĉu oni ĝin vendas pogrande? Liberecon oni havigas al si per glavo, sed ne per sako da mono en la mano… ”

”La senco de mono” asertis sinjoro Simon ”estas heroo, kiu liberigos la naciojn kaj ankaŭ personojn. Ĝi havas potencan armilon, kiu nek rustiĝas, nek malakriĝas, fratoj. Libereco de laboro estas forĝata el la senco de mono. – El ĝi fontas bonstato kaj feliĉo ne por unu aŭ du, sed por ĉiuj. En la bonstato floras kontenteco kaj malavideco, kiu estas jam la unua ŝtupo al la Amo. – Oni donu liberecon de laboro al ĉiu, kaj de si mem disfalos la granda altaro, sur kiu sidas la nesatigebla Mi. Tiam ni komprenos, kion signifas ”Amu la proksimulon” kaj ”Disdonu ĉion, kion vi havas kaj sekvu min.” Tio estos nia glora tago de l’ Libereco. Venkos por ĉiam La potenca leĝo de la Amo.”

Ili skuis dubeme la kapojn. Libereco ne iradas sur flankaj vojoj, sed tra ĉefa pordo. – Ĝi baptiĝas en sango, en ĝi rejuniĝas kaj ekfloras. Ili afliktiĝis, ke la bapto estos nek hodiaŭ nek morgaŭ. – Oni devas travivi la unue la grandan tagon de l’ finkalkulado…

Kaj tamen, kvankam ili dubis, el li blovis sur ilian dubon freŝa spiro de espero kaj konsolo. Kaj se tamen la homoj ŝanĝiĝos eĉ sen la finkalkulado? ĉu ne povas klerigi ilin la spirito, montri al ili kie brilas la Libereco por ĉiuj? Kial la batalo kaj sango, se malaperos avideco kaj nesatigebleco, kiuj fermas la vojon al la libereco de laboro kaj al bonfarto de ĉiuj? Kial ne povus veni eĉ la tago, kiam estos unu por ĉiuj, ĉiuj por unu? ĉu tio ne estus ankaŭ sanga, kruela batalo? La lukto estus nur interne, en ĉiea koro, kontraŭ la senskrupula, barbara Mi. Renaskiĝo, morto de malbonaj sopiroj! ĉu finiĝos iam tiu granda batalo?

Oni atakis lin per demandoj: se li ĝin proklamas kaj antaŭvidas, kiam ĝi komenciĝos? ĉu ĉiuj klasoj ĝin komencos? Kiu ekflamigos ĉiujn homojn? Estus granda ribeliĝo en la animoj, se oni elkondukus la Amon de Kristo el la tombo; tio estus pli forta movado ol estis en la kavalira epoko, kiam Petro de Amiens instigis la popolojn liberigi la tombon de Kristo el la manoj de nekredantoj…

Sinjoro Simon ridetis. Li promesis al ili, ke tio iam okazos; sed ne hodiaŭ, nek morgaŭ. – Ni ne vivos ĝis tiu tago. Sed egale! La popolo ne vivas en unu generacio. Ĝi vivis jarmilojn, vivos pluajn jarmilojn kaj atingos ĝin. Proksimiĝas la tago, malrapide sed certe. Disfalos, disfalos la altaroj de l’ koruptita Mi. ”Tiun tagon mi ne vidos per miaj okuloj”, li diris konvinke ”sed vidas ĝin mia kredo. Venos la tagiĝo kaj elaĉetos la homojn el la abomena servo de Mi.”

”Kaj se ĝi tamen ne venos?” – ili dubis.

”Ĉi venos, ne dubu”, li admonis ilin.

Li rigardis ien malproksimen, lia mieno sereniĝis. Ĝoje li ekkriis. ”Mi jam vidas ĝiajn matenruĝojn! Tagiĝas! ĉu vi ne rimarkas la unuajn ekbrilojn? Ili jam estas klare ekkoneblaj.

La mono komenciĝas malrapide puriĝi de koto kaj abomenaĵo.

Baldaŭ ĝi stariĝos en la servon de la Amo…

Fragmento. 1926. (Pavel Rosa.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.